Kunlaborismo estas volonta kunlaborado de persono aŭ reĝimo kun malamikaj kaj eksterlandaj fortoj kontraŭ ilia propra lando[1]. Ĝi leĝe estas rigardebla kiel formo de alta perfido.
Fakte la regoteritorio de la registaro de Vichy nur ampleksis 60 procentojn de la teritorio de kontinenta Francio (vidu la apudan mapon) kaj la transmarajn teritoriojn. La resto de Francio estis administrata de nazie germania armeestro en Parizo, kaj la pleja nordo de la ŝtato (departementojNord kaj Pas-de-Calais) de germania armeestro en Bruselo. En la nazie okupita zono de Francio ĉiuj leĝoj de la reĝimo de Vichy nur ekvalidis, kiam la germana armeestro eksplicite jesis kaj subskribis ilin. Sed ankaŭ en la teritorio de la reĝimo de Vichy, la franca registaro fakte ne estis sendependa de la milite venkinta nazia Germanio: eblas nomi la Vichy-an reĝimon kolaboranto kaj satelita ŝtato de Nazia Germanio. Dum la jaroj 1940-44 la reĝimo de Vichy helpadis germanojn kaptadi judojn sur la teritorio de Francio, sume estis kaptitaj pli ol 60 mil judoj kaj senditaj per vagonaro al la koncentrejoj interalie al Aŭŝvico.
Proksimume 63.000 da ili estis murditaj aŭ mortis antaŭe pro la katastrofaj kondiĉoj de loĝado, transporto kaj pritrakto. Inter ili troviĝis ĉirkaŭ 6.000 infanoj. Nur 1.467 travivintoj estis liberigitaj, pere de sveda sendita kaj reprezentanto de la Ruĝa Kruco kune kun la Aliancitaj Militfortoj la 18-an de aŭgusto 1944. Naŭ el dek transportitaj francaj judoj estis deportitaj tra Drancy al Oriento. El la ĉirkaŭ 200.000 deportitoj, ĉirkaŭ 76.000 estis forkondukitaj de la nazioj. La koncentrejo, unue sub franca administracio, estis ekde la 2-a de julio 1943 gvidata de Alois Brunner, asistata de kvar SS-oficiroj. La franca personaro estis maldungita. Ili nomumis malliberigitojn kiel koncentrejan policon ("Membres du Service d'Ordre"). La ceteraj grandaj francaj kolektejoj por judoj troviĝis en la koncentrejo Royallieu en la departemento Oise, la transitejo Pithiviers (departemento Loiret) kaj, en la sama departemento, Beaune-la-Rolande.
Post la germana okupado de Francio en majo kaj junio 1940, granda konstruaĵo, la Cité la Muette, unue planita kiel publika loĝkonstruejo, sed poste uzata kiel polica kazerno, estis konfiskita de la germana armeo Wehrmacht kaj transformita en la ĉefan malliberejon por judoj, sed ankaŭ por anoj de aliaj etnaj aŭ sociaj malplimultoj.
Kiel aliaj malliberejoj en Francio, la transira koncentrejo Drancy estis starigita laŭ ordono de la okupadforto sub respondeco de la alta SS-policgvidanto kaj estis submetita al la kontrolo de la SS ĝis julio 1942 sub Theodor Dannecker, ĝis junio 1943 Heinz Röthke kaj ekde la 3-a de julio Alois Brunner. Ĝi estis elektita pro sia proksimeco al la granda stacidomo. La koncentrejo estis malfermita post homĉasado kontraŭ parizaj judoj en aŭgusto 1941, kiam 4.000 homoj estis arestitaj. Pluaj ondoj de arestoj kontraŭ judoj estis faritaj de la franca polico laŭ decido de la Reĝimo de Vichy de marŝalo Philippe Pétain ekde 1941 ĝis 1944 ne nur en la okupata zono, sed ankaŭ en la "neokupata" suda zono. Tiuj direktiĝis ankaŭ kontraŭ la judoj fuĝintaj el Germanio kaj Aŭstrio al Suda Francio, kiuj en koncentrejoj atendis sian vizon, sian ŝipvojaĝon aŭ sian eliron en landon sen persekutado (plej ofte Usono aŭ Meksiko, Kubo, Ĉinio aŭ transiran vizon por Hispanio aŭ Portugalio.
