blazono
mapo
Bazaj datumoj
Federacia lando:
Meklenburgo-Antaŭpomerio
Administra urbo:
Neubrandenburg
Areo:
5 468 km²
Loĝantoj:
272 922 (fine de 2010)
Loĝantoj po km²:
50
Aŭtokodoj:
MSE
Komunumoj:
171
La distrikto Meklenburga Lagaro (germane Landkreis Mecklenburgische Seenplatte ) estas parto de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio , en la nordoriento de Germanio . Administra centro estas la urbo Neubrandenburg . La distrikto havas areon de 5 468 km², kaj fine de la jaro 2010 ĝia nuna teritorio havis 272 922 loĝantojn.
La administra unuo ekestis la 4-an de septembro 2011 el la antaŭe memstaraj distriktoj Müritz kaj Mecklenburg-Strelitz , el la antaŭe sendependa eksterdistrikta urbo Neubrandenburg kaj el la urbo Demmin plus la komunumaroj Demmin-Land , Malchin am Kummerower See , Stavenhagen und Treptower Tollensewinkel el la antaŭa distrikto Demmin . Administra centro de la nova distrikto difiniĝis la urbo Neubrandenburg. La saman tagon la loĝantoj de la nova distrikto balote voĉdonis pri la estonta nomo de sia distrikto: la nuna nomo gajnis per plimulto de 83,5 procentaĵoj kontraŭ la pli longa alternativo "distrikto Mecklenburgisch-Vorpommersche Seenplatte".
situo de la nova distrikto en Meklenburgo-Antaŭpomerio
Eksteraj ligiloj
historiaj remparaj domoj en la urbomuro de Neubrandenburg
malnova pordego kaj monerfarejo de la historia burgo Stargard
pordego de Neubrandenburg en Friedland