30-a de julio
La 30-a de julio estas la 211-a tago de la jaro (la 212-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 154 tagoj restas.
Je la 30-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- -101: Romiaj Legioj venkis ĝermanajn invadintojn en batalo de Vercellae (en Gallia Cisalpina)
- 762: Kalifo Al-Mansur fondis Bagdadon - ĉefurbon de Araba imperio
- 1119: Unu el la plej fortaj tornadoj en la historio de Ĉeĥio trairis Pragon
- 1178: Frederiko la 1-a iĝis reĝo de Burgundio
- 1419: Unua defenestrigo en Prago: praganoj gvidataj de la pastro Jan Želivský atakis Novan Urbodomon - ĉeestantaj konsilistoj estis ĵetataj el la fenestroj kaj batitaj, la husanaj revolucioj komenciĝis
- 1502: Kristoforo Kolumbo dum sia kvara ekspedicio al la Nova Mondo albordiĝis al la insulo Guanaja ĉe la bordo de Honduro
- 1535: Kadre de milito pri rekonkero de Smolensk poloj komencis sieĝi Starodub - post kapitulaco de ties fortikaĵo ankaŭ la aliaj en Ĉernihiva provinco kapitulacis
- 1619: En Jamestown eksplodis striko de polaj metiistoj, varbitaj de John Smith en Pollando. Guberniestro plenumis la postulojn - unua striko sur Nordamerika kontinento
- 1626: Italio: tertremo en Napolo mortigis ĉirkaŭ 10 000 homojn
- 1627: Itala duoninsulo Gargano apud Adriatiko estis detruita de cunamo, kaŭzita de tertremo
- 1656: La plej granda tritaga batalo apud Varsovio dum la sveda diluvo finiĝis – armeo de Respubliko de Ambaŭ Nacioj retiriĝis sen pli grandaj perdoj trans Vistulon sub premo de la armeoj de Svedio kaj Margraflando Brandenburgio
- 1729: Marilando: Baltimore fondiĝis
- 1733: Masaĉuseco: en Bostono fondiĝis unua usona framasona loĝio
- 1766: William Pitt iĝis ĉefministro de Britio
- 1775: James Cook revenis al Anglio post sia dua ekspedicio ĉirkaŭ la mondo
- Franca revolucio:
- 1796: Malsupra Silezio: apud Żarów estis malfermita fera ponto, la dua en Eŭropo
- 1809: Walcheren: en Reĝlando Holando komenciĝis Kampanjo Walcheren
- 1841: Renkonto de Adam Mickiewicz kun Andrzej Towiański, kiu komencigis esoteran Rondon de la Dia Afero
- 1858: Afriko: John Hanning Speke tra ĝangalo atingis Viktorian lagon
- 1859: Svislando: unua grimpo al Grand Combin, la plej alta montopinto en Peninaj Alpoj
- 1877: Rusa-turka milito: dum la sieĝo de Pleven korpuso de generalleŭtenanto Nikolai Kridener faris la duan atakon kontraŭ la urbo
- 1880: Pollando: Tramtransporto en Poznano ekfunkciis
- 1889: Malfermo de apartenanta al Aŭstria Ŝtata Fervojo forvoja linio Lvovo–Czerniowce (longeco 266,66 km) liganta la ĉefurbon de Galicio kun Balkanoj
- 1904: Rusa-japana milito: batalo de Hsimucheng (inter Ljaojan kaj Port Arthur) komenciĝis
- Unua Mondmilito
- 1917: Rezulte de tertremo en ĉina provinco Junano pereis ĉirkaŭ 1800 personoj
- 1919: Rumanaj trupoj transiris Tison direktiĝante al Budapeŝto por subpremi Hungaran Sovetrespublikon
- 1920: Soveta registaro akceptis decidon pri likvido de relikvoj tutlande
- 1920: Soveta-Pola Milito: Portempa Pola Revolucia Komitato anoncis sian manifeston por establi Polan Sovetan Socialisman Respublikon
- 1930: Nacia Asocio de Poloj en Estonio fondiĝis
- 1930: Futbala Mondpokalo: en Montevideo Urugvajo venkis Argentinon 4:2 en la finalo de la unua Monda Ĉampionado de Futbalo
- 1932: La 10-a Somera Olimpiko komenciĝis en Los-Anĝeleso
- 1932: Premiero de la usona animaciita filmo Floroj kaj arboj el la serio Silly Symphony
