13-a de junio
La 13-a de junio estas la 164-a tago de la jaro (la 165-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 201 tagoj restas.
Je la 13-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- 313: Romia Imperio: subskribo de la Edikto de Milano proklamanta al kristanoj religian liberecon - fare de Konstantino la 1-a de la Romia Imperio kaj Licinio
- 1099: Unua krucmilito: fiasko de unua sturmo dum la sieĝo de Jerusalemo
- 1249: Aleksandro la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Skotlando
- 1283: Lubeko, Wismar, Rostock, Stralsund, Greifswald, Stettin, Demmin, Anklam kun kelkaj dukoj packontraktis en Rostock kontraŭ Brandenburgio
- 1381: Angla kamparana ribelo komencita per ekbruligo de la palaco Savoj
- 1494: Kariba maro: Kristoforo Kolumbo malkovris Insulon de la Junularo
- 1525: Nupto de Marteno Lutero kun Katarina von Bora spite al celibato por pastroj
- 1611: Pola-rusa milito 1609-1618: post 20 monatoj de sieĝo pola armeo de Stanisław Żółkiewski konkeris Smolenskon
- 1612: Matiaso la 1-a iĝis germana imperiestro
- 1625: Nupto de la angla reĝo Karlo la 1-a kun Henrietta Maria de Francio
- 1638: Batalo de Żownin (apud Dnestro, nun en Ĉerkasa provinco) komenciĝis inter kozakoj kaj armeo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kiu venkis la duan tagon
- 1665: Dua angla-nederlanda milito: venko de angloj en marbatalo apud Lowestoft (en Suffolk) - la plej granda mara malvenko en historio de Nederlando
- 1673: Franca-Nederlanda milito: sieĝo de Maastricht komenciĝis
- 1724: Frederiko Vilhelmo la 1-a ordonis kunigi 3 urbojn Malnovan Urbon, Knipawa kaj Lipnik en unu urbon Królewiec
- 1805: Ekspedicio de Lewis kaj Clark: Meriwether Lewis iĝis unua blanka usonano, kiu ekvidis akvofalon de Misuro
- 1842: Reĝino de Britio Viktoria kiel la unua ŝtatestro vojaĝis per trajno
- 1873: Usona astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Etro, la unuan kies orbito krucas kun Marso
- 1878: Kongreso de Berlino pri revizio de la Traktato de Sankta-Stefano pri Balkana duoninsulo komenciĝis (post la rusa-turka milito)
- 1879: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Ampelo
- 1891: Istanbulaj Arkeologiaj Muzeoj fondiĝis ĉe la Parko Gülhane kaj en la Palaco de Topkapi
- 1892: En Kievo ekfunkckiis unua elektra tramo en Rusia Imperio
- 1898: Jukonio, kies ĉefurbo iĝis Dawson, eniris al la Kanada Konfederacio
- 1907: Oni akceptis flagon de Pensilvanio
- 1911: En Parizo okazis premiero de baleto Petruŝko de la rusa komponisto Igor Stravinski
- 1912: Inaŭguro de la Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin je la nomo al Aleksandro la 3-a
- Unua mondmilito
- 1919: Dua Pola Respubliko: en Varsovio estis fondita Centra Militista Biblioteko (99% detruita dum la Dua Mondmilito)
- 1920: Soveta-Pola Milito: kulmino de tritaga batalo de Borodzianka apud Kievo - modela ekzemplo en militistiko de organizita retiriĝo
- 1920: Usona Poŝta Servo malpermesis laborigi infanojn
- 1934: Kun tritaga oficiala vizito alvenis al Pollando ministro pri propagando de la Tria Regno - Joseph Goebbels
- 1935 Rezulte de eksplodo en fabriko de eksplodaĵoj en germana urbo Wittenberg pereis ne malpli ol 90 personoj
- 1937: Francio: en Marsejlo estis malfermita Stadiono Velodroma
