Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kordelio .
Kordelio
Natura satelito de Urano (VI)
astronomia simbolo
Kordelio (malsupre, en cirklo kun numero 1986U7 ) kaj Ofelio (supre), paŝtist-satelitoj de la ringo epsilono
natura satelito de Urano • Paŝtist-satelito
Oficiala nomo
Urano VI[ 1]
Aliaj nomoj
S/1986 U 7
Astronomia simbolo
vd
Nomita laŭ
Cordelia vd
Malkovro
Malkovrinto
Richard J. Terrile [ 1]
Dato de malkovro
20-a de januaro 1986 [ 1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
49 751 km[ 2]
Discentreco
0,00026[ 2]
Klinangulo
0,0848°[ 2]
Periodo
0,335 tago[ 2]
Fizikaj ecoj
Dimensioj Diametro
50 × 36 × 36 km 40,2 km[ 2]
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido
4,4 × 1016 kg 1,3 × 103 kg/m3 [ 3] 0,0064 m/s2 ~ 17 m/s
Rotacia periodo
Verŝajne kaptita
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
~ 64K
Albedo Geometria albedo
0,07 0,07 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
23,1
Kordelio estas la plej interna satelito de Urano nun konata.
Malkovro
Ĝi estis malkovrita de Richard J. Terrile sur kliŝaĵoj[ 4]
farita la 20-an de januaro 1986 de la kosmosondilo Voyager 2 kaj ricevis la maldaŭran nomon S/1986 U 7 (sepa uranluno de 1986).
Oni ne plu revidis ĝin ĝis 1997 kiam la kosmoteleskopo Hubble permesis retrovi ĝin.
Nomo
Tradicie, la uranaj lunoj ricevas nomojn de roluloj jen de teatraĵoj de William Shakespeare , jen de la poemo de Alexander Pope "La rabita buklo ". Ĝi ricevis en 1988 [ 5] la nomon Kordelio (angle: Cordelia ), tiu de la plej juna filino de la Reĝo Lear de Shakespeare.
Orbito
Kordelio estas interna paŝtist-satelito de la urana ringo epsilono .
Ĝia orbito estas pli malalta ol la sinkrona orbito , ĝia orbita periodo estas 0,335 tago, kiam la rotacia periodo de Urano estas 0,71833 tago : ĝi rondiras
ĉirkaŭ Urano en malpli da tempo ol Urano rotacias. Tia orbito estas nestabila, kaj la tajda forto malrapide malrapidigas Kordelion, kiu iam falos sur Uranon, aŭ pli verŝajne, diseriĝos por formi novan ringon.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj