4-a de septembro
La 4-a de septembro estas la 247-a tago de la jaro (la 248-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 118 tagoj restas.
Je la 4-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 476: Falo de la Okcidenta Romia Imperio - ĝermana tribestro Odoakro faligis imperiestron Romulo Aŭgustulo kaj flanke de armeo estis proklamita reĝo. Unu el konvencie akceptataj datoj de la fino de la antikva epoko kaj komenco de mezepoko
- 929: Brandenburgio: en la batalo de Łączyn armeo de Duklando Saksio mortigis aŭ kaptis ĉiujn slavojn defendantajn la fortikaĵon
- 1024: Konrado la 2-a iĝis reĝo de Germanio
- 1037: Reĝo de Kastilio Fernando la 1-a venkis en batalo de Tamarón (en Provinco Burgoso) sian bofraton, la reĝon de Leono, kiu mortfalis kaj li mem okupis lian lokon
- 1207: Venko de bulgaroj super Latina imperio en batalo de Mosynopolis (en Orienta Makedonio kaj Trakio)
- 1260: Gelfoj kaj Gibelinoj: en la batalo de Montaperti gibelinoj venkis armeon de Florenco
- 1437: Eksa litova grandduko Švitrigaila subiĝis al Krono de la Regno de Pollando
- 1479: Traktato de Alcáçovas: post kvarjara batalado kun portugaloj Hispanio ricevis Kanariojn
- 1513: Reĝo de Ĉeĥio kaj Hungario Vladislao la 2-a Jogajlido donis urborajton al Kowary
- 1564: Armeo de la sveda reĝo Eriko la 14-a masakris 2 000 loĝantojn de Ronneby
- 1607: La Fuĝo de la Grafoj okazis en Irlando - konsekvenco de la Naŭjara milito
- 1609: Angla navigisto Henry Hudson atingis insulon Manhatano
- 1669: Kapitulaco de venecia fortikaĵo Candia sur Kreto, kadre de la 6-a venecia-turka milito (1645-1669)
- 1725: En Kastelo de Fontainebleau reĝo de Francio Ludoviko la 15-a nuptis Maria Leszczyńska, filinon de pola reĝo Stanislao la 1-a
- 1774: James Cook malkovris Nov-Kaledonion
- 1781: Los-Anĝeleso estis fondita de 44 hispanaj setliĝintoj kiel El Pueblo de Nuestra Señora La Reina de Los Ángeles de Porciúncula
- 1796: Venko de franca armeo super la aŭstra en batalo de Rovereto
- 1812: Kadre de la milito de 1812 koalicio de usonaj indianoj komencis sieĝon de la fortikaĵo de Harrison en Indianao, ekbruligante ĝin
- 1821: Aleksandro la 1-a deklaris parton de Ameriko, de Alasko ĝis Oregono, kiel zonon de la influo de Rusio kaj fermis la akvojn de Alasko al fremdaj ŝipoj
- 1839: Unua opia milito: britaj ŝipoj pripafis ĉinajn ĵonkojn, enkondukante embargon por vendo de nutraĵo
- 1841: En Britio ekfunkciis la dua registaro de Robert Peel
- 1843: Tereza Kristina de Burbono nuptis Petron la 2-a, imperiestron de Brazila Imperio
- 1870: Proklamo de la Tria Respubliko de Francio post malvenka Francia-Prusia milito kaj detronigo de Napoleono la 3-a
- 1879: En Aleksandrów Kujawski renkontiĝis Imperiestro de la Rusia Imperio Aleksandro la 1-a kun Germana Imperiestro Vilhelmo la 1-a
- 1880: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Bianko
- 1886: Estro de apaĉoj Geronimo post 30-jara batalado subiĝis al usona armeo
- 1888: Sudorienta parto de la insulo Nov-Gvineo aneksita de Grand-Britio; George Eastman ricevis patenton por fotilo kaj registris Eastman Kodak
- 1890: Ponto de Karolo en Prago estis grave difektita rezulte de inundo
- 1891: Johann Palisa malkovris asteroidon Konstantio
- 1905: Germana astronomo Paul Götz malkovris asteroidon Dulcinea
- 1907: Subskribo de pakto en Christiania, laŭ kiu Francio, la Rusia imperio, Germanio kaj Britio agnoskis landlimojn de Norvegio post ĝia forlaso de la unio kun Svedio en 1905