- 1939: Moravia Ostrava: nokte de la 12-a/13-a de junio estis bruligita Sinagogo de Moravia Ostrava
- 1941: Nobel-premiita hungara biokemiisto Albert Szent-Györgyi anoncis sian inventon por la produktado de bone konservitaj nutraĵoj kun alta enhavo de C-vitamino
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Varsovio estis arestita Józef Wolski, ĉefkomandanto de konspira Kadra Polski Niepodległej (Skipo de Sendependa Pollando); Okcidenta Fronto: germana armeo okupis Evreux, Vitry-le-Francois, Saint-Dizier kaj Montmedy; 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio de pola generalo Stanisław Maczek en Ĉampanjo komencis sian unuan bataladon apud Champaubert, Montmirail kaj Montgivroux; itala aviada 1-a skadro atakis francajn aerodromojn en Provenco kaj havenon en Tulono, kaj la 2-a skadro aerodromojn en Tunizio
- 1941: Germana polico pafekzekutis en Wodzisław (proksime al Jędrzejów) 50 judojn; Norda Maro: germana peza krozŝipo Lützow dum provo trairi al Atlantiko la duan tagon - damaĝita per torpedo - revenis al Kilo, kie ĝi estis riparata ĝis januaro 1942; Okupacio de baltaj ŝtatoj - amasa deportado de civitanoj al Siberio komenciĝis en Latvio, Litovio kaj Estonio - proksimume 60 mil homoj estis prenitaj el Estonio, kaj 35 mil el Latvio kaj Litovio; Mediteraneo: por plifirmigo de la defendo de Malto de britaj aviadilŝipoj startis 47 ĉasaviadiloj - 43 atingis la insulon
- 1942: En malliberejo en Katowice germanoj per senkapigo murdis 18 polojn; Nord-Afrika kampanjo: kirasitaj trupoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio post fina venko super brita 8-a Armeo trairis al postkuro; Ĉina Fronto: en Ĝeĝjango japana 13-a Arme konkeris Huanfyn, kaj en Ĝjangŝjio japana 11-a Armeo - Kwangfen
- 1943: Volinia masakro: ukrainaj naciistoj murdis en Kołki (nun en Volina provinco) 68 polojn, 6 rusojn kaj ukrainon; germana polico kaj armeo entreprenis ekstermigan agadon en areo de Nagoszewo-Koziki-Majdan (apud Ostrów Mazowiecka) dum kiu ili pafmortigis 40 personojn kaj bruligis 6 bienojn; Mediteraneo: kapitulaco de itala garnizono sur la insulo Linosa; usona 8-a aviada Armeo atakis Kilon kaj Bremenon; nokte germana Afrika Bomba Skadro atakis anglan urbon Grimsby
- 1944: Taĉmento de SS pafmortigis en Janów Lubelski 8 personojn; apud la urbo en Ujście germanoj kadre de la agado de ekstermigo murdis 28 personojn; germana polico bruligis vilaĝon Kiszki (proksime al Biłgoraj) kaj pafmortigis 5 personojn; Gestapo arestis en Poznań laŭvicajn membrojn de Pola Laborista Partio; en arbaroj de Parczew de 7 sovetaj aviadiloj alteriĝis 100 polaj partizanoj; Pola Rezistomovado: partizanoj apud Szklarnia kaj Momoty (proksime al Janów Lubelski) atakis germanajn taĉmentojn, kiuj spertis sufiĉe grandajn damaĝojn; unua V-1 trafis Londonon; en Malsupra Normandio unuopa tanko Tiger komandata de Michael Wittmann dum 20 minutoj detruis 21 veturilojn (tankoj, kirasitaj transportiloj kaj kamionoj) apartenantaj al la 4-a Kirasita Regimento; Orienta Fronto: Aviado de Malproksima Agado atakis aerodromojn en Bresto, Białystok, Baranoviĉi, Bobrujsk kaj Orŝa; polaj-kanadaj atakŝipoj ORP "Piorun" kaj HMS "Ashanti" atakis germanan konvojon inter Saint-Malo kaj insulo Jersey sinkigante 6 unuojn
- 1945: En Japanio oni malfondis Apogan Asocion de Imperia Rego, 5-taga eksterordinara parlamenta sesio finita - registara deklaro pri la plej alta danĝero "nekonata ĝis nun en historio de la nacio", akcepto de leĝo "pri eksterordinaraj entreprenoj de la milita tempo"
- 1945: En la iama koncentrejo Sachsenhausen mortis rezerva oficiro Randolph von Breidbach-Bürresheim, kiu partoprenis provon mortigi Adolf Hitler; al Moskvo alvenis i.a. prezidanto de pola Landa Nacia Konsilio Bolesław Bierut kaj vicĉefministro Władysław Gomułka por konsultoj pri reorganizo de la Provizora Registaro de Pola Respubliko
- 1946: Pollando: aperis dekreto pri aparte danĝeraj krimoj dum rekonstruo de la ŝtato
- 1956: Unua finalo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA okazis
- 1956: Post 72-jara okupado brita armeo forlasis la Suezan Kanalon
- 1958: Registaroj de Pola Popola Respubliko kaj Ĉeĥoslovakio subskribis interkonsenton pri fino de la reciprokaj teritoriaj disputoj
- 1973: Vjetnama milito: Henry Kissinger kaj Lê Đức Thọ subskribis pacinterkonsenton
- 1974: La 10-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Federacia Respubliko Germanio
- 1982: Fahd bin Abdul-Aziz Al Saud iĝis reĝo de Sauda Arabio
- 1982: La 12-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Hispanio
- 1982: Milita stato en Pollando: en Vroclavo aperis samizdata semajnrevuo "Solidarność Walcząca", de samnoma organizaĵo Solidareco Batalanta
- 1985: Konsilio de la Eŭropa Unio akceptis iniciaton de la greka ministrino pri kulturo Melina Mercouri fondi institucion Eŭropa Kultura Ĉefurbo
- 1989: Internacia Kinologia Federacio agnoskis la rason de Ĉeĥoslovaka luphundo
- 1992: Bosnia milito: 114 homoj, bosnoj kaj kroatoj estis mortigitaj de agresantoj ĉe Uborak, norde de Mostar - neniu ĝis nun respondecis pri la krimo
- 1995: Prezidento de Francio Jacques Chirac anoncis revenon al nukleaj testoj en Polinezio
- 1997: Atencinto Timothy McVeigh estis kondamnita al mortpuno fare de federacia juĝejo en Usono - li estis ĉefa kaŭzinto de la plej granda terorisma atenco en Oklahoma City antaŭ la atencoj de la 11-a de septembro 2001
- 1999: Papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis en Varsovio 108 martirojn el la tempo de la Dua Mondmilito (i.a. Kazimierz Gostyński kaj Roman Sitko, en tio 12 belorusoj)
- 2000: Prezidento de Italio Carlo Azeglio Ciampi pardonis turkan atencinton Mehmet Ali Ağca, kiu provis murdi la papon
- 2000: Pjongjango: renkonto de la koreaj ŝtatestroj Kim Jong-il kun Kim Dae-Jung
- 2001: En Pollando fondiĝis konservisma politika partio Juro kaj Justeco
- 2005: Popkantisto Michael Jackson estas liberigita en tribunalo de Santa Monica de ĉiuj dek akuzoj pri seksoĝenado
- 2007: Ŝimon Peres elektiĝis prezidento de Israelo, dum voĉdonado en Kneset
- 2007: Usono: en Vaŝingtono malfermiĝis monumento al la viktimoj de komunismo en la mondo
- 2008: Afganio: talibanoj atakis malliberejon en Kandaharo mortigante 15 prizongardistojn kaj liberigante ĉirkaŭ 1200 malliberigitojn (inter ili 400 talibanoj)
- 2009: Protestado en Irano komenciĝis post la prezidanta balotado
- 2010: Japana kosmosondilo Hajabusa kun specimeno da grundo el asteroido Itokaŭa surteriĝis en aŭstralia dezerto
