La hodiaŭa urbo havas siajn originojn en la hispan-islama fortikaĵo antaŭe nomata Maǧrīţ (AFI[maʤriːtˁ]), skribita en la araba: مجريط; ankaŭ nomata en antikva kastilia lingvo kiel Magerit aŭ Matrit, kaj kelkaj esploristoj, laŭ arkeologiaj restaĵoj, subtenas ke la urbo estis konstruita sur antaŭa visigota vilaĝo en la 7-a jarcento, nomita Matrice (rojo). La urbo estis konkerita de la kristana reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio en 1083, la vilaĝo estis nomumita en 1561 kiel sidejo de la kortego de Filipo la 2-a, kiu konvertis ĝin al la unua konstanta ĉefurbo de la hispana monarkio. Ekde tiam, escepte de mallonga periodo inter 1601 kaj 1606 kiam la ĉefurbeco portempe transloĝiĝis al Valadolido, Madrido estas la ĉefurbo de Hispanio kaj sidejo de la Nacia Registaro.[7]
Historio
Prahistorio
Malgraŭ tio ke neniam troviĝis homaj restaĵoj, oni ja trovis plurajn utilaĵojn el praepokoj, ĉefe en la ĉirkaŭaĵo de Arganda del Rey kaj la rivero Manzanares, kiuj pruvas la ekzistadon de homaj setlejoj en la terasoj de la rivero en la parto kie hodiaŭ estas la urbo.[8]
Romia kaj visigota epokoj
La romia konkero, koloniigo kaj pacigo de Iberio daŭris ĉirkaŭ 200 jarojn, ekde la Dua Punika Milito ĝis la jaro27a.K. kiam estis finita la pacigado de la nordo de la teritorio kaj ĝi estis dividita en tri provincoj.[9] La regiono kie nuntempe troviĝas Madrido tiuepoke nomiĝis Hispania Tarraconensis.
Ŝajnas ke dum la romia regado en Hispanio, Madrido estis nura kamparana regiono, favorigita de la vojkruciĝo kaj la natura riĉeco. La trovado de la restaĵo de bazliko el la hispan-visigota periodo ĉirkaŭ la preĝejoSankta Maria de la Almudeno[10] estis prezentita kiel evidentaĵo de la ekzisto de stabila loĝloko en tiu periodo. Aliaj arkeologiaj pruvaĵoj de la homa estado estas du visigotaj tombejoj. Ene de la mezepoka urboparto, troviĝis memortabulo sufiĉe malbonkvalita kun la surskribaĵo «MIN.N. BOKATUS. INDIGNVS. PRS. IMO / ET TERTIO. REGNO. DOMNO. RVD. / MI. REGVM. ERA DCCxXV», kiu ne estas kompleta kaj multfoje interpretata laŭ diversaj kriterioj. Kvankam la surskribaĵo ankoraŭ ne estis deĉifrata, ĝi ja estas pruvaĵo pri la stabila loĝado almenaŭ ekde la 7-a jarcento p.K.
Islama epoko
La unua historia pruvo pri la ekzistado de stabila loĝado en la nuna Madrido dum la islama epoko.[12] En la dua duono de la 9-a jarcento, la emiro de Kordovo Mohamedo la 1-a (852-886) konstruis fortikaĵon sur monteto ĉe la rivero (en la loko kie hodiaŭ troviĝas la Reĝa Palaco) kun la celo gardi la urbon ekde la Gvadarama Montaro kaj esti la elirpunkto kontraŭ la kristanaj reĝoj de la nordo. Apud la fortikaĵo disvolviĝas, sude, la vilaĝo. Ĉi tiu loĝloko ricevis la nomon Maǧrīţ (en malnova hispanaMagerit, kies signifo ne estas klara, sed ŝajnas esti hibridaĵo de du tre similaj toponimioj: matrice, (fonto) kaj la alia majrà, (fluejo). Ambaŭ vortoj aludas al la abundeco de rojoj kaj subteraj akvoj de la loko.
Kristana konkero
Post la falo de la tajfo de Toledo en manojn de la kristana reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio, la urbo estis okupita de la kristanaj trupoj en 1085 sen rezistado, eble per kapitulaco. La urbo kaj ĝia ĉirkaŭo estis aldonitaj al la Regno de Kastilio kiel reĝ-apartena teritorio. La kristanoj anstataŭis la islamanojn en la okupado de la centra parto de la vilaĝo, restante la ĉirkaŭaj kvartaloj, kiuj en la antaŭa periodo estis loĝataj de mozarabakomunumo, kiel islamejo. Ankaŭ ekzistis juda kvartalo en la loko kie poste estis konata kiel la Kvartalo Lavapiés.[13] Dum la sekva jarcento, Madrido ankoraŭ ricevas atakojn de la novaj potencoj de la iberiaj islamanoj, la almoravidoj, kiuj bruligis la urbon en 1109 kaj la almohadoj, kiuj sieĝas ĝin en 1197. La venko de la kristanoj en la batalo de Las Navas de Tolosa definitive forigas la islaman influon en la iberia centro.
De tiu epoko venas du elstaraj religiaj okazintaĵoj kiuj markas la evoluon de la populara kristanismo de Madrido: la «malkovro» de la bildo de la Virgulino de la Almudeno kaj la "mirakla" vivo de Isidro Labrador, kiu pli malfrue estis sanktigita.[14] Madrido iom post iom prosperis kaj ricevis la titolon Vilaĝo en 1123.[15]
Malgraŭ la madrida apogo al Pedro la 1-a, poste la suverenuloj de la Dinastio de Trastamaro ofte rezidis en la vilaĝo pro la abundeco kaj kvalito de la ĉasejoj, tre ŝatataj de la nobeluloj. Eĉ antaŭe en iu libro de Alfonso la 10-a, li skribis:: «Madrido, bona loko de porkoj kaj ursoj», kaj probable pro tiu karaktero estis dezajnata la ŝildo de la madridaj trupoj kiujn ili portis en la batalo de Las Navas de Tolosa.[16] Poste, longa disputo inter la Urbodomo kaj la Eklezio, finiĝis per interkonsento pri disdonado de paŝtejo por la eklezio kaj arboj por la Urbodomo pro kio la arbo estis aldonita kiel simbolo en la urboŝildo kune kun la urso aŭ ursino kaj la sep steloj de la Granda Ursino. La identigado de la arbo kun la arbuto estas iom malhela, kaj oni ne konas tiun historion. Eble pro la simileco de ĝia nomo en la hispana (arbuto) madroño kaj Madrid. Kutime oni nomas Madridon kiel la urbo de la urso kaj la arbuto.
En la Milito de la Komunumoj de Kastilio, gvidata de Juan de Zapata, Madrido kuniĝas al la ribeliĝo kontraŭ la reĝo Karlo la 1-a en (1520)[17] sed post la malvenko de la ribeliĝintoj en la Villalar, la vilaĝo estis sieĝata kaj okupata de reĝaj trupoj. Malgraŭ ĉio, la sukcedinto de Karlo la 1-a, Filipo la 2-a decidis ĉefurbigi Madrido en 1561 per la translokiĝo de la Kortego.[18] Tiu okazintaĵo estis decidiga por la disvolviĝo de la urbo kaj la vivo de la monarkoj kaj enlandaj okazintaĵoj iamaniere ĉiam influis la destinon de la urbo. Escepte de kurta periodo inter 1601 kaj 1606 kiam la Kortego translokiĝis al Valadolido, la ĉefurbeco ĉiam restos en Madrido. Tiuepoka esprimo diris: «nur Madrido estas kortego», kio ankaŭ estis kvazaŭ vortoludo kiu inverse signifis ke «Madrid estas nura kortego».[19]
Per la establiĝo de la Kortego en Madrido, ĝia loĝantaro signife ekkreskis. Al ĝi venis homoj el la tuta duoninsulo, kiuj serĉis pli bonan vivon. Krom tiuj homoj ankaŭ loĝis tie la nobelaro, kristanoj de la reloĝigado, judoj kaj kelkaj islamanoj periferie de la urbo. En 1625,Filipo la 4-a (Hispanio) detruigis la muregon de la urbo, kiu jam estis mallarĝa kaj konstruigis la lastan muregon de Madrido. Tiu murego, konstruita nur pro fiskaj celoj (enirimposto) limigos la kreskadon de la urbo ĝis la 19-a jarcento. La registaraj aferoj estis centralizitaj en la Reĝa Alkazaro, komplekso de konstruaĵoj situantaj en la tereno kie poste estos konstruata la Reĝa Palaco kaj la Orienta Placo (Madrido).
