25-a de julio
La 25-a de julio estas la 206-a tago de la jaro (la 207-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 159 tagoj restas.
Je la 25-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 285: Imperiestro de Romio Diokleciano nomumis kunimperiestro Maksimianon
- 306: Konstantino la 1-a de la Romia Imperio iĝis romia imperiestro - transforminta Bizancon al Konstantinopolo, kiu por pli ol mil jaroj iĝis ĉefurbo de Bizanca imperio, sanktulo de Ortodoksa Kristana Eklezio
- 315: Romo: triumfa Arko de Konstanteno finkonstruiĝis apud Koloseo por memorfesti la venkon kontraŭ Maksencio
- 325: Ekumena unua koncilio de Niceo finiĝis - Kredo Nicea akceptita
- 885: Rueno estis prirabita de vikingoj
- 1064 : Fernando la 1-a forpelis maŭrojn el Koimbro
- 1110: 8-aĝa Matilda kroniĝis en Majenco
- 1139: Grafo Alfonso la 1-a post venko super maŭroj en la batalo de Ourique fondis Reĝlandon Portugalio akceptante la titolon reĝo de Portugalio
- 1261: Latina imperio, ekzistanta de 1204, finiĝis - bizanca imperiestro Mikaelo la 8-a Palaeologa rekonkeris Konstantinopolon
- 1300: Venceslao la 2-a (Bohemio) kroniĝis en Gniezno kiel reĝo de Pollando
- 1315: Silezio: en Świdnica rezulte de inkvizicia enketado oni ŝtiparumis ĉirkaŭ 50 valdanojn
- 1410: Pola-litova armeo, gvidata de Ladislao la 2-a Jogajlo, atingis Malborkon post la batalo de Grunwald
- 1434: Ladislao la 3-a, filo de Ladislao la 2-a Jogajlo, kroniĝis kiel reĝo de Pollando
- 1502: Ĉeĥio: reĝaj urboj formis armean unuon por protektiĝi kontraŭ la nobelaro - ĉi tio atestis pri malforteco de la reĝa registaro
- 1510: En Krakovo aperis unua en Pollando presejo de pollingvaj libroj - fondita de Florian Ungler el Bavario
- 1536: Hispanaj kolonioj: hispanoj fondis la urbon Santiago de Cali en la nuna Kolumbio
- 1547: Henriko la 2-a kroniĝis en Reims
- 1554: Nupto de la angla reĝino Maria la 1-a kun hispana tronheredonto Filipo la 2-a
- 1564: Maksimiliano la 2-a post morto de sia patro Ferdinando la 2-a iĝis romia-germana imperiestro
- 1567: Hispana Imperio: hispanoj fondis Karakason, la nunan ĉefurbon de Venezuelo
- 1593: Reĝo de Navaro, dufoja apostato, Henriko la 4-a konvertiĝis al katolikismo forlasante kalvinismon en Baziliko de Saint-Denis
- 1625: Lev Sapieha estis nomumita granda hetmano de Grandprinclando Litovio
- 1628: Germana astronomo, astrologo kaj matematikisto Johannes Kepler alvenis kun la familio al Żagań, invitita de duko Albrecht von Wallenstein, kiu certigis al li loĝejon, observatorion, konstruis presejon kaj pagis stipendion
- 1648: Dum la Tridekjara Milito sveda armeo invadis Pragon laŭ ordono de la sveda reĝino Kristina kaj prirabis ĉeĥajn artaĵojn de Rudolfo la 2-a, el kiuj ili forprenis rarajn artobjektojn, ekzemple la Diablan Biblion
- 1655: Sveda diluvo komenciĝis en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj - en Ujście pola rezervarmeo kapitulacis antaŭ la sveda armeo de reĝo Karolo la 10-a Gustavo
- 1792: Manifesto de Karlo Vilhelmo Ferdinando pri nepermesebla perforto kontraŭ Burbonoj
- 1797: Dum malvenka marbatalo kun hispanoj apud Santa Cruz de Tenerife brita admiralo Horatio Nelson perdis la dekstran manon
- 1799: Franca militiro al Egiptio: Napoleono venkis turkojn en batalo de Abukiro
