21-a de februaro
La 21-a de februaro estas la 52-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 313 tagoj restas (314 en superjaroj).
Je la 21-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 362: Greka episkopo Atanazio revenis al Aleksandrio
- 537: Gotoj komencis sieĝi Romon
- 1173: Ĉefepiskopo de Canterbury Thomas Becket estis kanonizita de papo Aleksandro la 3-a
- 1242: Go-Saga iĝis imperiestro de Japanio
- 1245: Papo Inocento la 4-a akceptis eksiĝon de Tomaso, unua konata episkopo de Finnlando, post kiam li konfesis uzon de torturado kaj falsado
- 1322: Karlo la 4-a kroniĝis en Reims kiel reĝo de Francio - lasta el la kapetida dinastio
- 1411: Papo Gregorio la 12-a ekskomunikis Jan Hus pro lia sinteno kontraŭa al indulgencoj
- 1431: Rueno: episkopa proceso de Johana de Arko komenciĝis
- 1440: Pollando: en Kwidzyn fondiĝis Prusa Konfederacio, kontraŭa al la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1474: Pola-hungara milito: en Spišská Stará Ves estis paktita paco, kiu tamen ne finis la konflikton pri hungara kaj ĉeĥa tronoj inter Jogajlidoj kaj reĝo de Hungrio Matiaso la 1-a — aŭtune bataloj denove eksplodis
- 1457: Pola reĝo Kazimiro la 4-a aĉetis princlandon kun la ĉefurbo Oświęcim
- 1543: Etiopa-portugala armeo venkis islamajn afarojn en batalo de Wayna-Daga (oriente de lago Tana)
- 1574: Henriko la 3-a el la franca dinastio Valezianoj kroniĝis kiel unua elekta reĝo de Pollando
- 1613: Miĥail Fedoroviĉ Romanov post okjara tempo de perturboj iĝis caro - dinastio Romanovoj fondita
- 1632: Galilejo publikigis Dialogon pri la du plej gravaj sistemoj de la mondo: ptolemea kaj kopernika
- 1699: Malvenko de pola armeo en la batalo kontraŭ buĝakaj tataroj apud Dnestra vadejo en Martynów (nun Ivano-Frankivska provinco, proksime al Haliĉ) — lasta batalo inter Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj Otomana Imperio
- 1784: Laŭ dekreto de rusia imperiestrino Katarina la 2-a, krimea haveno kaj fortikaĵo ricevis la nomon Sebastopolo
- 1794: Dispartigoj de Pollando-Litovio: sub premo de rusia parlamentano Osip Igelström, Senĉesa Konsilio voĉdonis redukton de pola armeo je duono kaj devigan enkorpigon de eks-soldatoj al prusa kaj rusa armeoj
- 1804: En Kimrio ekfunkciis unua vaporlokomotivo, konstruita de Richard Trevithick
- 1808: Finna Milito komencita — rusa armeo eniris al okupata de Svedio Finnlando, atakis apud Abborrfors (Kymenlaakso)
- 1828: Gazeto "Ĉeroka Fenikso" aperis - unua inter la usonaj indianoj en la ĉeroka skribo inventita de Sequoyah
- 1846: En Respubliko Krakovo eksplodis insurekcio
- 1848: En Londono Karl Marx kaj Friedrich Engels anoncis Manifeston de la Komunista Partio
- 1858: Peloponezo: tertremo detruis la urbon Korinto
- 1861: Centra Ekonomia Societo por Poznana Duklando estis fondita
- Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio:
- 1874: Kalifornio: ĉiutaga usona gazeto "The Oakland Tribune" komencis aperi
- 1878: Konektikuto: en New Haven aperis unua telefonlibro
- 1878: En konstelacio Sekstanto estis malkovrita galaksio NGC 3375
- 1883: Jules Ferry iĝis ĉefministro de Francio
