26-a de februaro
La 26-a de februaro estas la 57-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 308 tagoj restas (309 en superjaroj).
Je la 26-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 364: Valentiniano la 1-a iĝis romia imperiestro - elektita de generaloj de la Romia armeo
- 1233: Mongoloj konkeris post kelkmonata sieĝo Kaifeng, ĉefurbon de la ĉina dinastio Jin
- 1289: Kujviaj-Mazoviaj trupoj de Władysław Łokietek en batalo de Siewierz venkis fortojn de vroclava princo - komenco de la unuigo de Malgrandpolujo
- 1443: Alfonso la 5-a iĝis reĝo de Napolo
- 1548: Turka admiralo Piri Reis rekonkeris Adenon de portugaloj
- 1561: Bolivio: Santa Cruz de la Sierra fondiĝis
- 1606: Vojaĝo de nederlanda navigisto Willem Janszoon iĝis unua eŭropa ekspedicio, kiu atingis Aŭstralion, kvankam ĝi estas erare traktita kiel parto de Nov-Gvineo
- 1634: Kadre de pola-rusa milito okazis kapitulaco de la rusa armeo defendanta Smolensk
- 1656: Sveda diluvo: batalanta flanke de svedoj Bogusław Radziwiłł okupis Tykocin
- 1658: Subskribo de la Traktato de Roskilde finanta militojn inter Danio kaj Svedio - Frederiko la 3-a cedis Skanion, Halland kaj Blekinge
- 1726: Karolo Alberto (posta imperiestro de Germanio Karolo la 7-a) iĝis reganto de Bavario
- 1794: Kopenhago: sidejo de danaj reĝoj Christiansborg ekbruliĝis
- 1797: Banko de Anglio emisiis unuan monbileton kun valoro de unu brita pundo
- 1806: En Parizo oni komencis konstrui Triumfan arkon
- 1815: Napoléon Bonaparte eskapis el marborda itala insulo Elba, ekziligita post subskribo de la Traktato de Fontainebleau - baldaŭ komencante siajn Cent-Tagojn
- Dispartigoj de Pollando-Litovio:
- 1832: Unua pariza koncerto de Frederiko Ŝopeno
- 1834: Johann Sebastian Staedtler enmerkatigis sian kolorkrajonon
- 1846: Respubliko Krakovo: malvenko de ribelantoj en batalo de Gdów (distrikto Wieliczka)
- 1860: En Kalifornio blankaj setliĝintoj masakris 80-250 indianojn de la Wiyot-tribo
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia imperio: nesolvita batalo apud Panki (distrikto Kłobuck)
- 1878: En Lvovo komenciĝis proceso kontraŭ Ivan Franko
- 1886: Rusia Imperio: en Horlivka oni unuafoje ricevis hidrargon
- 1896: Antoine Henri Becquerel malkovris radiaktivecon esplorante rokon kun uranio
- 1899: Kálmán Széll iĝis ĉefministro de Reĝlando Hungario
- 1905: En Kongresa Pollando komenciĝis solidarecaj strikoj apoge al rusiaj laboristoj
- Unua mondmilito:
- 1924: En Munkeno komenciĝis proceso de la organizantoj de Hitler-puĉo
- 1927: Dua Pola Respubliko: himno de Pollando Mazurek Dąbrowskiego oficialiĝis, verkita de Józef Wybicki el Kaŝubio, kie en Będomin (distrikto Kościerski) troviĝas muzeo al la nacia himno, unusola en la mondo
- 1935: Laŭ ordono de Adolf Hitler fondiĝis germana aerarmeo Luftwaffe, kies ĉefo iĝis Hermann Göring - malobserve de la Traktato de Versaille
- 1935: Skota inĝeniero kaj inventisto Robert Watson-Watt prezentis uzon de radaro
- 1936: Malsupra Saksio: Hitler malfermis unuan fabrikon de Volkswagen
- 1937: Polaj literaturistoj kiel unuaj grimpis al Ojos del Salado, la plej alta vulkano de la Tero (lime de Argentino kaj Ĉilio)
