12-a de februaro
La 12-a de februaro estas la 43-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 322 tagoj restas (323 en superjaroj).
Je la 12-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 881: Papo Johano la 8-a kronis frankan reĝon Karlo la 3-a la Dika kiel romian imperiestron
- 1049: Leono la 9-a iĝis papo
- 1214: Pola princo Henryk la 1-a Brodaty donis al la urbo Wleń urborajton
- 1267: Urba paroĥa lernejo ĉe pola preĝejo estis fondita en Vroclavo
- 1429: Centjara Milito: venko de angloj kontraŭ francoj en t.n. Batalo de la Haringoj apud Orleano
- 1502: Isabel la 1-a eldonis edikton malpermesante islamon en Reĝlando Kastilio - praktike devigante preskaŭ ĉiujn konvertiĝi al kristanismo
- 1502: Vasco da Gama komencis sian duan ŝipan vojaĝon al Barato
- 1541: Santiago de Chile fondiĝis
- 1554: En Turo de Londono oni ekzekutis laŭ ordono de Maria la 1-a naŭtagan reĝinon Jane Grey
- 1564: Reĝo Sigismondo la 2-a cedis al Krono de la Regno de Pollando heredan rajton de Jogajlidoj por regi Grandpinclandon Litovio
- 1629: 5-a pola-sveda milito: venko de svedaj trupoj en batalo de Górzno
- 1733: Usono: James Oglethorpe fondis urbon Savannah
- 1736: Habsburga heredantino Maria Tereza de Aŭstrio nuptis dukon de Loreno Francisko la 1-a Stefano
- 1742: Karolo la 7-a kroniĝis kiel romia-germana imperiestro
- 1771: Gustavo la 3-a ekreĝis en Svedio
- 1772: Franca maroficiro Yves Joseph Kerguelen malkovris insularon Kergelenoj en suda Hinda Oceano
- 1784: En ĉeesto de reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski kortega reĝa kemiisto kaj mineralogo Stanisław Okraszewski en Varsovio sukcesis lanĉi balonon plenigitan de hidrogeno
- 1799: En preĝejo al Transfiguriĝo en Nowogródek estis baptita Adam Mickiewicz, pola poeto-profeto
- 1814: Napoleonaj Militoj: venko de franca armeo super la prusa-rusa en batalo de Château-Thierry
- 1818: Ĉilio sendependiĝis (de Hispanio)
- 1832: Ekvadoro aneksis la insularon Galapagoj
- 1855: Usono: Miĉigana Ŝtata Universitato fondiĝis kiel unua agrikultura kolegio
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia imperio: venko de insurekcianoj en batalo apud montopinto en distrikto Kielce
- 1864: Moskva bestoĝardeno malfermiĝis
- 1884: Usonano Lewis Waterman patentis fontoplumon
- 1887: Sekreta Triopa Alianco renovigita - sekvo kaj disvolvo de la Duopa Alianco
- 1891: Itala astronomo Elia Millosevich malkovris asteroidon Jozefino
- 1899: Hispanio vendis al Germana Imperia Regno siajn koloniojn en la Pacifika Oceano - Nord-Marianojn, Palaŭon
- 1904: En Lvovo estis fondita Pola Filozofia Societo
- 1909: Afrik-usonanoj Ida Wells, W. E. B. DuBois kaj aliaj aktivuloj de homaj rajtoj kunfondis Nacian Asocion por Antaŭenigo de Koloraj Homoj en Usono
- 1912: Respubliko Ĉinio: enkonduko de gregoria kalendaro
- 1912: Xinhai-revolucio: lasta ĉina imperiestro Pu Yi abdikis en la aĝo de 6 jaroj
- 1914: Unua flugo kun pasaĝeroj de la aviadilo "Ilija Muromec" laŭ konstruo de Igor Sikorski
