19-a de julio
La 19-a de julio estas la 200-a tago de la jaro (la 201-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 165 tagoj restas.
Je la 19-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 64: Granda Incendio de Romo finiĝis
- 711: Berbera estro Tarik ibn Zijad kun armeo transiris Ĝibraltaran Markolon kaj apud Jerez de la Frontera en batalo de Guadalete venkis armeon de visigotoj gvidatan de la reĝo Rodrigo - Regno Visigota disfalis, islama invado de Iberio komenciĝis
- 939: Batalo de Simanko komenciĝis - reĝo Ramiro la 2-a venkis maŭran armeon de kalifo Abd ar-Rahman la 3-a proksime al urbo Simanko
- 998: Arab-bizancaj militoj: en batalo de Apamea (Sirio) Fatimida kaliflando venkis bizancan armeon
- 1195: Rekonkero: malvenko de armeo de kastilia reĝo Alfonso la 8-a en batalo de Alarcos kun armeo de kalifo de Maroko
- 1324: Pilgrimanta al Mekko reganto de la Imperio Malio Musa la 1-a alvenis al Kairo - konata de la disdonado de zakato
- 1510: En Berlino oni mortigis 38 judojn kun riproĉo de malhonorigo de hostio kaj infanmurdoj
- 1525: En Dessau fondiĝis Asocio de Katolikoj kreita de katolikaj princoj de Germanio kaj direktita kontraŭ reformacio
- 1544: Angla armeo komencis sieĝon de franca urbo Boulogne-sur-Mer
- 1545: Angla militŝipo Mary Rose sinkis apud Portsmouth dum la batalo de Solent (markolo inter Anglio kaj insulo Wight)
- 1553: Maria la 1-a, konfesanta katolikismon, ektronis kiel reĝino de Anglio (post morto de favoranta reformacion Eduardo la 6-a kaj detronigo de "dektaga reĝino"), de protestantoj nomata "Sanga"
- 1569: En Sejmo de Lublin lasta prusa princo Alberto Frederiko Hohencolerno feŭde omaĝis al la pola reĝo Sigismondo la 2-a, kion priskribis pola poeto Jan Kochanowski - potenco de la Ordeno de germanaj kavaliroj rompiĝis
- 1572: Ŭan Li iĝis imperiestro de Ĉinio
- 1655: Sveda diluvo komenciĝis: sveda armeo gvidata de la reĝo Karolo la 10-a Gustavo invadis Pollandon - dum regado de la pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro
- 1669: Mikaelo Korybut Wiśniowiecki iĝis reĝo de Pollando
- Granda Nordia Milito
- 1716: La 8-a venecia-turka milito: turka ŝiparo de Ahmedo la 3-a komencis sieĝon de Korfuo
- 1790: La 6-a rusa-turka milito: venko de rusa ŝiparo en batalo de Kerĉa markolo
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: komenco de dutaga sensukcesa kuratakado de rusoj al Vilno
- 1801: Kartvelio estis aneksita de la Rusia Imperio
- 1821: Georgo la 4-a kroniĝis kiel reĝo de Britio
- 1822: Franca inventisto Joseph Nicéphore Niépce faris unuan foton en la mondo
- 1863: En Lvovo estis subskribita Concordia – interkonsento inter romkatolikaj episkopoj kaj la grekkatolikaj
- 1864: Tajpinga ribelo: ĉina armeo konkeris la ĉefurbon de la ribelantoj - Nankinon, kaj dum pluaj tri tagoj masakris 100 mil personojn
- 1870: Francia-Prusia Milito: Francio deklaris militon kontraŭ Reĝlando Prusio (pro falsigita de Otto von Bismarck depeŝo de Ems) - post malvenko Francio perdis Alzacon kaj Lorenon
- 1877: La 10-a rusa-turka milito: strategia venko de rusoj en unua batalo de Ŝipka (montpasejo en Balkana montaro)
- 1877: Unua tenisturniro Wimbledon finiĝis
- 1900: Universala Ekspozicio de Parizo: Linio 1 de la metroo de Parizo ekfunkciis
- 1903: Parizo: unua konkurso por biciklistoj Tour de France finiĝis
- 1908: Internacia Federacio de Naĝado fondiĝis en Laŭzano, Svislando; Nederlanda futbala klubo Feyenoord estis fondita