- 1883: En Eta Litovio aperis unua en la litova lingvo revuo „Aušra”, redaktata de Jonas Basanavičius
- 1901: Albert Einstein iĝis svisa civitano
- 1901: Okupata de Usono Kubo proklamis sendependecon
- 1913: Balkanaj militoj: Ioanino iĝis greka urbo
- 1914: En Parizo dum lekcio Józef Piłsudski antaŭvidas Grandan Militon
- Unua mondmilito:
- 1916: Germana-franca batalo apud Verdun komenciĝis — ĝis decembro mortfalis 300 mil soldatoj kaj 400 mil estis vunditaj
- 1918: Usono: en Bestoĝardeno de Cincinnati formortis la lasta karolina konuro
- 1919: Germana socialisto Kurt Eisner estis murdita — lia morto rezultis starigon de la Bavara Soveta Respubliko dum la Novembra Revolucio
- 1920: Rusia enlanda milito: la Ruĝa Armeo konkeris Arĥangelskon
- 1921: Kartvela Demokratia Respubliko voĉdonis konstitucion - sammonate invadita de Ruĝa Armeo
- 1921: Estonta ŝaho de Irano Reza Ŝaho Pahlavi eniris al Teherano kune kun 2 mil soldatoj de kozaka brigado
- 1929: Francio rifuzis azilon al Lev Trockij
- 1933: En Tria Regno estis kreitaj specialaj juĝejoj - Sondergericht
- 1935: Inaŭguro de Moskva Internacia Kinofestivalo
- 1935: Germana sekreta ŝtatpolico Gestapo eldonis publikan malpermeson de agado al cionisma kaj religia filozofo Martin Buber
- 1936: Dua Pola Respubliko: telfero al Kaspra pinto ekfunkciis
- 1937: En Pollando fondiĝis Partio de Nacia Unueco laŭ rekomendo de marŝalo Edward Rydz-Śmigły kaj ideo de Ferdynand Goetel
- 1939: Ferenc Keresztes-Fischer, ministro por internaj aferoj dekretis malfondi Hungaran nacisocialisman partion
- Dua Mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: Arthur Greiser eldonis cirkuleron pri enkonduko de eŭtanazio en malsanulejoj por mensmalsanuloj kaj neŭrozmalsanuloj en la Provinco Vartlando, difinata per kodnomo "T⁴"; en Varsovio aperis afiŝoj pri registro de laborkapablaj virinoj en la aĝo de 15-40 jaroj - escepte de judinoj; Tria Regno: generalo Nikolaus von Falkenhorst estis nomumita stabestro de labora Operaco Weserübung pri la germana invado al Danio kaj Norvegio
- 1941: Provinco Vartlando: en Poznań germana polico okazigis surstratan homkaptadon por trovi senlaborulojn; en Varsovio germanaj regopovoj likvidis tri tram-linioj destinitaj nur por judoj - anstataŭ ili komencis funkcii tramo sen numero, markita de ŝildo kun blua-blanka stelo de Davido; Grodno: arestita de NKVD estis komandanto de Bjalistoko-Areo de la Asocio de Armita Batalado subkolonelo Jan Szulc - kondamnita al mortpuno li sukcesis fuĝi; Norvegio: ministro pri eksteraj aferoj de ekzila registaro iĝis Trygve Lie; Kairo: kunsido de Anthony Eden kaj John Dill kun britaj komandantoj el Mezoriento pri helpo al Grekio; hispana registaro konfirmis, ke germanaj trupoj eniris Hispanion (oficiale por helpi pro uragano); nokte RAF atakis Wilhelmshaven
- 1942: Germana polico pafmortigis en Biecz 31 judojn, kaj en Lublin 5 personojn; en koncentrejo por judoj en Kutno ekmalsanis je tifo ĝis tiu ĉi tago 1 328 personoj, de kiuj 311 mortis; Pola Rezistomovado: nokte de la 20-a/21-a de februaro 12 soldatoj de Pola Enlanda Armeo kaj 5 loĝantoj de Poznań bruligis magazenojn en riverhaveno, kie germanoj arigis nutraĵon, uniformojn kaj armilojn — germanoj taksis la perdojn je pli ol miliono da markoj; Urugvajo: prezidento Alfredo Baldomir malfondis parlamenton, proklamis krizostaton kaj vivigis militreĝimon senpartian (sen komunistoj)
