Oni devis atendi la jarojn 1985-86 por malkovri, per la kosmosondiloVoyager 2,
dek internajn lunojn, (dekunua luno, perdita, estis retrovita en 1999
sur malnovaj kliŝaĵoj far de Voyager 2). De 1997, naŭ neregulaj satelitoj estis
malkovritaj per surteraj teleskopoj[3]
kaj du lunoj, Kupido kaj Mabo estis malkovritaj per la
kosmoteleskopo Hubble en 2003.
Falsa malkovro
Malkovrinte Titanjon kaj Oberonon, Herschel
kredis observi kvar aliajn lunojn la 18-an de januaro kaj 9-an de februaro1790,
kaj la 28-an de februaro kaj 26-an de marto1794, sed neniu alia astronomo
sukcesis vidi ilin. Kiam Lassel malkovris Arielon kaj
Umbrielon, li konstatis ke ties orbitaj parametroj kongruis kun neniaj el
tiuj de la satelitoj asertitaj de Herschel. Astronomoj konkludis, ke Herschel konfuzis
malgrandajn stelojn kun uranaj satelitoj[4],
kaj oni atribuis la malkovron de Arielo kaj Umbrielo al Lassel.
Nomoj
John Herschel, filo de William Herschel donis, en 1852, al la tiam konataj
uranaj lunoj nomojn de feoj de la angla literaturoj: Titanjo kaj
Oberono ŝuldas siajn nomojn al la feaj gereĝoj de Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare; Arielo kaj Umbrielo estas elfoj en la poemo "The Rape of the Lock" (La Rabita Buklo) de Alexander Pope, Arielo estas ankaŭ aera spirito en la ŝekspira "La ventego". John Herschel estimis ke planedo nomita laŭ Urano, dio de la ĉielo kaj de la aero, havu satelitojn kun nomoj de aeraj feoj[5].
Laŭ ĉi-tiu tradicio, ĉiuj uranaj satelitoj ricevos nomojn devenaj aŭ el "The Rape of the Lock", aŭ el teatraĵoj de Shakespeare, kvankam malofte tiuj de feoj.
Lunaj nomoj devenaj el la Alexander Pope-a "La Rabita Buklo"
El la kvar gasgigantoj, Urano havas malplej masan salelitaron: la sumo de la masoj de
ĝiaj kvin pli grandaj lunoj estas malpli ol duono de la maso de Tritono,
neptunaluno. Plej granda urana
satelito, Titanjo, havas duonon de la diametro de nia Luno.
Nenia urana satelito havas notindan atmosferon.
Internaj kaj ĉefaj satelitoj (kaj la ringoj) orbitas en la ekvatora ebeno de Urano. Ĉar
la planedo havas ĝian rotacian akson preskaŭ paralela al ĝia orbita ebeno
(Aksa dekliniĝo = 97,77°), la orbitoj de ĝiaj regulaj satelitoj estas proksimume
ortaj al la planeda orbita ebeno, kaj estas retrogradaj rilate al la orbita movo.
Tiaj satelitoj ĉu estus formiĝintaj en la alkreska disko de Urano post la hipoteza
kolizio kiu renversus la planedon, ĉu ili suferis la saman influon[6],
kiu modifis la uranan rivoluakson ĝis ĝia nuana klineco.
Internaj satelitoj
Dektri internaj uranaj satelitoj estas nun konataj. Ili estas ligataj
al la uranaj ringoj, kiuj verŝajne devenas de la diseriĝo de unu aŭ pluraj lunoj.
Ĉiuj estas malhelaj objektoj, ili konsistiĝas el akva glacio nigrigita el malhela
materialo, kiu estas eble organikaj kombinaĵoj.
Ĉefaj satelitoj
Urano havas kvin grandajn satelitojn : Mirando, ArieloUmbrielo, Titanjo kaj Oberono, la solaj, kiuj
estas sufiĉe masaj por havi sferan (au elipsoidan) formon. Ili komponiĝas el miksaĵo
de glacio kaj roko. Ili povas esti diferenciĝitaj en roka kerno
kaj glacia mantelo. Titanjo kaj Oberono povus havi tavolon da likva akvo inter la kerno
kaj la mantelo.
Naŭ lunoj orbitas preter la orbito de Oberono. Ili estus asteroidoj kaptataj de Urano.
Male al la satelitoj de Jupitero aŭ
de Saturno, nenia grupiĝo estis trovita laŭ iliaj
grandaj duonaksoj kaj orbitaj klinecoj. La retrogradaj lunoj tamen povas esti klasigitaj
en du grupoj: la interna grupo, kun orbito modere discentraj (e ≈ 0,2) :
Francisko, Kalibano, Stefano kaj Trinkulo;
kaj la ekstera grupo kun tre discentraj orbitoj (e ≈ 0,5) Sikorakso,
Prospero, Setebo kaj Ferdinando.