- Unua Mondmilito
- 1920: Pál Teleki iĝis ĉefministro de Hungario
- 1920: Soveta-Pola Milito: la Ruĝa Armeo, marŝanta okcidenten tra Pollando, konkeris Grodnon; Konsilio de Ŝtat-Defendo establis sur la terenoj de estinta prusa aneksaĵo la Okcidentan Civitanan Gardistaron
- 1936: Hispana Enlanda Milito: la trian tagon Nacia Konfederacio de la Laboro kaj Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj alvokis ĝeneralan strikon mobilizante laboristajn batalgrupojn kontraŭ fortoj de naciistoj
- 1937: En Munkeno germanaj nazioj aranĝis Ekspozicion de degenerita arto
- Dua Mondmilito
- 1949: Reĝlando Laoso sendependiĝis (de Francio) - subskribo de la traktato pri sendependa membreco en la Franca Unio
- 1952: La 15-a Somera Olimpiko komenciĝis en Helsinko
- 1956: Post Bandunga Konferenco prezidento de Jugoslavio Josip Broz Tito, prezidento de Egiptio Gamal Abdel Nasser kaj ĉefministro de Barato Jawaharlal Nehru subskribis deklaron de Brioni - la duan gravan impulson por Movado de Nealiancitaj Landoj
- 1967: En Norda Karolino pro akcidento de Boeing 727 kun turisma aviadilo 82 personoj pereis
- 1969: Registaro de Barato, gvidata de Indira Gandhi, ŝtatigis 14 plej grandajn bankojn en la lando
- 1972: Ivan Meleĵ kaj Ivan Ŝamjakin ricevis titolojn de la Popolaj Verkistoj de Belorusa SSR.
- 1972: Pola gazetaro informis pri malkovro de riĉaj karbo-tavoloj en Lublinio - tri jarojn poste oni komencis konstrui minejon en Bogdanka, apud Łęczna
- 1977: Okaze de la 25-a datreveno de Pola Popola Respubliko oni anoncis amnestion por politikaj malliberuloj — la 23-an de julio oni liberigis 5 arestitajn partoprenantojn de laboristaj protestoj en Radom el junio 1976 kaj 10 aktivulojn de la Komitato por Defendo de Laboristoj
- 1979: Sandinistoj eniris Managvon, la ĉefurbon de Nikaragvo
- 1980: La 22-a Somera Olimpiko komenciĝis en Moskvo — bojkotita de pluraj landoj pro invado de Sovetunio en Afganion
- 1988: Bruce Springsteen prezentiĝis en Orienta Berlino antaŭ 160 000 spektantoj - la plej granda koncerto en Germana Demokratia Respubliko
- 1988: En Vicebsko oni konstruis someran amfiteatron, la plej grandan scenejon en Belorusa SSR kun 5400 lokoj por spektantoj — ĉi tie ĉiujare okazas muzikfestivalo "Slava Bazaro en Vicebsko”
- Pollando
- 1992: Amasmurdo ĉe Via d'Amelio: en bomba atenco pereis kontraŭmafia itala juĝisto Paolo Borsellino kaj 5 policanoj
- 1994: Leonid Kuĉma iĝis prezidento de Ukrainio
- 1996: La 26-a Somera Olimpiko komenciĝis en Atlanta
- 1997: Provizora irlanda respublika armeo renovigas armisticon, finante 28-jaran kvazaŭarmean kampanjon por finigi britan regadon en Nord-Irlando
- 2002: Perda datumkompaktigo: unua versio de Vorbis, la kunprema metodo de sono aperis
- 2005: Irano: en Maŝhado konforme al ŝario estis pendigitaj du dekkelkjaruloj Mahmoud Asgari kaj Ajaz Marhoni pro samseksemo
- 2007: Kanada programisto Jonathan Schaeffer tute solvis damludon pere de programo Chinook
- 2009: Asteroido aŭ kometo falis la surfacon de Jupitero, proksime al la suda poluso
- 2010: Dési Bouterse iĝis prezidento de Surinamo
- 2014: Libia Dezerto: neidentigitaj pafistoj sturmis kontraŭ egipta milita kontrolejo mortigante 22 landlimajn gardistojn
- 2014: Sur germana aŭtovojo A4 en Dresdeno pro akcidento de du aŭtomobiloj pereis 11 poloj kaj 69 vundiĝis
