Heringsdorf [HE:rinksdorf] (germane: "haringa vilaĝo") estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Antaŭpomerio-Greifswald de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, borde de la Balta Maro, kaj precipe estas feriejo kun belega kuracloka arkitekturo en la kvartalo Bansin (vidu la subajn fotojn). Fine de decembro 2022 la komunumo havis 8443 loĝantojn. La komunumo Heringsdorf havas limojn kun pola komunumo Świnoujście.
Cornelia Falken (* 1956 en Heringsdorf) germana politikino de partio La Maldekstro (Linke) en la parlamento de Saksio.