La Tero estas nia planedo, la tria planedo ekde la Suno (post Venuso kaj antaŭ Marso). Rilate al diametro kaj maso ĝi estas la kvina plej granda el la ok planedoj de la Sunsistemo kaj la plej granda el la terecaj planedoj (negasaj planedoj). Ĝi havas la plej grandan densecon meze de la planedoj de la Sunsistemo.[2]
Hejmo por milionoj da specioj, inkluzive homoj, la Tero estas la sola loko en la universo, pri kiu oni scias, ke tie ekzistas vivo. La planedo formiĝis antaŭ 4,54 miliardoj da jaroj,[3] kaj la vivo aperis sur ĝia surfaco ene de la unua miliardo. Ekzistas faktoj, kiuj ebligas proponi, ke la vivo jam ekzistis antaŭ 4,1 miliardoj da jaroj.[4] Ekde tiam la biosfero konsiderinde ŝanĝis la atmosferon kaj aliajn kontraŭvivajn kondiĉojn en la planedo, ebliginte la dismultiĝon de aerobiajorganismoj kaj la formadon de la ozona tavolo, kiu kune kun la magneta kampo baras vundeman sunradiadon[5] kaj permesadas vivon preskaŭ ĉie sur la planedo. La fizikaj ecaroj de la Tero, samkiel ĝia geologia historio kaj orbito, permesas la daŭriĝon de vivo. Oni atendas, ke la mondo povos teni vivon dum 1,5 miliardoj da jaroj plie, post kiam la kreskanta lumpovo de Suno estingos la biosferon.
La surfaco de la Tero konsistas en rigida tavolo nomata terkrusto, kiu estas dividita en plurajn rigidajn segmentojn, aŭ tektonikajn platojn, kiuj laŭtempe migras sur la interna parto de la planedo. Ĉirkaŭ 71% de tiu surfaco estas kovrata de salaoceanaro, dum la resto konsistas en superoceanaj partoj, do kontinentoj kaj insuloj. Likvaakvo, kiu estas necesa al ĉia konata vivformo, abundas sur la Tero . Sub la terkrusto estas daŭre aktiva (ekde sia formiĝo) tavolo nomata mantelo; ĝi estas relative solida, tamen malpli rigida ol krusto. La planeda interno estas dunatura kerno, ekstere likva, kiu naskas la magnetan kampon de la Tero, kaj interne solida (fera).
La Tero interagas kun aliaj objektoj en la spaco, inkluzive kun la Suno kaj la Luno, distingeble ĝia unusola natura satelito. Nuntempe la Tero orbitas kompletan ciklon ĉirkaŭ la Suno unufoje je la sama tempo dum kiu ĝi rotacias laŭ sia akso 366,26 fojoj. Tia tempmezuro estas konata kiel sidera jaro, kiu egalas al 365,26 sunaj tagoj (aŭ suntagoj). La nombro da sunaj tagoj estas unu malpli ol la nombro da sideraj tagoj pro tio, ke la orbita movo de la Tero ĉirkaŭ la Suno rezultas en unu plia rotacio. La tera rotacia akso estas 23,4° klina rilate al la normalo de ĝia orbita plano, kaŭzante sezonajn variadojn en la planeda surfaco en periodo de unu tropika jaro (365,24 sunaj tagoj). La unusola tera natura satelito, la Luno, kiu verŝajne ekorbitis la Teron ĉirkaŭ antaŭ 4,53 miliardoj da jaroj, respondecas pri oceanaj tajdoj, stabiligas la aksan klinecon kaj laŭgrade malrapidetigas la planedan rotacion. Antaŭ inter ĉirkaŭ 4,1 kaj 3,8 miliardoj da jaroj, la Tero suferis larĝan impaktadon de asteroidoj, kio ankaŭ kontribuis per ŝanĝoj en la surfaca medio.
