Ameriko estas superkontinento situanta en la okcidenta hemisfero. Ameriko estas konsiderata en pluraj landoj la dua plej granda kontinento en la mondo, post Azio. Ĝi okupas grandan parton de la Okcidenta Hemisfero de la Tero. Ĝi etendiĝas ekde la Arkta Glacia Oceano norde ĝis la Horna Kabo sude, en la kunfluado de la oceanoj Atlantiko kaj Pacifiko kiuj limigas la superkontinenton oriente kaj okcidente, respektive.
Kun surfaco de pli ol 42.000.000 km², ĝi estas la dua termaso plej granda en la planedo, kovrante 8,3% de la tuta surfaco kaj 30,2% de la emerĝita tero kaj krome ĝi koncentras ĉirkaŭ 12% de la homaro.
Pro tia grando kaj geografiaj karakterizoj, Ameriko estas tradicie dividita en Nordameriko, Centrameriko, la Antiloj kaj Sudameriko. Kelkaj geografoj konsideras Centramerikon kaj Antilojn unu sola subregiono ene de Nordameriko. Laŭ ĝiaj kulturaj trajtoj, oni povas distingi anglosaksan Amerikon, la nelatinidan Karibion kaj Latinamerikon.
La superkontinento estis malkovrita de Kristoforo Kolumbo. Antaŭe ĝi estis nomita kiel Abya Yala de la majaoj kaj la centramerikaj kulturoj, kiel "Amerrikua" (vento-lando) de la majaoj de nuna Nikaragvo kaj "Cem Anahuac" de la aztekoj.
Toponimio
La unua fojo kiam estis uzita la nomo "Ameriko" en Eŭropo por nomi la terojn atingitajn de Kolumbo estis en Cosmographiae Introductio, verkita de la germana kartografo Martin Waldseemüller, kiu priskribis en siaj laboraĵoj la hispanajn posedojn de Nordameriko, Antiloj, Centrameriko kaj Sudameriko, kiujn li desegnis en la unua ekzistanta mondmapo kaj kiujn li nomis en sia tuto kiel Ameriko honore de Amerigo Vespucci. Danke al la evoluo de la presilo, la nomoj donitaj de Waldseemüller rapide diskoniĝis en la sciencaj rondoj de Eŭropo.
Rilate al la insuloj kaj la tuta superkontinenta maso de la okcidenta hemisfero, la flandr-devena geografo Gerardus Mercator uzis la saman vorton Ameriko unuafoje en siaj kartografiaj laboraĵoj per mondmapo eldonita en 1538. Aliflanke la hispana monarkio jure nomis siajn amerikajn posedaĵojn kiel Kastiliaj reĝlandoj de Indioj. La Brita Krono nomis siajn posedaĵojn Okcidentaj Indioj.
Alia vorto uzata por la superkontinento estas Nova Mondo, kompare kun la Malnova Mondo, t.e. la teritorioj jam konataj al eŭropanoj dum la Mezepoko.
Historio
Ĝis la lastaj jardekoj regis la teorio pri malfrua loĝado[2] kiu asertas ke la alveno de la homo en Amerikon okazis el Siberio antaŭ 12-14 mil jaroj tra Beringio dum la Vurma Glaciepoko. Tamen, pli poste diversfakaj sciencistoj pridubis tion kun ĉiam pli da evidentaĵoj, kreante la novan teorion pri frua loĝado[3]. Ĝi asertas, ke loĝado de Ameriko estas pli antikva (eble inter 20.000 kaj 50.000 jaroj), kaj dum tiu proceso oni uzadis aliajn itinerojn por veni en Amerikon el Siberio, Mongolio[4] kaj eĉ el aliaj lokoj.
Kelkaj historiistoj asertas, ke la vikinga koloniado en Ameriko estis la unua veninta el la eŭropa teritorio, kvankam ekzistas teorioj pri antaŭa ĉeesto.[5]Eriko la ruĝa establis la unuajn koloniojn en Gronlando en la jaro 985. Lia filo Leif Eriksson ĉirkaŭ la jaro 1000 establis en nuna Novlando koloniojn, kiuj malaperis kun la paso de la jaroj.
