6-a de septembro
La 6-a de septembro estas la 249-a tago de la jaro (la 250-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 116 tagoj restas.
Je la 6-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- -3761: Unua tago de la hebrea kalendaro
- -775: Ĉinaj astronomoj rigardis sunan eklipson (la unua registrita)
- 394: En batalo apud rivero Frigidus (en la nuntempa Slovenio) Teodozio la 1-a venkis armeon de uzurpisto Eŭgenio, subtenanto de Romia religio - lastfoje unuigante Romian Imperion
- 1522: Al haveno Sanlúcar de Barrameda en Hispanio alnavigis ŝipo Victoria, unusola el la ekspedicio de Magelano, kiu revenis post ĉirkaŭnavigado de la Tero
- 1620: Anglio: el Plymouth pilgrimantoj de Mayflower eknavigis al Nordameriko
- 1622: Apartenanta al arĝentfloto hispana galiono sinkis dum tempestego apud marbordo de Florido, kune kun signifa ŝarĝo da arĝento kaj aliaj valoraĵoj
- 1632: Ĉefdiocezo de Romkatolika Eklezio establiĝis en Bagdado por la tuta Irako
- 1634: Tridekjara milito: venko de habsburga armeo super la sveda kun protestantaj aliancanoj de Germanio en la unua batalo de Nördlingen
- 1652: Venko de nederlanda ŝiparo en mara batalo de Elbo, dum la unua angla-nederlanda milito
- 1688: Dum la 5-a aŭstra-turka milito aŭstra armeo post 167 jaroj de turka okupado liberigis Beogradon
- 1689: Traktato de Nerĉinsko inter la Rusia Imperio kaj Ĉinio
- 1746: Aŭstria armeo konkeris Ĝenovon
- 1776: Pli ol 6 mil personoj pereis post trapaso de ŝtormo super Gvadelupo
- 1791: Prago: germana imperiestro Leopoldo la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Ĉeĥio
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: unua sensukcesa rusa-prusa sieĝo de Varsovio finiĝis, ĉar reĝo de Prusio eksciis pri eksplodo de kontraŭprusa ribelo en Grandpolio
- 1813: Armeo de Reĝlando Prusio venkis la francan kun aliancitaj saksoj en batalo de Dennewitz (apud Jüterbog)
- 1831: Kongresa Pollando: rusa sturmo al Varsovio komencita dum la Novembra ribelo - la ĉefurbo estas defendata interalie de Jozefo Bem
- 1849: Hungara revolucio de 1848: aŭstra armeo konkeris post sieĝo fortikaĵon Petrovaradin
- 1852: En Manĉestro oni malfermis unuan liberan bibliotekon en Britio
- 1867: James Craig Watson malkovris la asteroidon Aŭroro
- 1885: Turka provinco Orienta Rumelio (kun la ĉefurbo Plovdiv) estis konkerita de bulgara armeo - sekvis unuiĝo de Bulgario
- 1891: Al Kanado alvenis unuaj setliĝantoj el Ukrainio - komenco de amasa formigrado de ukrainoj
- 1899: Usona ministro pri eksteraj rilatoj John Hay ekproponis rilate al Ĉinio politikon de la malferma pordo
- 1901: Prezidento de Usono William McKinley estis morte vundita de anarkiisto Leon Czolgosz ĉe ekspozicio en Bufalo - mortis en malsanulejo post 8 tagoj
- Unua Mondmilito
- 1925: Grenoblo: inaŭguro de Perret-Turo, unua ŝtalbetona turo konstruita en Eŭropo
- 1928: Ŝtormo Okeechobee formiĝis, kiu en postaj tagoj mortigis pli ol 4 mil personojn sur Karibio kaj orienta marbordo de Usono
- 1930: Prezidento de Argentino Hipólito Yrigoyen estis eksigita en armea puĉo
- 1936: Tasmanio: la lasta tilacino formortis en bestoĝardeno de Hobarto
- 1936: En Rambouillet oni subskribis interkonsenton pri franca monprunto por armiligo de pola militistaro
- Dua Mondmilito
