La Pordo Sankta Vincento aŭ en la hispana origine Puerta de San Vicente estas monumenta pordego situanta en la trafik-cirklo Sankta Vincento en Madrido (Hispanio).[1]
Historio
Laŭlonge de la madrida historio ekzistis diversaj pordoj kiuj ricevis la saman nomon. En 1726 la markizo Vadillo, estrarano de la urbo, mendis al Pedro de Ribera konstruon de monumenta pordego ĉe la barilo de la urbo, por anstataŭi antaŭan pordegon, kiu troviĝis ruine nome "del Parque" (de la parko). La pordego, triarka, estis ornamata per statuo de Sankta Vincento, pro kio ĝi ricevis tiun nomon. Ĝi estis konata ankaŭ kiel pordo de La Florida.
Tamen la pordo estis malkonstruita en 1770, pro remodelado de la Deklivo Sankta Vincento (1767–1777), kiel parto de la reordigo de la okcidentaj aliroj al la Reĝa Palaco kaj ties konekto kun la Vojo El Pardo. Poste la reĝo Karlo la 3-a mendis al Francesco Sabatini la konstruon de nova pordo por anstataŭi la antaŭan kaj konstitui la enirejon al la urbo ekde la nova Promenejo de la Florida. La laboro finiĝis en 1775. Sabatini metis fontanon nomitan Fuente de los mascarones.
Tiu nova pordo troviĝis en la situo de la aktuala, pli proksime de la rivero ol la antaŭa. Ĝi konsistis el unu arko kaj du arketoj kaj estis konstruita el granito kaj kalkoŝtono de Colmenar de Oreja. La arko troviĝis ornamata per du dorikaj kolonoj en sia ekstera parto kaj du pilieroj, same dorikaj, en la interna. Ĉion tion kronis triangula frontono finita de milita triumfo. La flankaj arketoj estis same kronitaj per militaj triumfoj.
En 1890 la pordo estis malmuntita por helpi la trafikon en la zono (laŭ aliaj fontoj datas por 1892[1]). Tamen oni perdis la restaĵojn, kiuj restas perditaj (estas teorioj laŭ kiuj oni faris el ties ŝtonoj pavimojn; laŭ aliaj ili estis alportitaj al la municipaj magazenoj de la Casa de Campo kaj poste estis enterigitaj, sed neniam estis trovitaj spite serĉadon fine de la 20-a jarcento[2]).
Tamen en la 1990-aj jaroj la municipo de Madrido prezidata de José María Álvarez del Manzano decidis remeti la pordon en la sama loko kie ĝi troviĝis iam. Por tio, oni faris kopion laŭ direkto de la inĝeniero Juan A. de las Heras Azcona, kaj la pordo estis situigita en mala sinteno al la originala. La 25-an de aprilo de 1995 ĝi estis reinaŭgurata.
Karakteroj
La kopio el betono kovrita per granito kaj kalkoŝtono,[1] profitis la modlurojn de la supraj kornicoj kiuj ankoraŭ konserviĝis el la originalo, la planojn kiuj ankoraŭ konserviĝis kaj foton de 1890 fare de J. Laurent.[3] La resto de la aktuala pordo estas reprodukto, en kiu elstaras la ornamaĵoj realigataj de José Luis Parés Parra.