Klerismo kaj novklasikismo
La anstataŭo de la reganta dinastio alportis gravajn ŝanĝojn al la urbo. La monarkoj de la nova dinastio trovis ĝin kiel malhela vilaĝo, el mallarĝaj stratoj, sen kloakosistemo kaj definitive odoraĉa.[21] La Burbonoj sentis la bezonon egaligi ĝin je la rango de aliaj eŭropaj ĉefurboj. La Reĝa Alkazaro de Madrido bruliĝis pro incendio en 1734 (malfeliĉa okazintaĵo kiu kaŭzis la malaperon sub la fajro de ĉirkaŭ triono de la reĝa kolekto de prentraĵoj) estis preteksto por la konstruado de la Reĝa Palaco laŭ la sama stilo de la Palaco de Versailles.[22] La konstruado daŭris ĝis 1755 kaj ne estis okupita ĝis la regado de Karlo la 3-a (Hispanio). Pontoj, hospitaloj, parkoj, fontanoj, konstruaĵoj por scienca esplorado, kloakosistemo kaj aliaj aferoj estis gvidataj de la monarko, kiu ricevis la popularan titolon «la plej bona urbestro de Madrido», kun la kunlaboro de arkitektoj kaj eksterordinaraj urbanizistoj: Francesco Sabatini, Ventura Rodríguez, Juan de Villanueva inter aliaj.
La projekto pri la Avenuo Prado, en la periferio de la urbo, inter la komplekso de Buen Retiro (Bona Ripozo) kaj la kadro, eble estas la plej grava kaj tiu kiu plej bone lasis gravan heredaĵon al la urbo: la avenuoj Prado kaj Rekoleto, la fontanoj Neptuno, Cibelo kaj Apolo, la Reĝa Botanika Ĝardeno, la Astronomia Observejo aŭ la Kabineto de Natura Historio kiu pli malfrue konvertiĝis en la Prado-Muzeo. Tamen, ne ĉiam la rilatoj de la «reĝo urbestro» kun siaj subuloj-najbaroj estis bona: pluraj planoj de lia programo por la modernigado de la urbo estis perforte kontestataj dum la tumulto de Eskilaĉo1766 kvankam ĝi ne nur okazis pro tio sed ankaŭ pro aliaj pli gravaj kaŭzoj.[23]
La plilarĝiĝo kaj la industria epoko
La ribeliĝo de la loĝantaro de Madrido kontraŭ la francaj trupoj la 2-an de majo 1808 markis la komencon de la Milito de Hispana Sendependiĝo.[24] La reĝo Joseph Bonaparte realigis reformojn en la ĉefurbo, kio oftigis la ordonojn detrui monaĥejojn por la kreado de placoj.[25] Malgraŭ lia urboplanado, la ŝanĝoproceso de la milito devigis lin forfuĝi de Madrido. La liberigo de la urbo okazigis la detruadon de pluraj konstruaĵoj, inter ili granda parto de la Palaco de Buen Retiro.
Dum la 19-a jarcento, la loĝantaro daŭre kreskis.[26] La perceptado de la ŝanĝoj kiuj malaperigos la antaŭindustrian urbon estimulis la aperadon de tipa madridisma literaturo, kiel tiu de Ramón de Mesonero Romanos. La statistika informado kaj pri io ajn kompilita de Pascual Madoz en sia Geografia-Statistika Vortaro por tuta Hispanio estis ĉefe tre ampleksa por Madrido, kies enkonduko estis tre signifa: "Madrido: aŭdienco, provinco, intendenco, vikariejo, partio kaj vilaĝo".[27]
En 1860 finfine detruiĝis la palisaro de Filipo la 4-a kaj la urbo povis libere kreski, komence en ordo, danke al la plano Castro kaj la realigado de la plilarĝigo.[28] Tiu estos la ŝanco por grandaj negocoj kiuj riĉigis al José de Salamanca y Mayol, Markizo de Salamanko, kiu laŭ kiu nomiĝis la nova kvartalo kreata oriente de tio kio poste fariĝos kerna punkto de la urbo (Avenuo de la Kastilia, plilongigo de la Avenuo Prado). Establiĝis nova kaj moderna sistemo por akvoprovizado (la Kanalo Izabela la 2-a) kaj la komunikado per fervojo kiu igos Madridon la centro de la komunikreto, kio ankaŭ lasis sian spuron en la (Trajnstacidomo Atocha kaj Príncipe Pío).
Restaŭrado
En la unuaj 30 jaroj de la 20-a jarcento, la madrida loĝantaro preskaŭ atingis la milionon da personoj. Novaj ĉeurboj kiel Ventas, Tetuán aŭ El Carmen gastigis la ĵusan alvenintan laboristaron, dume en la urbocentro ekloĝis la madrida burĝaro. Ĉi tiuj transformiĝoj stimulis la ideon pri la Linia Urbo, elpensita de Arturo Soria. Paralele malfermiĝis la Granda Vojo, kun la celo senkongestigi la malnovan urboparton de Madrido kaj ankaŭ inaŭguriĝis la metroo en 1919. Dum la regado de la reĝo Alfonso la 13-a, ĉi tiu monarko cedis terenon, nordoriente de la Reĝa Palaco, por la fondado de la Universitata Urbo.
Dua Respubliko kaj enlanda milito
La municipaj balotadoj de la 12-a de aprilo 1931 supozigis la venkon de la kuniĝo de respublikan-socialistoj en Madrido, atingante 69,2% de la voĉdonoj[29] (90 630 voĉdonoj por la respublikanoj-socialistoj kaj 31 616 por la monarĥistoj,[30] kaj laŭ tiuj rezultoj regis en Madrido 15 socialistaj magistratanoj kaj 15 respublikanoj kontraŭ 20 monarĥiaj magistratanoj. Pedro Rico, de la Federacia Respublika Demokratia Partio, estis elektita kiel urbestro de la municipa korporacio. La respublikana venko en Madrido kaj la plimulto de la provincaj ĉefurboj supozigis la nuligon de la monarĥio kaj la veno de la Dua Hispana Respubliko, apenaŭ du tagojn poste. La respublikana komitato atingis la povon la 14-an vespere, proklamante la Respublikon en la Reĝa Poŝt-Oficejo de la Pordo de la Suno, sidejo de la Ministerio de la Regado, antaŭ fervora amaso kiu esperis la malaperon de la monarĥion.[31] La Konstitucio de la Hispana Respubliko de 1931 promulgita en 1931 estis la unua kiu menciis la ĉefurbecon de la Ŝtato, kiu eksplicite instalis ĝin en Madrido.[32]
La ekiĝo de la Enlanda Milito okazis en Melilo vendredon vespere la 17-a de julio kaj estis konata en Madrido en la sekvantaj horoj. Ankoraŭ sabate kaj dimanĉe 18-an kaj 19-an respektive, la urbo estis trankvila. Post la subpremado de la ribeliĝo en Madrido, malbone planita, en la Kazerno de la Monto kaj en la kazernoj de Karabanĉelo, en kiuj la lojaluloj de la armeo kaj de la sekurec-armeo estis helpataj de la milicoj, ĉio rezultis en malvenko de la puĉistoj kaj grava socia revolucio.
Kreiĝis grupoj de milicoj, kelkaj el kiuj komencis laboron de policado, tre ofte senkontrola, ne nur kontraŭ la partoprenantoj de la ribeliĝo, sed ankaŭ kontraŭ tiuj kiuj montriĝis kontraŭ ĝi. Alia parto de la milicoj foriris el la urbo por kontraŭbatali la ribelulojn, kiuj alproksimiĝis el aliaj partoj de Hispanio. Inter ili, unu el la plej gravaj estis gvidata de la esperantista militisto Julio Mangada. La direktoro de la ribelo, generalo Emilio Mola anoncis ke krom la kvar ĉefaj kolonoj alirantaj Madridon, estis ene Kvina Kolono (la partianoj de la puĉo ene de la ĉefurbo), kiu helpos. Tio enkondukis en tutmondajn lingvojn la esprimo kvina kolono.
