28-a de septembro
La 28-a de septembro estas la 271-a tago de la jaro (la 272-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 94 tagoj restas.
Je la 28-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- -480: Antikva Grekio: ŝiparo komandata de Temistoklo venkis la persan en la batalo de Salamino
- -48: Pompeo estas mortigita laŭ ordono de la reĝo Ptolomeo la 13-a de Egiptio, post malgajnita de li batalo de Farsalo, kaj eniro en tiun landon (eble tio okazis la 29-an de septembro, informoj malklaras)
- 787: Dua koncilio de Niceo komenciĝis
- 935: Sankta Venceslao estis murdita de sia frato Boleslao la 1-a
- 995: Premislidoj masakris ĉeĥan genton el kiu devenis Sankta Adalberto el Prago
- 1066: Vilhelmo la 1-a invadis Anglion - Normana konkero de Anglio komenciĝis
- 1238: Rekonkero: Jakobo la 1-a liberigis Valencion de araba regado
- 1302: Mamelukoj konkeris la insulon Aruad apud marbordo de Sirio, lastan fortikaĵon de templanoj en Sankta Lando
- 1354: Karolo la 4-a ekiris al Romo por sia kronado
- 1362: Urbano la 5-a iĝis papo
- 1448: Kristiano la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Danio
- 1479: Vladislao la 2-a Jogajlido estis agnoskita reĝo de Bohemio de la katolika nobelaro
- 1542: João Rodrigues Cabrilho kiel unua eŭropano atingis Kalifornion
- 1618: En Bruselo ekfunkciis unua en la mondo lombardejo
- 1630: Post eksiĝo de Katarino de Brandenburg, István Bethlen estis elektita princo de Transilvanio
- 1651: Subskribo de pola-kozakoj traktato finanta la ribelon de Bohdan Ĥmelnickij
- 1705: Moravio: dum incendio de pilgrimdomo en Olomouc mortis 121 pilgrimoj
- 1745: God Save the King estis unuafoje prezentita publike
- 1773: En Uralo kaj apud Volgo komenciĝis ribelo sub gvido de Emeljan Pugaĉov
- 1791: Promulgo de la leĝo pri juda emancipiĝo en Francio
- 1794: En Sankt-Peterburgo kontraŭ Napoleon Bonaparte alianciĝis la Rusia imperio, Anglio kaj Aŭstrio
- 1823: Leono la 12-a elektiĝis kiel papo
- 1830: En Bratislavo okazis lasta kronado, kiam ĉefepiskopo Alexander Rudnay kronis reĝon Ferdinando la 1-a
- 1864: Internaciismo: en Londono fondiĝis Unua Internacio
- 1867: Kanado: Toronto iĝis ĉefurbo de Ontario
- 1867: Usono ekregis Midvejinsulojn
- 1870: Francia-Prusia Milito: kapitulaco de Strasburgo
- 1871: En Brazilo aprobiĝis leĝo kontraŭ sklaveco de infano
- 1878: En Krakovo oni publike montris la pentraĵon Batalo de Grunwald
- 1893: Portugala futbala klubo FC Porto fondiĝis
- 1901: Filipina-usona milito: filipinaj ribelantoj mortigis pli ol 40 usonajn soldatojn
- 1914: Unua Mondmilito: Sieĝo de Antverpeno komencita post la germana invado
- 1917: Flago de Tajlando oficialiĝis
- 1918: Unua Mondmilito: La 5-a batalo de Ipro komenciĝis
- 1919: Universitato de Latvio fondiĝis en Rigo
- 1920: Soveta-Pola Milito: finiĝis dutaga batalo de Krwawy Bór per pola venko. Armeo de Pjotr Vrangel okupis Mariupolon
- 1921: En Svedio ekestis reprezentantejo de Litovio. Germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth malkovris asteroidon Asplindo
- 1923: Etiopio aliĝis al Ligo de Nacioj
- 1928: Alexander Fleming malkovris unuan antibiotikon - penicilinon