- 1939: Invado en Pollandon: dutaga batalo de Borowa Góra (distrikto Piotrkowski) finiĝis; germanaj armeoj eniris al Jarocin, Krakovo, Nowy Sącz, Pułtusk, Sierpc kaj Wągrowiec kaj Starachowice; soldatoj de Wehrmacht pafmortigis en Jodłownik-Wadzyń 126 civilulojn, en Wolbrom 60, en Szczyrzec 49, Pogorzany 42 (ambaŭ proksime al Limanowa) kaj plurajn en pli ol 20 lokoj, krome Wehrmacht pafmortigis 19 polajn oficirojn-militkaptitojn de la 76-a infanteria regimento kune kun nekonata nombro de simplaj soldatoj, en Kajetanowice (distrikto Radomszczański) murdis 76 loĝantoj de la vilaĝo kune kun virinoj kaj infanoj; aneksita Krakovo iĝis ĉefurbo de Ĝenerala Gubernio kun rezidanta sur Vavelo guberniestro Hans Frank; Edward Rydz-Śmigły ordonis strategian retiriĝon al t.n. "rumana antaŭponto"; oni komencis formi Laboristan Brigadon de Varsovi-Defendo (civilaj volontuloj); Rumanio anoncis neŭtralecon en la germana-pola milito; Unio de Sud-Afriko deklaris militon al Tria Regno
- 1940: rumana reĝo Karolo la 2-a abdikis favore al sia filo Mikaelo la 1-a - generalo Ion Antonescu iĝis ŝtatestro; Batalo de Anglio: Luftwaffe atakis Weybridge, Medway, Thames Haven - Bomba Korpuso de RAF faris 722 aviadilflugojn; nokte germanoj atakis ŝipriparejojn, 75 aviadilflugoj; RAF - 44 aviadilflugoj. Perdoj: RAF - 23, Luftwaffe - 3 aviadiloj; kadre de interkonsento Usono transdonis al britoj 8 unuajn destrojerojn
- 1941: En Parizo fondiĝis Pola Organizaĵo de Batalo por Sendependeco; Holokaŭsto: en Germanio oni devigis judojn porti la stelon de Davido kun superskribita vorto judo, kion oni aplikis al ĉiuj judoj sub la germana okupado - en Ĉeĥoslovakio al pli aĝaj ol 6 jaroj, kun videbla flava stelo sur la vestaĵo; en Vilno establiĝis juda geto; Orienta Fronto: germana 16-a Armeo ekatakis direkte al Demjansk (Novgoroda provinco); en Smolensk-regiono la soveta 24-a Armeo liberigis Jelnja
- 1942: Operaco Reinhardt: komenco de la lasta etapo de likvido de Varsovia geto - ĝis la 12-a de septembro al ekstermejo en Treblinka germanoj forveturigis ĉirkaŭ 50 mil personojn; en Ĉeĥio maratonisto Oskar Hekš pro sia deveno estis deportita al la juda geto en Terezín; germana 5-a Armea Korpuso eniris al Novorossijsk, defendata de la soveta 47-a Armeo; nokte de la 6-a/7-a de septembro Bomba Korpuso de RAF atakis Duisburg
- 1943: Volina provinco: en Bołtuny/Przyrzecze taĉmento de leŭtenanto Kazimierz Filipowicz ekbatalis kontraŭ 150-persona taĉmento de la Ukraina Ribela Armeo, komandata de Ivan Zareĉniuk, kiu la 30-an de aŭgusto partoprenis en murdo de pli ol 1000 poloj el vilaĝoj Ostrówki kaj Wola Ostrowiecka - ukrainaj naciistoj malgajnis; Pola Rezistomovado: taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo kaj Kamparanaj Batalionoj el areo Pińczów frakasis grenejon en Skalbmierz forprenante kelkdekon da ĉevalveturiloj kun greno; trupoj de Centra Fronto trarompis la germanan meze de la Armeoj "Mezo" kaj "Sudo" malfermante al si la vojon al Dnepro; trupoj de Sud-Orienta Fronto trarompis fronton de germana 6-a Armeo irante suden de Pavlohrad, trupoj de Centra Fronto liberigis Konotop (Sumia provinco), trupoj de Voroneĵa Fronto - Zinkov (Ĥmelnicka provinco), trupoj de Sud-Okcidenta Fronto kaj Suda Fronto - i.a. Makijivka, Kramatorskon kaj Slovjanskon; Itala Fronto: en Kalabrio brita 13-a Armea Korpuso - Gioia Tauro; usona 8-a Aviada Armeo (407 bombaviadiloj) atakis celojn en Germanio, ĉefe armilfabrikojn en Stuttgart-regiono, perdinte 45 aviadilojn
