13-a de julio
La 13-a de julio estas la 194-a tago de la jaro (la 195-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 171 tagoj restas.
Je la 13-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- -587: Babilona sieĝo de Jerusalemo finiĝis post detruo de la Templo de Salomono
- 1260: Ĵemajtianoj kaj litovoj venkis Livonian Ordenon kaj Ordenon de germanaj kavaliroj en batalo de Durben (proksime al Liepāja)
- 1290: Andreo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1341: Reĝo de Pollando Kazimiro la Granda subskribis en Prago pakton kun reĝo de Ĉeĥio Johano de Luksemburgio, en kiu li promesis al Luksemburga dinastio apogon en batalo kontraŭ ĉiu malamiko, escepte de reĝo de Hungario Karolo la 1-a kaj princo Bolko la 2-a Mały
- 1410: Du tagojn antaŭ la Batalo de Grunwald urbo Dąbrówno (Distrikto Ostróda) estis konkerita kaj bruligita de la armeo de pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo
- 1429: Pollando: Mława iĝis urbo (Mazovio)
- 1463: Reĝo Georgo de Podebrado kunvokis grandan reprezentantaron de la Landoj de Krono ĉeĥa, kies celo estis solvi la diferencojn inter katolikoj kaj husanoj
- 1468: Pola Respubliko: komenco de parlamenta demokratio - en Koło kunvenis Sejmo por pretigi plenan kunvenon - okazigita samjare en Piotrków Trybunalski
- 1508: Armeo de Grandprinclando Litovio, helpata de la pola, en la batalo de Orŝa venkis armeon de Grandprinclando Moskvo
- 1521: Krakovo la unuan fojon ekaŭdis sonorilon Sigismondo - dum la favora vetero aŭdebla ĝis 30 km
- 1558: Kadre de la 8-a itala milito hispana armeo venkis la francan en batalo de Gravelines (proksime al Dunkerque)
- 1573: Okdekjara Milito: hispana armeo konkeris post 7-monata sieĝo Harlemon
- 1643: Angla enlanda milito: armeo subtenanta reĝon venkis armeon subtenantan parlamenton en batalo de Roundway Down (proksime al Devizes)
- 1656: Sveda diluvo: venko de sveda-brandenburga armeo en batalo de Tykocin
- 1713: Hispanio cedis Ĝibraltaron al Britio
- 1728: Vitus Bering, dana esploristo kiel rusia maristo ekiris de Kamĉatko norden por serĉi markolon inter la Rusia imperio kaj Ameriko
- 1769: Bara Konfederacio: venko de rusaj trupoj en la batalo de Bjalistoko
- 1772: James Cook eknavigis de Plymouth sian duan vojaĝon ĉirkaŭ la mondo
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: rusa kaj prusa armeoj komencis sieĝon de Varsovio
- 1798: Dum ekspedicio de Napoleono al Egiptio franca armeo venkis la mamelukan kavalerion en batalo de Chobrakhitt
- 1814: Reĝo de Regno de Sardio Viktoro Emanuelo la 1-a de Savojo establis militistan policon Korpuso de la Karabenistoj
- 1821: Flago de Norvegio estis adoptita
- 1832: Usona esploristo Henry Schoolcraft malkovris fonton de la rivero Misisipo
- 1837: Reĝino Viktoria translokigis sian sidejon al Palaco Buckingham
- 1849: Dum la Hungara revolucio de 1848 kaj milito pri sendependiĝo la aŭstra imperia armeo de generalo Julius Jacob von Haynau invadis Buda, evakuitan de Artúr Görgey, samtage la urbon Peŝto okupis rusaj trupoj
- 1866: Pollando: en Olsztyn eksplodis epidemio de ĥolero
- 1878: Kongreso de Berlino finiĝis - oni agnoskis sendependecon de Serbio, Montenegro kaj Rumanio disde la Otomana Imperio
- 1882: Funkciigo de telefonoj en Moskvo, Odeso, Peterburgo kaj Rigo
- 1885: Nederlando: Rijksmuseum malfermiĝis en Amsterdamo
- 1895: Antonio Maceo kun kubaj ribelantoj venkis embuske hispanojn en batalo de Peralejo sur Kubo
- 1900: Boksista ribelo: Tjanĝino transiris al eŭropaj aliancanoj
- 1908: Virinoj konkurencis por la unua fojo en la modernaj Olimpiaj Ludoj
- 1911: Japanio kaj Britio interkonsentis la trian aliancan traktaton
- Unua Mondmilito
- 1917: La tria el la ses aperoj de la Virgulino de Fátima al tri infanoj el Fátima en Portugalio
- 1919: Pola-ukraina milito: en batalo de Jazłowiec (sude de Buĉaĉ) 14-a Kavaleria Regimento venkis trupojn de Okcidentukraina Popola Respubliko
- 1919: Al Dua Pola Respubliko alvenis usona registara misio por esplori traktadon de polaj judoj - konkludis, ke la tumultoj, ne pogromoj, koncernis judojn kunlaborantaj kun bolŝevikoj kaj ukrainoj
- 1920: Societo de Ukraina Ruĝa Kruco fondiĝis
- 1921: Ŝtatestro marŝalo Józef Piłsudski distingis la unuajn 15 personojn per la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando, interalie Jacek Malczewski, Władysław Raczkiewicz, Władysław Stanisław Reymont kaj Leon Wyczółkowski, krome per Ordeno de la Blanka Aglo estis distingitaj estintaj ĉefministroj de Francio Louis Barthou kaj Alexandre Millerand (oficanta prezidento)
- 1922: Konferenco de ambasadoroj en Parizo laŭjure rekonis Litovion
- 1923: Sur montaro apud Los-Anĝeleso oni fiksis la vorton HOLLYWOODLAND; la lastaj kvar literoj estis forigitaj post renovigo en 1949
- 1930: Litovio: sporta festivalo honore al grandprinco Vytautas okazis en Klaipeda
- 1930: Unua Futbala Mondpokalo komenciĝis en Urugvajo
- 1936: Oni forkondukis kaj murdis José Calvo Sotelon, kio iĝis kaŭzo de Hispana Enlanda Milito
- Dua Mondmilito
- 1944: Muzeo pri Ameriko inaŭgurita en Madrido
- 1945: Prezidento de Ĉeĥoslovakio subskribis dekretojn pri puno de faŝistaj krimuloj, perfiduloj kun iliaj prokuristoj, kaj pri eksterordinaraj juĝejoj kaj kreo de Nacia Juĝejo
- 1949: Papo Pio la 12-a dekrete minacis ekskomunikon al katolikoj, kiuj aliĝas al komunista partio, publikigas komunistajn librojn aŭ gazetojn, legas aŭ verkas ilin
- 1950: Federacia Respubliko de Germanio membriĝis al la Konsilio de Eŭropo
- 1952: Unua kunveno de la Alta Aŭtoritato de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo
- 1956: Israelo: angulŝtono de la Metroo de Ĥajfo, la unua metroo en Proksima Oriento eksituis en Hajfo
- 1959: Franca prezidento Charles de Gaulle amnestiis 5000 kaptitajn alĝerianojn
- 1962: Sankt-Peterburgo: Putilov-fabrikon forlasis unua traktoro
- 1967 Brita biciklisto Tom Simpson mortis dum Tour de France grimpante al Ventoux pro korinfarkto kaŭzita de trouzo da amfetamino
- 1971: En Maroko oni ekzekutis 10 altrangajn oficirojn pro partopreno en nesukcesa puĉo
- 1973: Angla rokmuzika grupo Queen aperigis debutan muzikalbumon Queen
- 1977: En Novjorko okazis 25-hora paneo de elektro
- 1977: Etiopia-somalia milito en Ogadeno eksplodis
- 1984: En Pollando komenciĝis proceso antaŭ armea juĝejo kontraŭ aktivuloj de la Komitato por Defendo de Laboristoj: Jacek Kuroń, Adam Michnik, Zbigniew Romaszewski kaj Henryk Wujec