- 1929: Ĉeĥio: en Praga burgo estis malfermita la katedralo de Sankta Vito; Kronjuveloj: la ĉeĥaj kronadjuveloj unuafoje estis ekspoziciitaj al la publiko
- 1931: Prago: malfermo de bestoĝardeno
- 1933: Dua Pola Respubliko: pro timo de reprezalioj forveturis al la Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio tri eminentaj agantoj de Popola Partio, i.a. Wincenty Witos
- 1934: Ekvadoro aliĝis al Ligo de Nacioj
- 1936: Generalo Francisco Franco iĝis komandanto de naciaj fortoj en Hispanio
- 1937: En Nacia Muzeo en Varsovio oni inaŭguris unuan ekspozicion de arkeologiaj elfosaĵoj el Antikva Egiptio - rezulto de ekspedicioj sub gvido de Kazimierz Michałowski. Granda Teroro en Sovetunio: belorusa teatristo Vladislav Golubko estis ekzekutita
- 1938: Ukraina SSR: kadre de t.n. pola operaco de NKVD en Ĵitomir oni pafmortigis 100 polojn
- 1939: soveta invado en Pollandon: germana polico en Dynów devigis ĉirkaŭ 1 500 judojn transiri kun akompano de orkestro al Sovetunio; en Moskvo Tria Regno kaj Sovetunio markis landlimon sur okupata teritorio de Pollando (laŭ la riveroj Pisa, Narew, Okcidenta Bugo, San) subskribinte pluan pakton Ribbentrop-Molotov (redono de Lublinio kun orienta Mazovio al Nazia Germanio kaj soveta anekso de Litovio). Germana-pola milito: Sieĝo de Varsovio finiĝis per kapitulaco de la urbo; Konsilio de Polaj Ambasadoroj konfidis al generalo Sikorski komandi Polan Armeon en Francio
- 1940: Germana okupado de Pollando: Varsovio: konspira Konfederacio de Nacio fondiĝis, konsistanta el ses organizaĵoj; Supera Komandanto Sikorski ordonis krei Unuan Polan Korpuson en Skotlando; Franca Hindoĉinio: siama aviado atakis francajn poziciojn
- 1941: Holokaŭsto: germana polico pafmortigis proksime al Ostrów Mazowiecka 1700 judojn; Grekio: en la norda provinco Dramo komenciĝis ribelo kontraŭ bulgara okupado; fino de kvintaga operaco "infera aŭtuno" aŭ "fajra tornado" de NKVD por detrui la centron de Kievo, okupitan de germanoj, per sekreta minado de gravaj domoj fare de sovetiaj sabotantoj — sume 940 konstruaĵoj estis detruitaj. Miloj da civiluloj kaj 50 000 kievanoj restis senhejmaj
- 1942: Ruĝa Armeo alinomis Stalingradan Fronton al la Dona (komandanto Rokosovski) kaj Sud-Orientan Fronton al la Stalingrada (komandanto Jeremenko); Sovetunio agnoskis la Francan Nacian komitaton de generalo Charles de Gaulle kiel gvidan organon de Libera Francio
- 1943: La Ruĝa Armeo ĉe la Okcidenta Fronto konkeris tri urbojn en Mahilova regiono; Itala Rezistado: italaj patriotoj ekbatalis kontraŭ germanoj en Napolo antaŭante liberigon de la urbo fare de Aliancanoj
- 1944: Ribelo de Varsovio: la rezistomovado limiĝis nur al du kvartaloj Żoliborz kaj Mezurbo — 2 500 polaj soldatoj kontraŭ 8 000 germanaj soldatoj kun artilerio kaj bombaviadiloj; ĉefkomandanto Komorowski telegrafis al soveta marŝalo, ke Varsovio subiĝos, se la Ruĝa Armeo ne venos kun helpo ene de tri tagoj; Estonio: trupoj de la Ruĝa Armeo liberigis koncentrejon Klooga apud la Finna golfo; Jugoslavio: sovetaj trupoj kune kun la jugoslavaj kaj bulgaraj ekmarŝis direkte al Beogrado
- 1950: Indonezio aniĝis al UN
- 1951: Usona astronomo Seth Barnes Nicholson malkovris lunon de Jupitero - Ananko