La koncentrejo en Drancy estis kvaretaĝa U-forma konstruaĵo ĉirkaŭ proksimume 400 m longa, proksimume 40 m larĝa interna korto de la arĥitektojMarcel Lods kaj Eugène Beaudoin, origine konceptita por 700 homoj, en kiu tamen, dum sia kulmina tempo, pli ol 7.000 homoj estis enfermitaj. Ĝi servis ankoraŭ en oktobro 1939 al la franca polico por internigi aktivajn komunistojn, kaj komence de la milito oni enfermis tie francajn militkaptitojn, poste kaptitajn jugoslavajn kaj grekajn civilulojn. La koncentrejo estis ĉirkaŭata de pikdrato kaj ĉe ĉiuj kvar anguloj de gvatturoj kaj gardata de francaj ĝendarmoj. Surbaze de dokumentoj kaj atestoj, la malhumanaj kondiĉoj kaj la brutaleco de la francaj gardistoj en Drancy estas pruvitaj, interalie la tuja disigo de etaj infanoj disde iliaj gepatroj ekde ilia alveno.
Klaus Barbie, la fifama buĉisto de Liono, forkondukis ĉiujn judajn infanojn kiujn li povis kapti ĉe traserĉadoj de francaj infanhejmoj, al Drancy, de kie ili estis por murdiĝo senditaj al la koncentrejoAŭŝvico (vidu ankaŭ: Infanoj de Izieu).
Ankoraŭ en novembro 1941, proksimume 800 internigitaj malsanuloj sub 18 jaroj estis liberigitaj. En decembro 1941, kiel venĝo pro franca atako al germana policoficiro, 40 malliberuloj de Drancy estis ekzekutitaj. La armeestro en Francio, Otto von Stülpnagel, ricevis de la ĉefstabo de la Wehrmacht en Berlino ade postulojn mortpafi ostaĝojn kiel venĝo pro atencoj de la rezistado kontraŭ germanaj soldatoj kaj policistoj. Responde, Stülpnagel postulis siavice en 1941 la deportadon de "pli grandaj amasoj da judoj kaj komunistoj al Oriento", ĉar tiu "efikas multe pli malinstige al la franca loĝantaro ol la amasaj mortpafadoj kiujn ĝi ne komprenas".
En la sama monato, la majoroWalter Bargatzky, juristo, kiu apartenis al la germana arme-administrado en la hotelo Majestic, faris unuafoje detalan raporton de okulatestanto pri la amasaj mortigoj norde de Kievo en Babi Jar. Tiu priskribo rapide cirkulis en la germana stabo. Komence oni ankoraŭ opiniis, ke temas eble pri amasmortigoj pro lokaj kialoj kaj limigitaj al lokaj kondiĉoj. Sed kiam Reinhard Heydrich post la Wannsee-konferenco faris ekskluzivan prelegon antaŭ altranguloj de la Hotelo Majestic, la 7-an de majo 1942, en kiu li parolis pri provoj mortigi judojn per speciale preparitaj ŝarĝaŭtomobiloj, kies ellasgasoj devis mortigi la deportitojn kaj en tiu kunteksto unuafoje uzis la vorton gasumado, por la ĉeestantoj jam ne estis dubo pri la sorto de la judoj de Drancy. Ĉe tiu okazo, Heydrich enkondukis la novan polic- kaj SS-gvidanton de Parizo, Carl Oberg, kiu jam ne, kiel liaj antaŭuloj, dependis de ofica helpo de la armekomandanto de la francaj instancoj, sed havis nun rektan permeson je deportado. Li estis fifama pro sia ĉikana konduto, ekz-e malpermeso de muziko, de kartludado aŭ danco aŭ la rifuzo de helppakaĵoj de parencoj kaj helporganizaĵoj al la malliberuloj.