- 1985: En stadionoj de Londono kaj Filadelfio okazis samtempe la koncertoj Live Aid
- 1989: Parizo: Operejo Bastille estis inaŭgurita
- 1989: 7 usonaj soldatoj vundiĝis en bomba atenco antaŭ ludejo en La Ceiba en Honduro
- 1990: Pamiro: 43 grimpistoj mortis en lavango kaŭzita de tertremo sur la Montopinto Lenin lime de Taĝikio kaj Kirgizio
- 1990: En Pollando formiĝis militista unuo por specialaj agoj GROM, komandata de generalo Sławomir Petelicki
- 1992: Jicĥak Rabin iĝis la duan fojon ĉefministro de Israelo
- 1995: Albanio kaj Moldava Respubliko membriĝis al la Konsilio de Eŭropo
- 2000: Dum arkeologiaj elfosaĵoj oni malkovris en Velikij Novgorod kodekson en malnovslava lingvo - la plej malnova protektita monumento (palimpsesto) ligita kun Kieva Regno
- 2004: Nacia flago de Montenegro estis oficiale adoptita
- 2006: Pollando: Popola Halo en Vroclavo iĝis objekto de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko
- 2008: En Parizo fondiĝis la Unio por la Mediteraneo
- 2010: En Ĉeĥio ekfunkciis la registaro de Petr Nečas
- 2011: En serio de tri bombaj atencoj en barata Mumbajo 26 personoj pereis kaj 130 vundiĝis
- 2011: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj akceptis Sud-Sudanon kiel novan membron
- 2012: Anglalingva Vikipedio atingis 4 milionan artikolon
- 2014: Futbala Mondpokalo: Germanio venkis Argentinon en Stadiono Maracanã - akiro de mondĉampioneco por la kvara fojo
- 2015: Eŭropa migra krizo: Hungario komencis konstrui provizoran barilon sur ŝtatlimo kun Serbio
- 2016: Theresa May iĝis ĉefministro de Britio
- Invado de Rusio en Ukrainion:
- 2024: Nesukcesa atenco kontraŭ Donald Trump estas en Pensilvanio.
Naskiĝoj
- -100: Julio Cezaro, diktatoro de la Romia Respubliko, kunkreinto de la Unua triumviraro, aŭtoro de la memoraĵoj De Bello Gallico (m. 44 a.K.)
- 40: Gnaeus Iulius Agricola, romia generalo invadinta Skotlandon (m. 93)
- 1527: John Dee, angla scienculo kaj esoteristo, astrologo de la reĝino Elizabeto la 1-a, enkondukinta la difinon "Brita imperio" (m. 1608 aŭ 1609)
- 1590: Klemento la 10-a, papo helpinta finance al pola reĝo Johano la 3-a Sobieski venki turkojn apud Ĥotin (m. 1676)
- 1607: Václav Hollar, ĉeĥa baroka desegnisto, grafikisto kaj gravuristo, aktivanta en Anglio kaj Nederlando (m. 1677)
- 1608: Ferdinando la 3-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1657)
- 1677: Johano Georgo, germana duko el dinastio Wettin (m. 1712)
- 1748: Leopold Friedrich Günther von Goeckingk, germana verkisto kaj juristo (m. 1828)
- 1773: Wilhelm Heinrich Wackenroder, germana verkisto kunfondinta romantikismon (m. 1798)
- 1787: Alois Schertzinger, germana muzikisto kaj setlisto (m. 1864)
- 1798: Aleksandra Teodorovna, imperiestrino de Rusio el germana dinastio Hohenzollern (m. 1860)
- 1811: George Gilbert Scott, angla arkitekto (m. 1878)
- 1816: Gustav Freytag, germana verkisto kontraŭpola kaj kontraŭjuda (m. 1895)
- 1818: Ignatius von Senestréy, germana teologo kaj episkopo de Ratisbono (m. 1906)
- 1821: Nathan Bedford Forrest, usona generalo de la suda Konfederacio dum la usona enlanda milito (m. 1877)
- 1822: Heinrich Louis d'Arrest, germana astronomo de Prusio, malkovrinto de la asteroido Freia (m. 1875)