Mineraloj kaj la produktoj de biosfero mem kontribuas por tenado de vivo, inkluzive homa, kio donas al ili gravan ekonomian rolon en la homa socio . La homa tutmonda socio estas geografie dividita en ĉirkaŭ 200 suverenajŝtatoj, kiuj interagas per diplomatio, vojaĝoj, komerco kaj militaj agadoj. La homa kulturo kreis plurecan vidmanieron pri ilia hejmplanedo, inkluzivante personigon de la Tero kiel dia esto, defendon de plata formo por la planedo kaj la rigardon, ke ĝi estas la centro de la Universo. Nuntempe la planedo estas plej ofte rigardata science, tamen grandiĝas la emo rigardi ĝin ankaŭ morale, ĉefe pro la kreskanta ekologiakonscio, kiu forpelas poluemon kaj laboras por teni la tersistemon ekvilibra.
Pro nekonataj kialoj, de tempo al tempo okazas grandaj mortiĝoj, kiu estas kapablaj profunde ŝanĝi la aspekton de surtera vivo. La lasta amasa mortiĝo okazis antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj formortigis la dinosaŭrojn, kaj eble estis kaŭzita de alfrapo de granda asteroido. La plej granda formortiĝo okazis antaŭ 248 milionoj da jaroj: 90% da animalaj specoj formortiĝis, lasinte la reptiliojn superi sur la grundo de la tero. Alia formortiĝo okazis antaŭ 438 milionoj da jaroj.
La Tero estas, kaj laŭ maso kaj laŭ diametro, la plej granda el la kvar tersimilaj planedoj de la Sunsistemo. Ĝi ankaŭ havas plej grandan denson, plej fortan graviton kaj plej fortan magnetan kampon.
La maso de la Tero estas ĉirkaŭ 5,98×1024 kg. Ĝin konsistigas ĉefe fero (32,1 %), oksigeno (30,1 %), silicio (15,1 %), magnezio (13,9 %), sulfuro (2,9 %), nikelo (1,8 %), kalcio (1,5 %), aluminio (1,4 %). La entutaj aliaj elementoj totaligas 1,2 %. Tamen, pro gravito, plej pezaj elementoj "dronis" en la kernon de la Tero. Oni opinias, ke la kerno konsistas ĉefe el fero (88,8 %) nikelo (5,8 %), sulfuro (4,5 %), kaj malpli ol 1 % da aliaj elementoj.
Laŭ seismaj mezuroj la Tero konsistas ĉefe el tri tavoloj: la terkerno, la termantelo kaj la terkrusto. Tiuj tavoloj estas disigitaj unu de la aliaj pro seismaj malkontinuoj. La terkrusto kaj la supera parto de la supera mantelo kune estas nomitaj litosfero. Ĝi estas nun inter 50 kaj 100 km dika kaj estas diserigita en grandaj kaj pli malgrandaj tektonaj eroj, la tektonaj platoj.
Surfaco
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tersurfaco.
La ĉirkaŭmezuro de la ekvatoro estas 40.075,017 km, t.e. je 67,154 km aŭ 0,17 % pli granda ol la polusa ĉirkaŭmezuro de 40.007,863 km; kialo de ĉi tiu diferenco estas la centrifuga forto de la rotacio. La polusa diametro de 12.713,504 km same estas je 42,816 km aŭ 0,34 % pli malgranda ol la ekvatora diametro de 12.756,320 km.
Pro la diferencoj de la ĉirkaŭmezuro, oni povas kompreni nocion "la plej granda monto sur la Tero" malsame. Laŭ la alteco super marnivelo, la Everesto en Himalajo estas la plej granda, sed laŭ la distanco de la pinto al la centro de la terkerno temas pri la vulkanoĈimborazo en la Andoj. Mezurita de la propra bazo, la Mauna Kea (Havajo) staranta sur la pacifika marfundo estas la plej alta.
Kiel multaj solidaj planedoj kaj preskaŭ ĉiuj grandaj lunoj de la Sunsistemo, la Tero montras evidentan duonigon de sia surfaco en apartaj duongloboj. La surfaco (de entute ĉirkaŭ 510 milionoj da km²) konsistas el kontinenta duonglobo kaj oceana duonglobo. La kontinenta duonglobo havas la plej grandan parton de lando ne kovrita de akvo (ĉ. 47 %). La surfaco de la aliflanka oceana duonglobo enhavas nur 11 % da lando.
La Tero estas la sola planedo de la Sunsistemo, sur kiu flua akvo ekzistas je la surfaco. La oceanoj entenas 96,5 % de la tuta akvo de la planedo. Marakvo entenas meze 3,5 % da salo.