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: venĝe pro mortigo de urbestro de Legionowo fare de nekonatoj, germana polico pafekzekutis en Palmiry preskaŭ 190 polojn el inter 600 arestitaj, ĉefe loĝantojn de la urbo kaj de proksima Jabłonna; en Kielce germanoj pafmortigis 14 polojn; Politika Interkonsenta Komitato fondiĝis - komenco de la Pola Subtera Ŝtato, kiun eniris interalie kolonelo Stefan Rowecki kaj generalo Michał Tokarzewski-Karaszewicz; pro vizito de Hans Frank en Varsovio, akompanata de 200 motorciklistoj kaj kelkaj aŭtomobiloj, oni stopigis trafikon sur kelkaj stratoj kaj arestis por la tuta tago 1200 virojn sendepende de aĝo aŭ sanstato kaj elŝaltis telefonojn en la kvartalo; Francio: generalo Maurice Gamelin transdonis al ĉefministro Edouard Daladier la "Planon de la milito en 1940"
- 1941: Guberniestro Hans Frank parolante deklaris: Oni jam decidis, ke Ĝenerala Gubernio estos venonte germana zono. Tie, kie hodiaŭ loĝas pli ol 12 milionoj da poloj, iam loĝos 4-5 milionoj da germanoj. La ĜG estos same germana lando kiel ekzemple Rejnlando; en Poznań germanoj gilotinis 11 polojn; germanoj likvidis judan geton en Góra Kalwaria, plimulto estis direktita al Varsovia geto, parto dislokita en apudaj urbetoj aŭ pafmortigita; Orientafrika Fronto: 22-a niĝeria brigado eniris al Mogadiŝo, anoncita de italoj malfermita urbo
- 1942: Germana polico arestis en Varsovio 40 personojn, kiuj okupiĝis pri eksterleĝa komerco per oro kaj diamantoj; en Anin apud Varsovio membroj de Pola Rezistomovado mortigis kelkajn policanojn, kiuj venis por aresti iujn loĝantojn de tiu ĉi loko
- 1943: Germana polico forveturigis de Krakovo 20 malliberulojn al koncentrejo Aŭŝvico, kien al apuda "familia koncentrejo" Aŭŝvico-Birkenau alvenis unua transporto de ciganoj el Germanio; taĉmento de Pola Enlanda Armeo el Kielce haltigis en ĉirkaŭaĵo 7 aŭtomobilojn de Wehrmacht, akirante armilojn kaj ilaro; germana ordono por formi latvan volontulan grenadistan divizion de Waffen-SS; pola ambasadoro en Sovetunio parolis kun Stalin kaj popolkomisaro pri eksteraj aferoj Vjaĉeslav Molotov pri la pola loĝantaro petante liberigi enprizonigitajn soldatojn de Wehrmacht kun pola nacieco - Stalin rifuzis, dirante pri persista sinteno de poloj en batalado kontraŭ la Ruĝa Armeo; nokte RAF atakis Kolonjon
- 1944: Wehrmacht kaj polico pafkzekutis apud Hołowno (distrikto Parczewski) 12 personojn; membroj de skoltaj Grizaj Taĉmentoj surmurigis en Lublin kaj Varsovio kadre de operaco "N" fikcian ordonon pri tuja evakuo de ĉiuj germanoj; taĉmentoj de Kamparanaj Batalionoj kaj de Unua Ukraina Divizio de kolonelo Petro Verŝihora konkeris Tarnogród - germanoj kaj ukrainoj fuĝis, oni bruligis kazernon kaj policejojn, forprenis varojn; patrolo de Pola Enlanda Armeo ekregis gardejon de aviadila fabriko en Bielany - oni akiris armilaron kaj municion; en Kastelo Klessheim rumana marŝalo Ion Antonescu vizitis Hitleron (ĝis la 28-a de februaro)
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: Ruĝa Armeo okupis Człuchów; sovetaj regopovoj arestis en Bydgoszcz dekkelkajn polojn enskribitajn en germanan naciecan liston; Prezidento de Pollando en ekzilo Władysław Raczkiewicz nomumis generalon Władysław Anders ĉefa komandanto de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento; Tria Regno: ordono de Hitler pri enkonduko de "specialaj juĝejoj por kontraŭbatali kazojn de malstreĉiĝo"; 1112 bombaviadiloj de usona 8-a Aviada Armeo sub forta protekto de ĉasaviadiloj atakis Berlinon (2886 tunoj da bomboj); Okcidenta Fronto: usona 9-a Armeo konkeris Erkelenz; kanada 2-a Armea Korpuso atakis direkte al Uedem
- 1946: Konrad Adenauer iĝis prezidanto de la Kristandemokrata Unio de Germanio
- 1948: Ĉeĥa ĉefepiskopo Josef Beran dissendis paŝtistan epistolon Ne silentu ĉefepiskopo! Vi ne povas silenti!
