Francilio (franceÎle-de-France [il dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio"), aŭ Pariza Regiono, aŭ Parizio[1] estas la parto de Francio ĉirkaŭ la ĉefurbo Parizo, do iusence la "koro de Francio". Franclingve ĝi ankaŭ nomatas Région parisienne [reĵjõ parizjen]. Temas pri la plej loĝata regiono de Francio kun 11,6 milionoj da loĝantoj, kaj ankaŭ ekonomie pri la plej forta regiono de la lando.