Oni la objekton jam observis en la jaro 2003 kaj longe dubis ĉu fakte temas pri planedo. La 24-an de aŭgusto2006 la Internacia Astronomia Unio finfine decidis ke ne temas pri planedo, sed pri planedoido.
Eriso havas diametron de 3000 km, iomete pli granda ol Plutono, kaj nun troviĝas je sun-distanco de 97 astronomiaj unuoj (ter-sun-distancoj). Ĝi do distancas de Suno ĉirkaŭ 2,5-oble ol Plutono; sed ĝia orbito estas tre elipsa, kaj ĝia sun-distanco forte varias.
Eriso estis malkovrita fare de la teamo de Michael E. Brown, Chad Trujillo, kaj David L. Rabinowitz[2] la 5-an de januaro 2005, de bildoj prenitaj la 21-an de oktobro 2003.[3] La malkovron oni anoncis al la gazetaro la 29-an de julio 2005.
Eriso turniĝas en orbito kun dekliva angulo de 45 gradoj ĉirkaŭ Suno. Tio estas la ĉefa kaŭzo, kial oni nur tiam malkovris ĝin; ĝis tiam malmultaj personoj tie serĉis.[mankas fonto]
Pro ĝia orbito, la surfactemperaturo de Eriso devus varii inter 30 kaj 56 K (−243 °C kaj −217 °C).[6]
Infraruĝa analizo de la surfaco de Eriso rivelas la ĉeeston de metanglacio — kaj eble nitrogenglacio — indikante ke la surfaco de Eriso ŝajnas esti simila al tiu de Plutono. Ĝi estas la tria transneptuna objekto sur kiu metano estas detektita, post Plutono kaj ĝia luno Karono. Krome Tritono, natura satelito de Neptuno, ŝajnas esti de simila origino al la objektoj de la zono de Kuiper kaj ankaŭ havas metanon sur sia surfaco.[7]
Planeda statuso
Eriso, same kiel Kvavaro, Varuno kaj ankaŭ Plutono, estas Kujper-zona objekto. Plutonon oni ĉiam konsideris kiel planedon, la ceterajn ne. La malkovro de Eriso klarigegas la bezonon je difino de planedo. Multaj sciencistoj opinias ke Plutono ne estas planedo aŭ, se Plutono tamen estas planedo, ke ankaŭ multaj aliaj objektoj nomiĝu tiel.