Estis kreitaj demando-centroj kaj arestejoj el kiuj multaj arestitoj estis mortigitaj kaj iliaj kadavroj forĵetitaj en la ĉirkaŭurbo. Privataj domoj estis konfiskitaj kaj la saman sorton suferis la sidejoj de dekstremaj politikaj partioj. Ankaŭ okazis atakoj kontraŭ la preĝejoj, kio rezultigis neripereblajn kulturajn kaj artajn perdojn en multaj okazoj. Per oficiala dekreto de aŭgusto 1936, estis definitive fermitaj ĉiuj preĝejoj en Hispanio. La politika perforto ne malpliiĝis ĝis la enradikiĝo de la registara povo fine de 1937, sed antaŭ tio, dum la monatoj novembro kaj decembro de 1936, okazis gravaj okazintaĵoj konataj kiel Mortigadoj de Paracuellos, en kiuj miloj da enkarcerigitoj de la madridaj karceroj, antaŭ la alveno de la frankismaj trupoj en la urbon, estis elkarcerigitaj kaj murditaj ekster la urbo, kiel puno por la jam konitaj similaj agadoj fare de la puĉistoj en aliaj teritorioj, kie ili jam estis venkintaj.
La rezistado de la milicoj, gvidataj de la Defenda Junto de Madrido, kaj poste parte ordigotaj kiel la Popola Armeo de la Respubliko en 1937, sukcesis bremsi la ofensivon dum la batalo de Madrido en la kvartaloj de la oriento de la urbo, ĉefe en la proksimaĵoj de la kvartalo Argüelles kaj la Universitata Urbo, kie establiĝis la fronto, kaj kiu rezultis tute damaĝita pro la konflikto, kaŭzante la perdon de la konstruaĵoj de la universitato kaj la originala Palaco La Moncloa. La nuna palaco estas postmilita rekonstruado kaj same la Domo de Velázquez.[33]
La urbo ne plu suferis surteran atakon dum la milito, sed ĝi estis punata de la artileria pafado kaj la aerbombardadoj, la unuaj sur iu ajn ĉefurbo, same kiel aliaj eŭropaj ĉefurboj suferos dum la Dua Mondmilito. La aviadoperacoj de la ribeliĝinta bando, subtenata de la aparatoj de la Nazia Germanio kaj de la Faŝisma Italio,[34] en kvar monatoj, de la 7-a de novembro1936 ĝis la 9-a de marto1937, okazigis 1 490 mortintojn, 430 malaperintojn kaj 3 502 vunditojn. Krom kaŭzado de multnombraj damaĝoj en simbolaj konstruaĵoj, kiaj la Prado-Muzeo, la Muzeo de Moderna Arto, la Instituto Cajal, la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio kaj la Palaco de Liria.[35] La aviado estis uzata ankaŭ por timigi la malamikon, konata ekzemplo estis la ago de la 15-a de novembro kiam estis forĵetita per paraŝuto sur la urbocentron, la dispecigitan kadavron de respublikana piloto enkarcerigita kelkajn horojn antaŭ tio; la skatolo havis la indikon "Al la Defenda Junto de Madrido".[36]
La rezistado de Madrido estis ekzaltita de la propagando favore al la respublikanoj sub la moto «No pasarán!», sed la situacio devigis al la institucioj kaj al la Registaro kaj parto de la loĝantaro esti translokitaj al la internaj regionoj kaj la orienton de la lando. Dum tiu milita tempo la unua urbestro de la urbo estis la esperantisto Cayetano Redondo Aceña.
La fino de la milito estis speciale kaosa en Madrido, pro la akra konfronto inter la koterioj de la respublikanoj kiel konsekvenco de la puĉo de la kolonelo Casado.
Finiĝinta la milito je la 1-a de aprilo1939, Madrido eksuferis la frankisman subpremadon; en julio tiujare, la grafo Galeazzo Ciano, ministro de Eksteraj Aferoj de tiama faŝisma Italio, skribis en sia taglibro ke inter 200 kaj 250 personoj estis ekzekutitaj ĉiutage.[37]
Diktaturo de Franco
Post la militfino, la urbo daŭre kaj senfine kreskis kaj ampleksiĝis. Centmiloj da hispanoj elmigris de la kamparo al la urbo.[38] Madrido (kune kun Barcelono aŭ Bilbao) estis unu el la urboj plej favorigitaj de tiuj movoj. Ekde la 5-a de junio1948, komenciĝis la aneksado al Madrido de ĝis dek tri apudaj municipoj, kiuj finiĝis la 31-a de julio1954 (Aravako, Baraĥo, Kaniljo, Kaniljeĥo, Ĉamartino de la Rozo, Fuenkaralo, Hortalezo, Pardo, Valjeko, Vikalvaro, Vilaverdo, Supra Karabanĉelo kaj Malsupra Karabanĉelo), kio igis ĝin de 66 km² al 607 km²-a urbo kaj gajnante 300 000 novajn loĝantojn.[39] La urboplanado estis kaosa kaj ĝi ne ekzistis: naskiĝis kvartalaĉoj (majstre priskribitaj de Luis Martín-Santos en la romano Tiempo de silencio), kaj la spekulado en la historia urbocentro, per la detruado de historiaj kaj tradiciaj konstruaĵoj por la starigo de aliaj el moderna stilo, en ĉi tiu epoko estis konstruitaj la Turoj Colón. En kelkaj okazoj la arkitektura stilo intencis rimarkigi la politikan faŝisman karakteron, intencante vidigi la koncepton pri "Imperia Madrido" frankisma, kiel en la zono de Moncloa-Aravaca, kie stariĝis la Arko de Triumfo kaj la Ministerio de la Aerarmeo, aŭ la Sindikata Domo de la Frankismaj Vertikalaj Sindikatoj.
Post la forpaso de la generalo Franco, Madrido estis unu el la ĉefaj scenejoj de la hispana politika transiro. La unuaj monatoj de la jaro 1977 elstariĝis pro la politika kaj socia agadoj, per strikoj, manifestacioj kaj perfortaj kontraŭmanifestacioj kun mortintaj viktimoj. Aliaj gravaj okazintaĵoj estis la du forkaptoj fare de GRAPO kaj la epizodo de la mortigado de Atocha de 1977, kiu rezultigis la murdadon fare de ekstremdekstruloj de la laboristaj advokatoj en oficejo situanta ĉe la samnoma strato. En tiu jaro estis leĝigita la Hispana Komunisma Partio. Per la konsolidiĝo de la demokratia reĝimo, la hispana konstitucio de 1978 konfirmas Madridon kiel ĉefurbon de la demokratia Hispanio en kies apogo okazis multnombraj manifestacioj post la malsukcesa puĉo la 23-an de februaro 1981.
En 1979, okazis la unuaj demokratiaj municipaj balotadoj ekde la Dua Respubliko. Kiel urbestro estis elektita Enrique Tierno Galván, danke al la pakto de la socialistoj kun la komunistoj. Post sia forpaso, li estis anstataŭita de Juan Barranco, de la PSOE, kun la apogo de la Hispana Komunisma Partio, poste ĝirante la urbon al pli konservativaj pozicioj kun Agustín Rodríguez Sahagún, de la Demokratia kaj Socia Centro, kaj José María Álvarez del Manzano. Alberto Ruiz-Gallardón, de la Popola Partio, estis nomumita urbestro post lia regado kiel prezidanto de la Madrida Regiono. La demokratia voĉdonado de urbestroj definitive alportis grandajn avantaĝojn por la urbo, ĉar ĝi devigis la urbestrojn plibonigi la vivkvaliton de la loĝantaro. La frankismaj urbestroj estis elektitaj de Franco mem. En la laborado de la sinsekvaj urbestroj troviĝas la konstruado de bibliotekoj, sportejoj, sancentroj, eliminado de ĉirkaŭaj lad-vilaĝoj; purigado de la rivero Manzanaro; plibonigo de la transportreto; fermado de la ŝoseo M-30 en la nordo kaj subterigado en la zono de la rivero Manzanaro; konstruado de novaj periferiaj ŝoseoj (M-40, M-45, M-50), kaj multaj aliaj aferoj kiuj ankoraŭ estas entreprenataj. En 2011 iĝis urbestrino de Madrido la iama skabenino Ana María Botella Serrano, edzino de la iama hispana prezidanto José María Aznar.
En la 21-a jarcento, la urbo ankoraŭ entreprenas novajn defiojn: restigado de la loĝantaro ene de la urba nukleo (Madrido estas la hispana municipo, kie la pliiĝo de la prezo de loĝejoj estis plej alta); etendiĝo de la urbo (per kreado de novaj kvartaloj: plilarĝiĝo de Valjeko, Pau de Karabanĉelo, Montekarmelo, Arroyo del Fresno, Las Tablas, Sanĉinaro, Valdebebo...); remodelado de la historia urbocentro; absorbado kaj integrado de la enmigrantoj, kiuj loĝas en la urbo.
Terorismo
La atakoj de la 11-a de marto2004 kontraŭ Madrido estis serio de kunordigataj bomb-atencoj kontraŭ la trajna sistemo de Madrido en la mateno de la 11-a de marto2004. La atakoj mortigis 192 homojn kaj vundis pli ol 1 600.