- 1814: Senrezulta, sed la plej sanga sur teritorio de Kanado, batalo de Lundy's Lane (apud Niagara Falls) kadre de brita-usona milito
- 1819: En Kolombio, sendependistoj venkis monarkiistojn en la batalo de Pantano de Vargas
- 1826: Kvin decembristoj estis pendumitaj
- 1828: En Vieno fondiĝis fabriko de pianoj - Bösendorfer
- 1893: Grekio: malfermo de la Korinta kanalo dispartiganta Peloponezon de la cetera teritorio, liganta Egean Maron (golfo de Korinto) kun Ionia Maro (Sarona Golfo) tra la Istmo de Korinto
- 1895: En Sceaux okazis modesta nupto inter gesciencistoj franco Pierre Curie kaj polino Marie Curie
- 1895: Bohemio: elektra tramo ekfunkciis en Teplice
- 1898: Usono invadis Puerto Ricon
- 1905: Koreio iĝis japana protektorato
- 1909: Louis Blériot kiel unua per aviadilo Blériot XI transflugis la Manikan markolon
- 1909: En Katalunio komenciĝas Tragika Semajno, serio de parte perfortaj protestoj kontraŭ varbigo de 40.000 hispanaj rezervistoj por uzo en Maroko
- Unua Mondmilito
- 1920: Batalo apud Sidoriv (proksime al Husiatyń, nuna Ternopila provinco) — Armeo de Ukraina Popola Respubliko frakasis bolŝevikojn
- 1920: Soveta-Pola Milito:
- Malvenko de la pola 1-a Belorusa-Litova Divizio batalanta apud Roś (nordokcidente de Vaŭkavisk) kontraŭ 5 sovetaj divizioj, elirinta de ĉirkaŭigo
- Al Varsovio alvenis franca-brita Interalianca Misio
- 1921: Belgio kaj Luksemburgo ekonomie kaj valute unuiĝis, kio poste rezultigis kreon de Benelukso
- 1923: Sovetunio: Karelia ASSR estis fondita
- 1930: Voĉdono de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio pri universala enkonduko de elementa lernejo
- 1932: Pollando kaj Sovetunio subskribis en Moskvo pakton pri neagreso — rompitan de komunistoj en 1939 sen deklaro de la milito
- 1934: Dum puĉo estis murdita kanceliero Engelbert Dollfuß - aŭstraj nazioj komencis sensukcesan provon transpreni regopovon kaj ligi Aŭstrion al Germanio
- 1935: Konkordato de Jugoslavio kun Vatikano
- Hispana Enlanda Milito
- 1939: En apudvarsovia spioncentro la pola spionorganizaĵo transdonis al la brita kaj franca rezultojn de laboroj pri rompo de ĉifroj de la germana maŝino Enigma, faritaj de polaj kriptologoj Marian Rejewski, Jerzy Różycki kaj Henryk Zygalski
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: Ĝenerala guberniestro Hans Frank deklaris al germanaj oficistoj de Lublin-regiono, ke Ĝenerala Gubernio estos en la plej proksima tempo "libera de judoj" (Judenfrei); ĉefkomandanto de la Svisa Armeo, generalo Henri Guisan, ordonis kontraŭstari eblan germanan invadon; germana postkura ŝipo sinkigis en la Manika Markolo francan ŝipon transportanta de Britaj Insuloj al Francio 1100 soldatojn, kiuj ne aliĝis al generalo Charles de Gaulle kaj estis repatriigataj - pereis preskaŭ 400; batalo pri konvojo CW-8 (21 ŝipoj) sur la Manika Markolo - germanaj subakviĝistoj sinkigis 5 ŝipojn, damaĝis 2 destrojerojn kaj pluaj 5 ŝipoj
- 1941: Operaco Barbaroso: Ruĝa Armeo malfondis la Fronton de Rezervaj Armeoj, kies komandantoj transiris al staboj de du rezervaj Armeaj Grupoj, 32-a Armeo transiris al Fronto de Moĵajska Defend-Linio, 28-a, 29-a kaj 30-a al Okcidenta Fronto (ene de Orienta Fronto), 24 kaj 31-a al rezervaj grupoj; Ĉefepiskopo de Ukraina Grek-Katolika Eklezio en Lvovo eldonis paŝtistan epistolon, alvokantan al apogo de germanoj; Mediteraneo: sensukcesa nokta provo ataki havenon La-Valeto fare de itala militŝiparo
