20-a de januaro
La 20-a de januaro estas la 20-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 345 tagoj restas (346 en superjaroj).
Je la 20-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 250: Papo Fabiano estis murdita
- 649: Reĝo Ĉindasvinto kronis sian filon Recesvinto kiel kunreganton de Regno Visigota
- 842: Miĥaelo la 3-a iĝis imperiestro de la Bizanca Imperio
- 1265: Kunvokita de Simon de Montfort Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando komencis kunsidon
- 1320: En katedralo sur Vavelo okazis kronado de la pola princo de Kujavio Władysław Łokietek - fino de feŭda dispartigo
- 1339: Pollando: Sanok iĝis urbo
- 1523: Reĝo de Danio-Norvegio Kristiano la 2-a estis faligita, nova rego iĝis lia parenco Frederiko la 1-a
- 1567: Hispanaj konkistadoroj fondis la urbon León en Meksiko
- 1613: Subskribo de pactraktato, kiu finis la militon de Kalmar inter la reĝlandoj Danio-Norvegio kaj Svedio
- 1649: Komenciĝis proceso de Karlo la 1-a, unusola brita reganto, kiu estis faligita kaj senkapigita
- 1661: Reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio Johano la 2-a Kazimiro fondis Lvovan Akademion
- 1699: Ludoviko la 14-a agnoskis statuton de la Akademio de Sciencoj de Francio
- 1752: Luigi Vanvitelli komencis konstrui la plej grandan en Eŭropo palacon de Kaserto
- 1766: Birma-siama milito: 50 mil siamaj soldatoj atakis birman soldataron, sieĝanta la ĉefurbon de Siamo - Ayutthaya, tamen trafa salvo de muskedoj kaŭzis panikon, subitan retiriĝon kun morto de kelkaj miloj
- 1772: Markizo de Sade prezentis sian unuan teatraĵon (komedion)
- 1774: Barato: unuafoje oni malfondis tribunalon de portugala inkvizicio en Goao
- 1778: Dum sia 3-a ekspedicio James Cook kiel unua eŭropano alnavigis sur Havajo - al la insulo Kauai
- 1785: Ĉeĥa nacia renaskiĝo: unua spektaklo, laŭ tradukita germana komedio, en Nostika Teatro de Prago
- 1797: Pola generalo Jan Henryk Dąbrowski eldonis en Milano alvokon por instigi al partopreno en la Polaj Legioj en Italio
- 1817: Armeoj de Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo konkeris Montevideon
- 1839: Armeo de Ĉilio venkis Peru-Bolivian Konfederacion
- 1840: Franco Jules Dumont d'Urville malkovris Adelilandon sur Antarkto
- 1841: Traktato de Nankino: Ĉinio transdonis Honkongon al Britio
- 1848: Frederiko la 7-a iĝis reĝo de Danio
- 1864: Pro partopreno en la Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio estis arestita pola verkisto Bolesław Prus
- 1887: Nov-Zelando aneksis arkipelagon Kermadekoj en Pacifiko
- 1910: Granda inundo en Parizo komenciĝis
- Unua mondmilito:
- 1918: Venko de brita ŝiparo kontraŭ la turka en batalo apud insulo Imbros
- 1919: Estona-bolŝevika milito: per venko de Estonio super Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko finiĝis opercaco de grundiĝo 1000 estonaj soldatoj apud Narvo
- 1926: Dua Pola Respubliko: provinco de Pollando kun ĉefurbo en Vilno estis kreita (enloĝata 60%-e de poloj, 22% de belorusoj, 9% de judoj, kaj de litovoj, rusoj kaj karaimoj)
- 1930: Dum konferenco en Hago fondiĝis Banko por Internacia Kontoreguligo
- 1936: Post morto de Georgo la 5-a reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando iĝis Eduardo la 8-a
- 1936: Nord-Makedonio: fervoja linio Prilep - Veles ekfunkciis (longeco de 86 km)