La akva parto reprezentas en la nuna geologia epoko 70,7 % de tersurfaco. El la 29,3 % de la landa parto la ĉefan parton reprezentas la sep kontinentoj, laŭ grandeco: Azio, Afriko, Nordameriko, Sudameriko, Antarkto, Eŭropo, Aŭstralio. Kiel tektona plato, Eŭropo, kiu estas granda okcidenta duoninsulo de Eŭrazio, verŝajne neniam estis sendependa unuo. La klasiga limo inter Aŭstralio kiel la plej malgranda kontinento kaj Gronlando kiel la plej granda insulo, estas nur konvencia. La areon de la mondaj oceanoj oni disigas kutime al kvin oceanoj: la Pacifiko, la Atlantiko, la Hinda oceano, la Arkta oceano kaj la Suda oceano. La plej malalta profundo situas en la Mariana Fosego, je 11.034 m sub la marnivelo. La meza marprofundo estas 3.800 m. Tio estas ĉirkaŭ la kvinoblo de la meza alto de kontinentoj, kiu estas ĉirkaŭ 800 m.
Tridimensia modelo de la surfaco de la Tero estas nomata globuso.
Platotektoniko
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Platotektoniko.
La plej grandaj tektonaj platoj, krom la Pacifika Plato, respondas al kontinentoj kaj ĉirkaŭprenas partojn de oceanoj apud la kontinento. Ĉiuj tiuj platoj moviĝas laŭ tektoniko unu relative al la aliaj sur la parte fandiĝintaj, dikfluaj ŝtonmasoj de la supera mantelo nomata astenosfero (kies dikeco estas de 100 ĝis 150 km).
Terkrusto
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Terkrusto.
La terkrusto estas la ekstera, solida tavolo de la Tero. Ĝi kompareblas, koncerne sian dikecon, al pomo kun ties ŝelo. Sub ĝi kuŝas la solida ĝis tenacatermantelo, kaj 2900 km pli profunde la plejparte likva terkerno. La terkrusto kunmetiĝas el mozaiko de multaj terplatoj, kies moviĝon (po 2-10 centimetroj en jaro) priskribas la teorio de la platotektoniko. Tertremoj ekestas, kiam tensioj je la petrolimoj aŭ terplatoj puŝsubite solviĝas.
Terkerno
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Terkerno.
La terkerno estas la materio en kaj ĉirkaŭ la centro de la Tero. Pro la disvastiĝo de sismoondoj en la terinterno oni povas distingi la terkernon de la termantelo ĝin ĉirkaŭanta. La terkerno dividiĝas je la solida interna terkerno el fero kaj la likva ekstera terkerno. La interna terkerno kun diametro de 2600 kilometroj estas proksimume 6.700 °C varmega (proksimume 900 °C pli varma ol la surfaco de la Suno). Ĝi pligrandiĝas iom post iom per la kristaliĝo de fero el la ekstera terkerno. Tie troviĝas proksimume 2900 °C varmega, rapide fluanta nikel-fer-alojo. La konvekto de la ekstera terkerno kaŭzas la ĉefan kampon de la tera magnetkampo.
Geomagnetiko
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geomagnetiko.
La magneta kampo, kiu ĉirkaŭas la Teron, estas kreata de geogeneratoro. Proksime de la tersurfaco la kampo similas al magneta dupoluso. La magnetaj kamplinioj eliras el la Tero ĉe la suda duonsfero kaj eniras ĝin denove ĉe la norda duonsfero (t. e., en la suda duonsfero situas de vidpunkto de fiziko la norda poluso de la Tero kiel magneto, kaj kontraŭe; pli detalan eksplikon vidu en artikolo Magneto). Ene de la termantelo la formo de la magneta kampo transformiĝas. Super la teratmosfero la dipola kampo estas modifita pro suna vento.
Temperaturekstremoj mezuritaj sur la Tero situas inter −89,6 °C (la 21-an de julio1983 en la stacio Vostok en Antarkto ĉe alto de 3.420 metroj, kio korespondas al temperaturo de −60 °C ĉe marnivelo) kaj +58 °C (la 13-an de septembro1922 en Al 'Aziziyah en Libio ĉe alto de 111 metroj). La meza temperaturo ĉe la grundo estas 15 °C; la rapido de sono ĉe tia temperaturo estas je marnivelo ĉirkaŭ 340 m/s.