- 1937: Granda purigo: Nikolaj Jeĵov ordonis amase likvidi kontraŭsovetiajn elementojn - de aŭgusto 1937 ĝis septembro 1938 oni kondamnis al mortpuno pli ol 700 mil homojn
- 1938: Oni malkovris lunon de Jupitero - Karmeo
- 1939: Belgio: malfermo de la Kanalo Albert liganta riverojn Mozo kun Skeldo kaj urbojn Antverpeno kun Lieĝo
- Dua Mondmilito
- 1940: unua aera bombatako al germana urbo Darmstadt; Tria Regno: ekesto de stabo de milita ekonomio "Anglio" (28-a de oktobro 1940 - malfondita)
- 1941: Majdanek: Heinrich Himmler en Lublin rekomendis fondon de koncentrejo por 25-50 mil malliberuloj, kiuj laborus en metiejoj kaj konstrulaboroj por SS kaj polico; germana polico deportis de 4 vilaĝoj el Arbaro de Białowieża 1133 personojn; en Londono oni subskribis devigitan polan-sovetan pakton Sikorski-Majski (ambasadoro); Berlino: al aerodromo Tempelhof alvenis unua grupo de hispanaj volontuloj (Blua Divizio); Barenca maro: britaj surferdekaj aviadiloj komencis 3-tagan atakon de Kirkenes, Petsamo kaj Tromsø
- 1942: taĉmento de Pola Enlanda Armeo eksplodigis trajnon en distrikto Chełmski; Orienta Fronto: ordono de Adolf Hitler pri atako direkte al Stalingrado kaj Moskvo (sude de Don, tra kalmukaj stepoj)
- 1943: Volinia masakro: Ukraina Ribela Armeo murdis ĉirkaŭ 100 polojn en komunumoj de Antonówka kaj Włodzimierzec (nun: Rivna provinco); germanaj ĝendarmoj murdis en Zawarża, apud Pińczów, 9 sinkaŝantajn judojn; nokte de la 29-a/30-a de julio Bomba Korpuso de RAF atakis Hamburgon - rezulte de la operaco Gomorrha: 30 482 mortigitoj, 277 330 loĝejaj konstruaĵoj detruitaj, 380 entreprenoj, 2632 metiejoj, kaj 80 objektojn de Wehrmacht, en la haveno estis sinkigitaj ŝipoj kun la suma 180 mil BRT (registritaj tunoj); RAF atakis Saarbrücken kaj de la 30-a/31-a de julio - Remscheid; Francio: sidejo de generalo Charles de Gaulle translokigita al Alĝero
- 1944: Mińsk Mazowiecki estis liberigita de la Pola Enlanda Armeo kaj tuj poste aneksita de la Ruĝa Armeo, kiu konkeris Wołomin, Otwock, Bielsk Podlaski kaj Kołbiel; apud Varsovio Wehrmacht komencis kontraŭofensivon apud Radzymin kaj Wołomin - ambaŭflanke ekbatalis po 1000 tankoj; Volini-Galicia genocido: taĉmento de la Ukraina Ribela Armeo murdis en arbaro apud Baligród 11 loĝantojn de Średnia Wieś kaj ukrainaj policanoj murdis en Żernica Niżna (proksime al Lesko) 25 polojn; de la Varsovia enketa malliberejo Pawiak germanoj sendis lastajn transportojn: 1400 malliberulojn al koncentrejo Gross-Rosen kaj 400 al koncentrejo Ravensbrück (el inter ĉ. 100 000 malliberuloj surloke pereis pli ol 37 000 personoj); grupiĝo de EA el areo Sandomierz estis frakasita de germanoj apud ŝoseo al Opatów - 65 soldatoj pereis; en Fortikaĵo Pomiechówek (Distrikto Nowodworski) germanoj pafmortigis 281 malliberigitajn soldatojn de la Pola Enlanda Armeo kaj Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando; Ribelo de Varsovio: pollingva radiostacio de Tadeusz Kościuszko en Moskvo kvarfoje disaŭdigis alvokon al la loĝantaro de Varsovio komenci ribelon kontraŭ germanaj okupantoj; Pola Armeo en Sovetunio estis transformita al la Unua Armeo de Pola Soldataro
- 1945: Japana submarŝipo I-58 sinkigis usonan krozŝipon USS Indianapolis, mortigante 883 maristojn - plimulto mortis dum la sekvaj kvar tagoj, ĝis aviadilo rimarkis la postvivantojn
