La ekonomio de la iama havenurbo estas i.a. dominita per la produktado de komunikadelektronikaĵoj. Dum la lastaj jaroj la urbo iĝis grava kaj moderna loko teknologia kaj esplorada. Troviĝas tie ĉi (konstrukomenco en 1997) unu el la plej grandaj reaktoroj por prieslplori la nuklean fendadon. La komplekso Wendelstein 7-X ekis labori en 2007.
Historio
Greifswald estiĝis de post 1199 en la kuro de la setlado de cistercianoj en Eldena. La merkatajn rajtojn ĝi ricevis en 1241, naŭ jarojn poste ankaŭ la urbajn. Sekve ĝi iĝis membro de la Hansa Ligo. En 1456 fonditis la Ernst-Moritz-Arndt-universitato.
En junio 1631 la urbo kaj regiono estis konkerita de la sveda armeo, ekde 1648 ĝi estis parto de Sveda Pomerio kaj formale ekapartenis al Svedio kaj en 1815 al Prusio.
Vidindaĵoj
Al la plej konataj vidindaĵoj nombriĝas tri gotikstilaj brikstilaj kirkoj el la 13-a jarcento: la paroĥaj preĝejoj Sankta Mario kaj Sankta Nikolao kaj la iama paroĥa preĝejo Sankta Jakobo. La ĉefkonstruaĵo altlerneja konstruitis en 1750 barokstile.
La centra bazaro ĉirkaŭatas per domoj kun belaj gabloj en la stilo de floranta gotiko respektive renesanco; krome per la en la 1724-a jaro konstruita urbodomo. Invitas al promenado la parko ĉirkaŭ la ruina Abatejo Eldena, lulilo de la tuta urbo.
Iom da statistiko:
Situo: 54° 5' 51" NO, 13° 23' 0" OR; proksime al la Balta maro