La distrikto Northeim [NORThajm] (germane Landkreis Northeim) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Northeim. La distrikto havas areon de 1 266 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 133 258 loĝantojn. Ĝi situas en la sudo de la federacia lando, inter la urboj Hanovro norde kaj Kaselo sude, proksime de la aŭtoŝoseo A7.
Eksteraj ligiloj