- 1943: Apud fervoja stacidomo Krośniewice fuĝis de transporto ĉ. 100 poloj, deportataj al trudlaboro en Tria Regno; Juda Batal-Asocio sukcese atencis en Varsovia geto kontraŭ 5 kunlaborantoj de Gestapo; pola submarŝipo "Burza" (Tempesto) kun la usona artileria ŝipo "Campbell" sinkigis germanan submarŝipon prenante 7 germanajn militkaptitojn; Irano: generalo Heinz Guderian estis nomumita ĝenerala inspektoro de kirasita armilaro
- 1944: Volinia masakro: ukrainaj naciistoj ruze eniris al monaĥejo de karmelanoj en Wiśniowiec masakrante monaĥojn kaj ĉ. 180 kaŝiĝantajn polojn — entute dum kelkaj tagoj ili murdis kune kun najbaraj ukrainaj vilaĝanoj 460 polojn; germana polico masakris polan vilaĝon Ryczów (proksime al Ogrodzieniec) mortigante 12 virojn surloke kaj 3 apude; 5-a brigado de Zygmunt Szendzielarz batalis kontraŭ partizanoj de la Ruĝa Armeo, kaj taĉmento de Landa Armeo kontraŭ germanaj ĝendarmoj apud Łaskarzew; skolta grupo de Grizaj Taĉmentoj en Radom kelkhore batalis kontraŭ germanoj - ĉiuj pereis; en koncentrejo Gross-Rosen estis murdita skoltestro Florian Marciniak, kunfondinto de Grizaj Taĉmentoj; Orienta Fronto: trupoj de 2-a Apudbalta Fronto liberigis Solci kaj Ĥolm; 8-a Aviada Armeo atakis Hanovron kaj Braunschweig; japana ĉefministro kaj generalo Hideki Tojo iĝis estro de Ĝenerala Armeo-Stabo; usona registaro petis la irlandan fermi japanan kaj germanan diplomatiejojn pro ilia spionado
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: en Podkowa Leśna okazis laŭvica konspira kunveno de la Ĉefa Komisiono de Konsilio de Nacia Unueco, kies partoprenantoj protestis kontraŭ voĉdonoj de la Konferenco de Jalto, samtempe generalo Leopold Okulicki informis, ke oriente de Vistulo amasaj arestoj de membroj de Pola Enlanda Armeo fare de NKVD koncernis pli ol 30 mil personojn, en tio en Lublinio 15 mil, kaj en Białystok-regiono 12 mil; 2-a Belorusa Fronto: Ruĝa Armeo konkeris Czersk — pli ol 1 100 sovetaj soldatoj pereis; Slovakio: Ruĝa Armeo konkeris Košice; brita parlamento akceptis voĉdonojn de la konferenco de Jalto; Okcidenta Fronto: brita 30-a Armea Korpuso konkeris Goch; Kampanjo de Italio: Brazila Ekspedicia Forto venkis germanojn en la batalo de Monto Castello (sudokcidente de Bolonjo)
- 1946: En Hamburgo aperis gazeto "Die Zeit"
- Stalinismo
- 1947: En Olomouc estis remalfermita universitato je la nomo al František Palacký - la plej malnova en Moravio
- 1948: Usono: Nacia Asocio por Varaŭta Kurado fondiĝis
- 1949: Albanio membriĝis al la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo
- 1952: Movado por bengala lingvo: 5 studentoj pereis en Dako dum manifestacio en la Universitato de Dako por atribui al la bengala lingvo statuson de oficiala lingvo en Orienta Pakistano (nun Bangladeŝo)
