Distrikto Osterholz

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Osterholz en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Malsupra Saksio
Administra urbo: Osterholz-Scharmbeck
Areo: 650 km²
Loĝantoj: 116551
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 173
Aŭtokodo: OHZ
Municipokodo: 03356
Komunumoj: 11
Situo ene de Malsupra Saksio
situo de la distrikto en Malsupra Saksio

La distrikto Osterholz (aŭtokodo OHZ, germane Landkreis Osterholz, prononco [LANTkrajs O:Staholc]) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio, tuj norde de la urbo Bremen. Administra centro estas la urbo Osterholz-Scharmbeck [O:Staholc-ŜA:Mbek].

La distrikto havas areon de 650 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 116 551 loĝantojn. Ene de ĝia teritorio troviĝas la pitoreska marĉa vilaĝo Worpswede, kiu komence de la 20-a jarcento altiris multajn pentristojn kaj tial iĝis centro de artistoj. En 2005 la distrikto estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.

Eksteraj ligiloj

La "Käseglocke" (fromaĝokloŝo) estas nekutima ligna domo en la artista vilaĝo Worpswede