- 2013: En usona subŝtato Nov-Jorkio oni trovis, post preskaŭ 70 jaroj ekde perdiĝo, la taglibron de Alfred Rosenberg, unu el ĉefaj ideologoj de la rasista Nazia Germanio, utiligitan dum lia proceso antaŭ Internacia Militista Kortumo en Nurenbergo fare de lia akuzanto, usona juristo Robert Kempner
- 2014: Ukraina armeo rekonkeris Mariupolon, okupitan de "separistoj" en la hibrida milito
- 2017: Eŭropa Unio: Eŭropa Komisiono anoncis puni Ĉeĥion, Hungarion kaj Pollandon pro rifuzo akcepti milojn da islamaj rifuĝintoj el Grekio kaj Italio
- 2019: Du petrolŝipoj estis atakitaj en la Golfo de Omano meze de altigo de streĉiĝoj inter Irano kaj Usono
- 2019: Ĉeĥio: Vira Softbala Monda Ĉampionado komenciĝis en Prago kaj Havlíčkův Brod
Naskiĝoj
- 40: Gnaeus Iulius Agricola, romia generalo (m. 93)
- 823: Karlo la 2-a, reĝo de Okcidenta Frankio el karolida dinastio, nepo de Karolo la Granda (m. 877)
- 839: Karlo la 3-a la Dika, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 888)
- 1500: Ernst von Bayern, bavara duko kaj episkopo (m. 1560)
- 1539: Jost Amman, svis-germana artisto, konata de siaj lignogravuraĵoj (m. 1571)
- 1580: Willebrord Snell, nederlanda astronomo kaj matematikisto, famiĝis pri la leĝo pri refrakto (m. 1626)
- 1584: Mijamoto Musaŝi, japana samurajo, aristo kaj instruisto (m. 1645)
- 1607: Václav Hollar, ĉeĥa baroka desegnisto, grafikisto kaj gravuristo, aktivanta en Anglio kaj Nederlando (m. 1552)
- 1723: Giovanni Antonio Scopoli, aŭstra kuracisto kaj naturesploristo (m. 1788)
- 1753: Johan Afzelius, profesoro pri kemio, metalurgio kaj apoteko de la Universitato de Upsalo (m. 1837)
- 1763: José Bonifácio de Andrada e Silva, naturalisto kaj brazila politikisto (m. 1838)
- 1773: Thomas Young, angla kuracisto, fizikisto kaj egiptologo deĉifrinta demotikan skribon (m. 1829)
- 1790: José Antonio Páez, venezuela generalo kaj trifoja prezidento (m. 1873)
- 1799: Ernő Kiss, hungara general-leŭtenanto, unu el martiroj de la hungara revolucio de 1848 (m. 1849)
- 1809: Heinrich Hoffmann, germana kuracisto kaj verkisto (m. 1894)
- 1813: Cornel Schwarz, aŭstra kuracisto kaj botanikisto (m. 1860)
- 1827: August von Heyden, germana pentristo kaj juristo, filo de Friedrich von Heyden (m. 1897)
- 1831: James Clerk Maxwell, skota fizikisto kaj matematikisto kontribuinta pri elektromagneta ondo (m. 1879)
- 1834: Kanstancin Wieranicyn, belorusa verkisto kaj poeto, kunfondinto de la moderna belorusa literaturo (m. 1903)
- 1836 József Budenz, hungara lingvisto, instruisto de la greka lingvo, membro de Hungara Scienca Akademio, unu el la pioniroj, kiuj konstatis la similecon inter la finna kaj hungara (m. 1892)
- 1845: Enrico Hillyer Giglioli, itala zoologo kaj antropologo (m. 1909)
- 1865: William Butler Yeats, irlanda Nobelpremiita verkisto kaj filozofo verkanta angle, influita de okultismo (m. 1939)
- 1868: Antônio Sales, brazila naturalisma verkisto (m. 1940)
- 1869: Ede Poldini, hungara komponisto, pianisto, kaj framasono, bofrato de István Kerner (m. 1957)
- 1872: Jan Szczepanik, pola instruisto pri fiziko, memlernanto kaj inventisto, aŭtoro de pli ol 50 inventoj kaj kelkcent patentitaj teknikaj konceptoj pri kolorfotografio, gobelin-teksado, televido, kuglorezista veŝto, nomata "pola Edison" de Mark Twain (m. 1926)
- 1873: Antun Gustav Matoš, kroata verkisto, poeto, ĵurnalisto, disidento (m. 1914)