- 1912: Albana ribelo de 1912 finiĝis kiam la otomana registaro Sublima Pordo konsentis plenumi postulojn
- 1913: Ekspedicio de rusa oficiro kaj geodeziisto Boris Wilkicki malkovris Nordan Landon; Aleksandr Miller iĝis lasta rusia prezidanto de Varsovio
- 1914: Unua Mondmilito: Germana armeo komencis atakon kontraŭ francaj pozicioj sur montetoj apud la urbo Nancio
- 1916: Unua Mondmilito: Orientafrika kampanjo: britaj trupoj okupis Daresalamon, sidejon de germana kolonia administrado de Germana Orient-Afriko
- 1921: Komunista Partio de Belgio estas fondita kiel sekcio de la Tria Internacio
- 1923: Unua flugo de usona aerŝipo
- 1936: Francisco Largo Caballero iĝis ĉefministro de Hispanio
- 1939: Kvara tago de la germana-pola milito: Sanga Lundo - soldatoj de SS kaj Wehrmacht mortigis sur stratoj de Częstochowa ĉirkaŭ 500 loĝantojn; en Katowice ĉirkaŭ 750 personojn, en aliaj lokoj pli ol 350, ankaŭ virinojn kun infanoj, judojn, militkaptitojn; Luftwaffe bombis Sulejów detruante ĝin 80%, pereis 700 personoj kaj en koncentrejoj pluaj 1300; kvartaga batalo de Mława, kun preskaŭ kvaroble supereca germana armeo, finiĝis; ordono de translokiĝo de la ŝtataj regopovoj de Varsovio ĝis Lublin; germana armeo konkeris Kalisz, Leszno, Ostrów Wielkopolski, Sieradz, Szubin kaj eniris al Grudziądz (post kvartaga defendo); Stranga milito: unuaj unuoj de la Brita Armeo alvenis al Francio okupiĝante poziciojn laŭ la belga landlimo, Japanio proklamis neŭtralecon en la milito en Eŭropo; frankisma Hispanio same; prezidanto de Usono malpermesis sendi armilojn kaj municion al batalantaj ŝtatoj
- 1940: Batalo de Anglio: Luftwaffe (750 aviadiloj) atakis sudan Anglion, Brita Aerarmeo faris 678 aviadilflugojn; Adolf Hitler ordonis noktajn atakojn al Britaj Insuloj; Karolo la 2-a nomumis Ion Antonescu ĉefministro de Rumanio
- 1941: En Orienta Prusio germanoj murdis 111 selektitajn sovetajn militkaptitojn, kaj en koncentrejo en Litovio 350 judojn; germana submarŝipo U-652 unuafoje provis torpedi usonan ŝipon USS Greer; Orienta Fronto: finna Armeo de Karelio ekatakis direkte al rivero Svir; konsekvence de la pakto Sikorski-Majskij oni starigis diplomatiajn rilatojn — al Sovetunio venis profesoro Stanisław Kot
- 1942: Operaco Reinhardt: germanoj murdis en Mielnica (nun en Volina provinco) 700-1200 judojn kaj postulis de regopovoj de geto en Lodzo 20 mil infanojn kun maljunuloj por forveturo al pereigejoj; policaj taĉmentoj pafmortigis en Działoszyce 1500 judojn; dum konferenco de SS ministro D-ro Goebbels postulis ekstermi ĉiujn judojn, ciganojn kaj polojn, kondamnitaj al puno de malliberejo super 3 jaroj, kune kun ĉeĥoj kaj germanoj, kondamnitaj al ĝismorta puno; Ruĝa Armeo plifortigis 24-an kaj 66-an Armeojn, agantajn en Stalingrad-regiono, kaj kompletigis 1-an Gvardian Armeon
- 1943: En Provinco Vartlando permesiĝis uzi parton de katolikaj preĝejoj por deponejoj; polaj rezistantoj haltigis trajnon kaj pripafis vagonojn destinitajn por germanoj; pola 1-a Infanteria Divizio estis de Rjazan transportita pere de fervojo al Vjazma, kie ĝi konsistigis Okcidentan Fronton
