La Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) estas nacia kunveno de membroj de Brazila Esperanto-Ligo kaj brazilaj esperantistoj ĝenerale, kiu okazas ekde 1907. Depost 1984, tiu serio de kongresoj fariĝis ĉiujara.
Dum unu el tiuj tagoj oni donos intensivan kurson de Esperanto, dum la alia tago okazos kurso pri tridimensia fotografio, kunsido pri Spiritismo, prezento de poezia libro fare de la aŭtorino, artaj prezentoj kaj portugallingva prelego pri Esperanto.
Kaj dum tiuj du tagoj okazos samtempe en tri ĉambroj entute tridek prelegoj aŭ kunsidoj. Vidu kelkajn titolojn: “ILEI: brazila sekcio”. “Kunsido por sciencamikoj kaj sciencemuloj”, “La studo pri Esperanto kiel scienca temo el la lingvistika vidpunkto”, “Facilaĵoj kaj malfacilaĵoj de Esperanto”, “Poeziumado: vojo al plej alta lingvonivelo”, “Astrologio: ĉu scienco aŭ arto?”, “Mitologio de la Oriŝaoj”, “Feminismo, nigra kaj GLAT-a movadoj”.
Ankaŭ estas planitaj meso, kurado en parko kaj – kiel en ĉiuj kongresoj – artaj vesperoj.