- 1880: Vincent Rose, usona pianisto, violonisto, komponisto kaj bandestro, koncertanta en la orienta marbordo de Usono (m. 1944)
- 1884: Leon Chwistek, pola pentristo, filozofo, matematikisto, logikisto, teoriulo pri arto (m. 1944)
- 1884: Gerald Gardner, angla okultisto kaj verkisto pri viko, inicita al sorĉado estanta daŭrigo de paganismo (m. 1964)
- 1888: Fernando Pessoa, portugala verkisto renoviginta portugallingvan literaturon (m. 1935)
- 1893: Mihály Rotarides, hungara zoologo, esploristo de gastropodoj (m. 1950)
- 1894: Jacques-Henri Lartigue, franca fotisto kaj pentristo (m. 1986)
- 1897: Béla Mágori Varga, hungara pentristo kaj grafikisto, elmigrinta (m. 1998)
- 1897: Paavo Nurmi, finna atleto, longdistanca kuristo, dum Somera Olimpiko 1924 akiris 5 ormedalojn (m. 1973)
- 1900: Měrćin Nowak-Njechorński, soraba pentristo, grafikisto, publikisto kaj verkisto (m. 1990)
- 1909: Vladimír Neff, ĉeĥa verkisto, tradukisto, scenaristo, epika kronikisto de la ĉeĥa burĝaro (m. 1983)
- 1910: Gonzalo Torrente Ballester, hispana verkisto pri Galegio, literatura kritikisto, profesoro, laŭreato de Premio Cervantes, Premio Príncipe de Asturias de las Letras (m. 1999)
- 1917: Augusto Roa Bastos, paragvaja dramisto, poeto, ĵurnalisto hispanlingva, elmigrinta al Argentino kaj poste al Francio, laŭreato de premio Cervantes (m. 2005)
- 1924: György Rába, hungara poeto, verkisto, tradukisto, literaturhistoriisto, instruisto kaj kritikisto (m. 2011)
- 1926: Jérôme Lejeune, franca pediatro kaj genetikisto malkovrinta kaŭzon de la Down-sindromo, unua prezidanto de la Papa Akademio por la Vivo (m. 1994)
- 1927: József Tövissi, rumania hungara geografo kaj lekciisto (m. 2015)
- 1928: John Nash, usona matematikisto laboranta pri ludoteorio kaj diferenciala geometrio, Nobelpremiita pri ekonomiko kune kun Reinhard Selten, konata de la filmo Bela Menso (m. 2015)
- 1929: Mózes Szentannai, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto
- 1930: Ryszard Kukliński, pola kolonelo, kiu transdonis al CIA planojn de soveta atomatako al Okcidenta Eŭropo kaj evakuita de ĝi, kontumace kondamnita al mortpuno en Pola Popola Respubliko post nesukcesaj provoj de forkapto el Usono kaj rehabilita, unua pola oficiro en NATO kaj nacia heroo de Pollando kaj Usono, diskonigata de Józef Szaniawski (m. 2004)
- 1930: Emmanuel Milingo, zambia ekzorcisto kaj sanigisto surbaze de malnovafrika animismo, unua nigrula katolika ĉefepiskopo, ekskomunikita
- 1931: Nóra Kováts, hungara-usona baletistino (m. 2009)
- 1934: Attila Lőte, hungara aktoro kaj voĉoaktoro
- 1935: Jeanne-Claude, usona artistino, konata pro kovrado de ĉiutagaj objektoj per teksaĵoj (m. 2009)
- 1935: Christo, bulgar-usona artisto konata pro kovrado de ĉiutagaj objektoj per netravideblaj materialoj (m. 2020)
- 1936: Helena Růžičková, ĉeĥa aktorino (m. 2004)
- 1940: Gojko Mitić, serba aktoro kaj reĝisoro
- 1944: Ban Ki-moon, sudkorea politikisto, Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj
- 1945: Antoni Tronina, pola pastro, teologo kaj bibliisto, profesoro de Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a", tradukisto de Aramea Biblio, poligloto
- 1948: Péter Blaskó, hungara aktoro
- 1949: Ulla Schmidt, germana politikistino
- 1951: Janusz Lewandowski, pola ekonomikisto kaj politikisto
- 1952: Jean-Marie Dedecker, flandra politikisto kaj ĵudisto