- 1914: Ivan Goremikin iĝis prezidanto de la Konsilio de Ministroj de la Rusia Imperio
- Unua mondmilito:
- 1921: Ribelo de kartvelaj bolŝevikoj kontraŭ Kartvela Demokratia Respubliko — kvar tagojn poste la Ruĝa Armeo restarigis kontrolon super teritorio de Kartvelio
- 1924: Egiptio: sarkofago de faraono Tutanĥamono estis malfermita - 15 monatojn post ĝia malkovro
- 1924: Unua ekzemplero de "L'Unità" estis publikigita kiel organo de la Itala Komunisma Partio
- 1929: Eksa militkomisaro Lev Trockij, ekzilita de Stalin, venis al Istanbulo per ŝipo nomata "Iljiĉ"
- 1930: Dua Pola Respubliko: en Poznań ekfunkciis unua en Pollando trolebusa trafiko
- 1931: Radio Vatikana ekfunkciis en ĉeesto de papo Pio la 11-a kaj Guglielmo Marconi
- 1935: Heliuma aerŝipo de usona mararmeo USS Macon rompiĝis kaj sinkis dum tempesto ĉe la marbordo de Kalifornio
- 1938: Adolf Hitler dum renkonto kun aŭstra kanceliero ekpostulis aneksiĝon
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Gestapo de Radom pafekzekutis en Blizina ĉirkaŭ 300 personojn de la tuta Kielce-regiono, kaj pli ol 500 polojn kaj judojn en distrikto Maków Mazowiecki, krome sur juda tombejo en Lublin germana polico murdis 180 judojn; Provinco Vartlando: en Lodzo Gestapo ĝis tiu ĉi tago arestis ne malpli ol 1 073 personojn, kies plimulton pafekzekutis; de Stettin foriris al Ĝenerala Gubernio transporto de 1 200 judoj; germanaj regopovoj enkondukis en Kraśnik nutraĵajn aĉetrajtigilojn, kaj en Krakovo komencis ŝanĝi strat-nomojn al la germanaj; Nov-Jorko: en kinejo "Rialto" estis projekciita dokumenta filmo Siege de Julien Bryan pri la septembra defendo de Varsovio; Mezoriento: konvojo veturiganta Infanteriajn Brigadojn, la 16-an kaj la 4-an de Aŭstralio kaj Nov-Zelando alvenis al Ismailia, apud Sueza Kanalo
- 1941: Gestapo malfondis en Konin ordenon de franciskanoj kaj fermis ĝian preĝejon; en koncentrejo Stutthof mortis pastro Alfons Mańkowski; Venĝo-Asocio de la Asocio de Armita Batalado ekbruligis armeajn deponejojn en Przeworsk; germana generalo Erwin Rommel alvenis al Tripolo (Libio) kun surteriĝanta Afrikakorps por komandi batalojn en Nord-Afriko (de la 15-a de februaro); renkontiĝoj de Benito Mussolini kun Francisco Franco en Bordighera, kaj Philippe Petain kun Franco en Montpellier
- 1942: Operaco Reinhardt: Gestapo pafmortigis en Dukla 11 judojn; Albert Forster ordonis konsciigi polojn, kiuj rifuzis en la Provinco Dancigo-Okcidenta Prusio subskribi germanan naciecan liston, kion ilin atendos septembre; Provinco Vartlando: en Poznań fondiĝis maldekstrula konspira organizaĵo "Młot" (Martelo); trairo de germana ŝiparo de Brest tra Manika Markolo ĝis la Norda Maro
