Tiu artikolo temas pri la historia kaj kultura Bretonio. Se vi celas la francan regionon, kies areo estas malpli vasta, alklaku Bretonio (franca regiono)
La nomo Bretonio estas parenca al tiu de Britio, ĉar temis pri la sama popolo. Cetere, en aliaj lingvoj, la du nomoj estas tutsamaj, malsamigataj per la prefiksomalgranda (Bretonio) kaj granda (Britio). Ĝia bretonlingva nomo, Breizh (/bʁejs/ laŭ IFA) estas literumita per ZH por akordigi la eksan skribmanieron, kiu ekzistis por la nordo kaj okcidento (Breiz), kun tiu de la sudo (Breih). Breizh estas kutime mallongigata BZH. ISO-kodo de la regiono estas FR-E. En la galoa lingvo ĝi nomiĝas Bertaèyn kaj en la franca lingvo, Bretagne.
Mapo de Bretonio kun la nunaj administraj limoj kaj ĉefaj urboj
Bretonio kuŝas sur 34 034 km², el kiuj 27 209 km² estas en la franca regiono Bretonio. La bretona marbordo estas tre rifa, kun multnombraj najbaraj insuletoj kaj la tuta longeco proksimas 3 000 km. Tradicie oni distingas la marbordajn regionojn (Arvor en la bretona) de la centraj regionoj (Argoat, t.e. la arbaro). En centra Bretonio situas la Arbaro de Brocéliande, plej granda arbaro de Bretonio kaj hejmlando de multaj legendoj, interalie la artura legendo.
La klimato estas tre ŝanĝiĝema kaj, pro la marborda situo, konstante mezvarma kaj pluvema. Sed nebulpluvoj estas multe pli kutimaj ol veraj ŝtormaj pluvegoj. La komuna klaĉo pri Bretonio estas ke ĉiam pluvas, sed tio ne estas vera.
En la okcidenta Bretonio staras la montaron Menez Are (aŭ Monto Are en la esperanta), parto de la armorika montaro, naskita dum la paleozoika erao. Nuntempe ĝi estas nur granitaj montetoj, kies plej alta monto, la Roc'h Ruz, kulminas je 385,01 m super la marnivelo. Tiu montaro, kiu emerĝas el la erikejo, tre similas al tiuj de Irlando kaj Kimrio.
Subdividaĵoj
Departementoj
La oficiala dividaĵo de Bretonio estas en francaj departementoj:
La bretona kulturo estas tre malnova, en Bretonio staras megalitoj de la jaro 2000 a.K. Bretonio estas konsiderata kiel unu el la ses keltaj nacioj. Post la unua mondmilito aperis naciisma politika movado favore al la revivigo de la bretona kulturo, ĉefe rilate la lingvon. En 1927 fondiĝas la Bretona Aŭtonomista Partio, kelkajn jarojn antaŭe, en 1923, Morvan Marchal, unu el la ĉefaj bretonaj naciistoj, kreis la nuntempan bretonan flagon, bazita sur tradiciaj nigra kaj blanka koloroj de la mezepoka bretona armeo. La aŭtoro de la flago tiris inspiron el la flagoj de Usono kaj Grekio, konsiderataj de li kiel la luliloj de la libereco kaj la demokratio. La strioj reprezentas la bretonajn provincojn kaj sur la supra kantono aperas la simbolo de la bretona duk-lando.[1]
La ĉefa lingvo uzata hodiaŭ en Bretonio estas la franca. Eĉ se antaŭ cent jaroj nur kelkaj ĝin parolis, la franca registaro sukcesis uzigi sian lingvon perforte ekzemple en lernejoj, ktp... (en 1950 oni taksis, ke nur 100.000 bretonoj ne parolis la francan; kaj tiu cifero ĝismalsupreniris nulen.)
Bretonio povas esti dividita en du partojn: okcidente (de la mezo de Côtes-d'Armor kaj Morbihan) tiel nomata la "Malalta Bretonio". Tie, oni parolas la bretonan lingvon. Tiu-ĉi keltida lingvo estas nun instruata en la lernejaro Diwan kaj la lingvo verŝajne restos vigla. En 1992, je la demando "ĉu indas konservi la bretonan?", 92 % de demandataj bretonoj jese respondis.