- 1953: József Miholcsa, rumania hungara skulptisto
- 1954: Antonina Krzysztoń, pola kantistino, komponistino, kantaŭtoro
- 1958: Róbert Oláh-Gál, rumania hungara matematikisto, programisto, matematikhistoriisto
- 1959: Bojko Borisov, ĉefministro de Bulgario
- 1959: Klaus Johannis, prezidento de Rumanio
- 1963: Győző Máthé, hungara aldisto
- 1966: Grigorij Perelman, rusa matematikisto pruvinta la konjekton de Poincaré, spertulo pri topologio
- 1969: Virginie Despentes, franca verkistino kaj reĝisorino, aŭtorino de aŭtobiografia eseo Teorio King Kong
- 1970: Julián Gil, argentina aktoro
- 1970: Rivers Cuomo, usona muzikisto, gitaristo kaj kantisto
- 1972: Marek Minakowski, pola filozofo, historiisto kaj genealogo publikiginta en Interreto liston, daŭre kreskantan, de 700 mil parencaj poloj, d-ro pri homa scienco, vikipediisto
- 1975: Edit Balázsovits, hungara aktoro, voĉoaktoro kaj kantisto
- 1981: Chris Evans, usona aktoro kaj kinproduktoro
- 1982: Kenenisa Bekele, etiopia longdistanca kuristo, gajninto de ormedaloj en la Somera Olimpiko 2008, la plej sukcesa kuristo en la historio de Monda Transterena Ĉampioneco
- 1986: Måns Zelmerlöw, sveda kantisto, komponisto, dancisto
- 1986: Keisuke Honda, japana futbalisto
Mortoj
- 1231: Antonio de Padovo, portugala franciskano, katolika sanktulo (n. 1195)
- 1348: Don Juan Manuel, hispana politikisto kaj verkisto, unu el la ĉefaj reprezentantoj de la mezepoka prozo de fikcio (n. 1282)
- 1475: Johanino de Portugalio, portugala infantino, skandalema (n. 1439)
- 1550: Johann Spangenberg, germana reformisto kaj pedagogo (n. 1484)
- 1585: Juanelo Turriano, ital-hispana inventisto, horloĝisto, matematikisto (n. ĉirkaŭ 1500)
- 1645: Mijamoto Musaŝi, japana glav-batalisto kaj filozofo (n. 1584)
- 1762: Dorothea Christiane Erxleben, germana kuracistino, unua germana virino doktoriĝinta pri medicino (n. 1715)
- 1782: Anna Göldi, svisa servistino, viktimo de justica murdo (sorĉistino) (n. 1734)
- 1810: Johann Gottfried Seume, germana verkisto, poeto kaj vojaĝisto (n. 1763)
- 1846: István Horvát, hungara historiisto, bibliotekisto, muzeestro, reĝa juĝisto kaj altlerneja instruisto (n. 1784)
- 1861: Henry Gray, angla anatomo kaj kirurgo, aŭtoro de la lernolibro Anatomio de la homa korpo (n. 1827)
- 1864: Henryk Dembiński, pola generalo, inĝeniero kaj vojaĝisto, partoprenanto de la novembra ribelo (n. 1791)
- 1876: Miĥail Bakunin, rusa revoluciulo kaj anarkiisto, teoriulo de liberecisma socialismo (n. 1814)
- 1876: Hieronymus von Bayer, germana juristo kaj profesoro (n. 1792)
- 1879: Amalie Winter, germana verkistino (n. 1802)
- 1886: Ludoviko la 2-a, reĝo de Bavario (n. 1845)
- 1893: Albert Schulz, germana literaturhistoriisto kaj juristo
- 1894: Nikolaj Ge, rusa pentristo kaj skulptisto, kunfondinto de Peredviĵniki-komunumo (n. 1831)
- 1901: Leopoldo Alas, hispana verkisto kaj literatura kritikisto, aŭtoro de la romano La Regenta (n. 1852)
- 1905: Jozefo Karolo de Habsburgo-Loreno, aŭstra-hungara generalo, honora membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1833)
- 1911: Felix Solmsen, germana klasika filologo kaj hindeŭropologo (n. 1865)
- 1921: José Miguel Gómez, kuba generalo, prezidento de Kubo (n. 1858)
- 1929: Charles Moureu, franca sciencisto kaj kemiisto, simpatianta al Esperanto (n. 1863)
