Kiel la aliaj steloj en la universo, la Suno estas grandega globo de plasmo. La Tero estas nur je proksimume 150 000 000 km de la Suno. La stela sistemo plej proksima al la Suno estas Alfa Centaŭro. La lumo de la steloj de tiu sistemo bezonas 4,35 jarojn por atingi la Teron. La lumo de la Suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.
Strukturo
La maso de la Suno konsistas precipe el hidrogeno (ĉirkaŭ 73%), heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la Suno estas tiel varmega (de 5500 ĝis 15 000 000 gradoj Celsiaj), ke ĉiuj elementoj tie estas en gasa stato, aŭ eĉ en plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elektronoj senligaj). La suna maso estas 332 950 fojoj pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la Suno estas 1 400 000 km.
La Suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la Suno eligas varmon kaj lumon, kiam hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la Suno formiĝis antaŭ 4 600 000 000 jaroj, kaj ĝia vivo ĝis la sekvantaj grandaj ŝanĝoj daŭros 5 miliardojn da jaroj plu.
La suna korono videblas dum plena suna eklipso. Tiam astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas perturbi la terajn telekomunikadojn. (Averto: neniam rigardu rekte la Sunon!)
Suna protuberanco estas granda brila strukturo de la suna atmosfero, kiu komponiĝas el relative malvarma kaj densa plasmo kun temperaturo de la grandordo de 10 000° K, sama grandordo kiel tiu de la suna fotosfero. Tia strukturo baniĝas en la multe pli varma kaj maldensa plasmo de la korono; ties formo estas trudita de korona magneta kampo. Tipa protuberanco havas grandon de pluraj miloj da kilometroj, kun rekordo de 800 000 km, kaj daŭras pluraj semajnojn aŭ monatojn. La sunaj protuberancoj vidiĝas kiel brilaj formoj kiam ili aperas ĉe la rando de la suna disko. Kiam oni vidas ilin sur fono de la fotosfero, ili aperas kontraste malhela kaj estas tiel nomataj sunaj filamentoj.
Brilo
La giganta kvanto de energio, kiu elradiis de la Suno de jam kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energifontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno konsistus el elemento karbono (pli-malpli sama materialo kiel terkarbo), ĝia brulenergio (supozante ĉeeston de oksigeno) sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj.
La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20-a jarcento, kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la nura fonto, kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion, estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tiu brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel la Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela kerno, heliumaj nukleoj povas fuzii kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbonon, nitrogenon, oksigenon ktp.
Rotacio
La Suno rotacias en ĉirkaŭ kvar semajnoj ĉirkaŭ sia propra akso. Tiu rotacio daŭras 25,4 tagojn ĉe la ekvatoro, 27 ĝis 28 tagojn ĉe mezaj latitudoj kaj 34,4 tagojn ĉe la polusoj. Tiu daŭrodiferenco de unu "tago de la Suno" nomiĝas diferencia rotacio kaj estas klarigebla jam delonge per gaz- kaj hidrodinamiko. Tamen komence de la 1990-aj jaroj evidentiĝis, ke la Suno rotacias sub la konvektozono samforme en periodo de 27 tagoj. Oni ankoraŭ ne bone komprenas la evoluon de la diferencia rotacio ene de la konvektozono.
Esploro de la Suno
Fruaj observadoj
Kiel la plej grava ĉielkorpo por la surtera vivo, la Suno estis atente observata de homoj jam en prahistorio. Kultejoj, kiel ekzemple Stonehenge, estiĝis por kalkulli la pozicion kaj la iradon de la Suno, ĉefe la momentoj de la solsticoj. Oni supozas, ke eĉ pli malnovaj ejoj estis uzataj por observi la Sunon. La irado de la Suno kaj ĉefe suneklipsoj estis observataj kaj dokumentataj de tre diversaj kulturoj.
Mencioj el Ĉinujo evidentigas, ke okazis forta agado de sunmakuloj. Sunmakuloj estas videblaj per la nura okulo, kiam la Suno troviĝas malalte sur la horizonto kaj kiam la sunlumo estas filtrita de la dika teratmosfero.
En la 19-a jarcento oni supozis, ke la Sunon estas el terkarbo, kiu brulis.[mankas fonto] Tamen laŭ tiu teorio la Suno povus brili nur dum ĉirkaŭ 6000 jaroj.
Perteleskopa observado
Ankaŭ en Eŭropo oni rimarkis sunmakulojn en tiu epoko, sed oni konsideris ilin "atmosferajn vaporojn". Nur post la evoluo de la teleskopo oni sisteme esploris la fenomenon. En la jaro 1610Galilei kaj Thomas Harriot unuaj observis la makulojn per teleskopoj. Johann Fabricius unua priskribis ilin en 1611 kadre de scienca teksto.
La observatan moviĝon de la makuloj sur la sundisko li ĝuste rilatis al la memrotacio de la Suno.
En 1619[mankas fonto] oni supozis sunventon, ĉar la vosto de kometoj ĉiam troviĝas je ties malsuna flanko.
Laŭepoke estis konstruitaj apartaj sunobservatorioj, kiuj celis nuran esploron de la Suno.
En 1960 estis pruvita la vibrado de la fotosfero. Tio estis la komenco de la heliosismologio, kiu studas la memvibradon de la Suno kaj deduktas de tio ĝian enan strukturon kaj procezojn.
Persatelita kaj perkosmosondila esploroj
Serio de satelitoj estis senditaj ĉirkaŭ la Teron por observi la Sunon. Per tiuj satelitoj oni povas esplori la ondolongecspacoj (ultraviola radiado, ikso-radioj), kiuj alimaniere estas absorbitaj de la teratmosfero. Tiel ekzemple la spacstacio Skylab, sendita en 1973, kunportis ikso-radian teleskopon.