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: kunlaboranta politike kun germanoj Władysław Studnicki sendis al ministerio pri eksteraj aferoj de Tria Regno memorialon kritikantan konduton de germanaj regopovoj en okupata Pollando; ĉi-tage forpasis tempo por retirigi de Ĝenerala Gubernio ĉiujn antaŭmilitajn lernolibrojn; regopovoj de ĜG konfiskis havaĵon de pola antaŭmilita filmejo, de kiu ili forportis 87 kopiojn de filmoj kaj 37 de la dokumentaj; en Lublin aperis unua numero de germana gazeto por poloj "Nowy Głos Lubelski" (Nova Voĉo de Lublinio); Provinco Vartlando: en Poznań okazis plurmila manifestacio de germanoj dum alparolo de Joseph Goebbels;
- 1941: En Provinco Dancigo-Okcidenta Prusio oni decidis konfiski havaĵon de Romkatolika Eklezio kune kun ties fondaĵoj kaj organizaĵoj; germanaj regopovoj ordonis transloki judojn de ĉirkaŭaĵoj de Varsovio al ties geto; mediacio de japanoj en la siama-franca konflikto; Rumanio: subpremo de la puĉo de Fera Legio kontraŭ Ion Antonescu komencita - germana "armea misio" "neŭtrale" favora por Antonescu; Londono: subskribo kun belgoj de ekonomia pakto pri Belga Kongo
- 1942: Genocido: Wannsee-konferenco, por pli efike organizi holokaŭston de 11 milionoj da judoj, komenciĝis kun partopreno de Reinhard Heydrich kaj dekkelkaj funkciuloj, reprezentantoj de la tuta Tria Germana Regno — sekretario de ĜG deklaris ke regopovoj de Ĝenerala Gubernio helpos "finan solvon de la juda problemo" kaj petis kiom eble plej rapidan ties solvon ene de ĜG; en deportejoj de Centra Deportada Oficejo en Lodzo de la 21-a de januaro 1941 ĝis la 20-a de januaro 1942 mortis 510 poloj; en Poznań germanoj ekzekutis 10 polojn; en Tria Regno troviĝis 1 032 196 trudlaboristoj el Pollando; oni raportis, ke de Provinco Vartlando en 1941 al Tria Regno estis forveturigitaj 360 miloj de tunoj da terpomoj kaj 280 miloj de tunoj da greno; Orienta Fronto: Moĵajsk liberigita; germana marŝalo Wilhelm Keitel vizitis Budapeŝton por pritaksi hungaran militan klopodon (10 divizioj, en tio unu kirasita)
- 1943: Germanoj subpremis la ribelon en Varsovia geto, komencitan kontraŭ ili la 18-an de januaro; germana polico aŭ ĝendarmaro murdis en Niedźwiada 13 kaptitajn arbare judojn, en Firlej 12 personojn kaj en Sycyn 6 virojn; SS sekrete ordonis al komandantoj de koncentrejoj zorgi pri malkresko de morteco inter malliberuloj por ke ili restu plu laborkapablaj; Gestapo en Gdańsk sendis al Koncentrejo Stutthof 16 polojn pro ilia partopreno en Pola Rezistomovado; Kamparanaj Batalionoj detruis germanan muelejon apud Łańcut, en Tomaszów Lubelski likvidis pograndan vendejon kaj en ties distrikto detruis muelejon, laktejon kaj likvidis kelkajn germanajn koloniistojn kaj kunlaboristojn; Papuo-Nov-Gvineo: japanaj taĉmentoj komencis retiriĝi de Buna ĝis Lae kaj Salamaua; en Berlino okazis subskribo de ekonomia pakto inter Japanio kaj Nazia Germanio kaj en Tokio de 3 paktoj pri interŝanĝo de varoj, teknika kunlaboro kaj kalkuloj; Ĉilio rompis diplomatiajn rilatojn kun ŝtatoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio
- 1944: Militkrimo: germana polico pafekzekutis en koncentrejo Majdanek 10 personojn de malliberejo en la kastelo de Lublin; Komandanto de Pola Enlanda Armeo eldonis novan direktivon pri enkorpigo de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando al la Landa Armeo; Winston Churchill insistis ke la pola ekzila registaro agnosku Curzon-linion; brita aviado atakis Berlinon, de la 20-a/21-a de januaro; Ruĝa Armeo liberigis Novgorod