- 1826: Stanislao Cannizzaro, itala kemiisto diferenciginta atomon de molekulo (m. 1910)
- 1841: Otto Wagner, aŭstra arkitekto, reprezentanto de Secesio (m. 1918)
- 1841: Georg Hirth, germana verkisto kaj eldonisto
- 1856: Simon Steiner, hungara, rumania hungara matematikisto (m. 1924)
- 1859: Sidney Webb, brita socialisto, ekonomikisto kaj reformisto (m. 1947)
- 1863: Margaret Murray, brita egiptologino esploranta folkloron kaj sorĉaferojn (m. 1963)
- 1865: Papus, franca kuracisto, hipnotisto, okultisto, esoterulo, rozkrucano, teozofo, martinisto (m. 1916)
- 1865: Edward Alfred Millidge, angla komercisto, membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto, partoprenanto de la unuaj Universalaj Kongresoj de Esperanto, kunredaktoro de "The British Esperantist" kaj de la unua Ĉefeĉ-ŝlosilo, kompilinto de The Esperanto-English Dictionary (m. 1941)
- 1878: Artur Domènech i Mas, kataluna librotenisto, instruisto de latino, poeto, prezidanto kaj sekretario de Internaciaj Floraj Ludoj, sekretario de Kataluna Esperantista Federacio (m. 1936)
- 1884: Karolino (Saksio-Vajmaro-Eisenach), germana dukino (m. 1905)
- 1887: Robert Land, aŭstri-ĉeĥa kinarta reĝisoro (m. 1940)
- 1897: Gyula Kaesz, hungara arkitekto pri internaj spacoj, konata de pavilonoj, lektoro kaj lekciisto (m. 1967)
- 1899: József Mátyás, hungara instruisto kaj esperantisto, kursgvidanto, aŭtoro de literaturaĵoj en Esperanto-gazetoj
- 1903: Kenneth Clark, angla verkisto, kuratoro de Muzeo Ashmolean kaj direktoro de Nacia Galerio (Londono), defendanto de okcidenta civilizo (m. 1983)
- 1912: Anna Mánya, hungara fabelverkistino (m. nekonata)
- 1913: Ferdinand Holböck, aŭstra teologo kaj romkatolika animzorganto (m. 2002)
- 1915: Mózes Gálffy, rumania hungara lingvisto, profesoro de la Universitato de Kluĵo (m. 1988)
- 1918: Béla Abody Nagy, rumania hungara pentristo (m. 2012)
- 1918: Alberto Ascari, itala aŭtomobilisto, piloto de Formulo 1 (m. 1955)
- 1921: Román Mottl, rumania hungara grafikisto (m. 1991)
- 1927: Simone Veil, franca politikistino, ministro pri sano, prezidantino de Eŭropa Parlamento, membro de la Franca Akademio (m. 2017)
- 1931: Frigyes Walter, rumania hungara grafikisto (m. 1996)
- 1932: Hubert Reeves, kanada astrofizikisto kaj scienca populariganto (m. 2023)
- 1932: Victor Datu, rumania hungara pentristo
- 1934: Wole Soyinka, niĝeria Nobelpremiita dramaturgo kaj poeto, verkanta en la angla lingvo, tradukisto de la joruba
- 1934: Ödön Józsa, rumania hungara agronomo, ĵurnalisto, kunlaboranto de "Kulturo"
- 1935: Jarosław Marek Rymkiewicz, pola metafizika poeto, eseisto, tradukisto de anglosaksa kaj hispana poezio, dramisto, literatura kritikisto, profesoro pri filologio
- 1939: György Szabados, hungara komponisto, pianisto (m. 2011)
- 1940: Patrick Stewart, angla aktoro
- 1941: Jacques Perrin, franca aktoro kaj kinoproduktoro
- 1942: Harrison Ford, usona aktoro
- 1944: Ernő Rubik, hungara inventinto de la kubo de Rubik
- 1948: El Kazovszkij, hungara pentristo kaj grafikisto (m. 2008)
- 1950: Ma Ying-jeou, tajvana politikisto, prezidento de la Respubliko Ĉinio
- 1953: Ilona Fehérvári, rumania hungara pentristino