- 1953: Apud la pola urbo Tarnobrzeg oni malkovris tavolojn da sulfuro
- 1954: En Radio Libera Eŭropo komencis raporti Józef Światło, komunista funkciulo fuĝinta el Pola Popola Respubliko
- 1958: Francio ekhavas novan konstitucion - iom poste establiĝas la Kvina Respubliko de Francio, kun prezidento Charles de Gaulle
- 1958: Madagaskaro referendumis favore al aŭtonomeco kadre de la Franca Komunumo
- 1958: Karol Wojtyła estis nomumita episkopo
- 1960: Malio kaj Senegalo aniĝis al UN
- 1961: Sirio forlasis Unuiĝintan Araban Respublikon - armea puĉo en Damasko ĉesigis aliancon inter Sirio kaj Egiptio daŭrantan de 1958
- 1969: Socialdemokratia Partio de Germanio de Willy Brandt venkis en baloto al Federacia Parlamento en Federacia Respubliko Germanio
- 1970: Germanio: arkeologiaj elfosaĵoj komenciĝas en Elizabeta preĝejo por fari mapon de originala Elizabeta hospitalo
- 1971: Laŭ interkonsento inter Vatikano kaj la hungara registaro primaso József Mindszenty, restanta de 1956 en la usona ambasadejo en Budapeŝto, povis forlasi Hungarion
- 1978: En embusko de funkciuloj de KGB apud rivero Võhandu mortfalis August Sabbe, lasta kontraŭkomunista partizano en tiutempa Estona Soveta Socialisma Respubliko
- 1986: Tajvano: Demokratia Progresema Partio fondita
- 1987: En Ruse pli ol 300 homoj protestis kontraŭ indiferenteco de la regantoj pri rumanaj kloraj venenoj super la urbo — unua strata manifestacio en Popola Respubliko Bulgario
- 1991: Ĉeĥio: Fondo de Ostrava universitato en Ostrava
- 1994: Pramŝipo M/S Estonia sinkis en la Balta maro kaŭzante morton de 852 personoj
- 1995: Komora insularo: soldula komandanto Bob Denard organizis kaj faris puĉon sur Komoroj
- 2000: Vizito de Ariel Ŝaron en Templa Monto provokis Palestinanojn komenci la duan intifadon. Danoj malakceptis eŭron en referendumo
- 2005: Pentagono aprobis serian produktadon de la avio V-22 Osprey
- 2007: Dominique Strauss-Kahn estis nomumita direktoro de Internacia Mona Fonduso
- 2008: En Aŭstrio okazis parlamenta baloto
- 2009: Gvineo: 157 personoj pereis kaj pli ol 1000 vundiĝis dum subpremo de protestoj fare de armeo en Konakrio
- 2012: Nepalo: 19 personoj pereis en aviada katastrofo en Katmanduo
- 2014: Kulmino de la protestoj en Honkongo - post balotoj kontrolataj de Ĉina Popola Respubliko
- 2018: Indonezio: tertremo sur la insulo Sulaveso kaj posta cunamo mortigis pli ol 1000 homojn
- 2022: 217-a tago de la Invado de Rusio en Ukrainion: Ĝis nun en Ukrainio aeratakoj de Rusia armeo al civilaj celoj mortigis 395 infanojn kaj 777 vundis; ukraina polico malkovris jam 18 rusiajn torturejojn en la septembre liberigita Ĥarkiva provinco; ĝis nun en Ukrainio pereis 58 150 rusiajn soldatojn, 2 312 rusiaj tankoj kaj 4 889 batalveturiloj estis detruitaj, krome 262 aviadiloj kaj 224 helikoteroj. Laŭ Dana Energi-Agentejo duono de gaso en Nord Stream jam eliĝis surfacen — madrida ĵurnalo "La Razón" skribis ke la tuta mondo supozas, ke malantaŭ la eksplodoj en la Balta Maro staras la rusia ŝtatestro Vladimir Putin
- 2023: Muzeo de Pola Historio en Varsovio malfermiĝis en nova konstruaĵo kun provizora ekspozicio
Naskiĝoj
- 551 a.K.: Konfuceo, ĉina filozofo (m. -479)