- 2017: Pola Radio kaj Asocio Pola Komuneco inaŭguris soci-informan kampanjon "Granda Reveno" pri alvenigo de deportitaj poloj de aneksitaj, post la soveta invado en Pollandon, Orientaj Limregionoj al Kazaĥa SSR kaj aliaj aziaj partoj de Sovetunio
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 146-a tago de rusa agreso: Verĥovna Rada de Ukrainio akceptis prezidentan projekton de leĝo pri speciala statuso por poloj en Ukrainio; demisiita ĉefakuzistino alvokis al komuna tasko akuzi ĉiujn, kiuj mortigis infanojn, detruis infrastrukturon per raketoj, seksperfortis kaj murdis (inter akuzistaroj kaj Sekreta Servo oni pruvis agadon de ĉ. 60 kunlaboristoj) — regopovoj de Mikolajivo planas por kelkaj tagoj fermi la urbon por kapti kunlaboristojn, pli frue en la regiono oni anoncis 100 dolarojn por malkaŝo de porrusa agento aŭ flankatakisto; Ukrainio enpostenigis ĉefon de Speciala Kontraŭkorupta Akuzistaro
- Mondreago: Nokte al polaj malsanulejoj trafis 32 vunditaj ukrainaj soldatoj; Ukraina Domo en Vaŝingtono kaj ambasado de Ukrainio en Usono iniciatis certigon de protezoj por infanoj, kiuj venos al Usono kun manko de kruroj; Olena Zelenska en Vaŝingtono renkontiĝis kun Unua Damo de Usono
- 2023: Nokte ĉiuj senpilotaj aviadiloj senditaj de Rusio al Kievo estis paffaliogitaj, en Odeso, atakita laŭvican nokton, aŭdiĝis 10 eksplodoj (detruita greno estis destinita por Ĉinio) — kontraŭaviada defendo detruis 37 aercelojn super Ukrainio; Volodimir Zelenskij substrekia, ke rusoj atakas infrastrukturon utiligatan por realigo de t.n. grena interkonsento; Krimeo: pro incendio en armea spaco estis blokita aŭtovojo Tavria — oni evakuis ĉ. 2 225 personojn pro eksplodoj en munici-magazenoj; de la invadkomenco teraj minoj mortigis en Ukrainio 221 civilulojn, 450 estis vunditaj; al Kievo alvenis ĉefministro de Irlando; Andrij Jermak: Ukrainio bezonas pli da sistemoj ABM (kontraŭbalistikaj misiloj), por protekti liveradon de greno
- Mondreago: Pasinttage la polan landlimon kun Belorusio provis eksterleĝe trapasi 187 personoj; en Rusio rekorda nombro de punaferoj pro eskapo de soldatservo, averaĝe en la unua duono de la kuranta jaro okazis 100 verdiktoj semajne; Rusio avertis pri alnavigo al ukrainaj havenoj de la sekva tago — Kroatio ofertis fervojan transporton kaj marhavenojn por eksporto de ukraina greno; dekkelkaj membroj de Eŭropa Parlamento aliĝis al alvoko pri la plej rapida livero al Ukrainio de ĉasaviadiloj F-16;
- 2023: En Bruselo estis malfermita ekspozicio pri pola urbo Jasło, 97% detruita de germanoj septembre 1944, kiam oni jam sciis, ke Germanio malvenkis en la dua mondmilito, kiun eksplodigis kune kun Sovetunio
Naskiĝoj
- 1593: Jakob Fabricius, germana luterana teologo kaj eklezikantverkisto (m. 1654)
- 1681: Henrietta Godolphin (dukino de Marlborough), filino de John Churchill (1-a duko de Marlborough) (m. 1733)
- 1698: Johann Jakob Bodmer, svisa verkisto kaj literaturteoriisto (m. 1783)
- 1743: Johann Wolf, germana historiisto kaj jezuito (m. 1826)
- 1759: Serafimo de Sarov, rusa monaĥo kaj mistikulo, ortodoksa sanktulo (m. 1833)
- 1764: Krzysztof Celestyn Mrongovius, pola lingvisto, protestanta pastoro, tradukisto, filozofo, esploristo de la kaŝuba lingvo kaj defendanto de la pola lingvo en Varmio (m. 1855)
- 1800: Juan José Flores, prezidento de Ekvadoro (m. 1864)
- 1814: Samuel Colt, usona inventisto kaj armilfabrikisto (m. 1862)