- 1942: Operaco Reinhardt: SS kaj Gestapo pafmortigis en Tylawa (apud Dukla) ĉirkaŭ 800 judojn; Orienta Fronto: 14-a Kirasita Korpuso de germana 6-a Armeo atingis Don nord-okcidente de Kalaĉ; nokte RAF atakis Duisburg; unuafoje en Ruĝa Armeo ekde Operaco Barbaroso aperis militaj pununuoj, kien estis sendataj soldatoj, kiuj faris krimojn
- 1943: Porajmos: germanoj ekde la 26-a de februaro 1943 ĝis tiu ĉi tago lokigis en koncentrejo Aŭŝvico pli ol 20 mil ciganojn; Volinia masakro: ukrainoj murdis dekkelke da polaj familioj en Nowy Dwór (proksime al Kovel, nun en Volina provinco); Faŝisma Italio: Granda Faŝisma Konsilantaro faligis Beniton Mussolini post voĉdono de la tagordo prezentita de Dino Grandi Mussolini troviĝinta en malplimulto prezentas sian eksiĝon al reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a, kiu samtage lin arestis helpe de korpuso de la Karabenistoj - posteula marŝalo Pietro Badoglio konsistigis registaron sen faŝistaj ministroj; unua atako de leningradaj partizanoj en la linio Pskovo-Ostrov - detruo de 3000 m de fervojlinio kaj 1900 m de telegraf-telefoniaj linioj; 8-a Aviada Armeo atakis Hamburgon
- 1944: Pola Subtera Ŝtato: komandanto de Pola Enlanda Armeo distingis gvidantojn de la Varsovia geto kaj Bjalistoka geto pro la batalo kontraŭ okupanto; Germana polico pafmortigis en Nowa Ostrołęka (proksime al Grójec) dekkelkajn polojn, fuĝintaj de provizora koncentrejo; kompanio de la 71-a infanteria regimento de Pola Enlanda Armeo frakasis en ĉirkaŭaĵo de Undy (proksime al Zambrów) SS-taĉmenton kaj liberigis 150 eskortatajn sovetajn militkaptitojn taĉmento de EA ekregis Wolbrom frakasante deponejojn; usona 15-a Aviada Armeo atakis de sovetaj aerodromoj aerodromon en Mielec; trupoj de la 1-a Belorusa Fronto ĉirkaŭigis 3 germanajn diviziojn apud Bresto kaj atingis mezan Vistulon apud Dęblin kaj Puławy; nokte de la 25-a/26-a de julio okazis operaco "Ponto III": pola ekzila registaro liveris per aviadilo kurierojn al okupata Pollando, kiu revene al Italio kunportis akiritan apud Okcidenta Bugo raketon V-2 kune kun dokumentado kaj tri kurieroj al Britio; soveta gazetaro publikigis alvokon de 16 germanaj militkaptitaj generaloj al oficiroj de germanaj Armitaj fortoj pri forigo de Hitlera reĝimo kaj fino de la milito; kadre de Operaco Overlord komenciĝis Operaco Cobra - ekapero de usonanoj en Normandia pontokapo Saint-Lô
- 1945: Oni subskribis britan-francan interkonsenton ke la francaj trupoj evakuiĝos de orienta Sirio kaj restos marborde de la okcidenta kaj en Libano, krom tio Francio kontrolos kelke da aerodromoj
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: Augustów-traserĉo finiĝis en Suvalkio — la Ruĝa Armeo kaj NKVD, apogataj de 2 kompanioj de la Pola Popola Soldataro kaj sekureca servo de Augustów kaj Suwałki arestis kaj torturis pli ol 7 mil polojn, el kiuj preskaŭ 600 sekrete murdis landlime de Pollando kaj Belorusa SSR, apud Litova SSR
- 1952: Anekso de Porto-Riko fare de Usono