- 1943: Pola Subtera Movado: Pola Enlanda Armeo dissendis al germanoj erarigan sciigon pri elirblokado; en Bjalistoka geto finiĝis armitaj kunpuŝiĝoj de judoj; germana polico pafmortigis en arbaro en distrikto Piaseczyński 70 virojn; Gestapo arestis ĉirkaŭ 800 loĝantojn de sileziaj urboj; eks-prezidento de Varsovio Zygmunt Słomiński estis pafmortigita de germanoj en Chojnowskie-Arbaro apud Varsovio; Generalplan Ost: Ribelo de Zamość haltigis deportadon de pola loĝantaro (krom du vilaĝoj el la distrikto Hrubieszowski, kies loĝantoj estis deportitaj en marto); germana polico forveturigis de Hamburgo 23 judojn al koncentrejo Aŭŝvico; Orienta Fronto: atakkomenco de Brjanska Fronto por plua atako al Orjolo; Ruĝa Armeo liberigis Krasnodar (Nord-Kaŭkaza Fronto) kaj Ŝaĥti (Sud-Okcidenta Fronto)
- 1944: En Piotrków Trybunalski germanaj ĝendarmoj pafmortigis 20 polojn; Gestapo en Bjalistoko sendis 63 polojn al koncentrejo Stutthof; Pola Rezistomovado: en distrikto Hrubieszów kampa gardo de Kamparanaj Batalionoj batalis kontraŭ taĉmento de ukraina polico kaj Ukraina Ribela Armeo - post ĝia retiriĝo ukrainoj bruligis la setlejon; alia taĉmento de KB malarmigis en Annopol kelkajn germanojn; taĉmento de komunista Popola Armeo en distrikto Opatów batalis kun germanoj, poste ĉirkaŭita de Naciaj Armitaj Fortoj estis frakasita post 17-hora batalo - la taĉmenton likvidis la Pola Enlanda Armeo; brita ministerio pri informado ĉesis doni paperon por eldonata en Londono pola revuo "Wiadomości" (Sciigoj) ĉar konsideris ĝin "malutila por alianca unueco" (ĝi kritikis Sovetunion); Hitler eksigis ĉefon de Abwehr admiralon Wilhelm Canaris; Itala Fronto: unua etapo de la Batalo de Monte Cassino finiĝis - Nov-zelanda Korpuso transprenis de usona 2-a Armea Korpuso segmenton de la urbo Cassino
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris polajn urbojn Czechowice, Świecie, Tuczno, Drawsko, Drawno kaj Kalisz Pomorski — kutime 3 tagojn poste NKVD-taĉmentoj per teroro altrudis la duan sovetan okupadon; taĉmentoj de la 1-a Pola Armeo liberigis vilaĝon en distrikto Wałcz; germanaj soldatoj pafmortigis 10 poloj en distrikto Tuchola; nokte de la 12-a/13-a de februaro taĉmento de la Ukraina Ribela Armeo murdis 50-120 polojn en vilaĝo Puźniki (proksime al Buĉaĉ); britaj regopovoj transdonis al la pola ekzila registaro parton de la komunikaĵo pri la konferenco de Jalto; Peruo deklaris militon kontraŭ Germanio
- 1947: Franca kompanio Dior prezentis vestaĵon, kiu revoluciis vestojn de virinoj kaj reigis Parizon centro de la moda ĉefurbo post la milito
- 1949: Fondinto de Islama Frataro estis murdita en Kairo fare de registaraj funkciuloj
- 1950: Eŭropa Radio kaj Televido Unio fondiĝis
- 1951: Teherano: ŝaĥo de Irano Mohamed Reza Pahlavi edziĝis al 19-jaraĝa Soraja Esfandijari Baĥtijari
- 1955: Malvarma milito: oni komencis malsuprenĵeti super Pollando broŝurojn de Józef Światło, komunista funkciulo fuĝinta el Orienta Bloko
- 1958: Popola Respubliko de Ĉinio: Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio komencis ekbatali kun kvar plagoj: ratoj, muŝoj, moskitoj kaj paseroj
- 1960: Unua nuklea reakciujo ekfunkciis en Kievo (Ukraina SSR, Sovetunio)