- 1945: Pocdama Konferenco: unua kunsido de Aliancita Kontrolkonsilantaro, konsistanta el armeaj guberniestroj de la kvar okupitaj zonoj: zono de postmilita Germanio okupita de Sovetunio, okupita de Usono, okupita de Britio kaj okupita de Francio
- 1946: En Moskvo oni malfondis la Asocion de Polaj Patriotoj
- 1953: Britio kaj Libio subskribis en Londono aliancan traktaton
- 1956: Slogano In God We Trust iĝis nacia moto de Usono
- 1962: Oficiala malfermo de la Trans-Kanada Ŝoseo
- 1971: Kosmoesploro: kadre de la misio Apollo 15 usonaj kosmonaŭtoj James Irwin kaj David Scott surluniĝis
- 1971: Super japana urbo Morioka akcidentis pasaĝera aviadilo Boeing 727 kun armea - 163 personoj pereis
- 1974: Radia Disaŭdiga Centro apud Gąbin ekfunkciis - pere de elsendomasto, konstruita kiel la plej alta en la mondo (646 m)
- 1974: Kebekio anoncis francan lingvon oficiala lingvo
- 1980: Brita-franca kunposedaĵo Nov-Hebridoj sendependiĝis kun la nomo Vanuatuo
- 1980: Pola atletikisto Władysław Kozakiewicz akiris mondrekordon (5,78 m) pri stangosaltado dum la Somera Olimpiko en Moskvo
- 1981: Meze de vasta ekonomia krizo kaj manko de manĝaĵoj en Pollando, ĝis 50 000 homoj, plejparte virinoj kaj infanoj, partoprenis en Lodzo la plej grandan el tutlandaj malsataj manifestacioj
- 1985: En Varsovio okazis unua pola koncerto de la brita muzikgrupo Depeche Mode
- 1988: Iraka-Irana milito: la Operaco Mersad finiĝis per grava malvenko de la Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo
- 1991: Rusio agnoskis sendependecon de Litovio
- 1994: Litova rekordo pri varmeco en Zarasai: +37,5 [[ °C]]
- 1997: Terorismo: du atencantoj-sinmortigantoj de Hamas eksplodigis bombon sur bazaro en Jerusalemo - 16 personoj pereis kaj pli ol 150 vundiĝis
- 1999: En Maroko surtroniĝas reĝo Muhammad la 6-a
- 2002: Demokratia Respubliko Kongo kaj Ruando packontaktis en Pretorio
- 2003: En Puebla (Meksiko), la lasta Volkswagen Tipo 1 estis fabrikita kaj sendita al Wolfsburg (Germanio)
- 2005: En katastrofo de helikoptero pereis gvidanto de ribelantoj de la sudo kaj vicprezidento de Sudano John Garang
- 2005: Laŭ interkonsento de la 30-a de majo 2005 rusia armeo komencis retiriĝi de militistaj bazoj en Kartvelio
- 2006: Dua libana milito: 54 personoj pereis, en tio 16 infanoj, en la biblia vilaĝo Kanao dum atako de israela raketo kontraŭ 3-etaĝa domo
- 2010: Germana muzikalbumo Je la tempolimo aperis
- 2012: Elektrorompo: ĉiu deka loĝanto de la Tero restis sen elektro - elektra energio en Barato ne atingis 14 ŝtatojn de Barato nokte de la 30-a/31-a de julio
- 2014: Metroo en Malago ekfunkciis
- 2016: 16 personoj pereis en katastrofo de balono por varmigita aero apud Lockhart en Teksaso
- 2020: Kosmoesploro: lanĉo de la misio Mars 2020
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 157-a tago de rusa agreso: Gazpromo anoncis, ke ĝi ĉesigis liveradon de gaso al Latvio dum Latvio asertis ke ĝi ĉesigis rektajn aĉetojn jam la 20-an de majo; rusia sturma aviadilo Suĥoj 25 estis paffaligita super Donecka provinco; post pereo de pli ol 50 militkaptitoj el regimento "Azov" sekve de bombado de ilia militkaptejo Kunlaboriga Centro pri Rilatado kun Militkaptitoj en Ukrainio postulis tujan enketadon fare de la Ruĝa Kruco kaj UN — komandanto de la regimento anoncis "justan punon"; Olena Zelenska informis, ke karitatan kampanjon favore al ambulancoj partoprenas donantoj el 51 landoj; ĉ. 400 ukrainaj soldatoj finis kurson kadre de projekto "Armeo de senpilotaj aviadiloj"; ukrainaj partizanoj el Lugansk apud Svatove detruis fervojan trafikilon malebligante al okupantoj liveradon de municio; rusiaj soldatoj okupis ŝipfarejon Ĥersono
- Mondreago: Laŭ Pentagono sur okupataj teritorioj de Ukrainio funkcias ne malpli ol 18 selekto-koncentrejoj, kie civiluloj kaj soldatoj estas dum dekkelkaj tagoj enketataj ne malofte kun torturoj kaj ekzekutoj — tri koncentrejoj estis malkovritaj de polaj servoj; Norvegio transdonis al Ukrainio 14 kirasitajn transportilojn; Kanado pruntos al Ukrainio 450 mln da knadaj dolaroj
- 2023: Pasinttage rusoj perdis i.a. 14 tankojn, 11 kirasitajn veturilojn, 9 artileriajn sistemojn kaj 480 soldatojn; nokte super Ukrainio oni detruis 4 malamikajn senpilotajn sturmajn aviadilojn; ukrainaj retpiratoj atakis telefonojn de rusiaj maristoj el militŝipojn sendante bondezirojn kun viruso permesantajn alkiri konfidencajn informojn
- Mondreago: Pentagono konfirmis aĉeton de 400-400 komputilajn terminalojn Starlink por Ukrainio; 4 senpilotaj aviadiloj trafis registaran kvartalon de Moskvo; "The Wall Street Journal": Saud-Arabio organizos packonversacion pri Ukrainio, partopreno de Rusio ne estas antaŭvidata
Naskiĝoj
- 1511: Giorgio Vasari, itala pentristo, arthistoriisto, arkitekto kaj biografo, aŭtoro de la libro Vivoj de la plej elstaraj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektoj (m. 1574)
- 1683: Sophia Albertine von Erbach-Erbach, germana dukino
- 1751: Maria Anna Mozart, aŭstra klavicenistino kaj pianistino (m. 1829)
- 1791: Friedrich Köster, germana protestantisma teologo (m. 1878)
- 1799: Salamon János Petényi, hungara pastro, zoologo, ornitologo, iĥtiologo, paleontologo, kavernisto kaj membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1855)
- 1818: Emily Brontë, angla verkistino, konata de la romano Sovaĝaj altaĵoj; enestanta en Angla Antologio (m. 1848)
- 1828: Paul Gachet, franca kuracisto prizorganta nederlandan pentriston Vincent van Gogh (m. 1909)
- 1846: László Paál, hungara impresionisma pentristo de pejzaĝoj (m. 1879)
- 1851: Antal Herrmann, hungara etnografo, kunlaboranto de la revuo "Kalotaszeg" (m. 1926)
- 1853: Julian Fałat, pola pentristo, akvarelisto kaj pejzaĝisto, rektoro (m. 1929)
- 1858: Manó Széchényi, hungara ministro, ĉambelano, politikisto kaj diplomato (m. 1926)
- 1862: Nikolaj Judeniĉ, rusa generalo, gvidanto de la Blanka armeo (m. 1933)
- 1863: Henry Ford, usona inventisto kaj industriisto, pioniro de la muntoĉena tekniko kaj de la amasproduktado (m. 1947)
- 1881: Smedley Butler, usona generalo, konata kiel la plej distingata soldato kaj reprezentanto de kontraŭmilitarismo (m. 1940)
- 1884: Emil Győri, rumania hungara komponisto, dramisto (m. 1941)
- 1887: Zoltán Franyó, hungara poeto, tradukisto, redaktoro (m. 1978)
- 1888: Werner Jaeger, germana klasika filologo (m. 1961)
- 1889: Vladimir Zvorikin, usona inĝeniero, elektronikisto kaj inventisto (m. 1982)
- 1893: Fatima Jinnah, pakistana dentistino kaj politikistino, aŭtorino de libro pri sia frato Muhammad Ali Jinnah (m. 1967)
- 1894: Ilona Csengery, hungara porjunulara verkistino (m. 1974)
- 1898: Henry Moore, angla skulptisto (m. 1986)
- 1904: Salvador Novo, meksika poeto kaj historiisto (m. 1974)
- 1906: Mario Quintana, brazila poeto, tradukisto kaj ĵurnalisto (m. 1994)
- 1907: Adam Sztark, pola jezuito, justulo inter la popoloj, murdita (m. 1942)
