Kelta lingvaro
La kelta lingvaro estas eŭropa parto de la hindeŭropa lingvaro , kies lingvoj nuntempe estas parolataj ĉefe en okcidenta Eŭropo, nome en Irlando , Kimrio kaj Bretonio . Ĉiuj de ĝiaj lingvoj estas idoj de la Kelta pralingvo .
Insula kelta lingvaro
Kontinenta kelta lingvaro
Etnoj
La kelta grupo estas grupo de popoloj en la hindeŭropa lingvofamilio. Ĝi dividiĝas je subgrupoj Gaela kaj Britona.
Bretonoj
Nomo: [f] Bretons; [r] bretonci
Popolo, ĉefgento loĝanta en Bretonio (Francio ), 1,05 mln (1992).
Lingvo: bretona .
Kredantoj: katolikoj.
Skotgaeloj
Nomo: [f] Gaels; [r] geli, gojdeli, ĥajlenderi
Etnografia grupo de skotoj en montaraj regionoj en nordokcidento de Skotlando kaj Hebridaj insuloj; 80 mil (1992).
Lingvo: skota gaela .
Kredantoj: katolikoj.
Irlandanoj
Nomo: [m] erinnaĥ; [f] Irlandais; [r] irlandci
Popolo, ĉefloĝantoj de Irlando (3,4 mln). Loĝas ankaŭ en Britio (2,5 mln), Usono , Kanado k.a. Totala kvanto: 7,8 mln (1992).
Lingvo: irlanda .
Kredantoj: precipe katolikoj.
Kimroj
Nomoj: [f] Gallois; [r] uelsci, valijci
Popolo en Britio , ĉefloĝantoj de Kimrio (880 mil). Loĝas ankaŭ en Usono , Kanado k.a. Totala kvanto: 1 mln (1992).
Lingvo: kimra .
Kredantoj: precipe anglikanoj.
Vidu ankaŭ