16.09. Marŝalo Edward Rydz-Śmigły ordonis el Rumanio funkciigi eksterfrontan flankatakon, kiu la 26.09. estis transdonita en Varsovio al generalo Juliusz Rómmel kiel rajtigo inici militistan konspiron en la tuta lando
17.09. Stabestro Wacław Stachiewicz transdonis en Stanisławów ordonon funkciigi Sekretan Militistan Organizaĵon, kio realiĝis de Budapeŝto en preskaŭ la tuta Pollando
1.09. Kun kelkaj defendantoj de Pola Poŝto en Gdańsk estis ekbruligita per flamĵetilojorfino Erwina Barzychowska (mortis 50 tagojn poste) — la poŝtistoj defendis sin dum 14 horoj
7.10. En Varsovio kreiĝis konspira organizaĵo "Zbrojne Wyzwolenie" (Armita Liberigo), kiu novembre 1943 kunkreis Korpuson de Sekureco; Krakovo: en paŝtista epistoloĉefepiskopo Adam Sapieha skribis: La lastaj militaj eventoj kaj iliaj teruraj sekvoj ordonas de ni postuli pli multe ol dum la ordinara tempo. Per ekzemplo de oferemo, rezigno, kuraĝo kaj fervora laboro ni devus kuraĝigi la kredantojn
12.10. Nokte de la 11-a/12-a de oktobro nekonatoj ŝanĝis en Otorowo (proksime al Szamotuły) de komisardomo germanan flagon kun svastiko anstataŭante ĝin per la pola - pro tio germana polico mortpunis 10 virojn (5 publike pafekzekutis surloke)
1.11. En Varsovio komencis agadon konspira organizaĵo Polska Niepodlegla (Pollando Sendependa), kiu eldonis subteran gazetaron, instruis batali kaj agis pere de sabotado kaj flankatako
3.11. Varsovio: sur afiŝoj pri proklamo de ĜG la membroj de konspira organizaĵo Pola Popola Porsendependeca Kampanjo surgluis 1000 etikedojn kun la teksto: Komandanto Piłsudski dirus: kaj ni havas vin en postaĵoj
20.11. Varsovio: centra gazetorgano de konspira Defend-Komandejo de Pollando "Polska Żyje!" (Pollando Vivas!) publikigis programan deklaracion: Ideologio de la Defend-Organizaĵo de Pollando estas vortebla en tri koncizaj frazoj: batalo je la morto kaj vivo, batalo ĝis la plena venko, rilate al amikoj: pro nia kaj via libereco!, rilate al la siaj: Pollando pola, kristana, justa, potenca kaj libera!
22.11. Bukareŝto: "Kurier Polski" komentis sciigon pri pafmortigo de junulino Elżbieta Zahorska pro forŝiro de germanaj afiŝoj
3.08. Varsovio: konspira "Polska Żyje!" responde al demando ĉu poloj povas labori en germanaj institucioj konstatis, ke jes, sed ne en gvidaj postenoj
4.08. Nov-Jorko: "Nowy Świat" priskribis prelegon de Paul Super, direktoro de pola filio de la Kristana Asocio de Junaj Viroj, kiu post 18-jara restado en Pollando kaj helpo al polaj rifuĝintoj revenis: Se francoj havus la saman spiriton kaj batalus kiel poloj, Francio kaj Eŭropo hodiaŭ estus liberaj, kaj germanoj jam hodiaŭ estus venkita ŝtato; Londono: Gazetar-Organiza Bulteno de Monda Asocio de Poloj el Eksterlando informis, ke en Londono aperas kvar polaj revuoj ("Dziennik Polski", "Polska Walcząca", "Wiadomości Polskie", "Jestem Polakiem") kaj en la angla la dusemajna "Free Europe", dediĉita al internaciaj kaj polaj aferoj; oni malkaŝis interŝanĝon de leteroj inter Edvard Beneš kun Władysław Sikorski, kun danko al la pola ekzila registaro kaj al ŝipoj, kiuj helpis evakui ĉeĥoslovakajn pilotojn de Francio
