Bazelo situas ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Rejno, proksime de la landa triangulo kun Francio kaj Germanio, kaj dividas sian flughavenon kun la franca urbo Mulhaŭzo. La maldekstra rejnflanko laŭ fludirekto de la rivero nomiĝas Grand-Bazelo kaj la dekstra rejnflanko Et-Bazelo aŭ Kleinbasel.
Historio
En 1349 oni bruligis ĉ. 700 judojn kiel supozitajn kaŭzantojn de la epidemio de pesto.
Bazelo famas pro sia Karnavalo, kiu komenciĝas je la lundo post Cindra Merkredo, post kiam en cetera Svislando karnavalo jam finiĝis kaj la kristana fastado jam komenciĝis. La bazela karnavalo ekas per la tiel nomita "Morgestreich" (matensignalo), kiam je la 4-a mateno lunde la flutistoj kaj tamburistoj ekmarŝas por la matensignalo. La bazela karnavalo nun daŭras 72 horojn, dum kiuj la karnavalaj klikoj (alemane Cliquen) kun flutado kaj tamburado marŝas tra la urbo kaj en la diversaj lokaloj de la urbo donas siajn famajn satirajn prezentaĵojn (alemane Schnitzelbangg), kie ili mokas pri politikistoj kaj precipe pri la zurikaj (la karnavalaj malamikoj de la bazelanoj). Svisa politikisto, kiu kaŭzis skandalon dum la jaro, ne bezonas timi, ke la bazelaj klikoj lin forgesos dum karnavalo.
Ĥemia industrio
Bazelo vivas ĉefe de sia ĥemia industrio. En Bazelo estas la ĉefa sidejo de la ĥemigigantoj Novartis (kiu estigis el la kunfandiĝo de Ciba-Geigy kaj Sandoz) kaj Hoffmann-La Roche.
De 1925 ĝis 1939 en Bazelo ankaŭ ekzistis Laborista Esperanto-Societo.
Unu el la plej elstaraj membroj de Esperanto-Societo Bazelo kaj multjara prezidantino de Esperanto-Societo Bazelo estis Erna Döring, honora membro de Svisa Esperanto-Societo, kiu mortis en 2007.
En somero 1981 danke al la aktiveco de Erna Dörig en Bazelo estis organizita la 54-a SAT-kongreso.