Stans estas la ĉefkomunumo de la svisa Kantono Nidvaldo. Kun 7 579 loĝantoj je la 31-a de decembro 2007 ĝi estas la plej granda komunumo de la eta montara duonkantono. La 31-an de decembro 2008 la loĝantaro jam nombris 7 789 personojn.
Geografio
Stans situas sur la flotebenaĵo de la rivero Engelberger Aa norde de la monto Bürgenstock kaj sude de Stanserhorn. La setlejoj de Stans estas komplete ligitaj kun tiuj de la najbaraj komunumoj Stansstad kaj Oberdorf, kun kiuj ĝi formas aglomeraĵon.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,08 km², de kiuj 36,5% estas kovritaj de arbaro, 43,7% servas por agrikulturo kaj 17,2% por setlado.
Stans estis menciita en dokumento la unuan fojon en la jaro 1172. Kiam en la jaro 1798 la napoleona armeo atakis la vilaĝon, Johann Heinrich Pestalozzi akceptis la militorfojn en sia lernejo, kiun li en tiu tempo gvidis en Stans.
La hodiaŭa politika komunumo Stans estis formita kiel distrikta komunumo per la nova kantona konstitucio de la jaro 1850. Konstitucio, kiun la kantono devis alpreni post la akcepto de la nova federacia konstitucio de Svislando, kiun Nidvaldo fakte forte kontraŭstaris.
Ekonomio
La regiono de Stans ĉefe vivas de la turismo. De Stans kondukas funikularo sur la monto Stanserhorn, de kie oni havas mirindan panoramon sur la Kvarkantonan Lagon. Krom la turismo ekzistas ankaŭ grava industrio en Stans, ĉar tie estas la sidejo de la mondkonata aviadilfabriko Pilatus Aircraft. La Brünig-Fervojo kiu ligas Lucernon kun Interlaken konektas la komunumon Stans al la svisa fervojreto.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la mallarĝŝpura fervojo de Lucerno al Engelberg. La komunumo ankaŭ estas servata de diversaj poŝtaŭtolinioj, kiuj ĝin konektas kun la ĉirkaŭaj komunumoj.