- 1931: Kitasato Shibasaburo, japana kuracisto kaj bakteriologo (n. 1853)
- 1934: Theodor Däubler, aŭstra ekspresionisma verkisto, interesiĝanta pri kosmogonio, vojaĝisto (n. 1876)
- 1938: Charles Édouard Guillaume, franca Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de invaro (n. 1861)
- 1941: Karl Fischer, germana soldato kaj ĵurnalisto; pioniro de Wandervogel (n. 1881)
- 1943: Koĉo Racin, makedona poeto kaj revoluciulo (n. 1908)
- 1943: Árpád Radó, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (n. 1909)
- 1948: Osamu Dazai, japana verkisto (n. 1909)
- 1960: Georgi Atanasov, bulgara pianisto, komponisto kaj muzikinstruisto, fondinto de Esperanto-klubo en Plovdiv, kunredaktoro de "Rondiranto" kaj "Danubo", aktivulo de Bulgara Esperanto-Societo, aŭtoro de muzikaĵoj kun esperantaj titoloj, tradukisto de la broŝuroj de Théophile Cart, Louis de Beaufront kaj de la verkoj de Ivan Vazov (n. 1881)
- 1965: Martin Buber, aŭstra-israela juda filozofo kaj religiosciencisto, esploristo de judismo kaj ĥasidismo, tradukisto de Tanaĥo kaj Malnova Testamento, poligloto loĝinta ankaŭ en la Rusia Imperio, Svislando kaj en Germana Regno, aŭtoro de verkoj pri Naĥman el Braclavo kaj Baal Ŝem Tov, profesoro de la Hebrea Universitato de Jerusalemo (n. 1878)
- 1970: Gonzalo Roig, kuba muzikisto kaj komponisto, kunfondinto de simfonia orkestro, redifininta zarzuelon (n. 1890)
- 1972: György Békésy, hungara-usona Nobelpremiita fizikisto kaj fiziologo, kreinto de teorio pri funkciado de aŭdo-senso (n. 1899)
- 1975: José María Guido, prezidento de Argentino, advokato (n. 1910)
- 1976: János Sándor, rumania hungara kuracisto (n. 1888)
- 1980: Maryla Falk, pola orientalistino, sanskritologo kaj religiosciencistino esplorinta mitojn (n. 1906)
- 1980: Walter Rodney, gujana historiisto, sciencisto kaj aktivulo, murdita (n. 1942)
- 1982: Ĥalid bin Abdul-Aziz Al Saud, reĝo de Sauda Arabio (n. 1912)
- 1984: Jenő Szávai, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1923)
- 1986: Leszek Szuman, pola astrologo, ekonomikisto, spertulo pri reklamo, poligloto, tradukisto, parapsikologo kaj esoterulo (n. 1903)
- 1986: Benny Goodman, usona muzikisto kaj ĵaza klarnetisto (n. 1909)
- 1986: Dean Reed, usona kantisto, kiu iĝis rokenrola stelulo en Sovetunio (n. 1938)
- 1988: Emil Telmányi, hungara violonisto, profesoro de konservatorio (n. 1892)
- 2001: Oswald Haselbauer, aŭstra mezlerneja instruisto, esperantisto kaj tradukisto (n. 1909)
- 2004: Jennifer Nitsch, germana televida aktorino (n. 1966)
- 2005: Álvaro Cunhal, portugala komunisto kaj verkisto (n. 1913)
- 2007: Ernő Pungor, hungara kemiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1923)
- 2012: Roger Garaudy, franca marksista filozofo, konvertiĝinta al islamo (n. 1913)
- 2018: Béla Paudits, hungara aktoro, kantisto de muzikaloj (n. 1949)
- 2019: Edith González, meksika aktorino konata de telenoveloj (n. 1966)
- 2020: Jean Raspail, franca verkisto, vojaĝisto kaj monarkiisto apoganta Reĝan Aliancon, aŭtoro de furorlibro Tendaro de sanktuloj dum la Eŭropa migra krizo (n. 1925)
- 2023: Cormac McCarthy, usona verkisto kaj scenaristo (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 13-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|