- 1953: Vladimir Viĉegĵanin, rusa inĝeniero, prezidanto de urala Esperanto-klubo en Niĵnij Tagil, partopreninto de UK 1995, UK 1996 kaj UK 1998, tradukisto de la ruslingva literaturo en Esperanto, redakciano de "La Ondo de Esperanto"
- 1964: Debora Patta, sudafrika ĵurnalistino
- 1968: Andrea Meláth, hungara operkantistino, oratorikantistino (mezosoprano), katedrestrino de Muzikarta Universitato Ferenc Liszt
- 1987: Eva Rivas, rusa kaj armena kantistino, konata de la kanto Abrikotsemo
- 1992: Dylan Patton, usona aktoro kaj fotomodelulo
Mortoj
- 574: Johano la 3-a, papo
- 678: Aiŝa, la plej ŝatata edzino de Muhamedo (n. ĉirkaŭ 614)
- 734: Sankta Mildred, anglosaksa abatino kaj sanktulino
- 1024: Henriko la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 973)
- 1105: Salomon ben Isaak, franca rabeno, estro de jeŝivo, biblia kritikisto, komentisto de Tanaĥo kaj Talmudo (n. 1040)
- 1189: Matilda (dukino de Saksio), filino de Henriko la 2-a (Anglio) kaj edzino de Henriko la Leono (n. 1156)
- 1298: Jakobo de Voraĝino, itala ĉefepiskopo, beatigita (n. ĉirkaŭ 1228)
- 1380: Bertrand du Guesclin, oficiro de la franca armeo (n. 1320)
- 1399: Peter Parler, germana skulptisto de gotika arĥitekturo (n. 1330)
- 1402: Jianŭen, ĉina imperiestro de la dinastio Ming dum kies regado okazis Jingnana Kampanjo (n. 1377)
- 1629: Caspar Bartholin, la Maljuna, dana teologo, kuracisto kaj anatomo (n. 1585)
- 1645: Miĥail Fedoroviĉ Romanov, caro de Rusa carlando, fondinto de la dinastio Romanovoj (n. 1596)
- 1761: Tokugawa Ieshige, japana ŝoguno el dinastio Tokugawa (klano) (n. 1712)
- 1793: Jean-Paul Marat, franca kuracisto, ĵurnalisto kaj revoluciulo alvokanta al amasaj murdoj de nobeloj, respondeca pri la septembraj masakroj, konata de la pentraĵo La morto de Marat (n. 1743)
- 1807: Henry Benedict Stuart, angla nobelo, la lasta Stuarto (n. 1725)
- 1880: Antal Csengeri, hungara ekonomikisto kaj historiisto, membro de Societo Kisfaludy (n. 1812)
- 1890: Johann Voldemar Jannsen, estona poeto, ĵurnalisto kaj eldonisto (n. 1819)
- 1896: August Kekulé, germana kemiisto, kunkreinto de konstruteorio de organikaj kombinaĵoj (n. 1829)
- 1901: Rudolf Ley, germana entreprenisto kaj inventisto (n. 1839)
- 1915: Charlotte Krackow, germana biografino en la kortego de Vajmaro (n. 1825)
- 1916: Nicolae Teclu, rumana kemiisto kaj inventisto, konata de la brulilo de Teclu (n. 1839)
- 1918: Karl Wilhelm Lorenz, germana astronomo kaj matematikisto, malkovrinto de 4 asteroidoj (n. 1886)
- 1921: Emily Davies, angla virinblotrajtistino, kunfondintino de Girton College (n. 1830)
- 1921: Gabriel Lippmann, franca Nobelpremiita fizikisto, membro de la Akademio de Sciencoj de Francio (n. 1845)
- 1928: Carl Lindenberg, germana juristo kaj filatelisto (n. 1850)
- 1928: Jeanne Flourens, franca komercistino, membrino de Lingva Komitato, aŭtorino de komedio La Fianĉiniĝo de Sovaĝulineto (n. 1871)
- 1929: Bohdan Kaminský, ĉeĥa verkisto kaj poeto (n. 1859)
- 1935: Herma Schuschnigg, edzino de aŭstra kanceliero (n. 1901)
- 1936: José Calvo Sotelo, hispana juristo, profesoro kaj politikisto, murdita (n. 1893)
- 1941: Eduard Norden, germana filologo (n. 1868)
