Centro-Valo de Luaro(Centre-Val de Loire)
regiono
Ŝtato
Francio
Departementoj
Cher (18), Eure-et-Loir (28), Indre (36), Indre-et-Loire (37), Loir-et-Cher (41), Loiret (45)
Gravaj urboj
Bourges , Chartres , Châteauroux , Tours , Blois , Orléans
Prefektejo
Orléans
Areo
39 151 km² (3 915 100 ha )
Loĝantaro
2 573 303 (2021 )
Denseco
65,73 loĝ./km²
prefekto
Nacer Meddah
- prezidanto
François Bonneau
Horzono
MET (UTC+1)
- somera tempo
MET (UTC+2)
Centro-Valo de Luaro (regiono)
Centro-Valo de Luaro (regiono)
Vikimedia Komunejo: Centre-Val de Loire
Retpaĝo: www.regioncentre-valdeloire.fr/accueil.html
Centro-Valo de Luaro (france Centre-Val de Loire ) antaŭe nomita Centro (france Centre ) estas regiono en centr-okcidenta Francio apud Pariza Regiono . Fine de 2021 en la regiono vivis 2 573 303 loĝantoj .
la ses departementoj diverskoloraj, pludividitaj je
arondismentoj
Ĝi konsistas el la ses departementoj :
Temas pri fama turisma regiono pro la Valo de Luaro kun multaj kasteloj . La denseco en rimarkindaj monumentoj en tiu regiono ĝustigis la registradon de Valo de Luaro en la monda heredaĵo de la homaro de Unesko , inter Sully-sur-Loire (Loiret ) kaj Chalonnes-sur-Loire (Maine-et-Loire ).
Ĉefurbo de la regiono estas Orleano Orléans . Aliaj aparte gravaj urboj estas Tours , Bourges kaj Blois . ISO-kodo de la regiono estas FR-F .