- 1957: Respubliko Tunizio proklamiĝis sub prezidanteco de Habib Burgiba
- 1959: Unua aeroglita boato trairis Manikan Markolon dum iom pli ol du horoj
- 1968: Papo Paŭlo la 6-a eldonis enciklikon Humanae vitae malpermesanta al katolikoj kontraŭkoncipon, dum la kulminanta seksa revolucio
- 1976: Oni fotis la unuan fojon tiel nomatan marsan vizaĝon
- 1978: Britino Louise Brown iĝis unua infano naskita post fekundigo in vitro
- 1984: Soveta kosmonaŭtino Svetlana Savickaja kiel unua virino spertis eksterveturilan agadon
- 1992: La 25-a Somera Olimpiko komenciĝis en Barcelono
- 1995: Terorismo: 8 personoj pereis kaj 80 vundiĝis en bomba atenco en metroo de Parizo
- 1996: Puĉo okazis en Burundo
- 2000: Flugo 4590 de Air France: Concorde dumvoje de Flughaveno Parizo al Novjorko, kraŝis en Gonesse (Francio), mortigante ĉiujn 109 pasaĝerojn kaj kvar homojn sur la tero
- 2000: Unua artikolo en Nupedia, la antaŭulo de Vikipedio, aperis kiel kontribuo pri maltonaleco
- 2002: Abdul Kalam iĝis prezidento de Barato
- 2006: Israela-Libana konflikto: 4 observantoj en internacia misio de UNIFIL pereis en israela raketa atako en suda Libano
- 2007: Barato: Pratibha Patil kiel unua virino formale prezidentiĝis
- 2007: Terorismo: en du sinmortigaj atencoj en Bagdado 50 personoj pereis kaj 135 vundiĝis
- 2010: Retejo WikiLeaks publikigis sekretajn raportojn pri agado de la usona armeo en Afganio dum la Milito en Afganio (2001-2021)
- 2011: Parlamento de Malto, kiel la lasta en Eŭropo, leĝigis eksgeedziĝon
- 2014: Pola Sejmo vivigis Polan Kosman Agentejon, kiu iĝis membro de Eŭropa Kosma Agentejo
- 2015: Kameruno: 19 personoj pereis kaj 62 vundiĝis en bombatenco de sinmortiginto en Maroua
- 2018: En siria urbo As-Suŭajda loĝata ĉefe de druzoj en bombaj atencoj de Islama Ŝtato fare de 4 sinmortigintoj pereis pli ol 250 personoj, en tio ĉirkaŭ 63 ĝihadistoj
- 2021: Katolika Eklezio: unuafoje celebrata Tago de Geavoj kaj Maljunuloj, enkondukita de papo Francisko
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion
- 152-a tago de rusa agreso: Nokte Rusia armeo pripafis lernejon kaj kulturdomon en Ĉuhujivo; en Ĥersona provinco Ukraina Armeo detruis komandejon de Nacia Gvardio, kaj en Luganska provinco hotelon — pereis 100 armeanoj; laŭvica rusa helikoptero KA-52 estis pafalterigita; prezidanto de Ukrainio sciigis, ke Rusio minacante realigas gasan militon kontraŭ Eŭropo; en Volinio ukrainoj paffaligis du senpilotajn aviadilojn, alflugintajn de Belorusio — unu persono pereis kaj 5 estis vunitaj pro falo al domo; la fronton atingis unuaj 6 britaj memmoviĝantaj kontraŭaviadilaj raketoj Stormer
- Mondreago: Al Pollando alvenis 5-miliona rifuĝinto el Ukrainio — en Germanio registriĝis pli ol 915 mil; Gazpromo: Nord Stream liveros 20% de gaso — prezidento de Rusio realigis siajn minacojn, prezidanto de Ukrainio sciigis, ke Rusio realigas gasan militon kontraŭ Eŭropo; Eŭropa Investa Banko konfirmis 1,59 mld da eŭroj por Ukrainio, unu miliardo estos tuj transdonita; en laŭvica usona helpofasko valora ĉ. 270 mln da dolaroj Ukrainio ricevos i.a. ĝis 580 senpilotajn aviadilojn Phoenix Ghost kaj HIMARS — humanitara helpo de Usono atingis Ĉernihivon;