- 1943: Marianna Biernacka, pola kamparanino, pafmortigita de Gestapo en amasa ekzekuto anstataŭ sia graveda filino, beatigita (n. 1888)
- 1943: Kurt Huber, germana muziksciencisto kaj psikologo, kontraŭnazia aktivulo, murdita de Gestapo kiel ano de la grupo Blanka Rozo (n. 1893)
- 1951: Arnold Schönberg, aŭstra-usona komponisto konata de sia dekdutonismo (n. 1874)
- 1952: Mauriz Schuster, aŭstra klasika filologo (n. 1879)
- 1954: Frida Kahlo, meksika pentristino (n. 1907)
- 1963: Martin Munkácsi, hungara-usona fotisto (n. 1896)
- 1967: Tom Simpson, angla bicikla konkuristo (n. 1937)
- 1970: Arthur Miller, usona dramaturgo, scenaristo, eseisto, aŭtoro de radiodramoj (n. 1915)
- 1972: Lajos Kónya, hungara poeto, verkisto kaj instruisto (n. 1914)
- 1973: Willy Fritsch, germana teatra kaj filma aktoro de muta filmo, enskribita en la naziisman liston de difavoratoj (n. 1901)
- 1974: Patrick Maynard Stuart Blackett, angla Nobelpremiita fizikisto kontribuinta al disvolvo de nebulkamero (n. 1897)
- 1977: Tamás Falu, hungara verkisto kaj poeto, membro de Societo Kisfaludy kaj de Societo Petőfi, enestanta en Hungara Antologio (m. 1881)
- 1981: André Schild, svisa esperantisto, funkciulo de Universala Esperanto-Asocio en Ĝenevo, aŭtoro de fakverko pri stenografio en Esperanto kaj de la internacia planlingvo Neo-latin, kunfondinto de Union Mundial pro Interlingua (n. 1910)
- 1982: Lajos Nagy, hungara geologo laboranta en la Universitato de Kluĵo (n. 1921)
- 1985: Charles Kasiel Bliss, aŭstra inĝeniero kaj lingvisto, inventinto de piktogramoj Blisa skribo (n. 1897)
- 1988: Hilda Gobbi, hungara aktorino, voĉoaktoro, nepino de Alajos Gobbi, kunfondintino de Teatro Katona József (n. 1913)
- 1993: Ferenc Antal, rumania hungara/aŭstrala pastro (n. 1912)
- 1997: Miguel Ángel Blanco, eŭska politikisto, forkaptita kaj murdita (n. 1968)
- 2000: Jan Karski, pola juristo kaj diplomato, kuriero de Pola Enlanda Armeo, atestanto de holokaŭsto en la mondo, justulo inter la popoloj (n. 1914)
- 2003: Compay Segundo, kuba muzikisto kaj kantisto (n. 1907)
- 2008: Bronisław Geremek, pola historiisto kaj politikisto (denaske nomita Benjamin Lewertow), membro de Academia Europaea (n. 1932)
- 2008: Lajos Szőcs, rumania hungara etnografo, lokhistoriisto (m. 1938)
- 2012: Jadwiga Gibczyńska, pola aktorino kaj esperantistino kontribuinta per verkado, traduko, adapto kaj reĝisorado, konata de Universalaj Kongresoj ekde UK 1965 kaj artvojaĝoj, kadre de "Teatro de unu aktoro" prezentis i.a. Maria Skłodowska-Curie, Bolesław Leśmian, Sławomir Mrożek, L.L. Zamenhof, Johano Paŭlo la 2-a, Sapfo, Honora membro de UEA (n. 1924)
- 2014: Nadine Gordimer, sudafrika Nobelpremiita verkistino (n. 1923)
- 2014: Lorin Maazel, usona komponisto, violonisto kaj dirigento de novjaraj koncertoj de la vienaj filharmonikistoj, direktoro de Viena Ŝtata Operejo kaj Novjorka Filharmonio (n. 1930)
- 2015: Péter Haás Vander, hungara aktoro kaj voĉoaktoro (n. 1963)
- 2017: Liu Xiaobo, ĉina Nobelpremiita verkisto, aktivisto pri homaj rajtoj, disidento, hejmarestita (n. 1955)
- 2024: Shannen Doherty, usona aktorino (n. 1971)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 13-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|