Ĉar okazis aeratakoj de la aliancanoj al la parizaj stacidomoj, tra kiuj la deportaj trajnoj veturis tage kaj nokte, okazis ke ŝlositaj vagonoj pro la bombado rompiĝis kaj malliberuloj fuĝis. Por povi pli rapide distingi ilin disde aliaj homoj, la respondeculoj havis la fian ideon transporti judojn jam nur nudaj. Pro tio, tiuj transportoj ricevis la kromnomon "nudtransportoj". Bargatzky, kiu apartenis al la germana rezistado kontraŭ la naziismo (atenco de la 20-a de julio 1944) kaj kiu, ĉe sukceso de la atenco estis elektita kiel reprezentanto de la akuzo kontraŭ la respondeculoj de la okupad-krimoj, estis kolektinta tiujn detalojn, por fari ilin bazo de akuzo je "subfosado de la armespirito".
Laŭ esploroj de Serge Klarsfeld, 42 trajnoj kun 40.450 deportatoj forlasis Drancy tra la stacidomo Bourget-Drancy inter la 17-a de marto 1942 kaj la 23-a de junio 1943. 21 trajnoj transportis 22.450 deportatojn en la morton tra la stacidomo Bobigny en la nordo. 58 el tiuj transportoj atingis la koncentrejonAŭŝvico-Birkenau (en okupita Pollando fare de Germanio), po du morttrajnoj iris al la koncentrejoMajdanek (en okupita Pollando fare de Germanio) kaj al la ekstermkoncentrejo Sobibor (en okupita Pollando fare de Germanio) kaj unu al Kaŭno en la okupita fare de germanoj la teritorio de Litovio kaj al la urbo Talino en Estonio (okupita fare de de Germanio). Ĝis julio 1943, la trajnoj estis akompanataj de SS-gardistoj kaj de francaj ĝendarmoj. Poste aldoniĝis ankaŭ polico el Germanio.
Multaj francaj judaj intelektuloj kaj artistoj estis tenataj kaptite en Drancy, ekz-e Max Jacob, la filozofo Tristan Bernard kaj la koreografo René Blum.
La Nacia Registaro de Vidkun Quisling: la 5-an de decembro1940, Vidkun Quisling flugveturis al Berlino por oficiala traktado pri la estonteco de Norvegio. Li dum tiu renkonto konsentis mobilizi volontulojn por kunbatali ĉe la germana SS (organizaĵo) / Schutzstaffel (SS). En januaro, la SS-estro Heinrich Himmler alvenis al Norvegio por superkontroli la preparadon de la mobilizo. Quisling klare opiniis, ke se Norvegio bone subtenis Nazian Germanion sur la batalkampoj, tiam estus neniu kialo por germana aneksado de Norvegio. Li tiucele rifuzis la instalon en Norvegio de germana SS-brigado rekte dependa de Hitler[3]. Li cetere malmoligis sian sintenon rilate al Britio, kiu tiam gastigis la ekzilitan reĝon, kaj kiun li ne plu konsideris kiel amikon de Skandinavio. Quisling fine harmoniigis la norvegan politikon pri judoj kun tiu de Germanio : li faris paroladon en Frankfurto la 26-an de marto1941, en kiu li advokatis devigan ekzilon sed atentigis ke li ne estis subtenanto de fina solvo[3].
