Beckenried situas ĉe la bordo de Kvarkantona Lago. Supre de Beckenried en sudo troviĝas la skiregiono Klewenalp, kiu atingeblas ek de la vilaĝo per aertelfero.
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Lucerno al Gotardo-Pasejo. La komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A2, kiu ankaŭ pasas tra la komunuma teritorio.
Historio
La unua dokumenta mencio de Beckenried datiĝas el la jaro 1314 kiel Beggenriet[1].
La du loĝturoj Retschrieden kaj Isenringen dum la 13-a jarcento estis la sidejoj de du influhavaj nobelaj familioj. En la jaro 1323 Johann de Arbergo ricevis kiel reprezentanto de la Sankta Romia Imperio la glorigon de la tri prakantonoj. Ĝis en la 17-a jarcento Beckenried plurfoje estis la kunsidejo de la Dieto de la Svisa Ĵurkomunumo.
Ĝis la jaro 1638 Beckenried apartenis al la paroĥoBuochs, ek de tiam ĝi formas propran paroĥon. Unua kapelo jam estis menciita en la jaro 1323. La hodiaŭa preĝejo estis konstruita de 1792 ĝis 1807 de Niklaus Purtschert.
Notoj kaj referencoj
↑Hansjakob Achermann: Artikolo pri Beckenried en la Historia Leksikono de Svislando, 10.06.2004