Satelito estas objekto, kiu orbitas alian ĉefan objekton. Satelito povas esti natura aŭ artefarita objekto.
Ĉar ĉiu objekto havas graviton, la movo de la ĉefa objekto ankaŭ estas influata de la satelito.
En astronomio
Ĉiuj korpoj, kiuj estas parto de nia sunsistemo, inkluzivante la Teron, estas satelitoj de la Suno, aŭ satelitoj de tiaj objektoj, kiel la Luno.
Satelita telefono
En seklando aro de antenoj prizorgas telefonadon per poŝtelefonoj.
Mare oni uzas komunikajn satelitojn, kiuj atingas la tutan teron. Telefoni per INMARSAT estas kara, sed tiu satelita sistemo atingas iu ajn, eĉ meze de oceano.
Ĉielpoluado
Amasa lanĉado de komercaj satelitoj okazigis novan problemon forme de ĉiela poluado. Ĉiuj satelitoj funkcias samtempe kiel spegulo por la suna lumo, kaj kiel kaŝilo por la malantaŭaj steloj. Tiel ili iom post iom, pli kaj pli, malhelpos ĉielobservadon ekde la Tero, ne nur okulan observadon, sed ankaŭ radiobservadon. Tial la Internacia Astronomia Unio diskonigis en junio 2019 sian maltrankviliĝon pri la estonteco de astronomiaj observadoj, kaj grupo de astronomoj subskribigas petskribon por la kontrolo kaj limigo de lanĉoj de satelitaroj.
Vidu ankaŭ
-
satelito en orbito
-
Modela satelito en muzeo
-
Eksteraj ligiloj