- 1944: Ribelo de Varsovio: nokte partizanoj el Arbaro Kampinos sukcese atakis en apuda vilaĝo du rotojn de Sturma Brigado SS RONA (kunlaborisma rusa unuo de Waffen-SS), akirante multe da armiloj kun armea provizaĵo; germanoj detruis elektrejon en urbokvartalo Powiśle kaj gravan presejon, kio malfaciligis produktadon de armiloj kaj presadon; soveta 65-a Armeo liberigis Wyszków en Mazovio; Finnlando subskribis armisticon kun Sovetunio; brita armeo liberigis Lovenon kaj Antverpenon - danke al belga rezistado saviĝis la haveno
- 1945: Japana garnizono en la Vejkinsulo kapitulacis
- 1948: Abdiko de la nederlanda reĝino Vilhelmina favore al Juliana
- 1951: Unua interkontinenta televida telekomunikado - parolo de usona prezidento Harry S. Truman
- 1956: Oni montris IBM 305 RAMAC, unuan komercan komputilon kun magneta disko de la usona firmao IBM
- 1969: Oficiala inaŭguro de la Metroo de Meksikurbo
- 1970: Ĉilio: socialisto Salvador Allende gajnis prezidentan balotadon
- 1971: 111 personoj pereis en katastrofo de Boeing 727 apud Juneau (Alasko)
- 1974: Usono kaj Germana Demokratia Respubliko ligis diplomatiajn rilatojn
- 1975: Kvizo Kio? Kie? Kiam? de Vladimir Voroŝilov aperis en la rusia televido
- 1977: Ĝibutio aniĝis al Ligo de Arabaj Ŝtatoj
- 1981: Sur teritorioj de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko, Ukraina Soveta Socialisma Respubliko kaj Litova Soveta Socialisma Respubliko komenciĝis la plej grandaj militekzercoj en la historio de Sovetunio
- 1985: Sovetunio: en punlaborejo Perm-36 mortis ukraina poeto, literatura kritikisto kaj publicisto Vasil Stus
- 1989: Leipzig: Lundaj manifestacioj okazis en Germana Demokratia Respubliko
- 1990: Pola registaro de Tadeusz Mazowiecki decidis ĉesi konstruon de nuklea centralo apud Lago de Żarnowiec (distrikto Wejherowo)
- 1991: Super konstruaĵo de Verĥovna Rada en Kievo oni hisis flagon de Ukrainio
- 1992: Eksa bulgara komunista gvidanto Todor Ĵivkov estis kondamnita al 7 jaroj de malliberigo pro fraŭdo;Hungara konservativa partio Fidesz iĝis plenrajta membro de Liberala Internacio
- 1993: Papo Johano Paŭlo la 2-a komencis apostolan pilgrimadon al Litovio, Latvio kaj Estonio per alparolo al klerikoj en la Arkikatedralo Baziliko de Vilno kaj rozaria preĝo apud la tombo de Sankta Kazimiro en la kapelo de Aŭrora Pordego
- 1994: Kansaja internacia flughaveno estas malfermita en Japanio
- 1995: En Usono estis elsendita unua epizodo de la televida serio Xena, rilatanta al la greka mitologio
- 1998: Premiero de brita televida konkurso Kiu volas esti milionulo?; Kalifornio: Google estis fondita de Larry Page kaj Sergey Brin por promocii la TTT-legilon, kiun ili prilaboris kiel studentoj de Universitato Stanford
- 1999: Dagestano: dum bombaj atencoj kontraŭ loĝejoj en Rusio fare de islamistoj kontraŭ familioj de militistoj en Bujnaksko pereis 64 personoj kaj 133 estis vunditaj
- 2000: La plej granda arkivo de ĉeĥoslovaka ekzila literaturo, fondita en 1986 en Germanio sub la nomo Ĉeĥoslovaka Dokumenta Centro, komencis sian transloĝiĝon al Ĉeĥio
- 2006: Prezidento de Ĉeĥio Václav Klaus nomumis novan registaron, gvidatan de Mirek Topolánek kiel ĉefministro
- 2007: Ne malpli ol 25 personoj pereis kaj 60 vundiĝis en duobla bomba atenco de sinmortigantoj apud militistejo en pakistana urbo Rawalpindi
- 2010: Kanterburio: tertremo en Darfield, proksime al Kristkirko - kun la plej granda financa efiko en la tiama historio de Nov-Zelando
- 2013: Ibrahim Boubacar Keïta iĝis prezidento de Malio; Siria enlanda milito: batalo en Maalula komenciĝis