- 1952: Ĉefministro Winston Churchill anoncis, ke Britio havas atombombon kaj testos ĝin en Aŭstralio
- 1956: En Bjalistoko estis fondita Belorusa Soci-Kultura Societo en Pollando
- 1959: Morto ĉe montpasejo Djatlov - oni trovis tendon en Sverdlovska provinco
- 1961: Hasano la 2- iĝis reĝo de Maroko
- 1971: Unu monaton antaŭ sia morto, svisa privata erudiciulo kaj librokolektisto Martin Bodmer subskribis fondoteston por Biblioteko Bodmeriana, kiu ekde 2015 iĝis monda heredaĵo de Unesko
- 1973: Pollando: en Varsovio estis fondita Muzeo de Malaja Insularo, de 1976 konata kiel Muzeo pri Azio kaj Pacifiko
- 1974: En Varsovio establiĝis Instituto pri Fundamentaj Problemoj de Marksismo-Leninismo
- 1976: Hispanio formale transdonis kontrolon super Okcidenta Saharo al Maroko kaj Maŭretanio
- 1977: Pola esplora stacio en Antarkto ekfunkciis
- 1978: Unua skikurado Bieg Gwarków okazis apud Wałbrzych
- 1979: Plena suna eklipso videbla en Usono kaj Kanado
- 1987: Eklezio de Anglio permesis al virinoj esti pastroj
- 1990: Oni subskribis interkonsenton por retiri la sovetiajn trupojn el Ĉeĥoslovakio
- 1991: Privatigo: en Ĉeĥoslovakio oni aprobis leĝon rajtiganta transdoni bienon al privata persono
- 1991: Golfa Milito: Saddam Hussein anoncis decidon pri retiriĝo de iraka armeo de Kuvajto
- 1991: Angla informadikisto Tim Berners-Lee prezentis la unuan TTT-legilon - programaron por kreo de hipertekstaj dokumentoj HTML (WYSIWYG)
- 1992: En Montara Karabaĥo finiĝis Masakro de Hoĝali
- 1993: Novjorko: ses personoj mortis kaj mil vundiĝis dum terorisma atenco en la subtera aŭtoparkejo de World Trade Center
- 1995: Brita investa banko Barings Bank bankrotis - derivaĵa makleristo Nick Leeson perdis 827 milionojn da pundoj pro grandskalaj kaj kontraŭleĝaj interkonsentoj en Singapuro
- 1998: Plena suna eklipso videbla en Pacifika Oceano, Mezameriko kaj Atlantika Oceano
- 1998: Valdas Adamkus iĝis prezidento de Litovio
- 1999: Antaŭmilita Asocio de Polaj Distriktoj refunkciis
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis monaĥejon al la Sankta Katarina de Aleksandrio ĉe la piedoj de la Monto Sinajo en Egiptio
- 2000: Islanda vulkano Hekla erupciis
- 2001: Subskribo de la Traktato de Nico
- 2004: En aviadila akcidento en Bosnio kaj Hercegovino pereis prezidento de Makedonio Boris Trajkovski kaj 8 aliaj personoj
- 2004: Eŭropa Parlamento deklaris, ke stalinisma deporto de ĉeĉenoj, okazigita la 23-an de februaro 1944, estis genocido
- 2008: Novjorka Filharmonio koncertis en ĉefurbo de Nord-Koreio - Pjongjango
- 2012: En Senegalo okazis prezidenta baloto, kiun gajnis oficanta prezidento Abdoulaye Wade kaj estinta ĉefministro Macky Sall
- 2012: Pafado de Trayvon Martin: afrikusona adoleskanto estis mortigita dum marŝado apud Orlando - kaŭzo de nacia diskutado en Usono
- 2013: Varmaerbalono frakasiĝis proksime al Luksoro mortigante 19 personojn
- 2016: Himalajo: italo Simone Moro, pakistanano Muhammad Ali kaj eŭsko Alex Txikon unuafoje vintre grimpis al Nanga Parbat
- 2021: Politiko de Rusio:
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 3-a tago de la plenskala agreso apogata de Belorusio: tutnokta kaj frumatena sturmo al Kievo estis rebatita, akraj stratbalatoj okazis en la urbo mem (ĉe metro-stacio Berestejsjka estis likvidita kolumno el tanko, du kamionoj kaj du transportiloj) kaj en Vasilkov (Kieva provinco), krome oni i. a. batalis pri Ĥarkivo, Ĉernihivo, kies urbestro alvokis prepariĝi al stratbataloj, kaj Sumio — matene la agresanto perdis 14 militaviadilojn, 8 helikopterojn, 102 tankojn, 536 kirasitajn veturilojn, 15 kanonojn, raketan stiratan sistemon tero-aero Buk kaj pli ol 3 500 soldatojn, ĉ. 200 iĝis militkaptitoj; en Kievo rusoj provis transpreni kontrolon pri elektrovarmigejo, kontrolata de ukrainoj hidroelektra centralo ne funkcias; Metroo de Kievo ĉesis funkcii, ekservis kiel bunkro; oni false informia, ke apud Brodi okazis rusia flankatako de ĉ. 60-persona taĉmento, kiu alvenis pere de 3 helikopteroj; tagmeze la Ministerio pri Sano informis ke entute dum la invado ĝis nun pereis 198 civiluloj, en tio 3 infanoj, kaj 1 115 ukrainoj estis vunditaj; en Kievo estis anoncita nokta elirblokado; "Ukrainska Pravda" alvokis ĉie malmunti vojmontrilojn kaj stratnomojn, krome informis, ke ukraina armeo eksplodigis fervojajn nodojn kun Rusio; de la atakkomeco al Kievo dum tri tagoj mortis 6 civiluloj, 14 armeanoj kaj membroj de teritoria defendo, 71 personoj estis vunditaj
- Mondreago: Nokte ekvalidis sankcioj de EU kontraŭ Rusio kaj Belorusio (i.a. al Putin kaj Sergej Lavrov); ukraina ambasadejo en Moskvo evakuiĝas al Latvio; pola ministro Mariusz Błaszczak: Teritoria Defend-Armeo kreos en ĉiu vojevodio Apog-Grupojn pri Relokigo de Rifuĝintoj; ĝis tagmezo pli ol 135 000 rifuĝintoj trapasis 9 limpasejojn kun Pollando, ligitajn kun surlokaj akceptejoj; pola rela transporto PKP Intercity informis ukrainajn civitanojn pri ebleco de senpaga veturado dum kvar semajnoj; Bjalistoko aliĝas al helpo por rifuĝintoj - oni tagonokte komencis kolekti nutraĵon, bandaĝojn, dormosakojn, ktp; Latvio, Estonio kaj Litovio fermis sian aerspacon por rusiaj aviadiloj, tagon pli frue faris tion Pollando, Ĉeĥio kaj Bulgario; Televido Belsat: pro rompo al rusiaj televidaj kanaloj audiĝas ukraina muziko kaj oni vidas simolojn de Ukrainio; oficiala retpaĝo de Moskva Kremlo ĉesis funkcii; Joe Biden konfirmis 350 mln da dolaroj kiel militistan helpon por Ukrainio;
- 368-a tago de la milito: Rusoj preskaŭ 40 fojojn atakis Sumian provincon; Armitaj Fortoj de Ukrainio detruis de septembro pli ol 650 krozmisilojn kaj 610 senpilotajn aviadilojn-kamikazojn; Stabo Ĝenerala de Ukrainio: Rusio de la 24-a de februaro perdis 148 130 soldatojn;
- Mondreago: "Jutarnji": daŭras livero de 14 helikopteroj Mi-8 de Kroatio; germana registaro sekrete traktadas kun Gazpromo pri aĉeto de pli ol 3 mil ne utiligitaj duktoj post konstruo de eksplodigita Nord Stream; defend-ministro de Estonio anoncis en Kievo laŭvican helpofaskon de i.a. sturmaj fusiloj, pistoloj, senpilotaj aviadiloj kaj aparatoj utiligataj infraruĝan radiadon; Saudarabio transdonos al Ukrainio 400 mln da dolaroj; en Litovio finiĝis instruado de ukrainaj soldatoj pri priservo de diversaj fusiloj; apud Minsko sur aerodromo estis damaĝita A-50, rusa aviadilo pri frua avertado
Naskiĝoj
- 1361: Venceslao la 4-a, bohemia kaj, kiel Venceslao la 1-a, romia reĝo el Luksemburga dinastio (m. 1419)