Tiuj atencoj estis la plej mortigaj en Okcidenta Eŭropo post la bombo en aviadilo, kiu eksplodis super Lockerbie en Skotlando en 1988. La hispana ĉefministro José María Aznar, kiu tiutempe estis prezidanto de la Popola Partio (PP), senpruve akuzis ETA-on, ke ĝi estis farinta tiun atakon, kvankam poste evidentiĝis ke Al Qaeda estis la plej verŝajna kulpulo. Al tio cetere indikis jam la dato de la atenco, kiu okazis precize du kaj duonan jarojn post la atencoj de la 11-a de septembro 2001.
En Marto de 2004, laŭ artikolo en la ĵurnalo El Mundo, 11 400 000 homoj (laŭ polica nombrado) manifestaciis en la ĉefstratoj de hispanaj urboj kontraŭ la atencoj. Tiutempe, pro la akuzoj de Aznar, oni ankoraŭ plejparte taksis ETA-on kulpa, sed kelkaj suspektoj pri Al Qaeda jam komencis aŭdiĝi. Laŭ la artikolo de El Mundo la manifestaciintoj diris interalie, ke ETA y Al Qaeda son la misma mierda – "ETA kaj Al Quaeda estas la sama fekaĵo". Kelkajn tagojn poste, la konservativa kandidato de la Popola Partio, Mariano Rajoy malvenkis en la balotado por ĉefministro kaj parlamento, dum kiu la voĉdonantaro sentis, ke li mensogis pri la efektivaj kulpintoj de la atakoj.
Nuntempe, ekzistas konspir-teorioj, laŭ kiuj la atako eble estis antaŭkonata de la hispana polico aŭ eĉ de la marokaj sekretaj servoj. Kelkaj ĵurnaloj kaj radioj plu klopodas insisti pri la duboj rilate al kelkaj gravaj pruvoj. La juĝo kontraŭ la kulpintoj komenciĝis en februaro 2007. La verdikto estis diskonigita la 31-an de oktobro de tiu jaro. Oni kondamnis 21 homojn, inter kiuj du estis kondamnitaj al po pli ol 40 000 jaroj de prizono. La verdikto asertas, ke neniu pruvo montras la kulpecon de ETA, kaj ke la aŭtoroj estis ĉiuj islamaj fundamentistoj.
Omaĝe al la viktimoj ekzistas du gravaj memoraĵoj: la Bosque de los Ausentes (Bosko-parko) kaj la monumento en la placo de Atocha, inaŭgurita okaze de la tria datreveno de la atencoj.
Demografio
Loĝantaro
Evoluo 1897 - 2008
Jaro
Municipo
Provinco
Procento
1897
542.739
730.807
74,27
1900
575.675
773.011
74,47
1910
614.322
831.254
73,90
1920
823.711
1.048.908
78,53
1930
1.041.767
1.290.445
80,73
1940
1.322.835
1.574.134
84,04
1950
1.553.338
1.823.418
85,19
1960
2.177.123
2.510.217
86,73
1965
2.793.510
3.278.068
85,22
1970
3.120.941
3.761.348
82,97
1975
3.228.057
4.319.904
74,73
1981
3.158.818
4.686.895
67,40
1986
3.058.812
4.780.572
63,98
1991
3.010.492
4.647.555
64,78
1996
2.866.850
5.022.289
57,08
2001
2.938.723
5.423.384
54,19
2005
3.155.359
5.964.143
52,90
2008
3.213.271
6.271.638
51,24
La loĝantaro de Madrido multe pliiĝis ekde ĝia transformiĝo en ĉefurbo. Ĉi tiu pliiĝo estis speciale signifa dum la periodo 1940 - 1970, pro la granda nombro de interna enmigrado.[40] Ĉi tiu akcelita kreskado kaj la manko de urboplanado okazigis la organizadon de nukleoj de malbonkvalitaj domoj kaj rezidejaj zonoj, ĉefe en la distriktoj de la sudo, kie la publikaj servoj ne ekzistis ĝis multaj jaroj poste.[41] Ekde la 1970-aj jaroj, ĉi tiu pliiĝo malakceliĝis favore de la municipoj de la metropola zono kaj eĉ Madrido ekperdis loĝantojn. Ekde 1995 la loĝantara kreskado denove iĝis pozitiva, pro la enmigrado elekstere.[42] Laŭ la disponeblaj datumoj, je la 1-a de januaro2007 la madrida loĝantaro estis 3 132 463 loĝantoj, kompare al la 2 938 723 de la censo en 2001.
Naskiĝoj
En 2004 registriĝis 32 851 naskiĝoj en la urbo, kio estis kresko kompare kun la antaŭa jaro. En la lastaj kvar jaroj la naskiĝo-kvanto de la regiono daŭre kaj senhalte pliiĝis. La naskiĝ-indico estas 10,38 poentoj kiu signifas senhaltan kreskon ekde 2000.
Mortado
En 2004 registriĝis 26 527 forpasoj en la urbo Madrido, kio estis pliiĝo kompare kun la antaŭa jaro, sed ankoraŭ restante kun plej malaltaj ciferoj ol en la jaroj 2000, 2001 kaj 2002. La mort-indico estis 8,38 poentoj, multe pli malalta ol en la antaŭaj kvar jaroj.
Enmigrado
Laŭ la censo de 2008[44] la eksterlanda loĝantaro en Madrido estas de 547 282 personoj sur totalo de 3 238 191, (16,9%). La distriktoj kun pli da enmigrantoj estas Usero kun 28,37%, Centro kun 26,87%, Karabanĉelo kun 22,72% kaj Tetuano kun 21,54%. Male, la distriktoj kun malpli da enmigrantoj estas Fuenkaralo-Pardo kun 9,27%, Retiro kun 9,64%, Ĉamartino kun 11,74% kaj San-Blazo kun 13,43%.
Politik-administracia organizado
Regado de la municipo
La urbo Madrido estas regata de la Madrida Urbodomo, kies reprezentantoj estas elektataj ĉiun kvaran jaron de ĉiuj adoltaj civitanoj (ekde 18-jariĝo). La balotoj estas kunvokataj samtempe por ĉiuj municipoj de Hispanio, kun kandidatoj en listoj de politikaj partioj aŭ grupoj. Oni elektas urbkonsilistojn, kiuj siavice elektas la urbestron. La nuna (2020) urbestro estas José Luis Martínez-Almeida, post interkonsento inter la tri dekstraj partioj.
Madrido estas dividita en 21 distriktoj, kiuj samtempe dividiĝas en kvartaloj, kiuj ne ĉiam koincidas kun la tradiciaj kvartaloj. Ĉiu distrikto estas administrata de distrikta municipa konsilantaro. La lasta administra divido de Madrido okazis en 1988 kaj ĝi strukturigas la urbon en la sekvaj distriktoj kaj kvartaloj:
La urbo Madrido troviĝas en la centro de Iberio, je malmultaj kilometroj norde de la Monteto de la Anĝeloj, geografia centro de la ibera duoninsulo. La meza alteco sur la marnivelo estas 667 m, kio igas ĝin la plej alta ĉefurbo de Eŭropo.
La geografia kaj klimata kunteksto de Madrido estas tiu de la Suda Altebenaĵo, ene de la Centra Plataĵo. La urbo troviĝas je malmultaj kilometroj de la Gvadarama Montaro kaj hidrografie ĝi troviĝas ĉe la baseno de la rivero Taĵo.
Hidrografio
La ĉefa rivero de Madrido estas la rivero Manzanaro, kiu eniras en la municipon en la ĉirkaŭaĵo de la Monto Pardo nutrigante la samnoman akvorezervujon, al kiu ankaŭ alvenas la akvoj de la rojoj Manina kaj Tejada. Preterpasata tiu natura regiono, la rivero komenciĝas trairi ĉirkaŭ la Universitata Urbo, poste enirante la Parkon Casa de Campo, kie ĝi ricevas la akvojn de la rojo Meaques.
En la sekvanta sekcio, la rivero funkcias kiel limo por multnombraj distriktoj, lasante sian sudokcidentan bordon al la distriktoj Latino, Karabanĉelo, Usero kaj Vilaverdo kaj en la nordoriento al la distriktoj Centro, Arganzuelo, Ponto de Valjeko, Valjeko kaj al la cetero de la urbo. En tiu ĉi fazo, pli konkrete inter la distriktoj Arganzuelo kaj Ponto de Valjeko, ĝi ricevas la fluejon de la subterigita rojo Abroñigal, kies trafluado preskaŭ entute koincidas kun la aŭtoŝoseo M-30, pro la uzado de la depresio kaŭzita de ĝia fluejo; ĝi ankaŭ ricevas la akvojn de la rojo Butarque, ĉirkaŭ la distrikto Vilaverdo.