- 1944: Ribelo de Varsovio: kvartalo Powiśle estis okupita de nazioj; SS-anoj vivbruligis en malsanulejo 80 malsanulojn kaj murdis 11 serioze vunditajn soldatojn de Pola Enlanda Armeo kun ilia dominikana kapelano Michał Czartoryski (beatigita); la Pola Komitato de Nacia Liberigo dekretis agrikulturan reformon pri ŝtatigo de bienoj pli grandaj ol 50 hektaroj; Ruĝa Armeo liberigis Ostrołęka; Bulgario deklaris militon al Tria Regno; Okupacio de baltaj ŝtatoj: Ruĝa Armeo liberigis la urbon Tartu; Leskovac (nuna Serbio) estis tute detruita de la brita-usona aviado dum la plej detrua bombado en la historio de Balkanio - 6 000 el 28 000 loĝantoj perdis la vivon
- 1945: Postmilito: lasta publika ekzekuto de altranga oficisto en Ĉeĥoslovakio okazis sur la Juĝa Placo - ĝi celis montri punadon de kunlaboristoj kun naziismo kiuj pekis kontraŭ la homoj
- 1948: Juliana iĝis reĝino de Nederlando
- 1954: Filma premiero de La Strada de Federico Fellini
- 1955: En Istanbulo eksplodis dutaga tumulto kontraŭ kristanoj, precipe armenoj kaj 100-mila greka malplimulto, en kiu pereis dekkelkaj personoj - kun detruo de 4 mil grekaj magazenoj kaj mil domoj, la rabado okazis en pluraj urboj kaj koncernis ankaŭ judojn
- 1959: Kompanio Mattel vendis unuan ludilon de la pupo Barbie
- 1959: Premiero de la pola filmo La trajno de Jerzy Kawalerowicz
- 1960: Léopold Sédar Senghor iĝis prezidento de Senegalo
- 1965: Barata armeo invadis Pakistanon, venĝe pro pakistanaj operacoj en Kaŝmiro
- 1967: Prezidento de Francio Charles de Gaulle komencis 6-tagan viziton en Pollando
- 1968: Svazilando fariĝis sendependa - antaŭe ĝi estis brita protektorato
- 1970: Lasta koncerto de Jimi Hendrix okazis
- 1975: Malvarma milito: ĉeĥa tenisistino Martina Navrátilová petis azilon en Usono
- 1978: Kolorado: Nacia parko Mesa Verde iĝis Monda heredaĵo de Unesko
- 1983: Sovetunio agnoskis paffaligon de korea pasaĝera aviadilo, kiu kontraŭleĝe eniris aerspacon de Sovetunio
- 1984: Premiero de la usona filmo Amadeus
- 1987: Usono: en Baltimore oni unuafoje kirurgie disigis siamajn dunaskitojn
- 1991: Sovetunio agnoskis sendependecon de Estonio, Latvio kaj Litovio
- 1991: Leningrado alinomiĝis al Peterburgo
- 1994: Usono: en Arizono finiĝis eksperimento Biosfero 2 pri fermita ekologia sistemo por testi kosman koloniigon
- 1996: Reĝino de Nederlando Beatrikso malfermis en Roterdamo la Ponton de Erasmo
- 1997: Funebra ceremonio de la princino de Kimrio Diana Spencer en la Abatejo Westminster, rigardata en televido de du kaj duono de miliardoj da homoj
- 2002: Iajuddin Ahmed iĝis prezidento de Bangladeŝo
- 2007: Usono: formortis griza papago Alex
- 2008: Asif Ali Zardari fariĝis prezidento de Pakistano
- 2009: 6 koreoj de sudo dronis pro malfermo de akvobaraĵo sur rivero Rimĵin en Nord-Koreio
- 2012: Turkio: 61 personoj pereis kaj 48 vundiĝis post renverso de fiŝkaptista boato apud Provinco İzmir
- 2015: Eŭropa migra krizo: unu semajnon post kiam 71 sufokitaj rifuĝintoj estis trovitaj en kamiono proksime al Parndorf, post interkonsento inter registarestroj Angela Merkel (Germanio), Werner Faymann (Aŭstrio) kaj Viktor Orbán (Hungario) 20 000 homoj blokitaj en Budapeŝto daŭrigis sian vojaĝon kaj alvenis en la tagoj 5-a ĝis 6-a de septembro al Munkeno
- 2018: Hokajdo: 44 personoj pereis kaj 660 vundiĝis dum tertremo en Subgubernio Iburi