- 2023: Pasinttage rusia armeo pripafis 7 lokojn en Sumia provinco elpafinte pli ol 100 pafaĵojn el diversaj armiloj ĉi-tage oni registris 136 eksplodojn, pripafitaj 17 lokoj en 10 komunumoj, kaj en Ĥersona provinco estis 46 pripafoj, falis 250 pafaĵoj; en pasinttaga pripafo de Kostjantinivka 3 personoj pereis, 10 estis vunditaj, kune kun 4 infanoj en la aĝo de 5-12 jaroj — Pavlo Kyrylenko: Laŭvica krimo de rusoj kontraŭ civila loĝantaro, farita konscie, kun malvarma sango kaj cinike; 6-a nokta pripafo de Kievo per sturmaj senpilotaj aviadiloj ĉi-monate (ĉiuj paffaligitaj); en nokta atako en Ĵitomira provinco estis damaĝita infrastrukturo, kaj en Ĉerkasa provinco senpilotaj aviadiloj trafis kampojn; ukraina parlamentano suspektita pri kunlaboro kun Rusio estis arestita
- Mondreago: En Pollando okazas aŭkcio de Depeche Mode favore al ukrainoj — oni gajnas partoprenon en la koncerto; Eŭropa Komisiono elspezis la 6-an porcion de 1,5 mld da eŭroj por Ukrainio el planitaj 18 mld da eŭroj; Radio Svoboda: en 2022 landoj de EU eldonis al civitanoj de Rusio preskaŭ 100 mi permesojn al restado (rekordo de 2008) — la plej multe permesoj kaj longterminaj vizoj ili ricevis en Germanio, Hispanio kaj Pollando, la plej malmulte en Rumanio, Luksemburgio kaj Malto (po kelkcent); estinta usona soldato de marinfanterio estis vundita en bataloj; Pentagono: nova usona militista helpo, valora 400 mln da dolaroj, ampleksas artileriajn pafaĵojn (kalibro 155 mm kaj 105 mm), 32 kirasitajn pafaĵojn Stryker kaj pli ol 28 mln da municieroj; 11-a konvojo de solduloj el Grupo Wagner, enveturis al Belorusio, unuafoje kun kirasitaj veturiloj; 38 el 54 afrikaj landoj ne sendis siajn gvidantojn al pintkunveno Rusio-Afriko
Naskiĝoj
- 975: Thietmar von Merseburg, germana episkopo de Merseburg kaj kronikisto, kies Kroniko estas grava fonto pri la historio de Germanio kaj Pollando (m. 1018)
- 1109: Afonso Henriques, unua reĝo de Portugalio, filo de Henriko de Burgonjo (m. 1185)
- 1261: Arturo la 2-a, duko de Bretonio, filo de Johano la 2-a (m. 1312)
- 1394: Jakobo la 1-a, reĝo de skotoj, murdita (m. 1437)
- 1398: Francesco Filelfo, itala renesanca humanisto, filologo, pedagogo, helenisto kaj tradukisto (m. 1481)
- 1556: (bapto) George Peele, angla dramisto kaj poeto, kunpropietulo de teatro (m. 1596)
- 1575: Christoph Scheiner, germana jezuita pastro, fizikisto kaj astronomo (m. 1650)
- 1654: Agostino Steffani, itala komponisto, diplomato kaj titulara episkopo (m. 1728)
- 1669: Johann Ehrenfried Zschackwitz, germana historiisto kaj heraldikisto (m. 1744)
- 1711: Lorenz Christoph Mizler, germana kuracisto, eldonisto kaj muziksciencisto vivanta en Pollando (m. 1778)
- 1722: Jakab Fellner, hungara arkitekto de baroko (1780)
- 1750: Henry Knox, usona militisto kaj politikisto, konata de la fortikaĵo Fort Knox (m. 1806)
- 1753: Santiago de Liniers, hispana nobelo kaj militisto (m. 1810)
- 1758: Ferenc Nyulas, hungara ĉefkuracisto de Transilvanujo, aŭtoro de la unua hungarlingva libro pri kemio (m. 1808)
- 1804: Emilie von Gleichen-Rußwurm, germana verkistino kaj filino de Ŝilero
- 1818: Johann Jakob von Tschudi, svisa naturalisto, esploristo kaj ambasadoro en Brazilo (m. 1889)
- 1844: Thomas Eakins, usona pentristo kaj skulptisto (m. 1916)