La teratmosfero disĵetas la mallongondan bluan spektroparton de la sunlumo (ultraviola radiado) ĉirkaŭ kvinoble pli forta ol la longondan ruĝan (Infraruĝa radiado); tial la ĉielo estas blua (je la tagmezo ĉe alta sunpozicio). Kialo de blua aspekto de la surfaco de oceanoj kaj maroj el la kosmo (kio donis la nomon "blua planedo" al la Tero ekde la unuaj kosmaj flugoj) estas pli forta absorbo de ruĝa lumo fare de akvo mem. La speguligo de la blua ĉielo ĉe la marsurfaco partoprenas nur malmulte al tio [citaĵo bezonata].
Klimato
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Klimato.
Sezonoj
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sezono.
Tial, ke akso de rotacio de la Tero estas klinita (t. e. ne perpendikla rilate surfaco de rotacio ĉirkaŭ la Suno), sur la Tero ŝanĝiĝas sezonoj de la jaro.
Klimatzonoj
Pro diversintensa sunradiigo la Tero estas subdividita en klimatzonojn, kiuj streĉiĝas de la norda poluso al la ekvatoro kaj daŭrigas spegule sur la suda duonglobo.
La sezonaj temperaturŝanĝoj estas des pli fortaj, ju pli la klimatzono troviĝas pli fore de la ekvatoro kaj de iu oceano.
Polusa regiono
La polusaj regionoj estas: 1) la regiono ene de la norda polusa cirklo, nomata Arkto; 2) la regiono ene de la suda polusa cirklo, nomata Antarkto, kiu enhavas la pli grandan parton de la kontinento Antarktio.
La subtropikoj troviĝas en geografia latitudo inter la tropikoj kaj la moderaj regionoj, ĉirkaŭ inter 23,5° kaj 40° norde kaj sude. Aparte eco de tiuj regionoj estas tropikaj someroj kaj netropikaj vintroj. Oni povas dividi ilin en sekajn, vintromalseketajn, somermalseketajn kaj malseketajn subtropikojn.
Laŭ disvastiĝinta difino, klimato estas subtropika tie, kie la meza temperaturo de la jaro situas super 20 °C, la meza temperaturo de la plej malvarma monato tamen restas sub 20°.
La temperaturdiferenco inter tago kaj nokto estas relative malgranda.
Vegetaĵaro povas esti tre diversa (kiel ekzemple ĉe Mediteraneo), malriĉa (kiel en seka savano) aŭ preskaŭ neekzistanta (en dezertoj, ekzemple en Saharo).
Tropikoj
La tropikoj situas inter latitudo 23,5° kaj la ekvatoro. Eblas dividi la tropikojn en ŝanĝmalseketajn kaj malseketajn tropikojn.
En tropikoj daŭro de tago kaj nokto estas ĉiam pli-malpli sama (inter 10,5 kaj 13,5 horoj). Klimataj sezonoj ekzistas nur en la ŝanĝmalseketaj tropikoj kaj estas divideblaj nur en sekan kaj pluvan sezonojn.
Aparta eco de la ŝanĝmalseketaj tropikoj estas malseketaj savanoj, kiuj troviĝas norde kaj sude de grandaj pluvarbaroj. Ekzemploj estas afrika savano kaj pantanalo en suda Brazilo kaj Paragvajo.
En la malseketaj tropikoj ĉirkaŭ la ekvatoro estas grandaj tre specidiversaj pluvarbaroj, kiel tiuj de la amazona regiono.
La rotacio de la Tero estas unu el la movoj de la planedo kiu konsistas en la turniro ĉirkaŭ ties propra akso. La Tero turniras el okcidento al oriento, same kiel la cetero de planedoj de la Suna Sistemo (kun la escepto de Venuso). Konsiderante la punkton de la norda poluso kiel vidpunkto, la Tero turniras laŭ kontraŭhorloĝa direkto. Kompleta turniĝo rilate al fiksa stelo daŭras 23 horojn, 56 minutojn kaj 4 sekundojn. Tiu movo evidentiĝas pere de la pendolo de Foucault kies konsiderinda maso pendas el punkto je granda alto por sendependigi sian movon disde la propra movado de terrotacio, tio estas, de la planko (kvankam oni ne povas sendependigi absolute de la movado de la punkto de la tegmento el kiu ĝi pendas).
