La bretona lingvo (ISO 639 : ISO 639-1 br, ISO 639-2 bre; propranome Brezhoneg) estas hindeŭropa lingvo, en la kelta familio de lingvoj, parenca de la kimra.
Priskribo
La bretona estas parolata en la okcidenta parto de la regiono Bretonio (nordokcidente de Francio) sed ĝi ne havas oficialan statuton. Tamen, oni konsideras ke pli-malpli 200,000 personoj uzas ĝin, aŭ almenaŭ kapablas kompreni ĝin. La lasta unulingva parolanto mortis en 2002. (estis la sinjorino Bourdonnay, kiu sciis saluti kaj diri kelkajn frazojn en la franca, sed ne pli)
La bretona uzas latinan alfabeton. Supersignitaj literoj estas ñ kaj ù. Krome c ne aperas kiel memstara litero sed ĉiam sub la formo ch aŭ c'h.
La bretona lingvo enhavas kvar dialektojn, respondantajn al la kvar malnovaj episkopujoj de okcidenta Bretonio :
la dialekto Kerneveg parolata en Bro-Gerne (Kernevo, france Cornouaille) per 41 % de ĉiuj bretonlingvanoj (laŭ ciferoj de 2021),
la dialekto Leoneg parolata en Bro-Leon (Lando de Leon, Léon en la franca) per 24,5 % de ĉiuj bretonlingvanoj,
la dialekto Tregerieg parolata en Bro-Dreger (Tregoro) per 18 % de ĉiuj bretonlingvanoj
la dialekto Gwenedeg parolata en Bro-Wened (Vannetais) ĉirkaŭ la urbo Vannes per nur 16 % de ĉiuj bretonlingvanoj.
La sekvaj reguloj de prononcado koncernas la plej uzatan ortografion (Peurunvan), kiu uzatas en la plej multaj publikaĵoj, de la duonoficiala lingvonormiga oficejo Ofis ar Brezhoneg, de la lokaj lernejoj kaj de la universitato de Rennes.
a [a] kiel en Esperanto
ao en plej multaj dialektoj [ɔ], malofte [aɔ]
aou [ɔʊ], "oŭ" kiel ow en la angla vorto low
b [b] kiel en Esperanto
ch [ʃ], "ŝ"
c’h [x, ɣ, h] komence kaj fine de vorto kiel "ĥ", inter vokaloj kiel "h",
d [d] wkiel en Esperanto
e [e] kiel en la germana e en Weg, aŭ kiel la franca "é"
ae, ê [ɛ] kiel en la germana ä en Bären, aŭ kiel la franca "è"
eu [œ] kiel en la germana ö en Mönch
f [f] kiel en Esperanto
g [g] "g" (neniam "ĵ")
gn [ɲ] kiel la franca gn en Champagne
h [h, Ø] kutime simple "h", malofte mute kiel en la franca
i [i] kiel en Esperanto
ilh [iʎ] proksimume kiel ij
j [ʒ], do "ĵ"
k [k] kiel en Esperanto
l [l] kiel en Esperanto
m [m] kiel m, antaŭa a aŭ o tamen estas nazaligita
n [n] kiel n, antaŭa a aŭ o tamen estas nazaligita
ñ mem ne prononcatas, sed nazaligigas la antaŭan vokalon
o [ɔ, o] kiel en la germana
ou [u] kiel u en Esperanto kiel en la germana vorto Mut (jen ekzemplo de longa vokalo), sed ankaŭ mallonge [u] kaj neniam [ʊ] kiel en la germana vorto rund, foje ankaŭ prononcata "ŭ"
où [u, o, ow, œɥ] norme kiel u en Esperanto
p [p] kiel en Esperanto
r [r, ɾ, ʁ] kiel en Esperanto aŭ ekz. en la hispana, klare prononcate
s [s, z] kiel en Esperanto
sh [s, h] malofta variaĵo de „zh“, en la dialektoj Kerneveg, Leoneg kaj Tregerieg prononcata [s], nur en la dialekto Gwenedeg [h]
t [t] kiel en Esperanto
u [y] kiel en la germana ü en süß (jen ekzemplo de longa vokalo), sed ankaŭ mallonge [y] kaj neniam kiel en la germana vorto Müll
v [v] kiel en Esperanto "v", fine de vortoj kiel en Esperanto u
w [w], do "ŭ", kiel en la angla w
y [j] kiel en Esperanto
z [z] kiel en Esperanto, inter vokaloj en la plej multaj dialektoj muta
zh [z, h] en la dialektoj Kerneveg, Leoneg kaj Tregerieg [z], nur en la dialekto Gwenedeg [h]
Fine de vorto la konsonantoj b, d, g, j, z, zh prononcatas "senvoĉe" kiel p, t, k, ŝ, s), krom se la sekva vorto komenciĝas per vokalo. Tiu intervorta similigo de konsonantoj estas esenca trajto de la bretona.
Ekzemplo: hi zo bras [i zo braːs] („ŝi estas granda“, „ŝi“ akcentita) kontraste al bras eo [braːz e] („li aŭ ŝi estas granda“, „granda“ akcentita)
Jen la sama vorto, „bras“, prononcatas unufoje kun "senvoĉa", alifoje kun "voĉa" fina konsonanto.
Specimeno
„Mellad unan:
Dieub ha par en o dellezegezh hag o gwirioù eo ganet an holl dud. Poell ha skiant zo dezho ha dleout a reont bevañ an eil gant egile en ur spered a genvreudeuriezh. ”