- 1848: Arthur James Balfour, skota politikisto, ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando, konata de la Balfour-deklaro pri judoj (m. 1930)
- 1863: Adolphe Retté, franca poeto kaj verkisto ligita kun anarkiismo kaj simbolismo (m. 1930)
- 1864: Józef Teodorowicz, pola ĉefepiskopo, teologo de Katolika Armena Eklezio, predikisto, politikisto kaj parlamentano (m. 1938)
- 1865: Nuno Baena, brazila kuracisto, kunfondinto de Brazila Klubo Esperanto, prezidanto de la 6-a Brazila Kongreso de Esperanto, aŭtoro de Ama Stelaro (m. 1922)
- 1866: Georg Riesen, germana migradisto kaj klubestro (m. 1925)
- 1867: Max Dauthendey, germana verkisto, poeto, pentristo kaj vojaĝisto mortinta sur Javo (m. 1918)
- 1870: Maxfield Parrish, usona pentristo kaj ilustristo, konata de vidaj artoj (m. 1966)
- 1875: Richard Ledermann, germana instruisto, gvidanto de la Esperanto-movado en Bavario, kunorganizanto de UK 1923, redaktinto de „Esperanto, ein Kulturfaktor“, kontribuanto al la revuo "Esperanto" (m. 1972)
- 1893: Imre Zsögödi Nagy, rumania hungara pentristo, kunfondinto de gildo Barabás Miklós (m. 1976)
- 1894: Gavrilo Princip, serba murdisto de arkiduko Franz Ferdinand (m. 1918)
- 1903: Andor Ajtay, hungara aktoro kaj reĝisoro (m. 1975)
- 1903: Viktor Vaszy, hungara komponisto kaj dirigento laboranta en Gaja Teatro kaj Teatro Madách (m. 1979)
- 1905: Elias Canetti, aŭstra Nobelpremiita verkisto naskiĝinta en Ruse (m. 1994)
- 1908: Stanisław Kasznica, pola konspira aganto, lasta komandanto de Naciaj Armitaj Fortoj, Anatemita Soldato, murdita (m. 1948)
- 1920: Rosalind Franklin, brita molekula biologino (m. 1958)
- 1922: John B. Goodenough, usona fizikisto Nobelpremiita (m. 2023)
- 1927: Arminio Rothstein, aŭstra pedagogo, klaŭno kaj pupludisto (m. 1994)
- 1930: Pál Réz, hungara literaturhistoriisto, tradukisto, redaktoro, frato de Ádám Réz (m. 2016)
- 1932: Imre Ferenczy, hungara esperantisto (m. 2023)
- 1934: Claude Zidi, franca reĝisoro kaj scenaristo, konata de la filmo Asteriks kaj Obeliks kontraŭ Cezaro
- 1936: Károly Hajdó, rumania hungara muzikinstruisto, ĥorestro
- 1937: Colin Renfrew, brita arkeologo (m. 2024)
- 1937: Elek Sövér, rumania hungara pentristo kaj grafikisto (m. 1982)
- 1938: István Tibor Ughy, rumania hungara/hungara pentristo, grafikisto
- 1941: Emmett Till, usona viktimo de murdo pro rasisma ideologio (m. 1955)
- 1942: László Oberst, rumania hungara inĝeniero pri elektro kaj inventisto
- 1943: Erika Steinbach, germana politikistino okupiĝanta pri forpelo de germanoj (1944–1950)
- 1947: Aljaksandr Milinkeviĉ, sovetia, belorusa matematikisto, fizikisto kaj politikisto, distingita de Saĥarov-Premio
- 1950: Klára Piroska B., hungara aktorino de la Teatro Tamási Áron de Sfântu Gheorghe
- 1951: Zsuzsa Vetró Bodoni, rumania hungara grafikistino
- 1954: David Grossman, israela verkisto
- 1954: Jürgen Trittin, germana politikisto ekologia
- 1955: Iman, somala-usona modelino
- 1955: Egidio Miragoli, itala episkopo de Mondovì
- 1956: Andy Goldsworthy, angla-skota skulptisto kaj fotisto, reprezentanto de naturarto
- 1968: Shi Tao, ĉina ĵurnalisto kaj poeto, disidento
- 1973: Hu Jia, ĉina aktivulo por civilaj rajtoj kaj mediprotekto, disidento
- 1976: Timur Mucurajev, rusia karateisto, bardo