- 1909: Bruno Vogelmann, germana komercisto, Esperanto-vortaristo, aŭtoro de la libro La nova Realismo, estrarano de Germana Esperanto-Asocio, profesoro de AIS, laŭreato de la premioj Deguĉi kaj FAME (m. 2002)
- 1913: Antal Dávid, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1988)
- 1920: Péter Balogh, hungara skulptisto en Rumanio (m. 1994)
- 1922: István Kohl, rumania hungara ornitologo (m. 1998)
- 1925: Ewelina Nowak, pola sanitaristino, soldato partoprenata batalojn de la dua mondmilito, murdita de kaŝpafisto (m. 1945)
- 1927: Walter Karmrodt, germana regionhistoriisto (m. 2017)
- 1931: Dominique Lapierre, franca verkisto, historiisto, socia aganto, konata de la libro pri Barato Nokto de libereco, flue parolanta la bengalan lingvon, defendanto de la ideo de humanismo (m. 2022)
- 1933: József Kabán, rumania hungara fotisto, publikiginta i.a. en "Nia Epoko" (m. 2010)
- 1936: László Lázár, rumanihungara ĵurnalisto, kritikisto (m. 1995)
- 1938: Hans Roth, germana regionhistoriisto kaj publicisto (m. 2016)
- 1939: Peter Bogdanovich, usona reĝisoro (m. 2022)
- 1941: Paul Anka, kanad-usona kantaŭtoro kaj aktoro
- 1945: Patrick Modiano, franca Nobelpremiita verkisto
- 1947: Arnold Schwarzenegger, aŭstra-usona aktoro kaj usona politikisto
- 1947: Françoise Barré-Sinoussi, franca Nobelpremiita virusologino, kunmalkovrintino de HIV
- 1948: Jean Reno, franca aktoro
- 1950: Gabriele Salvatores, itala filmreĝisoro kaj scenaristo
- 1953: Marian Palla, ĉeĥa verkisto, poeto, artisto
- 1955: Mieczysław Litwiński, pola komponisto, voĉisto, muzikpedagogo, plurmuzikilisto, lekciisto de pluraj altlernejoj, poligloto kaj esperantisto
- 1956: Georg Gänswein, romkatolika pastro, sekretario de papo Benedikto la 16-a
- 1957: László Mihály Nagy, rumania hungara ĵurnalisto, rakontisto
- 1958: Kate Bush, angla kantistino kaj kantverkistino
- 1968: Robert Korzeniowski, pola atletikisto kaj marŝisto, plurfoja olimpika majstro
- 1969: Simon Baker, aŭstralia filma kaj televida aktoro
- 1974: Hilary Swank, usona filma aktorino
- 1977: Jaime Pressly, usona aktorino, modelulino kaj kantistino
- 1980: April Bowlby, usona aktorino
- 1982: Yvonne Strahovski, aŭstralia aktorino
Mortoj
- 578: Jakobo Baradai, fondinto de la Siria Ortodoksa Eklezio
- 579: Benedikto la 1-a, papo, kies pontifikeco koincidis kun la invado de Langobardoj (n. nekonata)
- 734: Tatwine, angla ĉefepiskopo de Canterbury, sanktulo
- 1233: Konrado el Marburg, germana inkvizitoro kaj predikisto
- 1539: Bernardo Clesio, itala princo, kardinalo, humanisto, botanikisto (n. 1484)
- 1674: Karel Škréta, ĉeĥa baroka pentristo (n. ĉirkaŭ 1610)
- 1683: Maria Tereza de Aŭstrio, reĝino de Francio (n. 1638)
- 1691: Daniel Georg Morhof, germana literaturhistoriisto kaj poeto (n. 1639)
- 1718: William Penn, angla kvakero, fondinto de Pensilvanio (n. 1644)
- 1746: Francesco Trevisani, itala baroka pentristo de religia arto (n. 1656)
- 1771: Thomas Gray, brita historiisto kaj poeto (n. 1716)
- 1832: Jean-Antoine Chaptal, franca kemiisto kaj politikisto (n. 1756)
- 1849: Carl Ludwig Nietzsche, germana protestantisma pastoro kaj teologo (n. 1813)
- 1866: Gábor Egressy, hungara aktoro, ĵurnalisto (n. 1808)
- 1868: Mihály Tompa, hungara kalvinista armea pastro kaj poeto (n. 1817)
- 1898: Otto von Bismarck, prusa politikisto, kontribuinto al unuigo de Germanio, kanceliero (n. 1815)