9.08. "Walka" (Batalo), periodaĵo de Nacia Partio en enkonduka artikolo Ĝenerala linio kaj ties konsekvencoj konstatis, ke neniam germanoj sukcesos aktive kunlaborigi polojn kontraŭ judoj kaj Ni povas iri en internaj aferoj nek kun germanoj kontraŭ judoj, nek kun judoj kontraŭ germanoj. Ni iras propravoje
10.08. Funkciigita julie en Londono pola radiostacio "Marta" sendis unuan depeŝon adresitan al pola spionejo en Bukareŝto; Londona premiero de dokumenta filmoJeszcze Polska nie zginęła (surbendigita en Francio kaj Norvegio kaj produktita en Ĉikago en la pola kaj angla versioj Poland is not lost, en Argentino estis titolita Polonia Heroica) — en Usono kaj Britio spektis ĝin ĉirkaŭ 1 miliono da personoj; al Hoboken (Usono) tra oceano alvenis profesoroj Oskar Halecki kaj Manfred Kridl por lekcii en usonaj universitatoj
22.08. Konspira revuo "Walka" (Batalo) de Nacia Partio en artikolo Sovetoj kontraŭ Pollando konstatis, ke Sovetunio ne nur aneksis preskaŭ duonon de la ŝtato, sed detruas spurojn de la pola kulturo
23.08. En Grabarka Gestapo pafmortigis 25 personojn, suspektitajn pri partopreno en la Pola Rezistomovado
25.08. En Londono aperis revuo de polaj socialistoj "Robotnik Polski w Wielkiej Brytanii" (Pola laboristo en Britio) kun interalie kritika recenzo de malutila anglalingva libro pri Pollando; en Latrun (Palestino) aperis revuo de polaj soldatoj "Ku Wolnej Polsce" (Al Libera Pollando);
28.08. Konspira "Pobudka" en la artikolo Datreveno de la granda ago skribis: Tempodaŭro de nia rezisto, nia batalo ne nur kun germanoj, sed ankaŭ kun Rusio - ne estas la plej grava. (...) El Pollando eliris sankta batal-slogano pri libereco, civilizo, kulturo, la plej sanktaj idealoj de kristana mondo (...) Nur poloj, krom britoj, nederlandanoj kaj norvegoj portas alten la honor-flagon, des pli alten kaj fiere, ke la unuaj trapasis batalbapton en ĝia defendo
8.10. En Varsovio al konspira revuo "Znak" oni aldonis kvarpaĝan flugfolion Manifesto de junaj poloj emfazanta, dum fermo de lernejoj, tri virtojn: karakteron, scion kaj korpo-hardecon;
18.10. En Varsovio centra organo "Walka" (Batalo) de konspira Nacia Partio aperigis artikolon Ni sekvos nian vojon
20.10. En Varsovio centra revuo de organizaĵo Polska Niepodległa (Pollando Sendependa) "Jutro PN" (Morgaŭo de PS) en artikolo Ni devus krei ĉiutagan gazetaron apelaciis pri interkonsento de redakcioj, ĉar "Wiadomości Polskie" (Polaj Sciigoj) aperas merkrede, "Biuletyn Informacyjny" vendrede, "Jutro" (Morgaŭ) sabate, kun sugesto, ke la aliaj semajnrevuoj ("Polska Żyje", "Znak", Walka", "WRN" ktp) aperu en ceteraj tagoj de la semajno
23.10. En Poznań aperis 2680 ekzempleroj de multobligita konspira revuo "Polska Narodowa" (Nacia Pollando)
25.10. En Varsovio komenciĝis Tagoj de Germana Kulturo — en konspira revuo "Walka" (Batalo) aperis anonime versaĵo de Konstanty Ildefons GałczyńskiKanto pri la soldatoj de Westerplatte, represata en konspira gazetaro kaj antologioj de poezio
22.11. Varsovio: en "Walka" aperis vasta artikolo Ukrainaj kunokupantoj en kiu oni asertas, ke ukrainoj de Ziemia Czerwieńska (landlime de Ukrainio kaj sud-orienta Pollando) "en la plej pezaj momentoj de la pola batalo kontraŭ la germana invado ankoraŭfoje deklaris sin kiel niaj malamikoj";
