La Svisa Dieto (germane Tagsatzung, france Diète fédérale, itale Dieta federale) estis la legislativa kaj ekzekutiva organo de la Svisa Ĵurkomunumo inter 1315 kaj 1798 kaj ankoraŭ foje inter 1803 kaj 1848, ĝia potenco tamen estis tre limigita, ĉar la plej multaj kompetencoj troviĝis ĉe la registaroj de la kantonoj. La Svisa Dieto estis kunsido de la deputitoj de la membro-ŝtatoj de la Svisa Ĵurkomunumo.
La Svisa Dieto fakte estis la ununura jura institucio kaj organo de la Svisa Ĵurkomunumo. Ĝi negocis ĉefe la sold-kontraktojn kun triuloj kaj decidis en kazo de kvereloj inter la membro-ŝtatoj. La Dieto ankaŭ respondecis por la komunaj regnejoj, tio estis la teritorioj servitutaj, kiujn la membroj de la ĵurkomunumoj komune posedis. Ĝi devis trakti ties jarkalkulojn kaj decidi pri la divido de la profito.