- 1487: Adrianus Barlandus, zelanda historiisto, filologo kaj filozofo (m. 1538)
- 1511: Matsudaira Kiyoyasu, klanestro de la Matsudaira-klano (m. 1535)
- 1565: Alessandro Tassoni, itala poeto (m. 1635)
- 1624: Johann Daniel Kraft, germana alkemiisto, kemiisto kaj entreprenisto (m. 1697)
- 1681: Johann Mattheson, germana komponisto (m. 1764)
- 1698: Pierre Louis Moreau de Maupertuis, franca matematikisto, fizikisto, filozofo, geodeziisto kaj astronomo (m. 1759)
- 1746: William Jones, angla filologo kaj orientalisto (m. 1794)
- 1803: Prosper Mérimée, franca verkisto, arkeologo, historiisto kaj tradukisto (m. 1870)
- 1803: Adrian Ludwig Richter, germana pentristo, akvafortisto, filozofo kaj estetikisto (m. 1884)
- 1807: Arnold Henri Guyot, svisa geologo kaj teologo (m. 1884)
- 1817: Mihály Tompa, hungara poeto, kalvinisma pastro (m. 1868)
- 1819: Narcís Monturiol i Estarriol, hispana inventisto, inĝeniero, presisto, eldonisto, artisto, politikisto, eltrovinto de submarŝipo (m. 1885)
- 1823: Guidó Schenzl, aŭstra-hungara pastro, instruisto, meteologo, geofizikisto (m. 1890)
- 1835: Sai Baba de Shirdi, barata sanktulo liganta tradicion de hinduismo kun la barata islamo, jogano (m. 1918)
- 1840: Rudolf Baumbach, germana verkisto kaj poeto (m. 1905)
- 1841: Georges Clemenceau, franca kuracisto, ĵurnalisto, politikisto kaj ĉefministro (m. 1929)
- 1843: Géza Teleki, hungara politikisto kaj ministro (m. 1913)
- 1845: Joseph von Karabacek, aŭstra bibliotekisto kaj orientalisto (m. 1918)
- 1850: Václav Rosický, ĉeĥa astronomo, stenografo, matematikisto, prezidanto de Esperanto-klubo de Prago kaj de Bohema Unio Esperantista, prezentita en "Bohema Revuo Esperantista" (m. 1929)
- 1852: Henri Moissan, franca Nobelpremiita kemiisto okupiĝanta pri fluoro, ricevinto de karbonidoj, hidridoj kaj de puraj uranio kaj vanado (m. 1907)
- 1857: Ede Mahler, hungara-aŭstra-juda orientalisto, historiisto, filologo, astronomo, arkeologo, profesoro (m. 1945)
- 1863: Karlo la 1-a, reĝo de Portugalio (m. 1908)
- 1871: Gerardo Machado, prezidento de Kubo, generalo, diktatoro (m. 1939)
- 1871: Pietro Badoglio, ĉefministro de Italio, ĉefkomandanto de la Dua ital-etiopa milito, deklarinta militon al Nazia Germanio (m. 1956)
- 1889: Vilho Väisälä, finna fizikisto, profesoro pri meteologio en Universitato de Helsinki, esperantisto, rektoro de Internacia Kongresa Universitato, ano de Familio Väisälä (m. 1969)
- 1894: János Cs. Gál (Cségál), hungara pentristo kaj instruisto (m. 1976)
- 1900: Kálmán Halász, hungara redaktoro, inĝeniero (m. 1978)
- 1901: Tiberio Morariu, rumana Esperanto-instruisto laŭ Cseh-metodo kaj redaktoro, vivanta en Svedio, instruinta Internacian lingvon al pli ol 10 mil personoj en 20 landoj (m. 1987)
- 1905: Max Schmeling, germana boksisto (m. 2005)
- 1909: Sándor Cseresznyés, hungara ĵurnalisto, vojaĝisto (m. 1971)
- 1913: Edith Pargeter (pseŭdonime Ellis Peters), angla romanisto (m. 1995)
- 1915: Ethel Rosenberg, soveta spiono, ekzekutita (m. 1953)
- 1924: Marcello Mastroianni, itala aktoro (m. 1996)
- 1924: Rudolf Barŝaj, soveta dirigento kaj vjolisto (m. 2010)
- 1926: Václav Halíř, ĉeĥa operkantisto, basulo, amiko de Esperanto (m. 1999)
