Tritono estas la ĉefa luno de la planedoNeptuno, gasgiganto, kiu havas 13 konatajn lunojn. En la sunsistemo, Tritono estas la sepe plej granda luno kaj la 16e plej granda astro.
Ĝia nomo devenas de la dioTritono, helene Τρίτων /'tri.tɔːn/.
La sondiloVoyager 2, kiu vizitis la sistemon de Neptuno dum la jaro 1989, neatendite rivelis vulkanan aktivecon, tre stranga en tiom malvarma astro.
Surfaco
La tritona surfaco similas al melono kaj konsistas el glacianitrogeno; ĝia surfaca temperaturo estas almenaŭ −237,6 °C, inter la plej malaltaj en la konata sunsistemo. Ĉar Tritono estas geologie aktiva, la surfaco estas juna kaj havas relative malmultajn ekfrapajn kraterojn.
Atmosfero
La maldensan atmosferon konsistigas nitrogeno je 99,9% kaj metano je 0,1%. La surfaca atmosfera premo estas nur 1,4–1,9 Pa.
Trajektorio
Neptuno onidire kaptis Tritonon, vagantan astron, el la Kujper-zono.
Tritono orbitas Neptunon per direkto mala al la rotacio de Neptuno. La orbito grade kadukiĝas, ke post ĉirkaŭ 3,6 miliardoj da jaroj, Tritono kolizios kun Neptuno aŭ ĝi rompiĝos en spaco por formi ringon ĉirkaŭ Neptuno.
Tritono en populara kulturo
En literaturo, Tritono estas menciita kiel kolonio en la sciencfikcia romano Aflikto sur Tritono de la usona verkisto Samuel R. Delany.
Bildgalerio
Helruĝa suda poluso.
Melonaspekta tereno.
Kelkaj krateroj.
Maldensa nitrogena atmosfero.
Simulata hipoteza vidaĵo de Neptuno en la tritona ĉielo.