Ekde la alveno de Kristoforo Kolumbo, la enkonduko de novaj malsanoj kiel la variolo okazigis demografian katastrofon. Laŭ kelkaj esploristoj, ili estigis la formorton de 93% de la loĝantaro[6]. En tiu kadro, kelkaj eŭropaj imperioj konkeris kaj koloniis parton de la kontinento, okupita de kulturoj kaj civilizoj jam loĝintaj tie de antaŭ jarmiloj. Hispanujo venkis la grandajn civilizojn azteka kaj inkaa kaj etendigis sian imperion laŭlonge de la tuta pacifika marbordo kaj la baseno de Rivero de la Arĝento, dum Portugalujo koloniis la marbordan strion de nuna Brazilo[7]. Francio establis koloniojn en la atlantika marbordo ekde la nuna Kanado ĝis la nordo de Brazilo. Britio establiĝis en la orienta marbordo de Nordameriko kaj en kelkaj regionoj de la kariba marbordo. Nederlando kaj Danio establis koloniojn en etaj insuloj de Karibio kaj Rusio fine konkeris la regionon de Alasko. La jezuitoj organizis en la regiono de la Rivero Parano reton de jezuitaj gvaraniaj urboj-misiejoj, loĝitaj ekskluzive de jezuitoj kaj indiĝenoj (gvaranioj) kun ekskluziva uzo de la gvarania lingvo. Altgrade memstaraj, ili estis konsideritaj kiel ŝtato ene de la Hispana Imperio.
Oni ankaŭ devas substreki ke la eŭropa konkerado estis malakceptita en diversaj partoj de la superkontinento[8]. Pluraj originaj popoloj sukcese rezistis la eŭropajn invadojn sur vastajn teritoriojn, kaj daŭre kontrolis ilin ĝis la fino de la 19-a jarcento. Araŭkanio, Patagonio, Pampo, Mato Grosso, Amazono kaj la grandaj pratoj de la nordamerika okcidento, restis sub kontrolo de nacioj kiaj la mapuĉoj, pŭelĉoj, rankeloj, viĉioj, tobaoj, amazonanoj, algonkenoj, aopioj, komanĉoj, eskimoj, ktp.
La malsanoj enkondukitaj de la eŭropanoj, kiel la variolo, kaŭzis amasan pereon de la originaj loĝantoj kaj demografian kolapson kiu superis 90% de la tuta loĝantaro
Post tri jarcentoj da kolonia regado, la amerikaj popoloj komencis deklari sian sendependecon, postulante la rajton por organiziĝi kiel naciaj ŝtatoj, milite konfrontitaj kontraŭ la eŭropaj potencoj, tiel malfermante la mondan proceson pri senkoloniado de Ameriko. La unuaj kiuj faris tion estis la britaj Dek Tri Kolonioj, el kiuj en 1776 estiĝis Usono, kiel nova socia modelo, bazita sur novaj politikaj konceptoj kiel sendependeco, konstitucio, federismo kaj homaj rajtoj.
En 1804 la afrikdevenaj sklavoj de Haitio ribelis kontraŭ la francaj koloniantoj, deklarante la sendependecon de tiu lando kaj kreante la unuan modernan ŝtaton, regata de amerik-afrikanoj[9].
En 1822Brazilo organiziĝis kiel sendependa monarkio — la Brazila Imperio — post disiĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo. Ĝi ekzistis ĝis 1889, kiam la monarkio estis forigita por krei respublikon. Aliflanke, Usono kaj Britio negocis en 1867 sendependigan proceson kun restriktoj por Kanado, kiu konsolidiĝis dum la 20-a jarcento.
Post la emancipiĝo la landoj de Ameriko sekvis malsamajn vojojn. Dum la 19-a jarcento Usono fariĝis monda potenco kaj anstataŭis Eŭropon kiel regpovon en la regiono.
La 20-a jarcento vidis la pliigon de la diferenco en la evoluo kaj disvolviĝo de Usono kompare kun la cetero de la kontinento. Tiel, dum Usono konvertiĝis en grandan mondpotencon ekde la mezo de la jarcento, Latinameriko kaj Karibio fariĝis regiono kun pli da socia malegaleco de la mondo, inkluzive de Haitio, Bolivio kaj Brazilo.