- 1968: Vjetnama milito: senarmitaj vilaĝanoj de Phong Nhị kaj Phong Nhất estis masakritaj, laŭdire de sudkoreaj marsoldatoj
- 1974: Soveta verkisto, historiisto kaj disidento Aleksandr Solĵenicin estis arestita kaj sekvan tagon forpelita el Sovetunio
- 1982: Milita stato en Pollando: fluganta de Varsovio ĝis Vroclavo aviadilo An-24 de Polaj Aviadilaj Linioj estis forkaptita al Okcidenta Berlino de pola kapitano Czesław Kudłek, kiu sukcesis kun la familio elmigri al Usono
- 1986: En Lillo Margaret Thatcher kaj François Mitterrand subskribis dokumenton pri konstruo de Manika Tunelo
- 1989: Asocio de Pola Skoltismo fondiĝis
- 1994: La 17-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Lillehammer (Norvegio)
- 1996: Jaser Arafat iĝis unua prezidento de Palestina Aŭtonomio
- 1997: Radioastronomio: japana artefarita satelito Haruka estis lanĉita
- 1998: Vilno: en sidejo de la prezidanto de Litovio oni prezentis dokumentan filmon, kiu rakontis la historion de tri intermilitaj litovaj prezidantoj - Antanas Smetona, Aleksandras Stulginskis kaj Kazys Grinius
- 2001: Usona kosmosondilo NEAR Shoemaker grundiĝis sur la asteroido 433 Eroso
- 2002: Hago: antaŭ Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio komenciĝis proceso kontraŭ Slobodan Miloŝeviĉ
- 2005: Novjorko: en Centra Parko malfermiĝis artisma kovraĵo de Christo kaj Jeanne-Claude
- 2009: Zillur Rahman iĝis prezidento de Bangladeŝo
- 2010: La 21-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Vankuvero (Kanado)
- 2013: Nord-Koreio testis subtere atombombon
- 2015: Tiel nomata Normandia kvaropo (Ukrainio, Francio, Germanio kaj Rusio) interkompreniĝis pri konflikto en Orienta Ukrainio koncerne retirigon de pezaj armiloj kun liberigo de militkaptitoj, kune kun konstitucia reformo
- 2016: Ekumenismo: Papo Francisko, gvidanto de la Romkatolika Eklezio, kaj Cirilo la 1-a, patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio, publikigis unuan komunan deklaron post la Granda Skismo el 1054
- 2017: Frank-Walter Steinmeier elektiĝis prezidento de Germanio
- 2017: Ĉinoj celebris Lanternan Feston - fino de la lun-kalendara Ĉina novjara festo
- 2019: Post plurjara disputo kun Grekio Makedonio iĝis Nord-Makedonio
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 354-a tago de rusa agreso: pasinttage ukrainoj likvidis ĉ. 900 soldatojn (137 780 de la invadkomenco), 13 tankojn (3 280) kaj 17 artileriajn sistemojn (2 287); Volodimir Zelenskij dekretis sankciojn kontraŭ 200 personoj ligitaj al Rusio laŭ postuloj de Ukraina Sekur-Servo; Rusia armeo ĝis nun damaĝis sume 1 218 ukrainajn medicinejojn, en tio 540 malsanulejojn (173 tute detruitajn)
- Mondreago: reage al pasinttaga deklaro de Moskva Kremlo pri malaltigo de naftoliverdo ekde marto, Blanka Domo konstatis, ke Putin jam malvenkis la militon pri energiaj naturfontoj; brita spionagentejo: averaĝe dum la lastaj 7 tagoj ĉiutage pereis 824 rusiaj soldatoj, kvaroble pli ol en junio-julio, ankaŭ granda nombro de la viktimoj flanke de Ukrainio; en banko Credit Suisse estis blokitaj rusiaj aktivoj de 17,6 mld da frankoj