- 2018: Ekonomia Forumo de Krynica, kune kun dutaga konferenco "Eŭropo de Karpatoj" iniciatita de pola sejmmarŝalo Marek Kuchciński, finiĝis
Naskiĝoj
- 1633: Sebastian Knüpfer, germana komponisto kaj eklezimuzikisto (m. 1676)
- 1634: Anselm Franz von Ingelheim, germana nobelo, majenca ĉefepiskopo kaj guberniestro de Erfurto (m. 1695)
- 1644: (bapto) Juan Cabanilles, hispana kleriko, komponisto kaj orgenisto de baroko (m. 1712)
- 1648: Johann Schelle, germana komponisto de baroko kaj instruisto (m. 1701)
- 1656: Johann Caspar Ferdinand Fischer, germana komponisto kaj muzikisto (m. 1746)
- 1666: Ivano la 5-a, caro de Rusio (m. 1696)
- 1729: Moses Mendelssohn, juda filozofo germanlingva, tradukisto de la hebrea (Psalmoj, Torao), greka (Platono), franca lingvoj, reprezentanto de la juda klerisma movado haskala (m. 1786)
- 1748: Matthäus Fingerlos, aŭstra kaj germana teologo kaj pastro (m. 1817)
- 1757: Markizo de la Fayette, franca nobelo kaj revoluciulo dum Franca kaj Usona Revolucioj (m. 1834)
- 1766: John Dalton, brita kemiisto kaj fizikisto esplorinta kolorblindecon (daltonismo) (m. 1844)
- 1773: Lodewijk van Heiden, rusia admiralo (m. 1850)
- 1781: Anton Diabelli, aŭstra komponisto kaj muzikeldonisto (m. 1858)
- 1802: Alcide d'Orbigny, franca geologo, paleontologo kaj zoologo (m. 1857)
- 1808: Károly Knezić, hungara generalo, unu el martiroj de la hungara revolucio de 1848, ekzekutita (m. 1849)
- 1809: Bruno Bauer, germana filozofo kaj teologo, biblikritikisto (m. 1882)
- 1814: George-Étienne Cartier, kebekia kaj kanada politikisto, unu el Patroj de la Konfederacio (m. 1873)
- 1817: Alexander Tilloch Galt, kanada politikisto, unu el Patroj de la Konfederacio, unua ministro pri financoj (m. 1893)
- 1832: Henry Phillips, usona advokato kaj filologo, membro de Usona Filozofia Societo por ekzameni sciencan valoron de Volapük, tradukinto de la Unua Libro de Zamenhof (m. 1895)
- 1853: Eduard Rosenthal, germana juristo, jurhistoriisto kaj politkisto
- 1860: Jane Addams, usona Nobelpremiita reformistino, pacifisto (m. 1935)
- 1863: Ernő Schiff, hungara, rumania hungara kuracisto (m. 1939)
- 1878: Márton Fehér, hungara, rumania hungara ĵurnalisto kaj publicisto, redaktoro de socia kaj ekonomia ĵurnalo "Nagyvárad" (m. 1938)
- 1879: Max Schreck, germana aktoro (m. 1936)
- 1879: Joseph Wirth, regna kanceliero de Vajmara Respubliko (m. 1956)
- 1882: Ion Giuglea, rumana redaktoro kaj esperantisto, la unua tiea UEA-delegito (m. nekonata)
- 1889: Elisabeth Wunderlich, germana sekretariino de Saksa Esperanto-Instituto (m. nekonata)
- 1889: Béla Johan, hungara kuracisto, patologo, imunologo, politikisto (m. 1983)
- 1891: Yrjö Väisälä, finna astronomo, geodeziisto, fizikisto, ano de la familio Väisälä, esperantisto (m. 1971)
- 1892: Edward Victor Appleton, angla Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto kaj esploristo de jonosfero (m. 1965)
- 1895: Maria Peretz, pola artisma teksistino, post Kurso de Esperanto ekde 1936 aktivis en Varsovio kune kun Lidia Zamenhof, Zofia Zamenhof kaj Adam Zamenhof kadre de Pola Esperanto-Societo ĝis la dua mondmilito, ekde 1945 redonis por 10 jaroj ĉambron de sia loĝejo por dispono de Pola Esperanto-Asocio, kunfondintino de Senjora Rondo (m. 1982)
- 1900: Jenő Gárdonyi, hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto (m. 1981)
- 1900: Julien Green, franca-usona katolika verkisto (m. 1998)