Inter la plej gravaj politikaj okazintaĵoj de la historio de Ameriko troviĝas la Meksika Revolucio (1910-1917)[12], la Malvarma Milito (1945-1991), kiu fronte oponis Usonon kontraŭ Sovetio[13] kaj pluraj diktaturoj en Latinameriko kaj la Kastrisma revolucio (1959)[14]. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj la apero de rock and roll, kiel rezulto de la fuzio de afr-amerikaj kulturoj kaj ĝia tutmonda disvastigo, kaj de junulaj radikalaj movadoj okazigis profundan kulturan ŝanĝiĝon. Ekde la 1980-aj jaroj la koncentriĝo de entreprenoj, universitatoj kaj la teknologiaj novaĵoj, produktitaj en Silicon Valley en Kalifornio, konvertis la regionon en la akson de la Informa socio.
En Usono kaj Kanado, homoj lernas, ke Ameriko havas du kontinentojn: Sudameriko kaj Nordameriko. Sed en Meksiko, Centra Ameriko kaj Sudameriko, homoj lernas, ke Ameriko estas nur unu kontinento. La ekzisto de la dividantaj Panama kanalo kaj Mezamerika terkolo pravigas la unuan ideon, dum la dua ĉerpas sian veron el la situo de Ameriko kiel mondparto izolita disde Afriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio.
El lingva-kultura vidpunkto oni ankaŭ povas dividi Amerikon en du partojn: Angla-Ameriko (tiuj areoj norde de Meksiko) kaj Latin-Ameriko (tiuj areoj sude de Usono, kie latinidaj lingvoj ĉefrolas), aŭ eĉ en tri partojn: Nordameriko, Hispan-Ameriko kaj Portugal-Ameriko (= Brazilo, portugallingva).
Usonanoj nomas sian landon America ("Ameriko") kaj sin mem Americans ("amerikanoj"), dum ili nomas Amerikon the Americas ("la Amerikoj") kaj alilandajn amerikanojn per specifaj terminoj ("sudamerikanoj", "kanadanoj", "peruanoj" ktp.), sekve la angla frazo "America to Americans" povas signifi "Ameriko al amerikanoj" aŭ "Ameriko al usonanoj". Hispanamerikanoj nomas ilin "nordamerikanoj". Tio foje kaŭzas miskomprenojn, ĉar ne ĉiam eblas scii, ĉu oni diras pri amerikanoj entute aŭ nur pri usonanoj.
En la jaro 1992 la amerikaj indiĝenaj popoloj decidis nomi Amerikon Abya Yala. Tiu nomo estis proponita de la Tuloj, panama indiĝena popolo.
Fizika geografio
Fizika mapo de Ameriko
Ameriko estas la dua plej granda termaso de la planeto, post Azio. Ĝi havas ĉirkaŭ 42.437.680 km². Ĝi etendiĝas de nordo al sudo ekde Kolumbia Kabo (58ºN, Kanado) en Glacia Artika Oceano ĝis la Insuloj Diego Ramírez (56ºS, Ĉilio), situantaj ĉe la Drake-pasejo, kiu disigas la amerikan kontinenton disde Antarkto. Ĝia plej orienta punkto korespondas al la Blanka Kabo en Brazilo (34°47'W) dume la plej okcidenta korespondas al la insulo Attu en la Aleutoj (173°11'E), ĉe la Beringa Markolo, kiu disigas Alaskon disde Azio.
Ĝi konsistas el du kontinentoj kaj subkontinento: Nordameriko kaj Sudameriko, Centrameriko (subkontinento) kaj insula arko konata kiel la Antiloj. Laŭ la teorioj de la kontinenta drivo kaj de platotektoniko, tio kio estas Norda kaj Suda Amerikoj dum milionoj da jaroj estis apartaj termasoj. Post la divido de Gondvano kaj Laŭrazio ambaŭ subkontinentoj moviĝis ĝis la nunaj pozicioj, restante unuigitaj per Centrameriko, terponto elmergita inter ili pro la ago de la tektonikaj plakoj, kiu unue estis insula arko kaj pli malfrue ĝi konvertiĝis en laŭlonga tero. La plej maldika punkto de tiu unio estas la Istmo de Panamo, formita antaŭ tri milionoj da jaroj. Alia insula arko, la Antiloj, estas dua konektilo inter la subkontinentoj.
Pro la grandega surfaco etendiĝinta de nordo al sudo, Ameriko havas preskaŭ ĉiujn klimatojn. Inter la marbordoj de Meksiko, la okcidento de Nikaragvo kaj la sudo de Brazilo, troviĝas la varma klimato en la plataj marbordoj kaj montaraj flankoj. La pluva intertropika klimato kaj la arbaro estas tipaj por granda parto de Centrameriko, la amazona plataĵo kaj la karibaj insuloj, dum ĉe la atlantika marbordo de Kolombio, Venezuelo kaj Gujano troviĝas zono de savanoj.
