La administra unuo ekestis la 4-an de septembro 2011 el la antaŭaj distriktoj Orienta Antaŭpomerio kaj Uecker-Randow, la ĝis tiam eksterdistrikta urboGreifswald kaj la komunumarojAmt Jarmen-Tutow kaj Amt Peenetal/Loitz de la antaŭa distrikto Demmin. Administra centro de la nova distrikto difiniĝis la urbo Greifswald, kvankam komence ankaŭ konsideriĝis la geografie pli centra, sed laŭ nombro de loĝantoj pli malgranda urbo Anklam. La saman tagon la loĝantoj de la nova distrikto balote voĉdonis pri la estonta nomo de sia distrikto: la nomo "Vorpommern-Greifswald" gajnis kontraŭ la alternativo "Ostsee-Haffkreis Vorpommern", do "baltmaro-laguna distrikto Antaŭpomerio".