La regotempo de Ŭan Li karakteriziĝis per despota regado, per malŝparado kaj kreskante fiaskiga deficitego de la ŝtataj financoj. Ekzemple pli ol 20.000 nobeloj ricevis abundegajn regulajn pagojn – la 45 princoj de unua rango ĉiujare eĉ havis rajton je ricevo de arĝento en valoro de 600 tunoj da greno. La armeo estis pompa kaj kostis pliajn sumegojn, kaj la kostoj por la luksa vivo de la imperiestra kortumo ne malpli altis: sole la tombejo de Ŭan Li kostis tiom da arĝento, kiom la tuta imperio pagis da baza imposto dum du plenaj jaroj.
Plia problemo por la ŝtato estis la kreskanta japana piratado ĉe la centra okcidenta marbordo de la imperio, sociaj ribeloj de kamparanoj, metiistoj kaj ministoj, etnaj ribeloj de ne-ĉinaj popoloj kaj la aktivecoj de sekretaj societoj (ekzemple la sekto „Blanka Lotuso“).
Al tiuj defioj Ŭan Li ne sukcesis adekvate reagi, kaj aparte fine de sia regotempo li pli kaj pli perdis la potencon: la faktan regadon transprenis korupta grupo de eŭnukoj, kiu instrumentigis la ŝtatan administradon por siaj celoj. Aparte multaj klasike konfuceismaj ŝtataj administristoj politike rezistis kontraŭ tio.
Plia aspekto en la regoperiodo de Ŭan Li estis la hezita malfermo de Ĉinio al influoj de Eŭropo: Dum la jaro 1601 li vokis la italan jezuitonMatteo Ricci al la ĉina imperia kortumo kaj permesis certagrade misii pri kristanismo en Ĉinio. La imperiestron tamen ne vere interesis la religio, sed la teknikaj inventaĵoj kiujn kunportis la eŭropanoj, ekzemple horloĝoj kaj astronomiaj instrumentoj. Interalie li taskigis la italan jezuiton pri reformo de la ĉina kalendaro.