Je ĝia eliro de la urbo, la rivero eniras en la orientan ekstremon de la municipo Getafe, kie ĝi ricevas la akvojn de la rojo Culebro, kaj poste enfluas en la rivero Ĥaramo, ĉirkaŭ Rivas-Vaciamadrid.
Klimato
La klimato de Madrido estas kontinenta mediteranea klimato kaj tre influata de la urbaj kondiĉoj.
La vintroj estas malvarmaj, kun temperaturoj je 4-5 °C, oftaj frostoj kaj porokazaj neĝofaloj. Someroj estas varmaj mezume 24 °C en julio kaj aŭgusto kaj kun maksimumaj kiuj kelkfoje superas la 35 °C. La ĉiutaga oscilado gravas en la urba periferio, sed ĝi reduktiĝas en la urbocentro pro la antropika efekto. La ĉiujara termika oscilado estas alta (19 gradoj) kiel konsekvenco de la granda distanco de la maro kaj la alteco (ĉirkaŭ 600 m). La ĉiujaraj pluvadoj superas la 400 mm, kun la minimumoj tre markitaj somere (kvar sekaj monatoj, de junio ĝis septembro) kaj grandaj osciladoj inter la nordokcidenta zono, multe pli pluva, kaj la sudorienta zono kiu estas pli arida.[45]
La industrio en la urbo iom post iom perdas gravecon kaj ĝi translokiĝas al la municipoj de la metropola areo, speciale en la sudo-sudoriento. Malgraŭ tio la industrio ankoraŭ estas rimarkinda procento en la MEP de la urbo.
La konstruado estas la sektoro kiu pli kreskas en Madrido, estimata en 8,2% en la jaro 2005. La tendenco montras pliiĝon en la ne-rezideja konstruado, puŝata de la leĝera malakceliĝo de la kreskado de la prezo por la loĝejo en 2005. Tamen, la tutmonda ekonomia krizo severe damaĝis ĉi tiun sektoron kiu preskaŭ haltis, miloj da laboristoj perdis sian laborpostenon kaj miloj da loĝejoj restis sen aĉetantoj.
Sed estas la servo-sektoro la plej grava el ĉiuj aliaj kiuj gvidas la ekonomian aktivecon de Madrido, kun 85% de la totalo, kaj ĝi dungigas du trionojn de la aktiva loĝantaro. Al la tradiciaj administraj funkcioj, por gastigi la centran Administracion de la Ŝtato, kaj financaj (Madrido estas la sidejo de multnombraj entreprenoj kiuj disvolvigas sian aktivecon en tuta Hispanio kaj gastigas la duonon de la nacia financa kapitalo), estis aldonitaj tiuj kiuj havas rilatojn kun la transportado aŭ kun la potenco de la Flughaveno Madrido-Baraĥo. Fakte, la plej grandaj dungocentroj kaj kontribuado al la MEP de la urbo Madrido, estas la flughaveno mem kaj Ifema, la foirejo de la urbo, kiu kun 4,7 milionoj da ĉiujaraj vizitantoj estas la unua foiro de Hispanio kaj unu el la ĉefaj de Eŭropo. Krom tio, Madrido fariĝis unu el la plej vizitataj urboj de Eŭropo, nur malantaŭ Parizo kaj Londono kaj ĝi estas la unua de Hispanio. En la urbo disvolviĝas multnombraj turismaj, ludaj kaj kulturaj aktivaĵoj.
Edukado
La edukado en Madrido dependas de la Konsilantaro de Edukado de la Madrida Regiono, kiu okupiĝas pri la edukado je regiona nivelo.[46]
Baza, meza kaj gimnazia edukado
Oni ĉirkaŭkalkulas, ke en Madrido estas 167 000 studentoj en bazlernejoj, 320 800 en mezlernejoj, ĉirkaŭ 4 500 en specialaj lernejoj, kaj je 50 000 por profesiiĝo.[47] La totalo de studentoj ne-universitataj superas la milionon da studentoj, el kiuj 600 000 studas en publikaj centroj, 260 000 en privataj interkonsentitaj centroj kaj ĉirkaŭ 150 000 en privataj centroj ne interkonsentitaj.
En la 21 distriktoj de la urbo ekzistas 520 infanvartejoj (98 publikaj kaj 422 privataj), 235 publikaj lernejoj por infanedukado kaj 106 gimnazioj, 309 privataj lernejoj kaj 24 eksterlandaj centroj.[48]
Universitata edukado
La Madrida Regiono estas la sidejo de ses publikaj universitatoj. El ili, kvar havas sian aŭditorion aŭ iun el siaj fakultatoj aŭ lernejoj en la urbo Madrido:
En la distriktoMonkloo-Aravako troviĝas la Universitata Urbo de Madrido, kvartalo kie koncentriĝas la plejparto de la fakultatoj kaj superaj lernejoj de la universitatoj Komplutensa kaj Politeknika. En la centro mem troviĝas la Palaco La Moncloa, Prezidentejo de la Registaro.
Madrido estis en 2006 la kvara plej vizitata urbo de Eŭropo kaj la unua de Hispanio pro akceptado de pli ol 3,9 milionoj da turistoj tiujare.[50] Ĝi ankaŭ estas la sidejo de la Monda Organizaĵo pri Turismo kaj de la Internacia Foiro de Turismo.
La kerna centro de Madrido, sendube estas la Pordo de la Suno. En ĝi, antaŭ la Reĝa Poŝt-Oficejo, troviĝas la Kilometro Nulo, teoria startpunkto de ĉiuj hispanaj ŝoseoj kaj stratoj.[51] El tiu ĉi placo eliras dek stratoj.
La Reĝa Palaco konstruita de la arkitektoj Johano Baptisto Sacchetti kaj Francesco Sabatini, estus unu el la rezidejaj palacoj plej grandaj de Eŭropo, grava pro ĝiaj kolektoj de meblaro, tapiŝoj, pentraĵoj kaj horloĝoj, konservataj preskaŭ sendifekte ekde ĝia konstruado, en la 18-a jarcento.
La strato Arenal iras de Pordo de la Suno ĝis la Reĝa Teatro, en la Placo de la Opero, daŭrigante la vojon ĝis la Reĝa Palaco. Dise tra la urbo estas gravegaj konstruaĵoj kaj palacoj kiaj la Domo Gallardo ĉe angulo antaŭ la Placo de Hispanio.
Nubskrapuloj
Madrido neniam estis urbo kiu elstaris pro nuboskrapuloj en la 20-a jarcento, ĉefe pro la konstruado de la Granda Vojo, konstruiĝis la unuaj, kiuj ne povas esti konsiderataj kiel nuboskrapuloj, sed pli altaj ol la tiamaj aliaj konstruaĵoj de la urbo. Ne estis ĝis la jaro 1953 kiam konstruiĝis la unua nuboskrapulo en Madrido, nome la Konstruaĵo Hispanio kaj en 1957 superis ĝin la Turo Madrido. En la 1980-aj jaroj konstruiĝis la nuboskrapuloj de AZCA, kiel la Turo Pikaso kaj la turo de telekomunikaĵoj Torespanjo, kvankam kutime oni ne konsideras ĝin kiel nuboskrapulo. Dum la jaroj 2006 kaj 2008, estis konstruitaj en la Avenuo de la Kastilia la entreprena parko Kvar Turoj Negoc-Areo, projekto kie troviĝas kvar nuboskrapuloj kiuj superas 200 metrojn alte, inter kiuj la plej altaj estas la Turo Ŝparkaso Madrido kaj la Turo Kristalo, kun 250 kaj 249 metrojn respektive.
Nuntempe la listo de konstruaĵoj laŭ la alteco estas la jena. La konstruaĵoj kiuj montriĝas en pli malhela nigro ankoraŭ konstruiĝas.
La Avenuo de la Kastilia ankaŭ gastigas rimarkindajn statuojn, kiaj tiu de Kolumbo, tiu de Emilio Castelar kaj la Monumento al José Calvo Sotelo en la Placo Kastilio, kiu ĵus metis en la centron de la placo la Obeliskon de Ŝparkaso Madrido.