Naskiĝoj
- 41: Britaniko, romia nobelo, filo de imperiestro Klaŭdio, murdita (m. 55)
- 1584: Casparus Barlaeus, nederlanda tutfakulo, humanisto, teologo, poeto, historiisto (m. 1648)
- 1585: Caspar Bartholin, la Maljuna, dana teologo, kuracisto kaj anatomo (m. 1629)
- 1636: Hermann Witsius, nederlanda protestanta teologo (m. 1708)
- 1637: Jan Swammerdam, nederlanda natursciencisto kaj kuracisto, malkovrinto de ovario kaj eritrocito (m. 1680)
- 1645: Christian Leonhard Leucht, germana juristo kaj jura historiisto (m. 1716)
- 1663: Cotton Mather, usona protestanta teologo, historiisto kaj verkisto (m. 1728)
- 1692: Joseph Süß Oppenheimer, germana juda bankisto (m. 1738)
- 1704: Charles Pinot Duclos, franca verkisto kaj historiisto (m. 1772)
- 1760: Jan Ladislav Dusík, ĉeĥa komponisto kaj pianisto (m. 1812)
- 1764: Caroline Demmer, germana-aŭstra aktorino kaj kantistino (m. 1813)
- 1768: Francisko la 1-a, unua imperiestro de Aŭstrio kaj la lasta de la germana Sankta Romia Imperio (m. 1835)
- 1788: Karl von Reichenbach, germana kemiisto, geologo kaj filozofo, malkovrinto de produktoj el asfalto kiel parafino kaj fenolo (m. 1869)
- 1800: John Edward Gray, angla zoologo, kungardanto de Brita Muzeo (m. 1875)
- 1804: Heinrich Lenz, rusia fizikisto, konata de la leĝo de Lenz kaj Ĵula leĝo (m. 1865)
- 1809: Charles Darwin, angla sciencisto kaj fondinto de la teorio de evoluismo (m. 1882)
- 1809: Abraham Lincoln, prezidento de Usono, murdita (m. 1865)
- 1813: Otto Ludwig, germana verkisto (m. 1865)
- 1814: Jenny Marx, germana edzino de Karlo Markso (m. 1881)
- 1816: Gyula Sárosi, hungara poeto, membro de Societo Kisfaludy (m. 1861)
- 1826: Valentin Oswald Ottendorfer, usona ĵurnalisto, mecenato de arto en Ĉeĥio (m. 1900)
- 1838: Aristides Lobo, brazila juristo, politikisto, respublikana ĵurnalisto kaj aboliciisto (m. 1896)
- 1851: Eugen Böhm von Bawerk, aŭstra ekonomikisto kaj politikisto (m. 1914)
- 1857: Eugène Atget, franca fotisto (m. 1927)
- 1859: Sándor Mika, hungara historiisto (m. 1912)
- 1861: József Bokor, hungara komponisto, dirigento (m. 1911)
- 1861: Lou Andreas-Salomé, rusia psikoanalizistino kaj verkistino (m. 1937)
- 1871: Lesj Martoviĉ, ukraina verkisto (m. 1916)
- 1876: Thubten Gyatso, 13-a Dalai-lamao, spirita kaj politika gvidanto de tibetanoj (m. 1933)
- 1877: Louis Renault, franca aŭtomobila industriisto, fondinto de la firmao Renault (m. 1944)
- 1881: Anna Pavlova, rusa baleta dancistino (m. 1931)
- 1884: Max Beckmann, germana pentristo kaj grafikisto (m. 1950)
- 1885: Julius Streicher, germana nacisocialista politikisto kaj publicisto, ekzekutita (m. 1946)
- 1892: Vlado Jukl, ĉeĥoslovakia profesoro, funkciulo de diversaj Esperanto-organizaĵoj (m. nekonata)
- 1892: Atanas D. Atanasov, bulgara gimnazia instruisto, fondinto de Esperanto-grupo ĉe Sofia Universitato, redaktanto de "Bulgara Esperantisto", prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, vortaristo, tradukisto, prezidanto de la Akademio de Esperanto (m. 1981)