- 1416: Kristoforo de Bavario, reĝo de Danio, Svedio kaj Norvegio (m. 1448)
- 1530: David Chytraeus, germana luterana teologo kaj historiisto (m. 1600)
- 1564: (baptotago) Christopher Marlowe, angla dramaturgo verkanta latine kaj angle (m. 1593)
- 1587: (baptotago) Stefano Landi, itala komponisto kaj instruisto de la frubaroka Roma Skolo (m. 1639)
- 1619: Francesco Morosini, doĝo de Venecio, konkeranto de Peloponezo (m. 1694)
- 1644: Elisabeth Lemmerhirt, patrino de Johann Sebastian Bach (m. 1694)
- 1649: Johann Philipp Krieger, germana komponisto, orgenisto kaj kapelmajstro (m. 1725)
- 1671: Anthony Ashley-Cooper, 3-a Grafo de Shaftesbury, brita verkisto, filozofo kaj kritikisto (m. 1713)
- 1715: Claude Adrien Helvétius, franca filozofo, mecenato, kunkreinto de la Enciklopedio aŭ racia vortaro de la sciencoj, artoj kaj metioj (m. 1771)
- 1725: Nicolas-Joseph Cugnot, franca inventisto, konstruisto de la unua vapormaŝino (m. 1804)
- 1729: Anders Chydenius, finna filozofo kaj parlamentano, disĉiplo de Pehr Kalm (m. 1803)
- 1744: Károly Koppi, hungara pastro, historiisto, profesoro (m. 1801)
- 1770: Antonín Rejcha, ĉeĥa komponisto, muzikteoriulo kaj muzikpedagogo (m. 1836)
- 1775: Adolf Stieler, germana juristo kaj kartografo (m. 1836)
- 1786: François Arago, franca fizikisto kaj astronomo esplorinta polarizadon, malkovrinto de la ligo inter norda brilo kaj geomagnetikaj tempestoj (m. 1853)
- 1794: Heinrich August Pierer, germana oficiro kaj eldonisto (m. 1850)
- 1799: Émile Clapeyron, franca fizikisto kaj matematikisto, kunkreinto de la nuntempa termodinamiko, aŭtoro de la ekvacio de ideala gaso (m. 1864)
- 1802: Victor Hugo, franca verkisto, reprezentanto de la franca romantikismo, membro de Franca Akademio (m. 1885)
- 1808: Honoré Daumier, franca pentristo, skulptisto, karikaturisto (m. 1879)
- 1820: Alois von Brinz, germana juristo kaj politikisto
- 1824: Auguste Ludwig, germana ĝenropentristino (m. 1909)
- 1829: Levi Strauss, usona entreprenisto, konata pro siaj ĝinzoj (m. 1902)
- 1844: August Hartel, germana arkitekto, konata de la Nacia kaj Universitata Biblioteko en Strasburgo (m. 1890)
- 1846: Buffalo Bill, usona heroo de Sovaĝa Okcidento (m. 1917)
- 1857: Emile Coué, franca psikologo, apotekisto kaj esperantisto, kies hipnotan lernometodon evoluigis Charles Baudouin (m. 1926)
- 1864: Antonín Sova, ĉeĥa lirika poeto (m. 1928)
- 1868: Venceslau Brás, prezidanto de Brazilo (m. 1966)
- 1869: Bertalan Bagossy, hungara historiisto verkinta pri Szatmár (m. 1950)
- 1869: Nadeĵda Krupskaja, bolŝevika aktivulino, edzino de Lenin (m. 1939)
- 1878: Paulus Antonius Schendeler, nederlanda instruisto de geografio, aŭtoro de lernolibro pri Esperanto, ĝenerala sekretario de IKUE (m. post 1936)
- 1878: Hugo Steiner, aŭstra fervoja ĉefinspektoro, fondinto kaj redaktoro de "Aŭstria Esperantisto", ĝenerala sekretario de Aŭstria Esperanto-Delegitaro, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, fondinto de la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj, honora membro de UEA (m. 1969)
- 1879: Frank Bridge, angla komponisto, violisto kaj dirigento (m. 1941)
- 1885: Aleksandras Stulginskis, prezidento de Litovio, viktimo de reprezalioj (m. 1969)
