Elia Filippo Francesco Giuseppe Maria Millosevich (naskiĝis la 5-an de septembro 1848 en Venecio, mortis la 5-an de decembro 1919 en Romo) estis itala astronomo Li fakiĝis en la kalkulo de orbitoj de kometoj kaj asteroidoj, ĉefe tiu de 433 Eroso.
Li lernis en la Universitato de Padovo, liaj unuaj artikoloj pri la tiam venontaj
pasadoj de Venuso de 1874 kaj 1882 vekis atenton kaj faris,
ke li ricevis postenon de profesoro pri navigacia astronomio en la
Reale Istituto di Marina Mercantile a Venezia (Venecia Reĝa Instituto de la Komerca
Ŝiparo).
En 1879 li ricevis postenon de adjunkta direktoro en la
Osservatorio del Collegio Romano (Observatorio de la Roma Kolegio), asociita kun la
Ufficio Centrale di Meteorologia (Centra Oficejo de Meterologio) de Romo. De 1902
ĝis sia morto li estis ties direktoro.
Li malkovris du asteroidojn: 303 Josephina kaj 306 Unitas.
La asteroido 69961 Millosevich[1],
estis tiel nomata en lia honoro.
Noto kaj referencoj