Akso
La tera akso estas la rotacia akso, ĉirkaŭ kiu turniĝas la Tero unufoje po diurno. La tera akso transiras la masan centron de la planedo. La fikcia senfina daŭrigo de la akso ekster la planedo en la kosmon nomatas la ĉiela akso aŭ monda akso.
La fikcia daŭrigo de la akso ekster la planedo en la kosmon difinas la nordan kaj sudan ĉielajn polusojn. La norda ĉiela poluso nuntempe preskaŭ identas al la Norda Stelo.
Geometrie oni povas imagi ke ĉe la punkto de la tera centro, ortangule al la tera akso, situas ebeno, kies tuŝo de la tersurfaco difinas la ekvatoron.
La plej disvastigita formo de vivo sur la Tero estas la domanio de la bakterioj. La plej disvastigita klaso de animaloj estas insektoj, precipe skaraboj. Antaŭ kelkaj milionoj da jaroj aperis la homo, la plej inteligenta vivo (laŭ nia scio).
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gaja hipotezo.
„ Ĉar metaforoj pli ol iam ajn estas necesaj por komprenigi al la plej multo la veran naturon de la Tero kaj la mortajn danĝerojn kiuj ekaperas ĉe la horizonto ”
„ dinamika fiziologia sistemo inkluzivanta la biosferon kiu tenadas nian planedon en harmonio kun la vivo de tri miliardoj da jaroj[8]”
La vivantularo sur la Tero tiel konsistigus vastan superorganismon – nomatan «Gaja», laŭ la nomo de la greka diino personiganta la Teron – kiu plenumas memreguladon de siaj komponantoj por favorigi la vivon. Ekzemplo menciita de Lovelock kiel argumento de lia hipotezo estas la konsisto de la tera atmosfero, kiu reguliĝis dum la paso de la jarmilionoj tiamaniere ke ĝi ebligas la disvolviĝon kaj la pluigon de la vivo.
La Gaja hipotezo, kiu disvolviĝis al pluraj teorioj, ripozas sur scienca modelo – tersistema scienco[en] (anglalingve nomata Earth system science) – kiu fondiĝas sur pluraj konstatoj ekologiaj, klimatologiaj, geologiaj kaj biologiaj – interalie tra la nocio eko-evolucio[9]. El tio rezultas maltrankviliga prognozo koncerne la estonton de la biosfero, notinde fronte al la defio de la klimata ŝanĝo[10].
La Gaja hipotezo estas disvolvita de James Lovelock en pluraj verkoj : La Aĝoj de Gaja, (1990), La Tero estas vivanta estulo, la Gaja hipotezo (1999), Gaja. Kuracilo por la planedo (2001), La revenĝo de Gaja (2006) ; ĉi lasta portretas planedon iĝintan neloĝebla por la homaro. Aliaj sciencistoj, inter kiuj Lynn Margulis, plu uzas la Gajan hipotezon, kiu post la verkoj de Lovelock, estas la temo de abunda scienca kaj filozofa literaturo. El la geobioĥemia modelo fontas la geofiziologio, kiu, sekvante la Gajan hipotezon, proponas studi ĉiujn ekzistantajn interagojn ene de la Ter-sistemo.
Ekzistas multaj mitoj pri Tero ĉe diversaj popoloj, kiuj koncernas al nia planedo, ĝia ekesto kaj evoluo. La antikvaj grekoj pensis, ke la Tero estas plata kaj havas glatan, iom konveksan formon de ronda ŝildo. Ĝin ĉirkaŭiras vasta rivero - oceano kaj desupre kovrita de la ĉielo kiel kupolo.
Hindoj iam kredis, ke la Tero estas grandioza ŝarĝo, kiun per sia dorso portas elefanto. Siaflanke elefanto staras sur la testuda ŝelo. Kaj mem testudo naĝas en senlima maro de elefanta lakto.
Laŭ imago de antikvaj loĝantoj de Egiptio, la tero estas dio. Sur ĝia korpo kreskas arboj, herboj, ĉiaspeca plantaro. Laŭ skandinaviaj mitoj, Tero similas al sfero.