- 1978: Louise Brown, angla poŝtoficistino, la unua infano naskita rezulte de fekundigo in vitro
- 1980: Cha Du-ri, sudkorea futbalisto, reprezentanto de la Sudkorea nacia teamo de futbalo
- 1986: Emilia Szabłowska, pola piedbato-boksistino, gajnintino de pluraj Mond-Pokaloj, vicmondĉampionino
- 1990: Krzysztof Truskolaski, pola politikisto, kontribuinta al fondo de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton
Mortoj
- 306: Konstancio Ĥloro, imperiestro de Romio, patro de Konstantino la 1-a de la Romia Imperio (n. 250)
- 1182: Maria de Bulonjo, grafino de Bulonjo (n. 1136)
- 1471: Tomaso el Kempis, germana teologo kaj mistikulo, apartenanta al mistikismo rejna-flandra, aŭtoro de la libro Pri imitado de Kristo, anglikana sanktulo (n. 1379)
- 1492: Inocento la 8-a, papo konata de la buleo Dezirante kun tre forta ardo (n. 1432)
- 1564: Ferdinando la 1-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1503)
- 1572: Icĥak Lurja, juda rabeno studanta Zoharon, patro de la moderna kabalo el Safed, konata de kompilita verko Vivarbo, preferanta paroli nur en la hebrea lingvo (n. 1534)
- 1616: Andreas Libavius, germana filozofo, kuracisto kaj alkemiisto, priskribis estigon de klorida acido, profesoro de la Universitato de Jena (n. ĉirkaŭ 1555)
- 1660: Johann Praetorius, germana komponisto kaj orgenisto de la Nordgermana Orgenskolo (n. 1595)
- 1739: Benedetto Marcello, itala komponisto de baroko, frato de Alessandro Marcello (n. 1686)
- 1790: Johann Bernhard Basedow, germana klerisma pedagogo (n. 1724)
- 1794: André Chénier, franca poeto, ligita kun grek-romia antikvo, murdita (n. 1762)
- 1802: Friedrich Karl Joseph von Erthal, germana teologo kaj majenca ĉefepiskopo kaj princo-elektisto (n. 1719)
- 1818: András Dugonics, hungara-kroata pastro, verkisto, profesoro (n. 1740)
- 1834: Samuel Taylor Coleridge, angla poeto, konata de La poemo de la maljuna maristo (n. 1772)
- 1845: Adolph annsdörfer, germana studento, la lasta viktimo de studenta pikarmila duelo
- 1846: Louis Bonaparte, reĝo de reĝlando Holando, frato de Napoleono Bonaparte (n. 1778)
- 1857: Hippolyte Lecomte, franca pentristo de historiaj bildoj kaj pejzaĝoj (n. 1781)
- 1861: Jonas Furrer, svisa politikisto, prezidanto de Svisa Dieto (n. 1805)
- 1884: Frigyes Feszl, hungara arkitekto, majstro de la hungara romantikismo, konata i.a. de la Granda Sinagogo de Budapeŝto, Sinagogo de Pécs aŭ maŭzoleo pri Ferenc Deák (n. 1821)
- 1887: John Taylor, angla mormona pioniro, kunlaboranto de Joseph Smith (n. 1808)
- 1888: Hermann Bonitz, germana klasika filologo kaj edukadteoriisto (n. 1814)
- 1897: Josef Boleslav Pecka, ĉeĥa laborista poeto (n. 1849)
- 1899: Niklaus Riggenbach, svisa inĝeniero kaj inventinto pri dentorela fervojo (n. 1817)
- 1911: Carmen Salles y Barangueras, hispana monakino, fondintino de katolika ordeno, sanktulino (n. 1848)
- 1915: Ödön Székely, hungara instruisto, verkisto (n. 1813)
- 1918: Árpád Abonyi, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (n. 1865)
- 1928: Moina Mathers, franca artistino kaj okultistino, fratino de Henri Bergson (n. 1865)
- 1934: Engelbert Dollfuß, Kanceliero de Aŭstrio (n. 1892)
- 1936: Ferenc Báthori, hungara lingvosciencisto kaj etnografo (n. 1860)