- 1945: "Mortomarŝo" de Aŭŝvico trapasis Żory - en la urbo oni pafmortigis 47 personojn; sur evakuaj vojoj de koncentrejo Aŭŝvico germanoj mortigis en distrikto Strzelecki 24 kaj 23 personojn, en 2 aliaj lokoj 19 kaj 16; en punlaborejo Żabików polico pafmortigis dekkelkajn malliberulojn ne kapablajn marŝi; en arbaro apud Grajewo germanoj masakris ĉirkaŭ 300 personojn; germanoj ĝis tiu ĉi tago en malliberejo ĉe strato Młyńska en Poznań plenumis 1 639 verdiktojn pri mortpuno; Ruĝa Armeo liberigis Sovetsk, konkeris urbojn Koło, Konin, Radziejów, Olkusz, Nowy Sącz, Włocławek, Oleśno, kaj en Silezio - Zawiercie kaj Tarnowskie Góry; Sieradz estis bombita de sovetaj aviadiloj malgraŭ tio ke germanoj forlasis la urbon - pereis ĉirkaŭ 100 personoj, ĉirkaŭ 200 vundiĝis; en Moskvo inter Aliancanoj kaj la hungara Provizora Nacia Kabineto estis subskribita senkondiĉa kapitulaco kun militdeklaro al Germanio kun ne malpli ol 8 divizioj de infanterio; Germanio komencis evakui de Orienta Prusio ne malpli ol 1 800 000 homoj - la operaco daŭris preskaŭ du monatojn; en Zakopane, surbaze de verdikto de Pola Subtera Ŝtato, soldatoj de flank-ataka taĉmento de Pola Enlanda Armeo pendumis unu el gvidantoj de kunlaborisma Goralenvolk, Wacław Krzeptowski
- 1949: En Szczecin komenciĝis kunsido de Sindikata Asocio de Polaj Literaturistoj dum kiu oni proklamis programon de socialisma realismo en la pola literaturo
- 1951: Stalinismo: sekureca servo arestis en Kielce polan episkopon Czesław Kaczmarek kaj torturis lin sub riproĉo pri spionado favore al Usono kaj Apostola Seĝo, faŝismigo de socia vivo, eksterleĝa valut-komerco kaj kunlaborismo
- 1953: Dwight D. Eisenhower iĝis prezidento de Usono
- 1961: John F. Kennedy iĝis prezidento de Usono
- 1963: En 100-a datreveno de la eksplodo de Januara ribelo kontraŭ la Rusia imperio oni malfermis Muzeon de la X-a Pavilono de Varsovia Citadelo
- 1969: Richard Nixon iĝis prezidento de Usono
- 1969: Bengala studento estis mortigita de la polico de Orienta Bengalo - unu el eventoj kondukantaj al Bangladeŝa Liberigo-Milito
- 1969: Ĉeĥa laboristo Josef Hlavatý sinbruliĝis en Plzeň proteste de invado en Ĉeĥoslovakio de la trupoj de Varsovia pakto
- 1977: Jimmy Carter iĝis prezidento de Usono
- 1978: Lanĉo de rusia kosmoŝipo Progress 1
- 1980: Usona prezidento Jimmy Carter anoncis bojkoton de Somera Olimpiko en Moskvo
- 1981: Ronald Reagan iĝis prezidento de Usono
- 1981: Kapto de usonaj ostaĝoj en Irano: 52 usonaj ostaĝoj liberiĝis post 444 tagoj en Irano
- 1982: Milita stato en Pollando: Garnizona Akuzistejo en Gliwice nuligis enketadon pri murdo de 9 ministoj el la strikanta minejo „Wujek” dum atako de milico kaj soldataro
- 1986: Sur kliŝaĵoj de kosmosondilo Voyager 2 oni malkovris Kordelion, lunon de Urano
- 1986: Parizo kaj Londono konsentis konstrui Manikan Tunelon
- 1989: George H. W. Bush iĝis prezidento de Usono
- 1990: La 14-a eksterordinara kaj lasta kongreso de la Ligo de Komunistoj de Jugoslavio okazis en Beogrado
- Imperio de malbono:
- 1993: William J. Clinton iĝis prezidento de Usono
- 1995: Jean-Claude Juncker iĝis ĉefministro de Luksemburgio
- 1996: Palestina Aŭtonomio: prezidentan balotadon gajnis Jaser Arafat
- 1996: Incidento kun NIFO en Varginha