La Patrino Tero kaj ĝia ekvivalento kiel Diinopatrino aŭ Pachamama estas afero kiu ofte aperas en multaj mitologioj en la tuta mondo. La Patrino Tero estas la personigo de la Tero, ĝenerale ĝi estas priskribita en pluraj kulturoj kiel fekundadiino, kiu reprezentas la fruktodonan teron; ankaŭ priskribita en kelkaj kulturoj kiel patrino de aliaj dioj, en kiuj videblas kiel patronino de la patrineco. Ĝenerale oni kredis tion ĉar la tero estis vidata kiel la patrino de ĉio kio kreskis sur ĝi.
Paĉamama aŭ Mama Paĉa estis por la inkaojdiino adorita, personigita patrino tero kaj do fekundecdiino. Paĉa estas la keĉua vorto por Tero aŭ mondo. Inkaoj oferadislamojn kaj aliajn bestojn al Paĉamama. Ŝi edziniĝis al Inti, la sundio.
La Terotago aŭ foje Tera Tago estas sekulara festotago por honorigi la Teron kaj pensigi pri ekologio. La simbolo por la Tutmonda Terotago estas verda Θ (Greka theta) sur blanka fono. Neoficiale, la Teroflago estis asociigata al la Tutmonda Terotago ekde la unua festiĝo en 1970.
Himno de la Tero estas festa kanto kaj muzika komponaĵo, kiu laŭdas, altigas aŭ ekzaltas la planedon Tero.
↑ 1,01,1Simon, J.L.; Bretagnon, P.; Chapront, J.; Chapront-Touzé, M.; Francou, G.; Laskar, J. (Februaro 1994). “Numerical expressions for precession formulae and mean elements for the Moon and planets”, Astronomy and Astrophysics (angle) 282 (2), p. 663–83. Bibkodo:1994A&A...282..663S.
Newman, William L.. Age of the Earth (angle). Publications Services, USGS (2007-07-09). Arkivita el la originalo je 2013-12-19. Alirita 2019-04-05 .
Dalrymple, G. Brent (2001). “The age of the Earth in the twentieth century: a problem (mostly) solved”, Geological Society, London, Special Publications (angle) 190 (1), p. 205–221. doi:10.1144/GSL.SP.2001.190.01.14. Bibkodo:2001GSLSP.190..205D.
↑Lovelock konsideras ambaŭ nomojn ekvivalentaj dum intervjuo : (en) Lawrence E. Joseph, « James Lovelock, Gaia's grand old man », salon.com, 17-a de aŭgusto 2000 (lire en ligne).
↑Tamen la Gaja modelo ne tute povas konfuziĝi kun la tersistema scienco, pli vaste agnoskata de la internacia sciencista komunumo.
„ Earth system science is not entirely equivalent to the Gaia Hypothesis, although both take an interdisciplinary approach to studying systems operations on a planetary-scale. Earth system science seeks to understand the mass and energy transfers among interacting components of the Earth System (biosphere, hydrophere, geosphere, atmosphere, and anthroposphere), which is not entirely synonymous to the the Gaia principle ”
„ La tersistema scienco ne estas strikte ekvivalenta kun la Gaja hipotezo, kvankam ambaŭ fondiĝas sur interdisciplina alro por studi la funkciado de la sistemoj je planeda skalo. La tersistema scienco strebas kompreni la mas- kaj energi-transigoj inter la konstituantoj eroj de la Tera sistemo (biosfero, hidrosfero, geosfero, atmosfero kaj antroposfero), kio ne plene estas sinonimo kun Gaja principo. ”
„ Se okazos la varmpliiĝo kiun mi antaŭvidas je 6 ĝis 8 °C, la civilizo ja povus esti minacata : ni havos amasestingiĝon de la specioj, kaj agrikulturo fariĝos neebla sur granda parto de la terglobo. Nutraĵo fariĝos ne sufiĉe abunda, okazos konfliktoj, kaj la homaro koncentriĝos ĉirkaŭ la polusaj regionoj. ”
La bildlibro de la tero Ideo: Émilie Beaumont, Teksto:Agnès Vandewiele (franca originalo), Jesper Lykke Jacobsen (esperanta traduko), Bildoj: S. Alloy - C. David - F. Guiraud - P. Bon - F. Ruyer. Groupe Fleurus, Paris, www.editionsfleurus.com, ISBN 9782215031086
American newspaper publisher and politician (1838–1893) John MenardPersonal detailsBornJohn Willis Menard(1838-04-03)April 3, 1838Kaskaskia, Illinois, U.S.DiedOctober 9, 1893(1893-10-09) (aged 55)Washington, D.C., U.S.Political partyRepublicanSpouse(s)Lucy Samuels (1859–1871 (sep)) Elizabeth MaryChildren2 daughters, 1 sonEducationIberia College John Willis Menard (April 3, 1838 – October 8, 1893) was a federal government employee, poet, newspaper publisher and politician born in Ka...