- 1958: Brita artisto Gerald Holtom malkovris emblemon por la Kampanjo por Nuklea Senarmigado, kiu poste fariĝis internacie agnoskita kiel la pacsimbolo
- 1958: En Egiptio kaj Sirio okazis referendumo, kiu agnoskis kreon de federacio de ambaŭ landoj kun la nomo Unuiĝinta Araba Respubliko
- 1961: Brazila flugkompanio TAM Linhas Aéreas fondiĝis
- 1965: Afrik-usonano Malcolm X estis murdita dum parolado en Novjorko fare de membroj de la Nacio de Islamo
- 1971: En Vieno oni subskribis konvencion pri psikoaktivaj drogoj
- 1972: Soveta robota kosmoveturilo Luna 20 grundiĝis sur la Lunon
- 1973: Israelaj ĉasaviadiloj pafalterigis super Sinajo pasaĝeran aviadilon de Libyan Airlines - pereis 108 personoj el 113
- 1973: En ĉefurbo de Laoso Vjentiano oni subskribis interkonsenton inter la registaro kaj Pathet Lao
- 1975: Premiero de la filmo La Promesita Lando, reĝisorita de Andrzej Wajda
- 1978: Liberaj Sindikatoj de Supra Silezio: en Katowice Kazimierz Świtoń vivigis Fondo-Komitaton de Liberaj Sindikatoj - unua en la Pola Popola Respubliko sendependa sindikata organizaĵo, antaŭanta Solidarecon (Liberaj Sindikatoj de Marbordo)
- 1989: En Krakovo kaj Varsovio okazis studentaj manifestacioj por liberigo de Vaclav Havel
- 1992: Liĥtenŝtejno: en Vaduzo Ĝenerala Asembleo de la internacia hotela agentejo "Eurotel" akceptis Respublikon Makedonio kiel dekan membron
- 1994: Oficiala agnosko de belorusa-latva ŝtatlimo
- 1995: Steve Fossett kiel unua en la historio sole transiris en balono Pacifikon
- 2000: Internacia Komisiono por Taksado de la Krimoj de Nazia kaj Soveta Okupadaj Reĝimoj en Litovio kaj la Kunlabora Interkonsento de la Ministerio pri Nacia Defendo interkompreniĝis en Vilno
- 2000: Internacia Tago de la Gepatra Lingvo festata unuafoje
- 2004: En Romo fondiĝis Eŭropa Verda Partio
- 2005: Israelo liberigis 500 palestinajn malliberulojn
- 2006: Japana teleskopo de infraruĝa radiado AKARI enorbitiĝis
- 2007: Ĉefministro de Italio Romano Prodi demisiis
- 2008: Armitaj fortoj de Turkio invadis nordan Irakon por neŭtraligi membrojn de Kurdistana Laborista Partio kun malutiligo de ilia organiza infrastrukturo
- 2009: Pola skikuristino Justyna Kowalczyk dum Monda ĉampionado pri nordia skiado en ĉeĥa Liberec gajnis oran medalon en sinsekva nordia skiado kaj liberstila skiado
- 2012: Membrinoj de feminisma grupo Pussy Riot aranĝis dum meso en Katedralo de Kristo Savinto en Moskvo prezentaĵon direktitan kontraŭ ĉefministro Vladimir Putin kaj ortodoksaj klerikoj
- 2014: Eŭromajdano: ukraina prezidento Viktor Janukoviĉ fuĝis de la ĉefurbo al Ĥarkivo
- 2016: Bolivio: en referendumo plimulto de voĉdonantoj forĵetis amendon al konstitucio, kiu ebligus al prezidento trian oficperiodon
- 2018: Slovakio: en sia domo en Veľká Mača estis pafmortigita esploranta ĵurnalisto Ján Kuciak kun sia fianĉino, verkanta artikolon pri prezidento Robert Fico kaj liaj ligoj kun la itala mafio
- 2022: prezidanto de Rusio Vladimir Putin subskribis la ukazojn pri agnosko de Donecka kaj Luganska Popolaj Respublikoj; sekvis subskribo de traktatoj pri amikeco, kunlaboro kaj reciproka helpo inter ili kaj Rusio
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1413: Ludoviko la 1-a, duko de Savojo, princo de Piemonto (m. 1465)
- 1650: Georg Schubart, germana juristo, filozofo, historiisto kaj retorikisto (m. 1701)
- 1728: Petro la 3-a, imperiestro de la Rusia Imperio el la dinastio Romanov-Holstein-Gottorp (m. 1762)
- 1744: Eise Eisinga, nederlanda amatora astronomo konstruinta planetarion (m. 1828)
- 1785: Karl August Varnhagen von Ense, germana verkisto kaj diplomato (m. 1858)
- 1791: Carl Czerny, aŭstra komponisto kaj pianisto (m. 1857)
- 1794: Antonio López de Santa Anna, prezidento de Meksiko (m. 1876)
- 1801: John Henry Newman, angla kardinalo, teologo kaj filozofo, gvidanto de anglo-katolikismo, beatigita (m. 1890)
- 1801: Heinrich Leberecht Fleischer, germana orientalisto (m. 1888)
- 1804: Johann Matthias Ranftl, aŭstra ĝenro-pentristo (m. 1854)
- 1817: José Zorrilla y Moral, hispana poeto kaj dramaturgo (m. 1893)
- 1821: Élisabeth Rachel Félix, franca artistino (m. 1858)
- 1825: Charlotte Krackow, germana biografino (m. 1915)
- 1836: Léo Delibes, franca komponisto, membro de la Akademio de Belartoj de Francio (m. 1891)
- 1844: Charles-Marie Widor, franca orgenisto kaj komponisto (m. 1937)
- 1846: Svatopluk Čech, ĉeĥa poeto kaj satira verkisto (m. 1908)
- 1859: George Lansbury, brita socialista politikisto (m. 1940)
- 1860: Karel Matěj Čapek-Chod, ĉeĥa naturalisma verkisto (m. 1927)
- 1864: Coelho Neto, brazila verkisto kaj spiritisto (m. 1934)
- 1864: Leopold Hofmann, germana bobisto kaj sukerbakisto (m. 1926)
- 1869: Pjotr Nilus, rusa impresionista pentristo kaj verkisto (m. 1943)
- 1875: Jeanne Calment, franca plejaĝulino (m. 1997)
- 1878: Mirra Alfassa, franca-barata fondintino de Aŭrorurbo en Tamilnado, konata de Matrimandiro, vivkunulino de Sri Aŭrobindo (m. 1973)
- 1881: Waldemar Bonsels, germana verkisto (m. 1952)
- 1882: László Császy, hungara instruisto kaj ĵurnalisto, murdita (m. 1919)
- 1887: Wilhelm Speyer, germana verkisto (romanisto)
- 1895: Szmul Zygielbojm, pola politikisto, sindikatisto kaj ĵurnalisto, konsilia membro ĉe la pola ekzila registaro, kies vastaj raportoj pri la holokaŭsto en okupata Pollando restis sen reagoj flanke de Monda Juda Kongreso, Usona Juda Kongreso kaj usona prezidento Franklin D. Roosevelt, memmortiginto (m. 1943)
- 1901: Sándor Kacsó, rumania hungara verkisto, redaktoro, publicisto, studverkisto (m. 1984)
- 1901: Géza Székely, transilvania hungaro okupiĝinta pri turismo kaj sporto (m. 1987)
- 1903: Raymond Queneau, franca verkisto kaj poeto, antaŭreprezentanto de la postmoderna literaturo (m. 1976)
- 1907: Betty Salt, kanada esperantistino, kasistino de Kanada Esperanto-Asocio, financa apogantino de UEA, skolta Esperanto-movado kaj sporta terminologio, dumviva membrino de Societo Zamenhof, honora membro de UEA (m. 1994)
- 1917: Kazimierz Seko, pola fotisto pri Silezio, premi-spertulo de World Press Photo, justulo inter la popoloj (m. 2006)
- 1921: John Rawls, usona politika filozofo, reprezentanto de liberalismo (m. 2002)
- 1921: Zdeněk Miler, ĉeĥa animaciisto, aŭtoro de porinfana filmo Talpo (m. 2011)
- 1924: Robert Mugabe, ĉefministro kaj prezidento de Zimbabvo (m. 2019)
- 1925: Kazimierz Szczurek, pola esperantisto, poeto, delegito de UEA pri bibliologio kaj bibliotekoj (m. 2000)
- 1925: Tom Gehrels, nederlanda astronomo partopreninta projekton Spacewatch por serĉo de terrenkontaj asteroidoj (m. 2011)
- 1927: Hubert de Givenchy, franca kudristo kaj modisto (m. 2018)
- 1929: Roberto Gómez Bolaños, meksika dramisto, aktoro, komediisto (m. 2014)
- 1933: Bob Rafelson, usona reĝisoro (m. 2022)
- 1933: Nina Simone, usona kantistino, komponistino kaj pianistino (m. 2003)
- 1937: Haroldo la 5-a, reĝo de Norvegio el dinastio Glücksburg
- 1940: Éva Deák Beke, rumania hungara tekstilartistino
- 1942: Jan Krzysztof Kelus, pola sociologo, politika aganto, komponisto kaj samizdata bardo, kontraŭkomunisto
- 1943: Ludmila Ulickaja, rusa verkistino
- 1946: Alan Rickman, angla aktoro (m. 2016)
- 1950: Sahle-Work Zewde, prezidantino de Etiopio
- 1951: András Both, rumania hungara/usona scenejisto, kostumisto
- 1962: David Foster Wallace, usona verkisto, sinmortiginto (m. 2008)
- 1963: Karl Lauterbach, germana epidemiologo kaj politikisto
- 1969: Aunjanue Ellis, usona aktorino
- 1980: Jigme Khesar Namgyel Wangchuck, reĝo de Butano
- 1983: Mélanie Laurent, franca aktorino
- 1986: Charlotte Church, kimra kantistino kaj prezentistino
- 1989: Corbin Bleu, usona aktoro, kantisto, dancisto
- 1996: Sophie Turner, angla aktorino
Mortoj
- 556: Maksimiano de Raveno, unua ĉefepiskopo de Raveno
- 1072: Petro Damiano, itala ermito, kardinalo, sanktulo (n. 1007)
- 1437: Jakobo la 1-a, reĝo de Skotlando (n. 1394)
- 1513: Julio la 2-a, papo alveniginta soldulojn, el kiuj poste formiĝis Svisa Gvardio (n. 1443)
- 1554: Hieronymus Bock, germana prapatro de botaniko, kuracisto, luterana predikisto, ĉefa naturalisto en renesanco (n. 1498)
- 1677: Baruĥ Spinozo, nederlanda filozofo aplikinta metodojn de matematiko al filozofio (n. 1632)
- 1730: Benedikto la 13-a, papo, Servisto de Dio (n. 1649)
- 1789: Paul Henri Thiry d'Holbach, germana-franca enciklopediisto, kunaŭtoro de la Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers (n. 1723)
- 1795: Elek Cserey, hungara ĵurnalisto, kunredaktoro de "Transilvania Hungara Novaĵportanto" (n. 1767)
- 1838: Antoine-Isaac Silvestre de Sacy, franca nobelo, orientalisto kaj tradukisto enradikiginta la persan kaj araban kulturon en Francio, sekretario de Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio (n. 1758)
- 1842: Wojciech Żywny, pola pianisto, unua profesia pianinstruisto de Ŝopeno (n. 1756)
- 1846: Ninko, imperiestro de Japanio (n. 1800)
- 1862: Justinus Kerner, germana kuracisto kaj verkisto (n. 1786)
- 1888: Jozef Miloslav Hurban, slovaka kleriko, politikisto kaj verkisto (n. 1817)
- 1894: Gustave Caillebotte, franca pentristo, mecenato de la impresionisma movado (n. 1848)
- 1901: Emil Hübner, germana klasika filologo
- 1902: Emil Holub, ĉeĥa kuracisto kaj esploristo en Afriko (n. 1847)
- 1912: Afonso Celso de Assis Figueiredo, brazila profesoro pri civila juro (n. 1836)
- 1919: Kurt Eisner, germana politikisto, membro de la Socialdemokratia Partio de Germanio, murdita (n. 1867)