1.08. Konspira revuo "Polska Walczy" (Pollando Batoalas) en vasta artikolo Pola-rusa pakto konstatas: Rusio estas eterna malamiko de Pollando. Rabemo de Rusio estas fenomeno de ĉiam tiel tragike kaj tiel dolore de ni spertata dum nia tuta historio; en la unua n-ro de la konspira "Myśl. Pismo Młodych" (Penso. Revuo de Junuloj) de la Asocio de Polaj Sindikatistoj aperis averto: Ni devas bone konscii ke la soveta propagando estas por ni en la nuna momento multe pli danĝera ol la germana
30.08. En Nov-Jorko aperis unua n-ro de semajnrevuo "The Polish Review", eldonata de Pola Informa Centro, postmilite - dusemajnrevuo kaj poste ĝis 1949 - monatrevuo; en Toronto komenciĝis Ĝenerala Kunveno de la Asocio de Poloj en Kanado - por ĉirkaŭ 1300 polaj infanoj certiganta instruadon pri Pollando
11.09. En Britio revuo "Dziennik Żołnierza" (Ĵurnalo de Soldato) en la artikolo "Subtera pola gazetaro" informas, ke en Ĉefgubernio aperas pli ol 100 konspiraj revuoj en eldonkvanto de 500-1500 ekzempleroj, legataj averaĝe de 3 milionoj da legantoj; en Varsovio konspira revuo "Biuletyn Informacyjny" en la artikolo "Sovetaj sufloroj" kontraŭstaras al la soveta propagando provokanta flankatakojn; en Lodzo aperanta konspira revuo "Na Barykadzie" (Sur Barikado) ŝanĝis la titolon al "Walka Ludu" (Batalo de Popolo)
9.10. Taĉmento de Popola Gvardio atakis malliberejon en Kraśnik kaj liberigis ĉirkaŭ 40 personojn
1.11. En Varsovio komencis validi polica horo inter la 20-a vespere ĝis la 5-a matene; Pola Enlanda Armeo sukcese atakis arestejon de sekureca polico en Bjalistoko; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Brzeżany (nun Ternopila provinco) batalis kontraŭ la Ukraina Ribela Armeo defende de Buszcze kaj Pisarówka - nur etan nombron de polaj familioj oni sukcesis savi, domaro bruliĝis, multaj poloj pereis;
11.08. En Mogilno aperis la lasta 34-a n-ro de, eldonata de novembro 1942, subteraskolta revuo "Czuwaj" (Estu atenta!)
12.08. Speciala taĉmento de Pola Enlanda Armeo forkondukis en Varsovio bankan aŭton kun pli ol 105 milionoj da zlotoj - dum 2,5 minutoj likvidis kelkpersonan germanan eskorton, du polaj soldatoj vundiĝis - la Operaco Montarano („Akcja Góral”) apartenas al la plej bone aranĝitaj flanke de Pola Subtera Ŝtato, preparoj daŭris 14 monatojn kaj partoprenis ĝis ĉirkaŭ 50 personoj
1.09. En Poznań reaktiviĝis konspira organizaĵo "Polska Niepodległa" (Pollando Sendependa) kun spiona, sabota kaj propaganda celo
15.09. Britaj aviadiloj kelkfoje malsuprenĵetis en arbaroj de Grandpolujo helpon por partizanoj; soldatoj de Pola Enlanda Armeo pafmortigis en Vilno agenton de Gestapo
19.09. Membroj de rezistomovado pafmortigis en Dąbrowa Górnicza germanan policanon kaj en komunumo Miniany 2 ukrainajn policanojn
1.09. Batalo de Mokra (apud Kłobuck) — Volinia BrigadaKavalerio dum la tuta tago haltigis la 4-an Kirasitan Divizion, polaj perdoj: 530 soldatoj, en tio 27 oficiroj, mortigitaj, vunditaj kaj perdiĝintaj, kaj 300 ĉevaloj; germanaj perdoj: pli ol 100 tankoj kaj kelkcent soldatoj.
Rezistado eksterlande
28.10.1943: En Proksima Oriento aperis libro "Historia ideo de la pola ŝtato" de Jan Szułdrzyński kiel unua volumo de la Biblioteko de "Blanka Aglo".