La Muzeo Thyssen-Bornemisza reprezentas unu el la plej grandaj privataj kolektoj de la mondo, grandparte akirita de la hispana ŝtato. Ĝiaj kolektoj montras panoraman vidon de la Historio de la Arto, kronologie ordigata, komencante per la Renesanco kaj finiĝas en la 20-a jarcento. En la dua etaĝo oni vojaĝas tra la fino de Gotiko kaj la Renesanco ĝis Baroko, pasante tra la itala Quattrocento; kun aŭtoroj de la germana kaj flandra skoloj, kiel Jan Van Eyck, Albrecht Dürer kaj Hans Holbein, kaj galerio dediĉata al Tiziano, Tintoretto, Bassano, El Greco, Bernini kaj Caravaggio, inter aliaj.[57]
La Muzeo pri Ameriko: ĝiaj ampleksaj kolektoj kovras kaj la antaŭkolumban Amerikon kaj la kolonian arton kaj la etnografion.
La Muzeo Sorolla: troviĝas en la konstruaĵo kie la artisto havis sian loĝejon kaj atelieron. Ĝi fondiĝis pro la testamento de lia vidvino favore al la hispana ŝtato, sinjorino Clotilde García del Castillo, en kiu ĝi inkluzivis la lokon kaj la posedaĵojn. Ĝi estas la plej granda kolekto pri liaj pentraĵoj kaj desegnoj. Krom tio ĝi ankaŭ enhavas aliajn pentraĵojn kiujn Sorolla konservis, sed pentritaj de liaj amikoj. Aliflanke, la kolekto ankaŭ konsistis el skulptaĵoj, ceramiko, arkeologio, juveloj (etnografiaj) kaj fotografioj. Ĝi ankaŭ konservas la korespondadon de la pentristo.
La Muzeo Lázaro Galdiano: privata fondaĵo kiu enhavas ĉiajn objektojn kaj instrumentojn de historiaj metiarto kaj oraĵarto kaj ankaŭ kolektoj de pentraĵoj, skulptaĵoj kaj desegnaĵoj, kun verkaĵoj de aŭtoroj kiel Velázquez, Murillo kaj, ĉefe, Goya.[59]
La Muzeo pri Historio de Madrido: antaŭe nomata Municipa Muzeo, enhavas objektojn kiuj rilatiĝas al la historio de la urbo en grava baroka konstruaĵo, verkaĵo de la arkitekto Pedro de Ribera.
La Madrida Muzeo de Fervojo: ĝi troviĝas en la antikva Metrostacio Delicoj kie ĝi gastigas kolekton de lokomotivoj kaj vagonoj kiuj formis parton de la historio de la fervojoj kaj de antikvaj kompanioj.
Madrido estas unu el la eŭropaj urboj kun plej alta proporcio de verdaj areoj por loĝanto, precize 70 m² kontraŭ 20 m² de averaĝo en Eŭropo. Krome, kun ĉirkaŭ 300 000 arboj, estas la dua urbo de la mondo laŭ nombro de tiuj sur stratoj kaj promenejoj, superita nur de Tokio.[60][61] Du el tri regionaj parkoj ekzistantaj en la Madrida Regiono protektas partojn de la municipo Madrido. Pli ol kvarono el la municipa teritorio troviĝas protektita danke al la Regiona Parko de la Alta Baseno de Manzanaro, kie oni inkludas areojn Monto El Pardo kaj Soto de Viñuelas, nome naturaj spacoj situantaj nordoriente kaj norde respektive de la urba kerno. Sude de tiu estas protektitaj 783 ha ene de la Regiona Parko de la Madrida Sudoriento.
La Parko Retiro: situanta en la centro de la urbo, kun 118 hektaroj, la Ĝardenoj de Retiro estas unu el la lokoj plej signifaj de Madrido. Ili enhavas interne nombrajn monumentojn kaj interesaĵojn, kiaj la Vitra Palaco, la Pordego Hispanio, el la strato Alfonso la 12-a, La Rozujejo, la baseno kaj granda kvanto de fontoj. Ĝi havas ankaŭ laŭdire la unuan statuon dediĉitan al la diablo en la mondo: tiu de la Falinta Anĝelo.
La Kampardomo: situanta en la distrikto de Monkloo-Aravako kun etendo de 1 722,60 ha, la Kampardomo estas la vera spirigilo de Madrido. Ĝi estas tiom granda ke interne troviĝas la Distra Parko de Madrido, la Bestoĝardeno de Madrido, aŭ la Telfero kiu konektas kun la Okcidenta Parko. Historie aparteninta al la Reĝa Instanco, la proklamo de la Dua Hispana Respubliko signifis ties donon al la popolo de Madrido en 1931, kiam oni malfermis tiun arbaran parkon por la unua fojo por la distro de la madridanoj.
La Parko Madrido Rivero, nova riverparko ĉe la rivero Manzanares inter la Ponto de la Francoj kaj la Suda Nodo, kaj kiu per 121 ha kaj 6 km de longo, konektas kelkajn el la ĉefaj parkaj zonoj de la urbo kaj la centrajn kaj sudokcidentajn distriktojn. Kelkaj plej elstaraj areoj estas la jenaj, nome Salón de Pinos (Pinarsalono), Jardines de la Virgen del Puerto (ĝardenoj de la montopaseja virgulino), Jardines del Puente de Toledo (ĝardenoj de la toleda ponto) kaj la parko Arganzuela.
La Kaprica Parko aŭ en hispana Parque de El Capricho [kaprIĉo] estas parko kaj ĝardena areo situanta en la kvartalo Aleo Osuna, en la distrikto Baraĥo, nordoriente de la urbo. Ĝi enhavas areon de 14 hektaroj. Ĝi estas konsiderata unu el la plej belaj parkoj de la urbo. Elstaras la placo El Capricho (la kaprico), la Palaco, la baseno, la placo de la Imperiestroj, aŭ la fontano de la Delfenoj kaj de la Ranoj.
La Reĝa Botanika Ĝardeno de Madrido estas situanta ĉe la pentrarta Muzeo Prado. Ĉi tiu botanika ĝardeno gastigas en tri ŝtupigitaj terasoj, plantojn de Ameriko kaj Pacifiko, krom eŭropaj plantoj.
Parko Johano Karlo la 1-a: kun 220 ha, tiu parko estas unu el plej grandaj en la urbo. Gastigas la montrofoiron IFEMA, kie okazas ĉiujare kelkaj plej gravaj ekspozicioj el Eŭropo kiaj SIMO. Krome elstaras la nomata Jardín de las Tres Culturas (trikultura ĝardeno), kiu enhavas tri ĝardenajn areojn reprezentantajn la kulturojn kristanan, judan kaj islaman.
La Vilaĝa Arbaro: situanta nordokcidente de la urbo, kies ĉefa karaktero estas pluhavo de arbarkondiĉo, plejparte sen ĝardenigo. Plej komuna arbo estas pino, el kiu estas ses specioj, kun multaj aliaj specioj kiaj anzinoj, akacioj aŭ cipresoj. La plej komunaj birdospecioj estas, kiel ĉe la cetero de la urbo, kolomboj, paseroj kaj pigoj, sed ankaŭ upupoj, pegoj kaj ruĝgorĝuloj.
La Parko Enrique Tierno Galván: situanta en la distrikto Arganzuela, posedas areon de 45 ha sude de la antikva trajnstacio Delicias, nuna Muzeo de Fervojo en areo konata kiel «Cerro de la Plata» (arĝentomonteto).
La Linia Parko Manzanares: paralela al la rivero Manzanares inter la distriktoj Usera, Villaverde kaj Vajeko. Havas areon de 530 ha, kaj estas konata pro siaj grandaj ekologia, historia kaj kultura gravoj. En ĝi troviĝis gravaj geopaleontologiaj restaĵoj kiaj ĉe la Terasoj de Manzanares.
La Parko Johano Paŭlo la 2-a: sude de la distrikto Hortaleza. Kun areo de ĉirkaŭ 10 ha aktuale. Formita de ripoza areo (Ĝardeno de la Suno kaj de la Akvo), alia nome Tema Zono (Mediteraneaj Ĝardenoj), kaj alia, nome Sporta Zono (kun padelludejo kaj rugbeejo). La parko estas dediĉita al la Mediteranea Ĝardenarto, kun specioj de malalta akvopostulo, uzado de arbustoj anstataŭ herbejoj ktp. Estas reprezentataj areoj kiuj memoras pri kulturoj kiaj la mezopotamia, araba, mezepoka, same kiel palmarbaro, sunhorloĝo kaj insuleto Paradizo.