La modera klimato etendiĝas en la mezaj latitudoj kaj ĉe montaroj, ĉefe en la atlantika flanko. La modera klimato kun pluvoj dum tuta jaro troviĝas en la marbordaj strioj de Kanado, Alasko kaj sudo de Ĉilio, igante zonojn kun miksta arbaro, dum la modera kun pluvoj en somero estas la plej etendita klimato sur la superkontinento, ĉefe en la sudorienta parto de Usono, centro de Meksiko kaj sudoriento de Brazilo. La mediteranea klimato troviĝas en Kalifornio kaj en Ĉilia Centra Valo, generante vegetad-stilo konata kiel ĉaparalo.
Laste, la malvarmaj klimatoj etendiĝas laŭlonge de la ekstremoj de la superkontinento en la proksimaĵoj de la polusoj, precipe en Nordameriko. La tundro troviĝas laŭlonge de granda parto de Alasko kaj Kanado, kaj en la sudamerika ekstremo; pro la alteco de Puna de Atacama kaj grandparte pro la montara regiono. Fine, la polusa klimato troviĝas en Gronlando kaj la malvarma klimato pro la alteco de la montaraj zonoj ĉe la Andoj.
Demografio
Ameriko estas la kvara superkontinento plej loĝata post Azio, Afriko kaj Eŭropo kaj ankaŭ unu el la malpli dense loĝataj, pro ĝia granda surfaco. Tri kvaronoj de la loĝantaro loĝas en urboj.
Politika divido
La amerika superkontinento konsistas el 35 ŝtatoj, 21 dependaĵoj, tri franciaj departementoj kaj unu libera ŝtato asociita al Usono.
La tuta loĝantaro estas kalkulita je 859.000.000 ĝis 900.000.000 dividitaj en
Nordameriko: 2001 kun 495 milionoj kaj en 2002 kun 501 milionoj (inkluzive de Centrameriko kaj Karibio)
Sudameriko: 2001 kun 352 milionoj kaj en 2002 kun 357 milionoj
Etnografio
La amerika loĝantaro konsistas el 900 milionoj da loĝantoj proksimume, devenantoj de tri grandaj etnaj grupoj, tiel pro la miksiĝo inter ili (ĉefe en Latinameriko): indianoj kaj eskimoj (kiuj estis la aborigenaj loĝantoj de Ameriko); eŭropanoj (el Hispanio, Portugalio, Britio, Francio, Italio, Germanio, Nederlando, Danio kaj slavaj popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ 572,9 milionoj da homoj, t.e. 63,5% de la amerika loĝantaro) kaj afrikanojsubsaharanoj devenantoj de sklavoj. Ankaŭ estas devenantoj de aliaj enmigrintoj, pli frue, ĉefe el Azio, Meza Oriento kaj Fora Oriento. Eĉ se en ĉiuj amerikaj landoj pli aŭ malpli kvante havas eŭropajn devenantojn, ĝi estas ĉefa en landoj kiaj Argentino, Brazilo, Kanado, Kostariko, Kubo, Ĉilio, Urugvajo kaj Usono. En kelkaj el tiuj landoj, kies loĝantoj havas fizikajn trajtojn de blankuloj, oni observis (laŭ fakaj esploroj) ke sub genenitkaj esploroj ili havas indiĝenan kaj afrikan sangon .[24][25][26] La rasaj problemoj en Ameriko malpliiĝis laŭlonge de la historio, ĉefe laŭleĝe, ĉar la sklaveco estis tute malpermesita kaj forigita en ĉiuj landoj. Tamen, ekzistas malakcepto kaj diskriminacio kontraŭ kelkaj malplimultoj el indiana, afrika aŭ azia origino en klkaj landoj kies ĉefa loĝantaro estas blanka.
Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. Specifu la daton: {{Sen fontoj|temo|monato jaro}}
La tuta nombro da lingvoj de Ameriko ege superas kvincenton da lingvoj, dialektoj kaj kreoloj. La precipaj lingvoj estas la altruditaj aŭ alportitaj de la eŭropaj koloniantoj sekvataj de la ĉefaj indianaj kulturoj.