- 2015: Senkomunismigo: en Almato Ekonomia Juĝejo malpermesis la Komunistan Partion de Kazaĥio; Miloš Zeman kiel unua prezidento de Ĉeĥio faris oficialan ŝtatan viziton en la Ĉina Popola Respubliko
- 2016: Beatigita Patrino Teresa el Kolkato estis sanktigita de papo Francisko
- 2021: Pollando: Dum la 10-a Nacia Legado oni legis La moralon de sinjorino Dulska, unu el ĉefverkoj de la pola literaturo - la legado okazis en ĉ. 3500 lokoj kaj en 24 landoj, ankaŭ en Esperanto; Teritoria Defend-Armeo komencis, pro anoncita eksterordinara stato, apogi loĝantaron de 3-kilometra apudlima zono kun Belorusio (Podlaĥia provinco kaj Lublina provinco) lige al eksterleĝa trapaso de la ŝtatlimo fare de enmigrintoj, alvenigataj al Minsko pere de belorusaj aviadiloj, ĉefe el Irako
- 2022: Vatikano: Johano Paŭlo la 1-a estis beatigita de papo Francisko
Naskiĝoj
- 973: Al-Biruni, persa sciencisto, matematikisto, astronomo, astrologo, fizikisto, klerulo kaj enciklopediisto el Ĥorezmo (m. 1048)
- 1241: Aleksandro la 3-a, reĝo de Skotlando (m. 1286)
- 1383: Felikso la 5-a, lasta katolika kontraŭpapo (m. 1451)
- 1563: Ŭan Li, imperiestro de Ĉinio el dinastio Ming (m. 1620)
- 1702: Legall de Kermeur, franca ŝakludisto, instruisto de komponisto François-André Danican Philidor (m. 1792)
- 1714: Mikaelo Karicki, belorusa poeto latinlingva, jezuito, filozofo, pedagogo (m. 1781)
- 1716: Grafo László Székely, hungara aŭtobiografiisto, tradukisto (m. 1772)
- 1757: Christophine Reinwald, germana desegnistino (m. 1847)
- 1768: François René de Chateaubriand, franca politikisto, diplomato kaj verkisto de la romantikismo (m. 1848)
- 1787: Johann Daniel Kestner, germana entreprenisto, fabrikanto de ludiloj kaj pupoj (m. 1858)
- 1791: Jan Svatopluk Presl, ĉeĥa natursciencisto (m. 1849)
- 1805: Imre Mikó, hungara politikisto, historiisto (m. 1876)
- 1809: Juliusz Słowacki, pola romantika poeto-profeto, dramaturgo, mistikulo, aŭtoro de geneza filozofio, enestanta en El Parnaso de Popoloj (m. 1849)
- 1812: Franz Kuchenbuch, germana pentristo, juristo kaj historiisto (m. 1896)
- 1819: Adolf Pichler, aŭstra verkisto kaj natursciencisto (m. 1900)
- 1824: Anton Bruckner, aŭstra komponisto de romantikismo (m. 1896)
- 1834: Jenő Doby, hungara grafikisto, pentristo (m. 1907)
- 1846: Viktor Győző Schreyer, rumania hungara advokato, poeto, verkisto, redaktoro (m. 1937)
- 1848: Zsolt Beöthy, hungara literaturhistoriisto, estetikisto, profesoro (m. 1922)
- 1852: Miklós Putnoky, hungara lingvisto, vortarverkisto, tradukisto, lernolibroverkisto (m. 1935)
- 1859: Wilhelm Wetekamp, germana gimnazia instruisto kaj esperantisto, konata de instruado en Berlino (m. nekonata)
- 1866: Karin Thilander, sveda blindiĝinta orgenistino, muzikinstruistino kaj esperantistino, edzino de Harald Thilander, kunfondinto de Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj (m. 1927)
- 1867: Antonio Guinart, hispana pastro, instruisto de lingvoj kaj esperantisto, redaktoro de "La Suno Hispana" (m. nekonata)
- 1867: Medeiros e Albuquerque, brazila ĵurnalisto, poeto, oratoro teatra verkisto kaj esperantisto enestanta en Antologio de Brazilaj Rakontoj (m. 1934)
- 1869: Karl Seitz, unua prezidento de Aŭstrio kaj de Germana Aŭstrio (m. 1950)
- 1876: Friedrich von Lama, aŭstra-germana katolika ĵurnalisto kaj verkisto, murdita (m. 1944)
