Porto-Riko[1] (hispanePuerto Rico, laŭ la hispanlingva nomo Haveno Riĉa), ankaŭ esperantigita kiel Puerto-Riko, Puertoriko aŭ Puerto-Riko (pli preferata nomo, pli ĝusta, pli proksima al la hispanlingva), estas dependa teritorio de Usono en Kariba Maro. Ĝi apartenas al la Grandaj Antiloj kaj situas oriente de Hispanjolo.
Al Porto-Riko ankaŭ apartenas la du loĝataj insuletoj Culebra kaj Vieques oriente de la ĉefa insulo, kiuj estas nomitaj la Hispanaj Virgulininsuloj kaj geografie apartenas al la insularo Virgulininsuloj. La Virgulininsuloj estis trovitaj de Kristoforo Kolumbo kaj nomitaj de li kiel Santa Ursula y las Once Mil Vírgenes (mallongigite Las Vírgenes), memorigante pri mezepoka legendo pri Sankta Ursulo de Kolonjo.
Ĝeneralaj informoj
Landkodo: PR
E-nomo: Libera Asociita Ŝtato de Porto-Riko
Nacia nomo: Estado Libre Asociado de Puerto Rico / Commonwealth of Puerto Rico
La insulo estis loĝata antaŭ la 15-a jarcento de la tainoj.
Ĝi estis unue vizitata de eŭropanoj dum la dua vojaĝo de Kristoforo Kolumbo en 1493. De tiam, ĝi restis kolonio de la hispana monarkio.
Dum la 19-a jarcento, kune kun Kubo, kaj kontraŭe al la ceteraj iberamerikaj landoj, ĝi restis ligita al Hispanio, sed fine de la jarcento komenciĝis sendependista movado. En 1898, okaze de la hispana-usona milito, Porto-Riko estis aligita al Usono.
En 1945Luis Muñoz Marín venkis en la unuaj demokrataj balotoj, kaj en 1952 estas organizita aŭtonoma regado.
Administra statuso
La porto-rikanoj dekjare faras voĉdonon, en kiu ili elektas inter 3 ebloj:
Resti kun Usono, kiel "libera asociata ŝtato" (hispane, "Estado Libre Asociado"). Ĝis nun, ĉiam ili elektis ĉi tion.
Tranĉi sin de Usono kaj iĝi tute sendependa regno. Dum la lastaj voĉdonoj ĉi tiu eblo ricevis proksimume kvin procentojn de la voĉdonoj.
Porto-Riko sendas sian propran teamon al la Olimpiaj ludoj. La porto-rikanoj estas liberaj de la impostoj de la usona registaro (sed pagas impostojn al sia registaro).
La portorikanoj ne rajtas elekti la prezidenton de Usono. Ili elektas reprezentanton al la Kongreso de Usono, sed ili ne havas rajton voĉdoni.
La Puertorika amazono (Amazona vittata), konata ankaŭ kiel Puertorika papago, cotorra puertorriqueña aŭ iguaca, estas la nura ekzistanta papago endemia de la arkipelago Puerto-Riko
Ekonomio
La ekonomio de Porto-Riko plejparte baziĝis sur usonaj industrioj, kiuj profitis en la pasinto je favora fiska kondiĉo. Ankaŭ la turismo estas sufiĉe grava.
Grava parto de la enspezoj de la insulo venas el la elmigrintoj en la kontinentan parton de Usono.
Porto-rika kulturo estas miksaĵo de kvar kulturoj: Afrika (el sklavoj), Taína (el Amerikaj indianoj), Hispana (el Eŭropo), kaj pli lastatempe, Nordamerika (el Usono). El Iberio, ili ricevis la Hispanan lingvon, la katolikan religion, kaj multe da pliaj tradicioj.