Helpe de kosmosondiloj oni provas alproksimiĝi la Sunon por studi la proksiman ĉirkaŭon de la Suno. Tamen pro la altegaj temperaturo kaj radiado, tio estas teknike malfacilega afero. Tiel la german-usonaj sondiloj Helios sukcesis alproksimiĝi la Sunon nur je distanco de ĉirkaŭ 43,4 milionoj da kilometroj.
La kosmosondilo Ulysses startigita en 1990 esploris la polusojn de la Suno, kiuj ne estas videblaj de la Tero, nek de satelitaj kaj kosmosondiloj troviĝantaj ĉe la planeda nivelo.
Tial Ulysses flugis unue al la planeto Jupitero, kie estis ŝanĝita la vojo per aparta manovro por ke la sondilo flugu fore de la ekliptiko. De tiam ĝi jam dufoje superflugis la sunpolusojn. Per kutimaj konvenciaj raketmotoroj, sen flugo preter Jupitero, tia misio ne povus okazi.
En 1995 la sondilo SOHO, konstruita ĉefe de Eŭropo, startis direkte al la Suno. Ĝi troviĝas nun proksime de la punkto de Lagrange L1 kaj observas la Sunon per dek du malsamaj iloj. Ĝi sendas bildojn de la Suno ĉiutage kaj utilegas por la prognozo de sunerupcioj kaj sturmoj. En 1998 sekvis la satelito TRACE por aldonaj esploroj de la Suno.
En 2001 startis la kosmosondilo Genesis kaj trovis iom poste pozicion en la punkto de Lagrange L1 por kolekti tie dum 2,5 jaroj sondaĵojn de la sunvento por porti ilin al la Tero. Septembre 2004 la sondilo revenis surteren, sed pro ne malfermiĝinta paraŝuto ĝi kraŝis kaj multaj sondaĵoj detruiĝis. Iuj tamen estas esploritaj nuntempe de sciencistoj.
La 26-an de oktobro2006 startis la du kosmosondiloj STEREO kaj unuan fojon sendis 3-dimensian bildon de la Suno kaj de ties ĉirkaŭo. Por sukcesi tion la kosmosondiloj estas en diversaj lokoj. Je io momento de misio unu el la sondiloj poziciiĝis en la punkto de Lagrange L4, la alia en L5.
Suna fiziko
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Suna fiziko.
Suna fiziko estas la branĉo de astrofiziko, kiu specialiĝas pri la studo de la Suno. Ĝi traktas detalajn mezurojn, kiuj eblas nur por nia plej proksima stelo. Ĝi intersekcas kun multaj fakoj de pura fiziko, astrofiziko kaj komputiko, inkluzive de fluidodinamiko, plasmofiziko inkluzive de magnetofluidodinamiko, sismologio, partikla fiziko, atomfiziko, stela evoluo, spektroskopio, radiativa translokigo, aplikata optiko, signal-prilaborado, komputila fiziko, stela fiziko kaj suna astronomio.
La Suno estas la centra kosma korpo videbla desur la tero kaj de ĝi dependas ĉiu vivo surtera. Tian ĉefan signifon jam rekonis homoj de prahistorio. Homoj jam delonge lernis la scion pri la fundamentaj periodoj, kiel la tago kaj la jaro, kaj utiligis ilin.
La regula ĉiutaga kaj ĉiujara reveno de la Suno estis parte time atendata kaj alvokata per kultaj aŭ magiajritoj.
Ĉefe sunaj eklipsoj timegis homojn. En la Ĉina imperio oni kredis, ke drako voris la Sunon. Per granda bruego oni provis igi la drakon rekraĉi la Sunon.
Sumeranoj reprezentis la Sunon kiel sundionUtu. Ĉe la babilonanoj ĝi korespondis al la dio Ŝamaŝ, kiu ĉiutage alpaŝis al la ĉielo kaj kies radioj ĉion malkaŝis. En la antikva Egiptujo oni adoris Reon, nomita ankaŭ Re aŭ Re-Atum.
Aĥnaton akceptis nur la unu dion Atonon, la personigita sundisko, kaj nuligis ĉiujn aliajn egiptajn diaĵojn. En la Ĉina imperio la Suno estis simbolo por la oriento, printempo, vireco kaj naskiĝo, sed ankaŭ por la imperiestro.
Homoj jam delonge lernis la scion pri la fundamentaj periodoj kiel la tago kaj la jaro kaj utiligis ilin. La Suno estas natura horloĝo; la sekvo de la sezonoj estigis kalendarojn, kiu estis gravega por kultivado. La Suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la okcidenta gregoria kalendaro.
Nomoj de la tago dimanĉo estas ligataj kun la Suno en multaj lingvoj, inter ili la ĝermanaj (ekzemple la anglaSunday kaj la germanaSonntag - suntago, tago de la Suno), iuj hindaj kaj keltaj.
Simboloj
En alkemio kaj blazono-tradicio, la Suno asociiĝis al la metalo oro.
En multaj tradiciaj sciaroj kaj fabeloj la Suno funkcias kiel kontraŭo aŭ komplemento de la Luno.
↑Noto: Sunaj partiklaj eventoj estas malpli ofte nomataj sun-protonaj eventoj kaj protonaj eventoj, ĉio grandparte en nacilingvaj publikaĵoj, en Esperanto kutime nur en diskutoj inter interesatoj, ĉar en Esperanto ekzistas malmultaj publikaĵoj pri astrofiziko.