- 1814: Hermann Bonitz, germana klasika filologo kaj edukadteoriisto (m. 1888)
- 1816: Eduard Lucas, germana plantokultivisto kaj pomologo (m. 1882)
- 1819: Gottfried Keller, svisa verkisto germanlingva (m. 1890)
- 1820: Eduard Gottlieb Amthor, germana verkisto, eldonisto kaj pedagogo (m. 1884)
- 1834: Edgar Degas, franca pentristo kaj skulptisto (m. 1917)
- 1837: Georg Bühler, germana hindologo, tradukisto, esploristo de juro en antikva Barato, aŭtoro de lernolibro pri sanskrito (m. 1898)
- 1846: Edward Charles Pickering, usona astronomo kaj fizikisto, astrofotografo (m. 1919)
- 1863: Hermann Bahr, aŭstra verkisto, kritikisto kaj reĝisoro (m. 1934)
- 1868: Francesco Saverio Nitti, ĉefministro de Italio (m. 1953)
- 1874: René Mesny, franca maristo, oficiro kaj profesoro, prezidanto de Radio-Club Espérantiste de France, kunlaborinto de "Internacia Scienca Revuo" (m. nekonata)
- 1876: István Balogh, hungara dramverkisto kaj notario (m. 1959)
- 1876: Ignaz Seipel, aŭstra katolika prelato, politikisto kaj dufoja kanceliero, konata de la verko Nacio kaj ŝtato, en kiu li i.a. montris neadekvatecon de marksisma teorio pri sociaj klasoj en situacio de la nacioj de Mezeŭropo, esperantisto (m. 1932)
- 1879: Eŭgeno Lanti, franca esperantisto kaj komunisto, fondinto de la Sennacieca Asocio Tutmonda, longjara redaktoro de klasbatalaj revuoj "Sennaciulo" kaj "Sennacieca Revuo" (m. 1947)
- 1879: Ferenc Móra, hungara verkisto, arkeologo kaj ĵurnalisto (m. 1934)
- 1889: J. R. G. Isbrücker, nederlanda inĝeniero, prezidanto de Akademio de Esperanto, aŭtoro de La Evoluo de Telefonio kaj kunaŭtoro de La Esperanto-Movado. Ĝia Historio, Organizo kaj Nuna Stato (m. 1966)
- 1893: Vladimir Majakovskij, rusia, sovetia poeto, publicisto kaj futuristo (m. 1930)
- 1893: Wanda Zamenhof, varsovia kuracistino, edzino de Adamo Zamenhof, bofilino de L. L. Zamenhof (m. 1954)
- 1894: Ĥaŭaĝa Nazimuddin, ĉefministro de Bengalio en Brita Hindio, la dua Ĝenerala Guberniestro de Pakistano, konservismulo (m. 1964)
- 1895: Vinko Bitenc, slovena junulara verkisto, poeto, dramisto kaj Esperanto-verkisto kaj tradukisto de slovenaj popolaj kaj partizanaj kantoj (m. 1956)
- 1896: Ota Ginz, ĉeĥoslovaka oficisto, cionisto, aktivulo de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista, kunredaktoro de Ĉeĥoslovaka antologio, donacinta sian libraron al la Biblioteko Hector Hodler, tradukisto en Esperanton kaj el Esperanto kiel Fine! Nun mi komprenas la radion! (m. 1976)
- 1898: Herbert Marcuse, german-usona filozofo kaj sociologo, politika teoriisto, patro de Nova maldekstro apartenanta al Frankfurta Skolo (m. 1979)
- 1900: Zsigmond Remenyik, hungara verkisto kaj politikisto (m. 1962)
- 1900: Arno Breker, germana artisto, skulptisto kaj arkitekto, reprezentanto de nazia ideologio Blut und Boden (m. 1991)
- 1918: Ewa Pohoska, pola poetino, publicistino, soldato de Pola Enlanda Armeo, ekzekutita de germanoj kun 36 virinoj en Palmiry (m. 1944)
- 1921: Rosalyn Sussman Yalow, usona Nobelpremiita medicina fizikistino (m. 2011)
- 1923: Ferenc Jozefovits, rumania hungara kuracisto publikiginta en medicina revuo "Orvosi Szemle" (m. 1997)
- 1929: Emmanuel Le Roy Ladurie, franca historiisto (m. 2023)
- 1934: Zoltán Zágoni Albu, rumania hungara eklezia verkisto (m. 2002)
- 1935: Thaddäus Podgorski, aŭstra ĵurnalisto kaj TV-moderigisto (m. 2024)