- 2001: George W. Bush iĝis prezidento de Usono
- 2007: Charles Rabemananjara iĝis ĉefministro de Madagaskaro
- 2008: Miĥail Saakaŝvili la duan fojon iĝis prezidento de Kartvelio
- 2009: Barack Obama iĝis prezidento de Usono kiel unua afrik-usonano
- 2012: Kamil Stoch gajnis Mond-Pokalon en skisaltado en Zakopane
- 2013: Aŭstroj referendume daŭrigis devigan militservon
- 2017: Armenoj en Pollando solene festis 650-an datrevenon de la privilegio de pola reĝo Kazimiro la Granda, adresita al armena episkopo
- 2017: Donald Trump iĝis prezidento de Usono
- 2021: Joe Biden iĝis prezidento de Usono
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 331-a tago de rusa agreso: semajnfine ĉefo de CIA sekrete vizitis Kievon por informi prezidanton de Ukrainio pri planoj de Rusio; pasinttage Rusia Armeo perdis ĉ. 770 soldatojn, 3 tankojn, 6 kirasitajn veturilojn kaj 7 artileriajn sistemojn — venĝe rusoj "rekorde" pripafis Zaporiĵan provincon - 224 fojojn, la pafaĵoj falis sur 21 lokojn, 34 civilaj objektoj estis damaĝitaj; ĝis nun laŭ Unesko dum la invado pli ol 230 kulturaj objektoj en Ukrainio estis damaĝitaj aŭ detruitaj; unuafoje al Donecka provinco alvenis humanitara helpo de UN
- Mondreago: en Ramstein okazis renkontiĝo de defend-ministroj de preskaŭ 50 ŝtatoj armee apogantaj Ukrainion: interalie oni decidis, ke ukrainaj soldatoj estos instruataj utiligi tankojn Leopard; Portugalio transdonos 14 usonajn kirasitajn transportilojn M113, ankaŭ 8 generatorojn de kurento "kun granda potencialo"'; pli ol 60 severe vunditaj ukrainaj soldatoj estas kuracataj en Nederlando
Naskiĝoj
- 225: Gordiano la 3-a, romia imperiestro (m. 244)
- 1292: Elizabeto de Bohemio, reĝino de Ĉeĥio, titola reĝino de Pollando (m. 1330)
- 1488: Sebastian Münster, germana-svisa humanisto, spertulo pri la hebrea lingvo, kosmologo, geografo kaj eldonisto (m. 1552)
- 1554: Sebastiano la 1-a, reĝo de Portugalio (m. 1578)
- 1573: Simon Marius, germana astronomo kaj kalendarfaristo (m. 1624)
- 1586: Johann Hermann Schein, germana poeto kaj komponisto (m. 1630)
- 1654: Michiel de Swaen, flandra kirurgo, poeto kaj verkisto (m. 1707)
- 1716: Karlo la 3-a, reĝo de Hispanio (m. 1788)
- 1716: Jean-Jacques Barthélemy, franca arkeologo kaj numismatikisto (m. 1795)
- 1751: Ferdinando, itala duko de Duklando de Parmo (m. 1802)
- 1775: André-Marie Ampère, franca fizikisto, matematikisto kaj inĝeniero, kunmalkovrinto de elektromagnetismo (m. 1836)
- 1808: Péter Vajda, hungara verkisto (m. 1846)
- 1814: Carl Heinrich Ferdinand Streichhan, germana arĥitekto (m. 1884)
- 1822: Alexander Ziegler, germana vojaĝverkisto kaj mecenato (m. 1887)
- 1844: Ludwig Boltzmann, aŭstra fizikisto klariginta la duan leĝon de termodinamiko (m. 1906)
- 1865: Yvette Guilbert, franca kanzonistino kaj aktorino (m. 1944)
- 1873: Johannes V. Jensen, dana Nobelpremiita verkisto (m. 1950)
- 1876: Józef Hofmann, pola inventisto, pianisto, komponisto kaj pedagogo (m. 1957)
- 1878: Josefa kaj Růžena Blažkovi, siamaj dunaskitoj (m. 1922)
- 1887: Sándor Streleczky, rumania hungara reformita pastro, porjunulara verkisto, redaktoro (m. 1953)
- 1895: Gábor Szegő, hungara-usona matematikisto (m. 1985)
- 1900: Colin Clive, angla aktoro (m. 1937)
- 1901: Louis Boyer, franca astronomo (m. 1999)
- 1904: Valerij Ĉkalov, sovetia testpiloto (m. 1938)
- 1910: Joy Adamson, ĉeĥa verkistino, pentristino kaj natursciencistino (m. 1980)
