La paragvaja gvaranio (hispane guaraní paraguayo, prononco [ɡwaɾaˈni], pluralo guaraníes) - estas la nacia valuto de Paragvajo. Unu gvaranio estas dividita je cent centimoj (hispane "céntimos"), sed pro inflacio moneroj de centimoj ne plu uziĝas. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas PYG.
Kutima mallongigo de la valuto - krom la trilitera ISO-kodo - estas la signo , do strekita G (₲ en unikodo).
Eksteraj ligiloj