Об экономическом термине см. Первородный грех (экономика). ХристианствоБиблия Ветхий Завет Новый Завет Евангелие Десять заповедей Нагорная проповедь Апокрифы Бог, Троица Бог Отец Иисус Христос Святой Дух История христианства Апостолы Хронология христианства Ран...
Heru Tjahjono Sekretaris DaerahProvinsi Jawa TimurMasa jabatan25 September 2018 – 12 Januari 2022GubernurSoekarwoKhofifah Indar Parawansa PendahuluAhmad SukardiPenggantiWahid WahyudiPelaksana Harian Gubernur Jawa TimurMasa jabatan12 Februari 2019 – 13 Februari 2019 PendahuluSoekarwoPenggantiKhofifah Indar ParawansaBupati Tulungagung ke-29Masa jabatan2003–2013WakilMohammad Athiyah PendahuluBudi SoesetyoPenggantiSyahri Mulyo Informasi pribadiLahir6 Maret 1961 (umur...
English noblewoman and artist Not to be confused with Diana Beauclerk, Duchess of St Albans; Diana de Vere Beauclerk; or Diana, Princess of Wales. Portrait of Lady Diana Beauclerk by Joshua Reynolds, 1763–1765 Lady Diana Beauclerk (née Lady Diana Spencer; other married name Diana St John, Viscountess Bolingbroke; 24 March 1734 – 1 August 1808) was an English noblewoman and celebrated artist. Early life Beauclerk was born into the aristocratric Spencer family as the daughter of Charles, 3...
1926 coup d'état in Poland This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: May Coup Poland – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (August 2021) (Learn how and when to remove this template message) May CoupPrzewrót majowyPart of the interwar periodJózef Piłsudski and other coup leaders on Poni...
ХристианствоБиблия Ветхий Завет Новый Завет Евангелие Десять заповедей Нагорная проповедь Апокрифы Бог, Троица Бог Отец Иисус Христос Святой Дух История христианства Апостолы Хронология христианства Раннее христианство Гностическое христианство Вселенские соборы Н...
New Zealand politician The HonourableSir Roger DouglasDouglas in 200835th Minister of FinanceIn office26 July 1984 – 14 December 1988Prime MinisterDavid LangePreceded byRobert MuldoonSucceeded byDavid Caygill17th Minister of RevenueIn office26 July 1984 – 24 August 1987Prime MinisterDavid LangePreceded byJohn FalloonSucceeded byTrevor de Cleene45th Minister of CustomsIn office13 March 1975 – 12 December 1975Prime MinisterBill RowlingPreceded byMick ConnellySuc...
Dam in Free State & KwaZulu-NatalDrakensberg Pumped Storage SchemeDiagram of the dams involved in the Drakensberg Pumped Storage Scheme and Tugela-Vaal Water ProjectCountrySouth AfricaLocationFree State & KwaZulu-NatalCoordinates28°34′23″S 29°5′13″E / 28.57306°S 29.08694°E / -28.57306; 29.08694StatusOperationalConstruction began1974Opening date1981Owner(s)EskomUpper reservoirCreatesDrieklloof DamTotal capacity32,071,000 m3 (26,0...
Франц Саксен-Кобург-Заальфельдскийнем. Franz von Sachsen-Coburg-Saalfeld герцог Саксен-Кобург-Заальфельдский 8 сентября 1800 — 9 декабря 1806 Предшественник Эрнст Фридрих Саксен-Кобург-Заальфельдский Преемник Эрнст I Саксен-Кобург-Заальфельдский Рождение 15 июля 1750(1750-07-15)Кобург, Сакс...