- 1900: Alfredo (Saksio-Koburgo kaj Gotao), germana nobelo, amiralo, vizitinta Nov-Zelandon, Baraton, Honkongon, Malton (n. 1844)
- 1933: Georgi Aktarĝiev, bulgara ĵurnalisto, redaktoro de "Rondiranto", prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio (n. 1868)
- 1944: Miklós Lőrincz, hungara verkisto kaj kabaretaŭtoro, viktimo de bombatako al Insulo Csepel (m. 1899)
- 1947: Oskar Gründler, germana pedagogo kaj politikisto (n. 1876)
- 1951: Emánuel Brüll, hungara lingvisto, bibliotekisto (n. 1884)
- 1956: Stanislav Kamarýt, ĉeha instruisto pri filozofio, gimnazia direktoro, redaktanto de "Bohema Esperantisto" kaj "La Progreso", membro de Lingva Komitato, gvidanto de Bohema Asocio Esperantista, prezidanto de UK 1921, prezidanto de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, aŭtoro de Filozofia Vortaro kaj Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto kaj Ĉeĥoslovaka antologio, honora membro de UEA (n. 1883)
- 1958: Sándor Albrecht, hungara komponisto, dirigento, orgenisto (n. 1885)
- 1962: Luigi Carnera, itala astronomo (n. 1875)
- 1967: Alfried Krupp von Bohlen und Halbach, germana entreprenisto kaj industriisto (n. 1907)
- 1970: György Széll, usona dirigento, pianisto, komponisto kaj instruisto (n. 1897)
- 1976: Rudolf Bultmann, germana protestantisma teologo, adepto de demitigo de evangelioj (n. 1884)
- 1978: Umberto Nobile, itala aviadisto, konstruinto de aerŝipoj (n. 1885)
- 1980: Jorge Hess, argentina esperantisto, membro de SAT, UEA kaj IEL, kunfondinto de Argentina Esperanto-Ligo (n. 1902)
- 1984: Ágnes Rózsa, rumania hungara memuaristino, tradukistino (n. 1918)
- 1993: Edward Raczyński, pola nobelo, diplomato, politikisto, verkisto, prezidento en ekzilo, konata de unua en la mondo oficiala raporto pri holokaŭsto (n. 1891)
- 1994: Béla Gunda, hungara etnografo, profesoro de la Universitato de Kluĵo (n. 1911)
- 1996: Claudette Colbert, usona aktorino (n. 1903)
- 1997: Bảo Đại, reĝo de Annam, lasta imperiestro de Vjetnamio (n. 1913)
- 2004: Ellen Auerbach, germana fotistino, pedagogo kaj psikologo, mondanino (n. 1906)
- 2005: John Garang, sudana ribelogvidanto kaj politikisto (n. 1945)
- 2006: Murray Bookchin, usona anarkiisto, fondinto de socia ekologio (n. 1921)
- 2007: Ingmar Bergman, sveda reĝisoro kaj scenaristo por filmoj kaj teatraĵoj (n. 1918)
- 2007: Michelangelo Antonioni, itala reĝisoro (n. 1912)
- 2007: Teoctist Arăpaşu, rumana episkopo, patriarĥo de Rumana Ortodoksa Eklezio (n. 1915)
- 2012: Maeve Binchy, irlanda verkistino (n. 1940)
- 2013: Antoni Ramallets, hispana futbalisto (golulo) (n. 1924)
- 2016: András Hajnal, hungara matematikisto okupiĝanta pri aroteorio, kombinatoriko kaj topologio (n. 1931)
- 2018: Piet Buijnsters, nederlanda komputika programisto, estrarano de Esperanto-klubo en Eindhoven kaj en Nimego, ankaŭ de Internacia Esperanto-Instituto (n. 1941)
- 2018: Maria Dzielska, pola historiistino kaj klasika filologo, tradukistino de kaj pri Dionizio la Areopagano, Hipatia, Apolonio de Tiano (n. 1942)
- 2020: Herman Cain, usona matematikisto, specialiĝanta pri balistiko, entreprenisto kaj politikisto (n. 1945)
- 2022: Nichelle Nichols, usona aktorino (n. 1932)
- 2023: Paul Reubens, usona aktoro, komikulo, verkisto, filmproduktanto (n. 1952)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 30-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|