- 1919: Giles Leigh Browne, angla poligloto, poeto, tradukisto al esperanto (n. 1883)
- 1926: Heike Kamerlingh Onnes, nederlanda Nobelpremiita fizikisto malkovrinta superkonduktivecon (n. 1853)
- 1934: Augusto César Sandino, nikaragva revoluciulo, murdita (n. 1895)
- 1942: György Tóth, hungara kuria juristo kaj ĵurnalisto (n. 1871)
- 1942: Olena Teliha, ukraina poetino, kritikistino, aktivulino de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, ekzekutita (n. 1906)
- 1943: Géza Entz, hungara biologo kaj zoologo (n. 1875)
- 1944: Ferenc Szisz, hungara aŭtokonkursisto (n. 1873)
- 1944: József Boczor, hungara inĝeniero kaj kemiisto, partoprenanto de Hispana Enlanda Milito kaj franca rezistado, ekzekutita (n. 1905)
- 1945: Eric Liddell, skota atleto kaj misiisto en Ĉinio (n. 1902)
- 1965: Ferenc Bruder, rumania hungara redaktoro (n. 1895)
- 1965: Malcolm X, usona batalanto por civilaj rajtoj, murdita (n. 1925)
- 1968: Howard Walter Florey, aŭstralia kemiisto kaj farmakologo Nobelpremiita pro ekstrakto de penicilino (n. 1898)
- 1977: Seán Ó Ríordáin, irlanda verkisto (n. 1917)
- 1979: Otto Ambros, aŭstra reĝisoro kaj aktoro (n. 1910)
- 1979: Harry C. Schnur, germana-usona juristo, filologo kaj ĵurnalisto (n. 1907)
- 1980: Dragutin Wranka, kroata oficisto kaj karikaturisto, aktivulo de Esperanto-kluboj en Osijek kaj Mendoza en Argentino, Esperanto-verkisto, kontribuanto al i.a. "La Praktiko" kaj "Heroldo de Esperanto" (n. 1904)
- 1980: Alfred Andersch, germana verkisto (n. 1914)
- 1982: Gershom Scholem, israela filozofo, profesoro de la Hebrea Universitato de Jerusalemo, esploristo de juda mistikismo - kabalo (n. 1897)
- 1983: György Erdélyi, hungara ĵurnalisto, legantredaktoro de la "Népszava" (n. 1923)
- 1984: Miĥail Ŝoloĥov, soveta Nobelpremiita verkisto (n. 1905)
- 1987: Julianna Zsigray, hungara verkistino kaj poetino (n. 1903)
- 1989: Sándor Márai, hungara verkisto, poeto, ĵurnalisto, sinmortiginto (n. 1900)
- 1993: Inge Lehmann, dana sismologiino kaj geofizikistino malkovrinta la terkernon (n. 1888)
- 1999: Itokawa Hideo, japana tutfakulo, inĝeniero projektinta sondan raketon, verkisto (n. 1912)
- 2003: Clément Desessard, franca inĝeniero, piloto kaj verkisto latinlingva (n. 1920)
- 2005: Guillermo Cabrera Infante, kuba verkisto kaj kinscenaristo (n. 1929)
- 2006: Gennadij Ajgi, ĉuvaŝa poeto, verkisto kaj tradukisto (n. 1934)
- 2013: Bruce Millan, skota politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1927)
- 2015: Clark Terry, usona ĵaz-trumpetisto, flugilkornisto, bandestro kaj komponisto (n. 1920)
- 2015: József Czédly, rumania hungara ekonomikisto, redaktoro (n. 1926)
- 2017: Albert Steidl, aŭstra ekonomikisto kaj politikisto (n. 1927)
- 2018: Billy Graham, usona evangeliisto kaj predikisto, teologo kaj antropologo, aŭtoro de furorlibroj (n. 1918)
- 2020: Michel Charasse, franca politikisto, ministro pri buĝeto, membro de la Konstitucia Konsilio de Francio (n. 1941)
- 2023: Ilse Tielsch, aŭstra verkistino (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 21-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|