- 1948: Márton Balázs, hungara instruisto, etnografo, folkloristo (n. 1867)
- 1950: Elisabeth Langgässer, germana katolika verkistino, pedagogino (n. 1899)
- 1951: Robert William Seton-Watson, brita historiisto kontribuinta al disdivido de Aŭstrio-Hungario dum la unua mondmilito (n. 1879)
- 1955: Isaak Dunajevskij, sovetia komponisto, konata de la sovetia ĵazo kaj muzikaĵo por la teatraĵo La geedziĝo de Figaro, muzika direktoro de la teatro Hermitage (n. 1900)
- 1962: András Bálint, rumania hungara lokhistoriisto (n. 1862)
- 1969: Otto Dix, germana pentristo kaj grafikisto (n. 1891)
- 1969: Witold Gombrowicz, pola verkisto, aŭtoro de la romano Ferdydurke, konata reprezentanto de ekzistadismo kaj postmodernismo (n. 1904)
- 1969: Eszter Zilahi Farmos, hungara poetino vivanta ankaŭ en Germanio kaj Usono (n. 1889)
- 1980: Vladimir Visockij, sovetia kaj rusa poeto, muzikisto, bardo kaj aktoro (n. 1938)
- 1984: Uladzimir Karatkjeviĉ, sovetia belorusa verkisto, tradukisto, kinoscenaristo kaj publicisto (n. 1930)
- 1984: Paul Franke, germana eldonisto, redaktoro de "Film-Kurier" (n. 1881)
- 1986: Endre Illés, hungara verkisto, tradukisto, kritikisto kaj eldonisto, enestanta en Hungara Antologio (n. 1902)
- 1986: Vincente Minnelli, usona reĝisoro (n. 1903)
- 1995: Osvaldo Pugliese, argentina tango-muzikisto, komunisto (n. 1905)
- 1996: Ernő Wagner, rumania hungara historiisto (n. 1935)
- 1997: Natallia Arsiennieva, belorusa dramistino, poetino kaj tradukistino, cenzurita en Sovetunio, laborantino de la Radio Libera Eŭropo (n. 1903)
- 1997: Ben Hogan, usona golfludisto (n. 1912)
- 2000: Kazimierz Flatau, pola klavicenisto, astrologo, tradukisto, lekciisto de fiziko en Universitato Adam Mickiewicz en Poznań (n. 1910)
- 2000: Leopoldo Knoedt, brazila esperantisto kaj tradukisto, membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA (n. 1921)
- 2001: Josef Klaus, aŭstra politikisto, membro de Aŭstria Popola Partio, kanceliero (n. 1910)
- 2003: Gerhard Kalckhoff, germana esperantisto, fakdelegito de UEA pri terminologio, prezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, kunlaborinto de PIV (n. 1907)
- 2005: Albert Mangelsdorff, germana ĵaztrombonisto (n. 1928)
- 2006: Janka Bryl, sovetia, belorusa verkisto kaj tradukisto, klasikulo de la belorusa literaturo (n. 1917)
- 2010: Johann Knobloch, aŭstra lingvisto (n. 1919)
- 2012: Franz West, aŭstra skulptisto kaj pentristo (n. 1947)
- 2013: Bernadette Lafont, franca aktorino (n. 1938)
- 2018: György Szepesi, hungara sporta ĵurnalisto, kunlaboristo (n. 1922)
- 2019: Beji Caid Essebsi, prezidento de Tunizo (n. 1926)
- 2020: Bernard Ładysz, pola oper-kantisto (basbaritono), aktoro, soldato de Pola Enlanda Armeo partoprenanta Operacon Tempesto en Vilno-regiono (n. 1922)
- 2021: Otelo Saraiva de Carvalho, portugala militisto kaj politikisto, kungvidanto de la Revolucio de la Diantoj (n. 1936)
- 2021: Horst Schuller Anger, transilvania germanisto kaj ĵurnalisto (n. 1940)
- 2022: David Trimble, nord-irlanda politikisto kaj juristo, Nobelpremiita pro Interkonsento de Sankta Vendredo (n. 1944)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 25-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|