Muhammad Amin al-Husajni (en araba, أمين الحسيني, transskribita ankaŭ kiel Husseini, Hussaini kaj aliaj) (Jerusalemo, ĉ. 1895 - Beirut, 4a de julio 1974) estis naciista araba palestina estro kaj religia islama estro kiel granda muftio de Jerusalemo. Entuziasma kontraŭjudisma, li estris nombrajn pogromojn kontraŭ judoj dum la Brita Mandato Palestino, kaj iĝis la ĉefa islama aliancano de la Tria Regno dum la Dua Mondmilito.[4] (vidu la du apudajn fotojn)
La Sociala Respubliko Itala (italeRepubblica Sociale Italiana, RSI) estis ŝtato kreita de italaj faŝistoj post la 25-a de julio1943 (la dato de la eksigo de Benito Mussolini kiel itala ŝtatestro).
Ĝia ĉefurbo estis Salò ĉe Garda-Lago; tial oni foje nomas ĝin "Respubliko de Salò".
Antaŭhistorio
Je la 3-a de septembro1943 Italio sekrete subskribis armisticon (fakte kapitulacon) kun la okcidentaj aliancanoj.
Je la 8-a de septembro la interkonsento estis diskonigita de Radio Alĝero je la 17.30; duonhoron poste la usona generalo Dwight D. Eisenhower konfirmis ĝin per la vortoj: "La itala registaro ordonis al siaj armitaj fortoj kapitulaci sen kondiĉoj."
Je la 19.45 marŝalo Pietro Badoglio anoncis radie, ke dum la nokto la armeo estos dissolvita; kelkajn tagojn poste, kiam germanoj transprenis la regadon de Romo, li fuĝis suden al Brindisi. Mussolini estis arestita de italaj aŭtoritatoj, sed je la 12-a de septembro liberigita de germanaj paraŝutistoj.
La faŝismaj gvidantoj, kiuj volis daŭrigi la rezistadon, establis la Socialan Respublikon en la norda parto, kvankam ili tie estis batalataj de italaj partizanoj. Mussolini je la 23-a de septembro iĝis estro de la respubliko.
RSI havis proprajn juron, poŝton kun poŝtmarkoj, armeon (ENR = Esercito Nazionale Repubblicano = Nacia Respublika Armeo) kaj radion, eĉ aŭtomobilsignojn.
La germana influo
La respubliko tamen ne estintus vivkapabla longe sen protekto de germanaj trupoj, kiuj aplikis represaliojn kontraŭ partizanoj kaj eĉ kontraŭ la loĝantaro (vidu Masakro de Marzabotto). Fakte la germana influo al la respubliko estis konsiderinda. RSI parte transprenis leĝojn de la germana regno kaj ne malhelpis fortransportadon de italaj judoj al la koncentrejoj.
La fino de RSI
Oficiale oni konsideras fino de la respubliko la 25-an de aprilo1945, kiam Mussolini foriris de Salò por rifuĝi en Svislando. La lastaj germanaj unuoj en Italio kapitulacis je la 2-a de majo.
1939: kunfondis la Sagokrucan Partion, apogate far la nazioj politike kaj mone
1944.15-a de oktobro: per puĉo venis al la ŝtatestreco. Li sindoneme apigis la germanajn naziojn per militaj kaj ekonomiaj rimedoj.
La deveno de eksterlandaj (alilandaj) soldatoj de Waffen-SS (La Waffen-SS /germana vorto por "Armita SS"/ estis la milita fako de la organizaĵo Schutzstaffel ("Protekta Skadro") aŭ mallonge SS)
↑ Culla, Joan B. (2005). La tierra más disputada: el sionismo, Israel y el conflicto de Palestina. Alianza Editorial S.A. p. 129. ISBN 84-206-4728-4.
↑Ukrainoj ankaŭ militservis en la divizioj: SS "Leibstandarte", SS "Adolf Hitler, SS "Totenkopf", SS "Vikingo", SS "Hohenstaufen", SS "Frundsberg", SS "Reichsführer", SS "Maria Theresia", SS (1 belorusa), SS "Dirlewanger", (1 rusa).