- 1880: János Zsirkay, hungara ĵurnalisto, politikisto (m. 1940)
- 1881: František Kysela, ĉeĥa pentristo, grafikisto kaj industria figurartisto, rektoro (m. 1941)
- 1883: Béla Czóbel, hungara pentristo, membro de pentrista grupo en Baia Mare (m. 1976)
- 1883: Géza Illyés, hungara pastro kaj historiisto (m. 1950)
- 1885: Antonio Bacci, itala kardinalo kaj latinisto (m. 1971)
- 1887: Andor Kálmán, hungara komponisto, ĵurnalisto (m. 1965)
- 1892: Darius Milhaud, franca edukisto kaj komponisto (m. 1974)
- 1896: Antonin Artaud, franca poeto, dramisto, reĝisoro kaj aktoro (m. 1948)
- 1897: László Berkesy, hungara kuracisto, internisto kaj radiologo (m. 1967)
- 1902: Viktor Bocskói, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. nekonata)
- 1904: Witold Gombrowicz, pola verkisto (m. 1969)
- 1909: Ferenc Kóréh, hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1996)
- 1913: Henryk Herbert Paruzel, pola pastro, gvidanto de pilgrimadoj de esperantistoj al Jasna Góra, organizanto de la 36-a IKUE-Kongreso en Romo, tradukisto de Biblio al Esperanto, aktivulo de Katolika Esperanto-movado kaj de IKUE, kies ĉefverko estas Biblia Vortaro, redaktoro de "Biblia Revuo", kreinto de Esperanto-biblioteko ĉe Katolika Universitato de Lublin, murdita en misteraj cirkonstancoj (m. 1977)
- 1913: Károly Székely, rumania hungara kuracisto, universitata profesoro (m. 1996)
- 1914: Friedl Volgger, sudtirola rezistomovadano, politikisto kaj ĵurnalisto (m. 1997)
- 1924: Jerzy Ficowski, pola poeto, soldato de la Pola Enlanda Armeo, esploristo de cigana kaj juda folkloro, tradukisto (m. 2006)
- 1926: Ivan Illich, aŭstra filozofo kaj anarkiisto, kritikisto de la nuntempa socio (m. 2002)
- 1927: Ferenc Sánta, hungara verkisto, kies romano Dudek horoj estas legebla en esperanto (m. 2008)
- 1927: John McCarthy, usona komputikisto inventinta komputillingvon (evoluo de programlingvo Lisp) kaj la nocion "artefarita intelekto" (m. 2011)
- 1928: Günter Merbach, germana historiisto kaj literaturscienculo (m. 2003)
- 1931: Anthony de Mello, barata jezuito, psikoterapiisto, mistikulo, nomata "kristano de Oriento" (m. 1987)
- 1934: Jan Švankmajer, ĉeĥa superrealisma artisto, skulptisto, poeto, eseisto, filma reĝisoro
- 1936: Sakrat Janoviĉ, belorusa verkisto el Krynki, verkanta beloruse kaj pole, aŭtoro de 30 libroj (m. 2013)
- 1941: Marilena Chauí, brazila filozofino pri politika filozofio kaj historiistino de la moderna filozofio
- 1944: Klára Gazda, rumania hungara etnografino kaj lekciistino
- 1946: Liz Greene, angla-usona astrologino kaj psikologo
- 1955: David Broza, israela kantisto kaj gitaristo edukita en Britio kaj Hispanio
- 1957: Kati Panek, rumania hungara aktorino, popolkantistino
- 1966: Janka Djagileva, rusa poetino kaj junularkultura kantistino kunlaboranta kun la rusa rokmuzika grupo Graĵdanskaja Oborona, enkondukinta punkan subkulturon al Sovetunio, sinmortiginta (m. 1991)
- 1966: István Horváth, rumania hungara sociologo
- 1976: Árpád Szabó, rumania hungara pentristo
- 1981: Beyoncé Knowles, usona kantistino kaj aktorino
- 1982: Lou Doillon, franca-brita aktorino, kantistino kaj modelo
Mortoj
- 422: Bonifaco la 1-a, sankta papo
- 454: Dioskoro de Aleksandrio, patriarko de Aleksandrio
- 1063: Tugril, tjurka fondinto de Selĝuka Imperio, sultano (n. 990)
- 1166: Sankta Rozalia, sicilia ermitino, patronino de Palermo, itala sanktulino (n. 1128)
