La patro de Jaser Arafat estis riĉeta teksaĵ-komercisto. Arafat indikis kiel sian naskiĝejon Jerusalemon, sed li naskiĝis tre verŝajne en Kairo aŭ en la Gaza-strio.
Jaser Arafat studis elektroteknikon en Kairo. Li laboris kiel spertulo pri eksplodaĵoj en la bataloj pri la Sueza kanalo kontraŭ la kolonilandoj Francio kaj Britio. Li estis leŭtenanto en la egiptia armeo, poste duonsukcesa konstru-entreprenisto.
Li fondis en 1959 en Kuvajto la Organizaĵon por la Liberigo de Palestino (Al-Fatah) kaj ekde 1969 li estis Prezidanto de la Palestina Liberiga Organizaĵo PLO.
Li revenis post longa ekzilo al la Palestina aŭtonomio en 1994 post la Aŭtonomiaj traktatoj.
En la jaro 2000 Arafat interkonsentas kun la israela ĉefministro Barak kaj Usona Prezidento Clinton en Camp David pri establo de la palestina ŝtato, kiu ĝis nun ne realiĝis.
Li vivis ekde 2001 en Ramallah plurfoje en vera hejmaresto.
Israelo multfoje minacis lin je ekstermo, ekzilo, sed pro internaciaj politikaj kialoj ne realigis tiujn. Kelkfoje la minacoj servis nur kiel premo al la palestina aŭtonomio.
Li grave malsaniĝis oktobre en 2004 (nekonataj problemoj) kaj li estis transportita al Parizo, kie li falis en komaton la 4-an de novembro.
Post plurtaga spekulado pri lia sanstato oni
konatigis lian morton matene je la 11-a de novembro2004. Li edziĝis al kristanino.