- 1903: Pál Kadosa, hungara komponisto, pianisto kaj profesoro (m. 1983)
- 1904: Dezső Keresztury, hungara verkisto, poeto, ministro (m. 1996)
- 1908: Korczak Ziółkowski, usona skulptisto poldevena, aŭtoro de la monumento al Freneza Ĉevalo (m. 1982)
- 1909: Mária Sarolta Ciupe, rumania hungara pentristino (m. 2001)
- 1915: Franz Josef Strauß, germana politikisto, ministroprezidento de Bavario (m. 1988)
- 1925: Andrea Camilleri, itala verkisto kaj teatra reĝisoro, konata de krimliteraturo (m. 2019)
- 1932: András Máthé, rumania hungara redaktoro, amatora pentristo, kunlaborinto de politika gazeto Népújság
- 1933: Michel Duc-Goninaz, franca esperantisto, partoprenanta IJK 1949, TEJO-membro, aŭtoro de Vocabulaire Espéranto (Laŭtema Esperanta-franca vortareto), docento de la rusa lingvo kaj Esperanto, recenzisto de La Zamenhofa Esperanto, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda, Franca Esperanto-Instituto kaj la Akademio de Esperanto, kunlaboranto de "La KancerKliniko", ĉefredaktanto de la nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (m. 2016)
- 1935: Isabelle Collin Dufresne, franc-usona artistino kaj verkistino, unu el Varholaj Supersteluloj (m. 2014)
- 1937: Ambrus Csata, rumania hungara instruisto, vortaristo, verkisto, redaktoro
- 1939: Susumu Tonegawa, japana Nobelpremiita genetikisto esplorinta antikorpojn
- 1943: Roger Waters, angla basgitaristo, kantisto kaj verkisto, membro de la rokgrupo Pink Floyd
- 1946: Hana Zagorová, ĉeĥa kantistino, kantaŭtoro, aktorino kaj prezentistino (m. 2022)
- 1954: Sándor Oláh, rumania hungara sociesploristo
- 1957: José Sócrates, ĉefministro de Portugalio
- 1957: Michaëlle Jean, haitia-kanada ĵurnalistino, guberniestro ĝenerala de Kanado
- 1961: Paul Waaktaar-Savoy, norvega gitaristo kaj kantoverkisto
- 1963: Ivan Hašek, ĉeĥa futbalisto, membro de la ĉeĥoslovakia nacia teamo de futbalo
- 1963: Dirk Kollmar, germana bierfaristo kaj sportklubestro
- 1963: Geert Wilders, nederlanda politikisto
- 1966: Emil Boc, ĉefministro de Rumanio
- 1973: Csaba Gidó, rumania hungara esploristo de ekonomihistorio de Transilvanio
- 1976: Naomie Harris, brita aktorino
- 1978: Natalia Cigliuti, usona aktorino
- 1986: Baŝi, svisa-germana popmuzikisto kaj popkantisto
Mortoj
- 1092: Konrado la 1-a, princo de Bohemio (n. ĉirkaŭ 1035)
- 1566: Sulejmano la 1-a, sultano de Otomana Imperio (n. 1494)
- 1683: Jean-Baptiste Colbert, franca ministro pri financoj dum regado de Ludoviko la 14-a (n. 1619)
- 1704: Francesco Provenzale, itala komponisto, fondinto de Napola Skolo (n. 1624)
- 1749: Dániel Csernátoni Gajdó, hungara reformita dekano, eklezia verkisto (n. 1696)
- 1802: István Mátyus, hungara kuracisto okupiĝanta pri korpekzercado kaj banoterapio (n. 1725)
- 1868: Júlia Szendrey hungara poetino (n. 1828)
- 1869: Jean-Pierre Dantan, franca skulptisto (n. 1800)
- 1885: Narcís Monturiol i Estarriol, hispana inventisto de submarŝipo (n. 1819)
- 1886: János Petrás Ince, hungara pastro, ĵurnalisto, folkloristo kaj lingvisto (n. 1813)
- 1899: Friedrich Martersteig, germana pentristo (n. 1814)
- 1904: János Czetz, generalo de hungara armeo, komandanto de Transilvania armeo (n. 1822)
- 1907: Sully Prudhomme, franca poeto, unua ricevinto de la Nobel-premio pri literaturo (n. 1839)
- 1918: András Jósa, hungara arkeologo, kuracisto kaj antropologo (n. 1834)