- 1900: Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov, sovetia marŝalo (m. 1982)
- 1903: Sándor Rideg, hungara verkisto (m. 1966)
- 1911: Cearbhall Ó Dálaigh, prezidento de Irlando (m. 1978)
- 1912: Imre Naphegyi, hungara verkisto, pentristo, skulptisto (m. 1997)
- 1914: Pál Morvay, hungara eklezia etnografo (m. 1990)
- 1920: Josef Bublík, ĉeĥoslovaka soldato, soldato de RAF (m. 1942)
- 1922: Gizella B. Fejér, rumania hungara tradukistino (m. 1990)
- 1922: Gustl Bayrhammer, germana aktoro
- 1923: Ĥaskel Besser, pola-usona rabeno, reprezentanto de ortodoksa judismo kaj ĥasida dinastio en Radomsko, renoviganto de la juda vivo en postmilita Pollando (m. 2010)
- 1923: Franco Zeffirelli, itala reĝisoro kaj produktoro de operoj, filmoj kaj televido, senatano (m. 2019)
- 1932: József László, rumania hungara kuracisto organizinta en Rumanio la katedron pri elektronika kaj biokibernetika medicino
- 1937: Sándor Albert, rumania hungara ceramikisto, grafikisto
- 1937: Jenő Zágoni, hungara bibliotekisto, kulturhistoriisto kaj tradukisto, plurjara Esperanto-instruisto en Sfântu Gheorghe, kunlaboranto de "Monato", "Etnismo", "Dia Regno", "Hungara Vivo"
- 1942: Ehud Barak, israela generalo, gvidanto de Israela Laborista Partio, ĉefministro de Israelo
- 1945: David Friedman, usona ekonomikisto, aŭtoro de la verko La Maŝinaro de Libereco
- 1946: Ajda Pekkan, turka popmuzika kantistino kaj aktorino
- 1947: Jarnail Singh Bhindranwale, panĝaba gvidanto de sika organizaĵo, murdita (m. 1984)
- 1949: Barbara Honigmann, germana verkistino kaj dramaturgino
- 1954: Philip Zimmermann, usona ĉifristo, inventinto de Pretty Good Privacy (PGP)
- 1961: Michel Martelly, haitia muzikisto, entreprenisto kaj politikisto
- 1976: Sylvia Saint, ĉeĥa pornoaktorino
- 1982: Bálint Zágoni, rumania hungara filmreĝisoro, produktisto, manaĝero
Mortoj
- 1538: Albrecht Altdorfer, germana gravuristo, pentristo kaj arkitekto (n. 1480)
- 1554: Jane Grey, reĝino de Anglio, ekzekutita (n. 1536 aŭ 1537)
- 1576: Johano Alberto la 1-a, duko de Meklenburgo (n. 1525)
- 1578: Katarina de Kastilio, arkidukino de Aŭstrio, princino de Hispanio (n. 1507)
- 1579: Laurentius Petri Gothus, sveda luterana ĉefepiskopo de Upsalo (n. 1529)
- 1612: Jodocus Hondius, flandra artisto, gravuristo kaj kartografo (n. 1563)
- 1640: Michael Altenburg, germana teologo kaj komponisto (n. 1584)
- 1673: Johann Philipp von Schönborn, romkatolika episkopo el Germanujo (n. 1605)
- 1690: Charles Le Brun, franca pentristo kaj arkitekto (n. 1619)
- 1728: Agostino Steffani, itala komponisto kaj titulara episkopo (n. 1654)
- 1763: Pierre Carlet de Marivaux, franca dramisto (n. 1688)
- 1771: Adolfo Frederiko, reĝo de Svedio (n. 1710)
- 1798: Stanislao Aŭgusto Poniatowski, lasta reĝo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, mecenato de arto (n. 1732)