La hispana estas parolata de pli ol 372 milionoj da personoj, kun koncentrado en Meksiko, Centrameriko kaj Sudameriko. Krome ekzistas gravaj komunumo de hispanlingvanoj en Usono kaj kelkaj insuloj en Karibio.
La angla estas parolata de 325 milionoj da personoj. Ĝi estas la plej parolata lingvo en Usono kaj oficiala en Kanado, Belizo, Gujano, Falk-insuloj kaj en antilaj insuloj. En Puerto-Riko ĝi estas la dua oficiala lingvo.
La portugala estas la oficiala lingvo de Brazilo, entute kun pli da 185 milionoj da parolantoj.
La keĉua estas la aborigena lingvo plej parolata kun pli da 12 milionoj da personoj. Ĝi estas oficiala kaj en Peruo kaj en Bolivio en la regionoj kie ĝi estas parolata, ĝi ankaŭ estas parolata de konsiderinda malplimulto en Ekvadoro, en la sudo de Kolombio, en Santiago del Estero (Argentino) kaj en la nordo de Ĉilio. Kune al la keĉua, la ajmara ankaŭ oficialas en Bolivio, dum en Peruo nur tie kie ĝi ĉefas. La ajmara estas la unua lingvo de triono de la bolivianoj. En Peruo ankoraŭ ne ekzistas leĝoj kiuj agnoskas la konstitucian oficialecon de la ajmara, nek havas oficialan uzon en la ŝtata administrado, kun la sola escepto de la interkultura dulingva edukado.
Diversaj lingvoj, kiel la germana kaj la itala, ankoraŭ estas parolataj de la enmigrintoj kiuj alvenis al Ameriko fine de la 19-a kaj laŭlonge de la 20-a jarcento.
La japana estas parolata plimulte en Usono, Brazilo kaj Peruo, la landoj kiuj havas pli da japanaj enmigrintoj.
La ĉina estas parolata, ĉefe en Peruo, en Usono, en Kanado kaj malpli grandaj komunumoj en aliaj landoj.
La kimra estas parolata en la argentina patagona provinco Ĉubutio.
Romkatolika Eklezio (praktikata de 89% de la meksikanoj;[28][29] proksimume 74% de la loĝantaro de Brazilo, kie la katolika loĝantaro atingas 182 milionojn da homoj, la plej granda katolika nacio de la mondo;[30] proksimume 24% de la usona loĝantarop;[31] kaj pli ol 40% en Kanado[32])
Protestantismo (ĉefe praktikata en Usono, kie duono de la loĝantaro estas protestantoj aŭ evangelianoj, kaj Kanado, kun iom pli ol kvarono de la loĝantaro; ekzistas kreskanta movado de evangelianoj kaj pentekostanoj en la tradicia katolika Latinameriko.[33])
Ortodoksa Eklezio (ĉefe en Usono kaj Kanado—1% de la usonanoj; ĉi tiu kristana eklezio kreskas pli rapide ol aliaj kristana grupoj en Kanado kaj nun ĝi reprezentas 3% de la kanadanoj)
Senreligianoj (inkluzive de gnostikuloj, kaj ankaŭ praktikantoj de spiritualaj movadoj kiuj ne konsideras sin organizitaj religioj)
Islamo (2 procento de kanadanoj [580,000 persons],[34] 0.6 al 2 procento en Usono [de 1,820,000 al 5,000,000 [35] personoj], kaj 0.2% de la meksikanoj [250,000 personoj];[36] kune, muzulmanoj konsistigas 2.5% de la nordamerika loĝantaro kun gravaj komunumoj en Toronto, Losanĝeleso, Nov-Jorko, Vankuvero, Hustono, Ĉikago, Filadelfio kaj Vaŝingtono—kaj 0.3% en tuta Latinameriko—Argentino havas la plej grandan komunumon kun pli ol 600,000 muzulmanoj, aŭ 1.9% de la argentinanoj[37])
Judismo (2% de la nordamerikanoj—proksimume 2.5 procento de Usono kaj 1.2% de Kanado[38]—kaj 0.23 procentoj de la latinamerikanoj—Argentino havas la plej grandan judan komunumon kun 200,000 membroj[39])
↑Peopling the New World: a mitochondrial view, D. Andrew Merriwether entrevistado por Sheri Fink, Academy Briefings, New York Academy of Sciences, 1 de diciembre de 2004