- 1918: Kálmán Jósika, hungara grandbienulo, ĵurnalisto (n. 1834)
- 1920: Maria Aleksandrina de Mecklenburg-Schwerin, germana princino de Meklenburgo-Schwerin, grandprincino de Rusio (n. 1854)
- 1920: Paul-Jean Toulet, franca poeto kaj verkisto (n. 1867)
- 1922: Kálmán Mihalik, hungara kuracisto, komponisto (n. 1896)
- 1925: Péter Ágoston, hungara jursciencisto, ministro (n. 1974)
- 1940: Karl Zink, germana komercisto, membro de Rezistado (n. 1910)
- 1945: László Benedek, hungara kuracisto pri cerbmalsano kaj neŭrologo (n. 1887)
- 1950: Olaf Stapledon, brita filozofo kaj verkisto de sciencfikciaj romanoj (n. 1886)
- 1952: Alfred Mittey, franca Esperanto-pioniro, kunfondinto de framasona loĝio "Esperanto" kaj dum UK 1938 de la dulingva Denaska Esperantistaro (n. 1873)
- 1956: Michael Ventris, angla arkitekto kaj lingvisto, kundeĉifrinto de linia skribo B de la antikva greka lingvo (n. 1922)
- 1962: Hanns Eisler, aŭstra komponisto, agento de Tria Internacio (n. 1898)
- 1966: Hendrik Verwoerd, sudafrika psikologo kaj filozofo, prezidento de la Unio de Sud-Afriko kaj de Sud-Afriko (n. 1901)
- 1970: Károly Haják, hungara komponisto, violonisto, dirigento kaj pedagogo (n. 1886)
- 1971: Jenő Rózsa, rumania hungara filozofo, profesoro (n. 1906)
- 1972: Árpád Gál, rumania hungara komponisto, dirigento (n. 1935)
- 1975: Alfred Skyberg, norvega esperantisto, aganto de Norvega Esperantista Ligo, ĉefdelegito de UEA (n. 1910)
- 1976: Dezső Albrecht, rumania hungara advokato, politikisto, ĵurnalisto (n. 1908)
- 1977: Anna Hajnal, hungara poetino kaj tradukistino, apartenanta al la 3-a generacio de "Nyugat" (n. 1907)
- 1977: Yrjö Kokko, finna verkisto (n. 1903)
- 1978: Adolf Dassler, germana entreprenisto, fondinto de la sportvesta firmao Adidas (n. 1900)
- 1998: Kurosawa Akira, japana reĝisoro, produktoro, muntisto kaj verkisto (n. 1910)
- 2000: Jiří Sovák, ĉeĥa aktoro (n. 1920)
- 2007: Luciano Pavarotti, itala operkantisto (n. 1935)
- 2009: Sándor Thurzó, rumania hungara violonisto, verkisto pri muziko (n. 1920)
- 2011: Michael Hart, usona verkisto, aŭtoro de la Projekto Gutenberg, disvastiganta nekopirajtitajn librojn (n. 1947)
- 2011: Janusz Morgenstern, pola reĝisoro kaj produktoro (n. 1922)
- 2012: Jerzy Urbanowicz, pola profesoro pri matematiko, sekretario de sciencaj konferencoj pri kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010, kreanto de nacia kriptologio, iniciatinto de rememoroj pri Jan Olszewski (n. 1951)
- 2014: József Kelemen, rumania hungara kuracisto, fakverkisto (m. 1934)
- 2017: Janusz Durko, pola historiisto pri Varsovio kaj laborista movado, arkivisto, muzeologo, verkisto, profesoro, justulo inter la popoloj (n. 1915)
- 2018: Willy Nüesch, svisa pastoro kaj Esperanto-tradukisto el la germanlingva literaturo, konata kiel tradukisto kaj eldonisto de ĉefaj antropozofiaj verkoj de Rudolf Steiner, honora membro de Svisa Esperanto-Societo (n. 1927)
- 2019: Robert Mugabe, ĉefministro kaj prezidento de Zimbabvo (n. 1924)
- 2020: Gary Peacock, usona basinstrumentisto de ĵazo (n. 1935)
- 2021: Jean-Paul Belmondo, franca aktoro (n. 1933)
- 2022: Kazimierz Mazur, pola aktoro teatra, filma kaj dublada, kunfondinto de Indiĝena Pola Eklezio (slava), kontribuanto al Esperanto (n. 1948)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 6-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|