Ĉi tiu artikolo temas pri skribsistemoj kombinantaj majusklojn kaj minusklojn. Por informoj pri la signifo paleografia, vidu la artikolon Majuskla skribo.
Majusklo (aŭ grandlitero aŭ ĉeflitero) estas unu el du formoj, kiujn povas havi ĉiu litero de la Esperanta alfabeto kaj de aliaj duusklaj alfabetoj (novlatinaj, cirilaj, novgreka). La dua formo estas minusklo aŭ „malgranda litero“.
Jen la majuskloj de Esperanto (en la tabelo ĉe la dekstra rando):
Nomuskla skribo
La nomojn proprajn oni komencas per majusklo kaj daŭrigas per minuskloj: „Petro“, „Ŝekspiro“, „Ĉinio“, „Unesko“. Tio estas la nomuskla skribo.
La titoloj de literaturaj verkoj, filmoj, la nomoj de artaĵoj aŭ muzikgrupo apartenas al la sama klaso: „Hura!“, „Amplifiki“ ktp.
Tian skribon oni uzas ankaŭ por marki la komencon de frazo.
Krom tiuj tute internaciaj uzmanieroj en diversaj lingvoj ekzistas pli specialaj reguloj pri nomusklo; la regulojn esperantajn vd en la paĝo pri la Alfabeto de Esperanto.
Skribo tutmajuskla
En la siglaj nomoj ofte aperas la skribo tutmajuskla: UEA, UNO.
Tutmajuskligon oni ofte uzas por emfazi parton de teksto, precipe kiam la mankas la normalaj emfazaj rimedoj (per kursivo ktp — ekz-e en retpoŝto). Oni tamen ne trouzu tiun rimedon, kutime oni perceptas ĝin kiel miskondutan „kriadon“.
Speciala okazo de tia emfazo estas apartigo de la familinomo disde aliaj nomoj de persono, precipe kiam mankas la pli konvenaj majuskletoj.
Historio
Historie la majuskloj de la nunaj usklohavaj alfabetoj estas ĉerpitaj el la majusklaj skriboj antikvaj, kie ili estis la sola literspeco (do, tiuj alfabetoj estis senusklaj). Diversaj alfabetoj antikvaj restas tiaj ekz-e la hebrea aŭ la kartvela alfabeto. Fakte, en la kartvela siaspeca majusklo ekzistas: en titoloj literoj estas skribitaj sen vostetoj supren kaj suben, kvazaŭ inter du paralelaj linioj (vidu, ekzemple, la supran maldekstran parton de la tbilisa forumo [Forum.ge http://forum.ge/]).