American Thoroughbred racehorse Judge HimesJudge Himes in 1903.SireEsherGrandsireClaremontDamLullabyDamsireLongfellowSexStallionFoaled1900CountryUnited StatesColorChestnutBreederJohnson N. Camden Jr.Owner1) Charles R. Ellison 2) Phill ChinTrainerJohn P. MayberryRecord104: 18-14-22Earnings$27,995Major winsHawthorne Handicap (1903)Oak Park Handicap (1903)Endurance Handicap (1903)Whirlpool Stakes (1905) American Classic Race wins:Kentucky Derby (1903) Judge Himes (1900 – after 1908) was an Ame...
2005 single by End of Fashion O YeahSingle by End of Fashionfrom the album End of Fashion B-side Hardcore Quicksand (live) Released18 July 2005 (2005-07-18)[1]Length3:01LabelEMISongwriter(s)Justin BurfordProducer(s)Dennis HerringEnd of Fashion singles chronology O Yeah (2005) Lock Up Your Daughters (2005) O Yeah is the debut single of Australian pop rock band End of Fashion, taken from their self-titled debut album (2005). The song reuses the riff from the song Where Is...
[1] Thrombopoiesis is the formation of thrombocytes (blood platelets) in the bone marrow. Thrombopoietin is the main regulator of thrombopoiesis. Thrombopoietin affects most aspects of the production of platelets. This includes self-renewal and expansion of hematopoietic stem cells, stimulating the increase of megakaryocyte progenitor cells, and supporting these cells so they mature to become platelet-producing cells.[2] The process of Thrombopoiesis is caused by the breakdown...
German Lutheran reformer and theologian (1497–1560) Melanchthon redirects here. For the Indian Lutheran priest, see G. D. Melanchthon. For other uses, see Melancthon (disambiguation). Philip MelanchthonPortrait by Lucas Cranach the Elder, 1543BornPhilipp Schwartzerdt16 February 1497Bretten, Electoral PalatinateDied19 April 1560(1560-04-19) (aged 63)Wittenberg, Electoral SaxonyAlma materUniversity of HeidelbergUniversity of TübingenTheological workEraReformationLanguageGermanTradi...
Not to be confused with Đurđenovac, a municipality in Osijek-Baranja County, Croatia. You can help expand this article with text translated from the corresponding article in Croatian. (May 2018) Click [show] for important translation instructions. View a machine-translated version of the Croatian article. Machine translation, like DeepL or Google Translate, is a useful starting point for translations, but translators must revise errors as necessary and confirm that the translation is a...
Politics of Bulgaria Constitution1879194719711991 Presidency President (list) Rumen Radev Vice President Iliana Iotova ExecutiveLegislative Government Prime Minister (list) Nikolay Denkov National Assembly Speaker: Rosen Zhelyazkov LawJudiciary Nationality law Human rights Courts Constitutional Court Supreme Administrative Court Supreme Court of Cassation Office of the General Prosecutor Major political partiesPPGERBDPSBulgarian Socialist PartyDemocratic BulgariaRevivalBulgarian Rise Recent ...
Carlos Valderrama Carlos Valderrama en 2010.Datos personalesNombre completo Carlos Alberto Valderrama PalacioApodo(s) El Pibe[1]Nacimiento Santa Marta2 de septiembre de 1961 (63 años)País ColombiaNacionalidad(es) ColombianaAltura 1,75 m (5′ 9″)Peso 71 kg (156 lb)Carrera deportivaDeporte FútbolClub profesionalDebut deportivo 1980(Unión Magdalena)Posición CentrocampistaGoles en clubes 75 (682 PJ)Retirada deportiva 13 de abril de 2003[2](Colorado Rapids...
Structure d'un bassin molassique Une molasse désigne un ensemble de roches sédimentaires, essentiellement détritiques, et post-orogéniques, s'accumulant dans un bassin d'avant-pays, en périphérie des chaînes de montagnes. Ce terme s'est initialement développé dans les Alpes puis s'est progressivement répandu à travers le monde. Il est aussi fréquemment utilisé pour désigner des pierres de construction et d’ornementation. Étymologie L'origine du terme molasse est discutée[1]....