- 1926: Gyula László, rumania hungara, sudafrika vinkulturisto (m. 2010)
- 1928: Erzsébet Gáll, rumania hungara tradukistino, universitata instruistino (m. 2019)
- 1928: Júlia Veith, rumania hungara redaktorino kaj tradukistino (m. 1996)
- 1928: Zoltán Pap, rumania hungara kuracisto, gastroenterologo, fakverkisto (m. 2016)
- 1929: Lata Mangeshkar, barata kantistino (m. 2022)
- 1929: Stefan Michnik, pola kapitano, juĝisto kaj advokato (m. 2021)
- 1929: Dmitro Pavliĉko, ukraina poeto, tradukisto kaj politikisto, ambasadoro (m. 2023)
- 1930: Lívia Rusz, rumania hungara pentristino, grafikistino (m. 2020)
- 1930: Immanuel Wallerstein, usona sociologo kaj ekonomiko-historiisto (m. 2019)
- 1932: Víctor Jara, ĉilia bardo, komunista aktivulo (m. 1973)
- 1934: Brigitte Bardot, franca fotomodelo, aktorino, kantistino kaj aktivulino pri bestaj rajtoj
- 1944: Miloš Zeman, prezidento de Ĉeĥio
- 1944: Anna Katalin Gally, rumania hungara pentristino, instruistino pri desegno
- 1947: Hasina Oaĝed, ĉefministrino de Bangladeŝo
- 1948: Imre Ferencz, rumania hungara ĵurnalisto, poeto
- 1951: Sándor Bartha, hungara pentristo, grafikisto
- 1952: Sylvia Kristel, nederlanda aktorino, kantistino kaj modelo (m. 2012)
- 1952: Erzsébet Vassy, rumania hungara pentristino el Oradea
- 1955: Elek Tőkés, rumania hungara instruisto, politikisto, libroeldonisto (m. 2009)
- 1959: László Dénes, rumania hungara ĉefredaktoro de semajngazeto "Transilvania Taglibro", ĵurnalisto, poeto
- 1968: Mika Häkkinen, finna aŭtosportisto, monda ĉampiono de Formulo Unu
- 1970: Enikő Hegedüs, rumania hungara arthistoriistino, esploristino de relikvoj
- 1974: Martyna Wojciechowska, pola vojaĝistino, ĵurnalistino, verkistino, subakvadistino, prezentisto, filantropo
- 1977: Árpád Dimény H., rumania hungara redaktoro, poeto
- 1981: Géza Hegyi, rumania hungara historiisto, fakverkisto
- 1982: Nolwenn Leroy, franca kantistino, kantaŭtoro, komponistino kaj instrumentistino
Mortoj
- -48: Pompeo, unu el la unua triumviraro de Romio, murdita (n. -106)
- 235: Pontiano, papo, sanktulo
- 935: Sankta Venceslao, ĉeĥa princo, nacia sanktulo de Bohemio kaj Ĉeĥio (n. ĉirkaŭ 907)
- 1197: Henriko la 6-a, romia-germana imperiestro (n. 1165)
- 1330: Elizabeto de Bohemio, reĝino de Bohemio (n. 1292)
- 1790: Miklós József Esterházy, hungara magnato, mecenato, oficiro (n. 1714)
- 1848: Franz Lamberg, hungara armea oficiro (n. 1791)
- 1859: Philipp Spitta, germana teologo, poeto kaj muziksciencisto (n. 1801)
- 1859: Carl Ritter, germana geografo kaj pedagogo (n. 1779)
- 1876: Heinrich Credner, germana geologo, mineja konsilisto (n. 1809)
- 1876: Costache Negri, rumana politikisto (n. 1812)
- 1879: Karl Friedrich Mohr, germana kemiisto kaj apotekisto, eltrovinto de salo de Mohr, konstruisto de pesilo por difino de specifa pezo (n. 1806)
- 1891: Herman Melville, usona verkisto, poeto kaj eseisto (n. 1819)
- 1895: Pálné Veres, hungara feministino (n. 1815)
- 1895: Louis Pasteur, franca pioniro de mikrobiologio, eltrovinto de vakcino kontraŭ rabio, priskribinto de pasteŭrizado (n. 1822)
- 1897: Antonín Lewý, ĉeĥa pentristo-pejzaĝisto (n. 1845)
- 1899: Giovanni Segantini, itala pentristo kaj filozofo (n. 1858)