- 1915: C. W. Ceram, germana verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1972)
- 1920: Lilla B. Csizér, rumania hungara pentristino (m. 1986)
- 1920: Federico Fellini, itala reĝisoro kaj scenaristo (m. 1993)
- 1920: DeForest Kelley, usona aktoro (m. 1999)
- 1925: Ernesto Cardenal, nikaragva poeto, kleriko, reprezentanto de la teologio de liberigo (m. 2020)
- 1926: Patricia Neal, usona aktorino (m. 2010)
- 1927: Qurratulain Hyder, barata-pakistana ĵurnalistino kaj verkistino (m. 2007)
- 1930: Buzz Aldrin, usona kosmonaŭto, la dua homo sur la Luno
- 1930: Karl Heinz Ritschel, aŭstra publikigisto kaj ĵurnalisto (m. 2019)
- 1935: Sándor Balassa, hungara komponisto, pedagogo, profesoro
- 1937: Sándor Szabó, rumania hungara akvopilkisto, trejnisto
- 1938: György Vofkori, rumania hungara lokhistoriisto
- 1940: Jana Brejchová, ĉeĥa aktorino
- 1941: János Kiss, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1993)
- 1942: Bernd Hartung, germana kuracisto kaj pentristo
- 1943: Armando Guebuza, prezidento de Mozambiko
- 1944: Ernő Versánszky, rumania hungara rakontisto
- 1945: George Smoot, usona astrofizikisto kaj kosmologo Nobelpremiita
- 1946: David Lynch, usona reĝisoro, scenaristo kaj muzikisto
- 1949: Levente Bodó, rumania hungara skulptisto, grafikisto
- 1949: Göran Persson, ĉefministro de Svedio
- 1952: Anikó Gerendi, rumania hungara grafikistino
- 1960: Ján Figeľ, slovaka politikisto, membro de Komisiono Barroso (2004–2009)
- 1964: Piotr Kłodkowski, pola orientalisto, verkisto, ĵurnalisto kaj diplomato
- 1964: Lizzy Aumeier, germana kabaredistino kaj kontrabasistino
- 1967: Hossein Shahabi, irana reĝisoro kaj scenaristo
- 1974: Levente Ughy, rumania hungara skulptisto, industriartisto
Mortoj
- 250: Fabiano, papo, martiro, sanktulo
- 640: Eadbald, anglosaksa reĝo de Kent
- 820: Al-Shafi'i, islama juristo (n. 767)
- 1095: Sankta Wulfstan, anglosaksa episkopo, kristana sanktulo (n. ĉirkaŭ 1012)
- 1479: Johano la 2-a, reĝo de Navaro kaj Aragono (n. 1398)
- 1516: Juan Díaz de Solís, hispana navigisto kaj esploristo, malkovrinto de la Rivero Plata (n. 1470)
- 1569: Myles Coverdale, angla episkpo, reformaciisto, tradukisto de la Biblio (n. 1488)
- 1612: Rudolfo la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1552)
- 1666: Anna de Aŭstrio, reĝino de Francio (n. 1601)
- 1707: Lipót Kollonich, hungara ĉefepiskopo (n. 1631)
- 1745: Karolo la 7-a, imperiestro de Sankta Romia Imperio (n. 1697)
- 1779: David Garrick, angla aktoro, dramisto, teatra direktoro kaj reĝisoro (n. 1717)
- 1813: Christoph Martin Wieland, germana poeto, tradukisto kaj eldonisto (n. 1733)
- 1819: Karlo la 4-a, reĝo de Hispanio (n. 1748)
- 1826: Stanisław Staszic, pola poeto kaj verkisto, pastro, publicisto, filozofo, tradukisto, geologo kaj geografo, pioniro de kooperativo (n. 1755)
- 1837: Adam Afzelius, sveda botanikisto, lekciisto de orientaj lingvoj en la Universitato de Upsalo (n. 1750)
- 1848: Kristiano la 8-a, reĝo de Danio kaj Norvegio (n. 1786)
- 1850: Adam Oehlenschläger, dana poeto kaj verkisto (n. 1779)
- 1855: Max Waldau, germana verkisto (n. 1825)
- 1859: Bettina von Arnim, germana verkistino (n. 1785)
- 1875: György Demeter, hungara kuracisto, profesoro (n. 1825)
- 1884: Arnold Henri Guyot, svisa teologo kaj geologo (n. 1807)
- 1899: Ede Czynk, hungara poŝtinspektisto, zoologo, ornitologo (n. 1851)