- 1799: Lazzaro Spallanzani, itala jezuito kaj naturalisto faliginta teorion pri la spontana generado (n. 1729)
- 1804: Immanuel Kant, germana filozofo (n. 1724)
- 1834: Friedrich Schleiermacher, germana filozofo, evangelia teologo kaj filologo tradukinta Platonon (n. 1768)
- 1837: Ludwig Börne, germana verkisto kaj ĵurnalisto apartenanta al la rondaro de antaŭmarto en Germanio (n. 1786)
- 1844: Jan Nepomuk Štěpánek, ĉeĥa verkisto de historiaj dramoj (n. 1783)
- 1880: Miklós Papp, hungara ĵurnalisto kaj historiisto (n. 1837)
- 1887: Theodor von Bernhardi, germana diplomato kaj historiisto (n. 1802)
- 1894: Hans von Bülow, germana dirigento, virtuozo-pianisto kaj komponisto (n. 1930)
- 1896: Ambroise Thomas, franca operkomponisto (n. 1811)
- 1898: Miklós Barabás, hungara pentristo (n. 1810)
- 1901: József Jekelfalussy, hungara statistikisto, ekonomikisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1849)
- 1912: Gerhard Armauer Hansen, norvega kuracisto, mikrobiologo kaj epidemiologo identiginta lepro-bacilon (n. 1841)
- 1915: Émile Waldteufel, franca dirigento kaj komponisto de dancmuziko (n. 1837)
- 1916: Julius Wilhelm Richard Dedekind, germana matematikisto verkinta pri ringa teorio kaj reelaj nombroj, enkondukinto de multaj nocioj al algebro (n. 1831)
- 1919: Theodor Hagen, germana pentristo (n. 1842)
- 1933: László Gopcsa, hungara armenologo kaj stenografiisto, membro de Transilvania Literatura Asocio (n. 1865)
- 1937: Róbert Braun, hungara sociologo kaj leksikografo (n. 1879)
- 1939: József Kádár, hungara historiisto kaj etnografo (n. 1850)
- 1946: Max Wießner, germana eldonisto kaj ĵurnalisto (n. 1885à
- 1949: Hasan al-Banna, egipta islama fundamentisto, fondinto de la islamisma movado Islama Frataro, murdita (n. 1906)
- 1952: Ernst Zahn, svisa verkisto germanlingva (n. 1867)
- 1954: Dziga Vertov, soveta kinoreĝisoro, dokumentisto (n. 1896)
- 1955: Kurt Günther, germana pentristo (n. 1893)
- 1966: Elio Vittorini, itala verkisto kaj tradukisto (n. 1908)
- 1970: Zoltán Török, hungara sportisto (boatisto) (n. 1899)
- 1979: Jean Renoir, franca reĝisoro kaj scenaristo (n. 1894)
- 1980: Kálmán F. Rácz, hungara verkisto kaj tradukisto (n. 1910)
- 1980: Benjámin Zörgő, hungara psikologo (n. 1916)
- 1984: Julio Cortázar, argentina verkisto, tradukisto kaj intelektulo (n. 1914)
- 1989: Thomas Bernhard, aŭstra verkisto kaj dramisto (n. 1931)
- 1996: Vladimir Gaglojev, oseta verkisto kaj dramaturgo (n. 1927)
- 2000: Charles M. Schulz, usona bildliteraturisto (n. 1922)
- 2006: Otto Paetz, germana pentristo
- 2008: William O'Ryan, usona lingvisto, poligloto, aŭtodidakto, esperantisto kaj vikipediisto (n. 1944)
- 2010: Nodar Kumaritaŝvili, kartvela luĝisto (n. 1988)
- 2011: Peter Alexander, aŭstra kantisto, aktoro kaj televida prezentisto (n. 1926)
- 2015: Tibor Cs. Erdős, rumania hungara pentristo (n. 1914)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 12-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|