- 1918: Georg Simmel, germana socisciencisto kaj filozofo (n. 1858)
- 1918: Eduard von Keyserling, germana verkisto (n. 1855)
- 1921: Oskar Panizza, germana psikiatro, verkisto, poeto, eldonisto (n. 1853)
- 1932: Emil Orlik, ĉeĥa pentristo, grafikisto, fotisto, scenaristo, arto-metiisto (n. 1870)
- 1935: Imre Csicsáky, hungara poeto, tradukisto, estetikisto, Dante-fakulo (n. 1860)
- 1937: William Peel, brita nobelo kaj politikisto, ministro (n. 1867)
- 1938: István Szentgyörgyi, hungara skulptisto, platetisto kaj altlerneja instruisto (n. 1881)
- 1944: Petr Ginz, ĉeĥa knabo, filo de la geesperantistoj Ota Ginz kaj Marie Ginzová, en la koncentrejo Terezín eldoninta gazeton "Vedem", gasumita en Aŭŝvico (n. 1928)
- 1953: Edwin Hubble, usona astronomo, kiu surbaze de la fenomeno pri ruĝenŝoviĝo kontribuis al teorio de praeksplodo (n. 1889)
- 1953: Sándor Streleczky, rumania hungara reformita pastro, porjunulara verkisto, redaktoro (n. 1887)
- 1956: Ostap Viŝnja, ukraina humuristo, reprezentanto de la pafita renesanco (n. 1889)
- 1965: Sándor Rónai, hungara politikisto, prezidanto de la Prezidanta Konsilio de Hungara Popola Respubliko (n. 1892)
- 1966: André Breton, franca verkisto, poeto, eseisto, teoriulo pri superrealismo, kunkreinto de la Manifesto por sendependa revolucia arto (n. 1896)
- 1970: John Dos Passos, usona verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1896)
- 1970: Naser, prezidento de Egiptio (n. 1918)
- 1978: August Sabbe, estona akrigisto, unu el arbaraj fratoj, la lasta estona kontraŭkomunista partizano (n. 1909)
- 1978: Johano Paŭlo la 1-a, papo, servisto de Dio (n. 1912)
- 1980: Béla László, hungara ĵurnalisto kaj poeto (n. 1909)
- 1984: László Cs. Szabó, hungara verkisto, eseisto (n. 1905)
- 1989: Ferdinand Marcos, prezidento de Filipinoj (n. 1917)
- 1991: Dilgo Khyentse Rinpoche, tibeta poeto, sciencisto, majstro de meditado en la tibeta budhismo (n. 1910)
- 1991: Miles Davis, usona ĵaza trumpetisto, pioniro de preskaŭ ĉiuj disvolviĝoj de ĵazo (bibopo, malpasia ĵazo, ĵazroko, modala ĵazo) (n. 1926)
- 1996: Marin Bacev, bulgara esperantisto, Esperanto-instruisto, vicsekretario de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, respondeculo pri instrumetodoj de Bulgara Esperanto-Asocio, kuntradukinto de la libro pri Dimitar Terziev Per flugiloj de la kanto, redaktinto de la antologio Kubaj popolaj fabeloj, UEA/ILEI-ekzamenanto (n. 1927)
- 2000: Attila Szász-Mihálykó, rumania hungara kulturorganizanto, instruisto (n. 1950)
- 2000: Pierre Trudeau, ĉefministro de Kanado (n. 1919)
- 2003: Elia Kazan, usona verkisto kaj reĝisoro (n. 1909)
- 2004: István Ruha, hungara profesoro kaj violonisto (n. 1931)
- 2006: Béla Zsók, rumania hungara muzikfolkloristo, etnografo (n. 1939)
- 2008: Adolf Branald, ĉeĥa verkisto (n. 1910)
- 2016: Ŝimon Peres, israela ĉefministro kaj prezidento, Nobelpremiita pri paco (n. 1923)
- 2017: Jürgen Roth, germana publicisto, raportisto kaj esploranta ĵurnalisto (n. 1945)
- 2023: Michael Gambon, irlanda aktoro (n. 1940)
- 2024: Kris Kristofferson, usona kantisto kaj aktoro (n. 1936)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 28-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|