Madrido estas ĉefe konata pro sia nokta vivo, trinkejoj kaj dancejoj. Tio estas konata populare kiel «marcha» aŭ «fiesta» (marŝado, festo). Ĝi okazas ĉefe ĉe la distrikto Centro, kie kuniĝas ĉiatipaj stiloj kaj naciecoj, per riĉa mikso, de multaj ebloj, ĝis ege malfrue nokte, do mateniĝe (3:30–6:00h). Estas diferencoj inter lokoj por enlanda turismo kaj por internacia. La zonoj tradicie orientitaj al la koncentro de distrejoj estas la placo Santa Ana, en la nomita «Barrio de las Letras» (beletra kvartalo), kaj la kvartaloj Malasaña, ĉirkaŭ la placo Dua de Majo, La Latina, Lavapiés, kaj Chueca. Elstaras ankaŭ zonoj kiaj Monkloo, la Avenuo Brazilo aŭ la kvartalo Salamanko. La Beletra kvartalo aŭ Huertas, estas konata pro sia socia heterogeneco, ĉar oni miksas tie grandan nombron de internaciaj turistoj kun turismo de enlandaj provincoj, kaj la surlokan madridan. Ankaŭ la aĝo ege varias.
Malasaña estis tradicie distra kvartalo ege aparta aŭ eĉ bohemia, kaj komunas trinkejoj de «alternativa» muziko, ĉu de rok, pop aŭ elektronika muziko. Ĝi estis unu el pioniroj de la fenomeno «botellón» (botelego, nome surstrata alkohola diboĉado amasa) en Madrido. Lavapiés estas konata pro sia multkultureco, kaj trinkejoj kaj dancejoj, nome marokaj, barataj, flamenkaj, rokaj kaj koncertejoj.
El tiuj zonoj, elstaras Ĉŭeka, karaktera pro la ampleksa propono orientita al la geja publiko kaj kiu en 2007 estis sidejo de festivalo Eŭropa gejfiero, kiu agnoskis internacie la antaŭajn sukcesojn de la amascelebroj de la fiertago. Monkloo estas difinita kvartalo por plej junaj, nome universitatanoj de 18 al 24 jaroj. Io simila okazas ĉe la Avenuo Brazilo, dum la kvartalo Salamanko estas la zono de dancejoj kaj noktotrinkejoj por plej alta klaso aŭ por famuloj el la televida etoso.
La plej komuna horaro estas de 22:30–00:00, komence per bierumado (ankaŭ de vino), ĉe centraj trinkejoj, ĝis la 3:00h, kiu estas plej komuna horo por la fermo de tiaj lokoj. El la 3:00h nokte, plej rekomendinda estas veni al dancejo, kiu tiam estas kutime plenaj. Ili fermiĝas ĉefe ĉirkaŭ la 6.00h frumatene. Poste oni matenmanĝas ĉokoladon kun churro, kaj lastatempe oftas plua «marcha» survoje al nomataj afterhours (posthorarejo), nome trinkejoj el la 6:00h frumatene eksterleĝaj en la municipo Madrido.
Elstaras okazigoj de grandaj festivaloj de elektronika muziko, ĉefe gravaj tiuj de la 1-a de januaro (nome Space of Sound) kaj dum la festoj de Geja Fiero.
Post la Hispana Transiro al demokratio kaj la ŝanĝo kaj en ĝeneralaj sociaj kutimoj kaj en konsumkutimaro plivastiĝis la restoracioj kaj de rubomanĝo kaj de diversaj landoj aŭ etnoj kaj ĉefe italoj kaj ĉinoj kaze de pico aŭ de kebabo.[65] Posta plialtigo de indicoj de la enmigrado el diversaj landoj komence de la 21a jarcento, kontribuis al la enkonduko de la diversaj respektivaj kuirartoj de diversaj kulturaj grupoj kiuj setlis en la urbo. Tiele pri la kuirartoj de Barato, Ekvadoro, Rumanio aŭ arabaj landoj.
En 1979 kaj en 2001 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Madrido.
Transporto
Aŭtoŝoseoj
La ĉefaj aŭtoŝoseoj de Madrido ĉirkaŭiras la urbon. La plej gravaj estas konataj naciskale:
Ĉi tiuj aŭtoŝoseoj estas la heredintoj de la antaŭaj radiaj (numerigitaj laŭ romiaj numeraloj: N-I, N-II, ktp.). Kelkaj sekcioj de tiuj ĉi aŭtoŝoseoj estas de paspago nomumataj AP-X. Sed ankaŭ eblas daŭrigi la veturadon per ĝi sen la paspago. Aliaj aŭtoŝoseoj kiuj havas sian originon en Madrido kaj gravaj pro ilia graveco laŭ trafikado estas la A-42 kiu unuigas Madridon kun Toledo kaj la Aŭtoŝoseo M-607, aŭtonomia aŭtoŝoseo kiu unuigas Madridon kun la Montopasejo de Navacerado. Madrido ankaŭ havas multajn aliajn periferiajn ŝoseojn, ili estas la Aŭtoŝoseo M-30, kiu kreas la limojn de la centra migdalo de la urbo, la Aŭtoŝoseo M-40 en la rezidejaj kvartaloj de la urbo, la Aŭtoŝoseo M-45, bordigante la municipon sudoriente, kaj la Aŭtoŝoseo M-50. Ĉi tiuj ŝoseoj celas iri de unu loko al alia en la periferioj sen trairi la urbon.
Metroo
Nuntempe la Metroo de Madrido estas la dua plej ampleksa metroreto de Okcidenta Eŭropo post la metroo de Londono.[67] La metroreto entute havas 281 780 km longe kun 13 linioj. El ili, naŭ en la tuta municipo kaj la Branĉa Linio (de Príncipe Pío al Ópera), tri el ili eliras la municipon kaj unu el ili funkcias ekster la municipo. Ekzistas 238 metrostacioj-lineo (190 per se), el kiuj 151 estas unuliniaj, 26 duliniaj, 10 triliniaj kaj 1 kvarlinia (Avenida de América). 46 el ili estas ekstermunicipaj. Al la tradiciaj linioj aldoniĝas tri linioj de leĝera metroo, kiuj du el ili estas ekstermunicipaj. Krom tio ekzistas korespondeco kun 19 trajnstacidomoj de Proksimaĵoj Madrido la Nacia Reto de la Hispanaj Fervojoj.[68]
Fervojo
La publika fervoja kompanio (Renfe) funkcias en preskaŭ ĉiuj hispanaj trajnlinioj. La plej gravaj trajnstacidomoj de Madrido estas Atoĉo, Ĉamartino kaj, por var-transportado la stacidomo por klasifikado de Vikalvaro, oriente de la urbo. Ekde la trajnstacidomoj de Atoĉo kaj Ĉamartino, eliras trajnoj al ĉiuj ĉefurboj de la hispanaj provincoj. La trajnoretoj, proksimaĵoj kaj metroo estas amplekse interkomunikitaj per interŝanĝigiloj kiel tiuj de Atoĉo, Ĉamartino, Príncipe Pío aŭ Nuevos Ministerios. Krom tio ankaŭ ekzistas reto de alt-rapidaj trajnoj, en kreskado, kiu ekiĝas en Madrido. La nunaj funkciantaj linioj estas:[69]
La ampleksiĝo ekde Barcelono ĝis la franca landlimo por la konektado kun la franca reto de alta rapido. Madrido estas konektita kun la franca landlimo nur tra Barcelono, per la linio Barcelono–Ĝerono–Montpeliero–Parizo.
Aŭtobusoj
Ekzistas urba busreto kontrolata, kiel la cetero de la publika transportreto, de la Regiona Konsorcio de Transportoj de Madrido kaj de la Municipa Entrepreno de Transportoj de Madrido, kiu havas pli ol 2 000 veturilojn kaj 194 busliniojn.[71] Multaj loĝantoj de la periferiaj kvartaloj de la ĉefurbo, la Madrida Regiono kaj la najbaraj provincoj uzas la fervojservon kaj la interurbajn busojn por atingi la ĉefurbon kaj poste uzi la metroon. Pro tio la busreto estas amplekse ligata al la fervojoj. La ĉefaj interŝanĝiloj troviĝas en Avenida de América kaj Méndez Álvaro, kvankam ekzistas aliaj pli malgrandaj kiel Moncloa, Príncipe Pío kaj Plaza Elíptica.