- 1900: John Ruskin, brita socialisto kaj verkisto (n. 1819)
- 1901: Zénobe-Théophile Gramme, belga elektra inĝeniero, inventisto (n. 1826)
- 1902: Cesare Paoli, itala historiisto kaj arkivisto (n. 1840)
- 1907: Emile Javal, franca okulkuracisto, parlamentano, ĉeestanta UK 1905 kaj UK 1906, kontribuinta al fondo de Esperantista Centra Oficejo, aŭtoro de la libro Inter Blinduloj, membro de Lingva Komitato, proponinto de Surogata skribosistemo (n. 1839)
- 1908: Johann Heinrich Hübschmann, germana orientalisto (n. 1848)
- 1913: Domokos Barcsay, hungara politikisto (n. 1848)
- 1924: Berta Kelemenné Zathureczky, hungara verkistino kaj komponistino (n. 1855)
- 1926: Lars Møller, gronlanda gazetredaktisto, libropresisto kaj desegnisto
- 1934: Lajos Deák-Ébner, hungara pentristo (m. 1850)
- 1936: Georgo la 5-a, reĝo de Britio (n. 1865)
- 1938: Stevan S. Živanović, serba kuracisto, sekretario de Jugoslavia Esperanto-Ligo, Esperanto-vortaristo, aŭtoro de Vortaro Esperanto-serb-kroata (n. 1900)
- 1949: Nora Gregor, aŭstra aktorino (n. 1901)
- 1957: James Connolly, usona malpeza atleto (n. 1868)
- 1963: Sándor Reményi, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1901)
- 1966: Herbert Boeckl, aŭstra pentristo kaj profesoro (n. 1894)
- 1967: László Fritz, rumania hungara juristo, statistikisto (n. 1889)
- 1971: Antonio Bacci, itala kardinalo kaj latinisto (n. 1885)
- 1973: Amílcar Cabral, politikisto kaj militisto de Gvineo Bisaŭa, murdita (n. 1924)
- 1978: Teodoro Ciresola, itala klasika filologo kaj pedagogo (n. 1899)
- 1984: Johnny Weissmüller, usona naĝisto kaj aktoro (n. 1904)
- 1988: Khan Abdul Ghaffar Khan, paŝtoa politikisto kaj senperforta batalanto (n. 1890)
- 1989: Stefan Niedzielak, pola prelato, militpastro de Pola Enlanda Armeo kaj Libero kaj Sendependo (n. 1914)
- 1990: Barbara Stanwyck, usona aktorino (n. 1907)
- 1993: Audrey Hepburn, usona aktorino (n. 1929)
- 1996: Gerry Mulligan, usona ĵaza muzikisto, komponisto kaj aranĝisto (n. 1927)
- 2005: Jan Nowak-Jeziorański, pola politologo kaj ĵurnalisto, soldato de Pola Enlanda Armeo, kuriero de la pola ekzila registaro, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio, direktoro de Radio Libera Eŭropo (n. 1914)
- 2007: György Beke, rumania hungara raportisto, tradukisto, verkisto (n. 1927)
- 2012: Eli Urbanová, ĉeĥa instruistino kaj poetino, partoprenantino de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj ties juĝkomisionano, laŭreatino de OSIEK-premio, kunfondintino de Esperantlingva Verkista Asocio, membrino de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA (n. 1922)
- 2014: Claudio Abbado, itala dirigento kaj pianisto (n. 1933)
- 2014: Maciej Geller, pola biofizikisto, opozicia aganto en Pola Popola Respubliko (n. 1941)
- 2015: Georg Lohmeier, germana verkisto, dramisto, reĝisoro kaj aktoro (n. 1926)
- 2018: Paul Bocuse, franca kuirmajstro, volontulo en la divizio de Libera Francio (n. 1926)
- 2019: Andrew George Vajna, hungara-usona reĝisoro kaj filmproduktisto (n. 1944)
- 2021: Jan Werner, ĉeĥa inĝeniero, gvidanto de Ĉeĥoslovaka Esperanto-Komitato, redaktoro, tradukisto kaj scienca laboranto en la ĉeĥa Esperanto-movado (n. 1933)
- 2024: Norman Jewison, kanada filmreĝisoro (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 20-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|