Ĝia franca nomo venas de la latina Finis Terræ (“fin-tero”: en la signifo “fina landaĵo“) pro tio, ke ĝi estas la ekstremaĵo de Bretonio. La bretona nomo signifas “pinto de la mondo”.
Finistère estas la bretonia departemento, en kiu la bretonlingva influo estas la plej forta (la plej fora de Parizo). Kvankam nun la plejmulto de la loĝantoj parolas la francan lingvon, la bretona restas signifoplena por la loĝantoj. Kaj ĉiuj aviztabuloj en Finistère estas nun dulingvaj kaj estas pluraj lernejoj, kie oni instruas en la bretona.