Aera transporto
La ĉefa flughaveno de Madrido estas la Flughaveno Madrido-Baraĥo (Internacia Asocio de Aera Transporto, Internacia Organizo de Civila Aviado), situanta en la nordoriento de la urbo, je 12 kilometroj de la centro.[72] Ekfunkciis en 1928, kvankam ĝi estis oficiale inaŭgurita en 1931 kaj unu gvidata de Hispanaj Flughavenoj kaj Aera Navigado. Ĝi estas la ĉefa flughaveno de Hispanio laŭ la pasaĝer-kvanto.[73] En 2005 la flughaveno movis 45,5 milionojn da pasaĝeroj, kun kreskado kompare al la antaŭa jaro de 8%. Ĝi estis la 13-a mondskale kaj la kvina en Eŭropo laŭ kvanto de pasaĝeroj. En 2007, la trafiko kreskis al 52 122 702, konvertante la flughavenon Barajas en la deka en la mondo laŭ kvanto de pasaĝeroj kaj la kvara en Eŭropo, superante al la flughaveno Amsterdam-Schiphol.[74] La flughaveno estas komunikita kun la urbo pere de la linio 8 de Metroo kaj pluraj aŭtobusoj kaj taksioj. La urbo ankaŭ havas dukategorian flughavenon, nome la Flughaveno Madrido-Kvar Ventoj, destinata por militistaj uzoj kaj fluglernejo. Ĉi lasta estis la unua konstruata en Hispanio.[75]
Esperanto ekfloris en Madrido en la fino de la 19-a jarcento. La unua persono kiu interesiĝis pri Esperanto en Hispanio estis Joaquín de Arce y Bodega, tiam bibliotekisto de la hispana Senato en Madrido. En 1889, li respondis al la publika alvoko de D-ro Zamenhof, kaj ricevis tri ekzemplerojn de lia gramatiko.[76] En 1899, Ramón Andreu gvidis la unuan publikan kurson en Madrido, en la sidejo de la Ateneo, kaj publikigis resumon de la esperanta gramatiko en la Revuo pri Stenografio kaj Fonetiko. Baldaŭ poste sekvis aliaj kursoj, gramatikoj kaj vortaroj.
En 1904, Andrés Bravo del Barrio, kiu estis publikiginte en Santandero la unuan hispanan gazeton "Esperanto", translokiĝinte, fondis en Madrido esperantan fakon en la kultura societo Fomento de las artes, kie li gvidis kurson.
En 1907 estis fondita Madrida Esperanto-Grupo, kies unua prezidanto estis kapitano José Perogordo. En 1908 estis fondita en Madrido la revuo "Hispana revuo", ĉefredaktita de José Menéndez, kiu vivis nur tri monatojn (junio-aŭgusto), kaj "El Esperantista" (dulingva). Sendepende de la grupo, Mangada, Emilio González Linera kaj Redondo publikigis "Luz Española" (Hispana Lumo) hispane kaj Esperante, framasona monata revuo (marto 1911 - januaro 1912), al kiu sekvis "Homaro" tute en Esperanto (majo 1912 - jul. 1914). En 1911 fondiĝis en Madrido socialista grupo "Libera homo". En 15-a de aŭgusto 1911, ministra ordono permesis aranĝi kursojn de Esperanto en ĉiuj oficialaj lernejoj; sekve de tio, je la 1-a de oktobro 1911 komenciĝis la unua kurso de Esperanto en la Centra Universitato de Madrido (Lingva Fako).
Periodo intermilita
Kaŭze de la tutmonda milito, malgraŭ la neŭtraleco de Hispanio, Esperanto suferis malprogreson; post malapero de Hispana Societo, stariĝis en Madrid "Zamenhofa Federacio" por propagandi Esperanton en la ceteraj hispanaj regionoj, krom Katalunio kaj Eŭskio (1916). Ĝia oficiala organo estis "Hispana Esperantisto", revuo plej bela aperinta ĝis tiam en Hispanio, fondita de Mangada (Madrido, januaro 1917 - marto 1923; eldonis Linera, San Lucas 5). Posteulo de tiu Federacio estis Hispana Esperantista Asocio (HEA), kiu havis sian sidejon en strato Sagasta, 10, ĉe la madrida fako de la Ruĝa Kruco.
En Madrido okazis la 6-a Hispana Kongreso de Esperanto (junio 1926), kiu starigis Hispanan Esperanto-Instituton, kaj la 9-a (15-22 majo 1932). Pastro Mariano Mojado disaŭdigis sep kursojn de Esperanto per la radio en Madrido, 1928-32. Dum multaj jaroj okazis kursoj kaj konferencoj en la kultura ejo Ateneo de Madrid.
Post la interna milito
La enlanda milito okazigis, ke la normala agado por Esperanto haltis. Esperanto tamen estis uzita en propagandaj agadoj, ĉefe de la respublikana flanko, kaj kelkaj esperantistoj ĉefrolis en la milito. La supozata ligo de esperantismo kun separatismo kaj maldekstrismo kaŭzis ĉagrenojn por la agado por Esperanto post la venko de Francisco Franco. Tamen, fine de la 1940-aj jaroj, esperantistoj reaperis kaj komencis agi je loka nivelo. En 1950 fondiĝis Madrida Esperanto-Grupo, kaj la sekvan jaron estis lanĉataj novaj kursoj.
Loĝas en Madrido famaj esperanto-verkistoj de la ibera grupo (nomata ankaŭ Ibera Skolo), nome Jorge Camacho kaj Miguel Fernández. Ĉiusemajnaj kunvenoj organizitaj de la Madrida E-Liceo okazas en la sidejo de Hispana Esperanto-Federacio, en strato Rodríguez San Pedro, 13.
La 86-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda okazis inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto 2013 en Madrido, nome studenta restadejo Chaminade. En julio 2018 okazis en Madrido tuthispana Kongreso kaj samtempe la 51-a ILEI-Kongreso. Aliĝis 256 personoj. Ĝi okazis en la Universitato Complutense, pli precize en la fakultato pri neĉeesta instruado UNED. La du lastaj tagoj de la Kongreso estis por simpozio en kunlaboro kun la profesoroj de UNED.
Bildaro
Statuo de la madrida simbolo (urso kaj arbuto) en la Puerta del Sol.
↑Deleito y Piñuela, José (1968) Sólo Madrid es corte: (la capital de dos mundos bajo Felipe IV). Madrid, Espasa-Calpe.
↑Konsulteblaj tiuj bildoj kaj planoj de Madrido (tiu de Frederic de Witt kaj tiu de Pedro Teixeira Albernaz) en la 16-a kaj 17-a jarcentoj en tiu retejoArkivigite je 2011-08-15 per la retarkivo Wayback Machine.
↑Instituto Nacional de Estadística www.ine.es. Censos y cifras oficiales de población (período 1900-2006)
↑Madoz, Pascual, op cit. Madrid: Abaco, 1981. Origina eldono de 1848 publikita kiel Diccionario Geográfico-Estadístico-Histórico de España y sus posesiones de ultramar
↑Santos Juliá, David Ringrose, Cristina Segura, Madrid, historia de una capital, Madrid, 1994, Fundación Caja Madrid-Alianza Editorial, ISBN 84-206-9695-1, p. 566
↑Rafael Abella, La vida cotidiana durante la guerra civil. La España republicana, Barcelona, 2006, Planeta DeAgostini, ISBN 84-674-1743-9, paĝoj 154-155
↑Ian Gibson, Ligero de equipaje. La vida de Antonio Machado, Madrid, 2007, Punto de Lectura, ISBN 978-84-663-6929-9, paĝo 604; citas ankaŭ la libron de Gibson Paracuellos, cómo fue, paĝo 238.
↑Marcos Ana, Decidme cómo es un árbol. Memoria de la prisión y la vida, Barcelona, 2007, Umbriel, ISBN 978-84-89367-40-1, p. 76
↑Datos de la Agencia Estatal de Meteorología: Información climatológica. Extracto de la publicación Guía resumida del clima en España 1971-2000Madrid-RetiroMadrid-Barajas
↑3,9 milionoj da vizitantoj laŭ EuromonitorArkivigite je 2010-02-09 per la retarkivo Wayback Machine kaj laŭ InfohostelsArkivigite je 2009-09-28 per la retarkivo Wayback Machine. Kaj 6,7 milionoj da vizitantoj laŭ informo de la Consejero delegado de Economía y Participación Ciudadana, Miguel Ángel Villanueva, kiu asertas, ke ĝi estis la kvara de Eŭropo kaj unua de Hispanio en Madridiario.es.
↑Torespanjo povas esti konsiderata kiel anteno, ne kiel konstruaĵo, pro kio kelkfoje ĝi ne aperas en la listo.
↑En la kuba ĉefurbo, Havano, ankaŭ ekzistas bronza statuo de Lucifero sed en interna ĝardeno de la Kapitolio, informo en [9]Arkivigite je 2011-07-08 per la retarkivo Wayback Machine
↑Estudio sobre la estatua del Marqués del Duero, de José Luis Melendreras en Cervantes Virtual