- 1199: Johana de Anglio (Reĝino de Sicilio), filino de Henriko la 2-a (Anglio) (n. 1165)
- 1555: Paweł Holszański, litova princo, pola nobelo, episkopo de Lucko kaj de Vilno (n. 1490)
- 1852: František Turinský, ĉeĥa juristo, poeto kaj dramverkisto (n. 1797)
- 1854: Santiago Mariño, venezuela politikisto, batalanto pri sendependeco (n. 1788)
- 1894: Antal Edelspacher, hungara lingvisto, tradukisto, orientalisto (n. 1846)
- 1902: Ágost Heller, hungara fizikisto, profesoro, instruisto kaj bibliotekisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1843)
- 1903: Hermann Zumpe, germana dirigento kaj orkestrestro (n. 1850)
- 1907: Edvard Grieg, norvega komponisto kaj pianisto (n. 1843)
- 1914: Charles Péguy, franca verkisto, poeto, eseisto, kaj redaktisto, aŭtoro de mistikaj dramoj (n. 1872)
- 1916: José Echegaray, hispana matematikisto, politikisto, Nobelpremiito pri literaturo (n. 1832)
- 1930: Vladimir Arsenjev, rusia, soveta esploristo de Fora Oriento (n. 1872)
- 1938: István Dobai, hungara unitariisma pastro, poeto (n. 1899)
- 1942: Zsigmond Móricz, hungara verkisto, novelisto, ĵurnalisto (n. 1879)
- 1949: Mária Bándy, hungara koreografino, aŭtorino de Sikulaj dancoj (n. 1899)
- 1952: Carlo Sforza, itala politikisto kaj diplomato (n. 1873)
- 1957: Richard Harder, germana klasika filologo (n. 1896)
- 1963: Robert Schuman, franca ĉefministro, kunkreinto de Eŭropa Unio, konata de la deklaro de Schuman, servisto de Dio (n. 1886)
- 1964: Werner Bergengruen, germana verkisto (n. 1892)
- 1965: Albert Schweitzer, germana kuracisto, muzikisto kaj teologo, Nobelpremiito pri paco (n. 1875)
- 1973: Károly Kudelász, rumania hungara pentristo, skulptisto (n. 1896)
- 1977: Jean Rostand, franca verkisto, biologo kaj filozofo (n. 1894)
- 1977: Ernst Friedrich Schumacher, brita ekonomikisto (n. 1911)
- 1984: Henryk Łowmiański, pola historiisto, mezepokisto, esploristo de slava religio, okupiĝanta pri prahistorio kaj historio de frumezepoka Pollando (n. 1898)
- 1985: Vasil Stus, ukraina poeto, kritikisto, publicisto kaj tradukisto, aktivulo de Ukrainia Helsinka unio, malliberigita pro sia disidenta agado (n. 1938)
- 1989: Georges Simenon, belga verkisto franclingva (n. 1903)
- 1991: József Balla, rumania hungara pentristo (n. 1910)
- 1992: João Masiero, brazila esperantisto-artisto (n. nekonata)
- 2000: Éva Kabós, hungara oficistino, kontistino, tajpistino kaj poetino (n. 1915)
- 2006: Steve Irwin, aŭstralia zoologo kaj televida stelulo (n. 1962)
- 2011: Ferenc Ercsei, rumania hungara skulptisto (n. 1956)
- 2012: Józef Szaniawski, pola historiisto, politologo-sovetologo, kunlaboranto de la Radio Libera Eŭropo/Radio Libero, fondinto de la Memor-Ĉambro pri Ryszard Kukliński (heroo de Pollando kaj Usono) en Varsovio, lasta malliberulo de Pola Popola Respubliko (n. 1944)
- 2014: Franca Falcucci, itala politikistino, ministrino pri edukado, profesorino (n. 1926)
- 2014: Gustavo Cerati, argentina kantisto, gitaristo, komponisto (n. 1959)
- 2015: Pál Nagy, rumania hungara kritikisto, literaturhistoriisto (n. 1924)
- 2015: Rainer Kirsch, germana verkisto, lirikisto kaj prezidanto de verkista ligo (n. 1934)
- 2015: Max Kruse, germana verkisto (n. 1921)
- 2020: Gary Peacock, usona basinstrumentisto de ĵazo (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 4-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|