- 1938: Vaĥtang Kikabidze, sovetia kinoaktoro kaj kantisto (m. 2023)
- 1941: Neelie Kroes, nederlanda ekonomikistino, membro de Eŭropa Komisiono
- 1943: Thomas Sargent, usona Nobelpremiita makroekonomikisto
- 1947: Brian May, angla gitaristo kaj astrofizikisto, kunkreinto de brita rokgrupo Queen
- 1949: Ryszard Rokicki, pola instruisto, diplomito de Fremdlingva Fakultato de Varsovia Universitato, kunfondinto de Akademia Centro Interlingvistika en Varsovio, redaktoro de Acta Interlinguistica, membro de la estraro de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj redaktinta 21 kajerojn de "Informilo por Interlingvistoj" kaj membro de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de esperantistoj
- 1950: Árpád Nagy, Pika, hungara scenejdekoraciisto kaj pentristo
- 1951: Károly Elekes, hungara grafikisto, skulptisto, pentristo
- 1951: Csaba Petres, rumania hungara muzikpedagogo
- 1956: Sándor Sikó Barabási, rumania hungara bestkuracisto
- 1957: Tibor Gáll, hungara grafikisto vivanta en Berlino
- 1960: Atom Egoyan, kanada filmreĝisoro
- 1970: Nicola Sturgeon, skota politikistino, gvidantino de Skota Nacia Partio, unua ministro
- 1971: József Tasi, rumania hungara pentristo
- 1976: Eric Prydz, sveda diskĵokeo
- 1976: Vinessa Shaw, usona aktorino, fotomodelo
- 1983: Csilla Ababi, hungara aktorino en Ŝtata Teatro Szigligeti Társulat de Oradea
- 1995: Romee Strijd, nederlanda fotomodelino
Mortoj
- 514: Simako, papo enkondukinta kantadon de la himno Gloria in excelsis deo, sanktulo
- 1364: Elisenda de Montcada, reĝedzino de Jakobo la 2-a (Aragono) (n. 1292)
- 1374: Francesco Petrarca, itala poeto verkanta latine kaj itale, reprezentanto de Itala Renesanco, enestanta en Itala antologio (n. 1304)
- 1543: Berthold Pürstinger, reformema episkopo romkatolika kaj teologo (n. 1465)
- 1583: Paul Dumerich, germana pedagogo, matematikisto kaj filologo, instruisto de greka lingvo (n. 1527)
- 1631: Cremonini Cesare, itala filozofo, reprezentanto de aristotelismo, konata kiel oponanto al Galilejo (n. 1550)
- 1679: John Plessington, angla katolika pastro, ekzekutita, kanonizita kiel unu el 40 martiroj de Anglio kaj Kimrio (n. ĉirkaŭ 1637)
- 1784: Ádám Patachich, kroata-hungara ĉefepiskopo kaj abato (n. 1717)
- 1810: Luiza de Meklenburgo-Strelitz, reĝino de Prusio (n. 1776)
- 1814: Matthew Flinders, angla navigisto kaj esploristo de la Markolo Bass kaj Granda Barilrifo (n. 1774)
- 1831: Christian Karl André, germana ĵurnalisto, komponisto kaj popolklerigisto, influinta esplorojn de Gregor Mendel (n. 1763)
- 1842: Pierre Joseph Pelletier, franca apotekisto kaj kemiisto, esploristo de alkaloidoj kaj malkovrinto de kinino kaj striknino (n. 1788)
- 1845: Josef Struber, aŭstra gastejestro kaj kolonelo (n. 1773)
- 1855: Tomasz Zan, belorusa kaj pola poeto, amiko de Adam Mickiewicz kaj Jan Czeczot, ekziligito, esploristo de mineraloj en Uralo (n.1794)
- 1869: Victor Aimé Huber, germana literaturhistoriisto kaj eklezipolitika verkisto (n. 1800)
- 1873: Ferdinand David, germana violonisto kaj komponisto (n. 1910)
- 1886: Cesário Verde, portugala poeto, parnasisto, uzanta aleksandron en poetiko (n. 1855)
- 1896: Ernst Viktor Schellenberg, germana pedagogo kaj verkisto (n. 1827)
- 1898: Mkwawa, triba estro de hehoj, gvidanto de ribelo en Germana Orient-Afriko, sinmortiginto (n. 1855)
- 1902: Mózes Vitos, hungara romkatolika pastro, etnografo, lokhistoriisto (n. 1847)
