La distrikto Verden [FERdn] (germane Landkreis Verden) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Verden (Aller), borde de la rivereto Aller. La distrikto havas areon de 787 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 140 913 loĝantojn. En 2005 ĝi estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.
Eksteraj ligiloj