- 1906: Walter Buller, novzelanda akvokato, naturalisto, ornitologo (n. 1838)
- 1927: Ahmadou Bamba, ŝejĥo de Tuba, sufiisma religia gvidanto en Senegalo, fondinto de Muridisma Ordeno (n. 1850)
- 1928: Wilhelm Velten, germana mezlerneja instruisto, esperantistiĝinta antaŭ UK 1908, membro de Lingva Komitato, komisaro por instruisto-ekzamenoj ĉe Saksa Esperanto-Instituto, tradukisto de la komedio La malsanulo pro imago de Molière (n. 1841)
- 1945: Heinrich Wölfflin, svisa arthistoriisto, profesoro (n. 1864)
- 1950: Mihály Rotarides, hungara zoologo, esploristo de gastropodoj (n. 1893)
- 1951: Sándor Makkai, hungara reformita episkopo, verkisto (m. 1890)
- 1955: Koos Vorrink, nederlanda politikisto kaj socialisto, membro de la nederlanda rezistado, malliberulo de koncentrejo Sachsenhausen, kontraŭkomunisto, konata kiel subjekto de komunista kampanjo de kalumnioj (n. 1891)
- 1965: Syngman Rhee, la unua prezidento de Sud-Koreio (n. 1875)
- 1966: Stanislaw Karolczyk, pola oficisto, tradukisto kaj poeto, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio kaj redaktoro de "Pola Esperantisto", enestanta en Esperanta Antologio (n. 1890)
- 1968: Käthe Kruse, germana aktorino, fondintino de pupofabriko (n. 1883)
- 1985: Janusz A. Zajdel, pola fizikisto kaj sciencfikcia verkisto (n. 1938)
- 1989: Kazimierz Sabbat, pola juristo, ĉefministro kaj prezidento en ekzilo (n. 1913)
- 1990: Imre Kondor, hungara bibliotekisto, verkisto kaj filozofo doktoriĝinta en la Universitato de Debreceno (n. 1911)
- 1992: Paolo Borsellino, itala kontraŭmafia juĝisto, amiko de Giovanni Falcone, murdita (n. 1940)
- 1994: Rudolf Firkušný, ĉeĥa-usona pianisto ricevinta Ordenon de Tomáš Garrigue Masaryk (n. 1912)
- 2002: Nikola Aleksiev, bulgara ĵurnalisto, kunfondinto kaj sekretario de Bulgara Laborista Esperanto-Asocio, prezidanto de Loka Kongresa Komitato de UK 1963, prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, kontribuinta al Mondpaca Esperantista Movado, tradukisto (n. 1909)
- 2002: Vasil Stanoviĉ, ukraina fotoĵurnalisto kaj eldonisto, kunfondinto de Ukrainia Esperanto-Asocio, renaskiginto de "Ukraina Stelo" (n. 1940)
- 2003: Alena Růžičková-Pavlínová, ĉeĥa aktorino, esperantlingva deklamantino, honora membrino de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1910)
- 2004: József Fonyó, hungara aktoro kaj voĉoaktoro (n. 1934)
- 2005: Stefan Amsterdamski, pola filozofo kaj kemiisto specialiĝinta pri metodologio de filozofio, historio de scienco, sociologio de scio, kies filozofio de scienco baziĝis sur kritika analizo de paradigmoj, tradukisto de filozofiaj verkoj (n. 1929)
- 2007: Jenő Vargha, rumania hungara kemiisto, tradukisto (n. 1924)
- 2007: Jiří Zahajský, ĉeĥa aktoro kaj dublisto (n. 1939)
- 2010: David Warren, aŭstralia inĝeniero, inventinto de la nigra skatolo (n. 1925)
- 2011: Rochus Habitzky, germana filologo kaj animzorganto (n. 1927)
- 2012: Omar Sulejman, egipta militisto kaj politikisto (n. 1936)
- 2016: Garry Marshall, usona muzikisto, verkisto, komikulo, kaj aktoro (n. 1934)
- 2019: Ágnes Heller, hungara filozofino, profesoro, membrino de Hungara Scienca Akademio (n. 1929)
- 2019: Werner Söllner, rumania germanlingva verkisto, eldonisto kaj tradukisto (n. 1951)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 19-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|