- 1888; László Musnai, hungara pastro, Biblio-esploristo kaj kulturhistoriisto (m. 1967)
- 1889: Mariska Ady, hungara poetino, verkistino, kuzino de Endre Ady (m. 1977)
- 1891: Hildegard Arminius, germana desegnistino (m. 1968)
- 1896: Andrej Ĵdanov, soveta politikisto (m. 1948)
- 1895: István Lakatos, rumania hungara muzikhistoriisto (m. 1989)
- 1899: Max Petitpierre, svisa politikisto, membro de Radikal-Demokrata Partio de Svislando (m. 1994)
- 1900: Halina Konopacka, pola atletikistino, diskoĵetistino gajninta oran medalon en Somera Olimpiko 1928, edzino de Ignacy Matuszewski, kun kiu ŝi evakuis polan oron dum la germana invado en Pollandon (m. 1989)
- 1902: Géza Kozma, rumania hungara komponisto (m. 1986)
- 1902: Vercors, franca verkisto kaj ilustraĵisto, partoprenanto de la franca rezistado (m. 1991)
- 1903: Giulio Natta, itala Nobelpremiita kemiisto okupiĝinta pri polimeroj (m. 1979)
- 1903: Jean Forge, pola silezia verkisto, filmreĝisoro kaj scenaristo, aŭtoro de la romanoj Abismoj kaj Mr. Tot Aĉetas Mil Okulojn, tradukitaj en plurajn lingvojn, kunlaboranto de esperantlingva Literatura Mondo (m. 1980)
- 1908: Dezső Albrecht, rumania hungara advokato, politikisto, ĵurnalisto (m. 1976)
- 1909: Ádám Anavi, rumania hungara poeto kaj dramverkisto, honorcivitano de Timişoara (m. 2009)
- 1910: Elemér Kocsis, rumania hungara futbalisto (m. 1981)
- 1912: Gyula Szathmáry, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto (m. 1969)
- 1913: Erich Wurzer, germana skulptisto (m. 1986)
- 1913: Hermann Lenz, germana verkisto, gajninta literaturpremion Georg Büchner (m. 1998)
- 1914: László Orbán, rumania lokhistoriisto, folkloristo (m. 2016)
- 1920: Dénes Kovács, rumania hungara pentristo, etnografo (m. 1977)
- 1923: Péter Zoltán, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 2008)
- 1926: Karel Kraft, ĉeĥa esperantisto kaj pedagogo, kontraŭkomunisto, vegetarano, interesito pri la hinda filozofio, populariganto de ŭonbulismo, Esperanto-verkisto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kies tradukaĵojn eldonis KAVA-PECH (m. 2015)
- 1928: Ariel Ŝaron, ĉefministro de Israelo respondeca pri la masakro de Sabra kaj Ŝatila (m. 2014)
- 1931: Claude Piron, svisa lingvisto, poligloto, psikologo, tradukisto kaj Esperanto-verkisto, membro de Esperantlingva Verkista Asocio, aŭtoro de la romano Gerda Malaperis kaj esearo La Bona Lingvo, verkanta ankaŭ sub pseŭdonomo Johán Valano (m. 2008)
- 1931: József Veres, rumania hungara geologo, inĝeniero kaj konstruprojektanto (m. 2008)
- 1932: Johnny Cash, usona kontrea kantisto kaj aktoro (m. 2003)
- 1932: Judit Kacsó, rumania hungara eldoneja redaktorino, tradukistino
- 1933: János Kiss, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto
- 1935: Roman Malinowski, pola ekonomikisto kaj politikisto, Alta Protektanto de UK 1987 (m. 2021)
- 1938: Hans Haid, aŭstra verkisto kaj regionhistoriisto
- 1940: László Márton, rumania hungara inĝeniero, teknikhistoriisto
- 1946: Ahmed H. Zewail, egipta-usona Nobelpremiita kemiisto
- 1946: Tibor Paizs, rumania hungara ĵurnalisto, poeto, verkisto
- 1950: Emese Keller, rumania hungara grafikistino, desegnisto de porinfana gazeto "Bonamiko"
- 1950: Helen Clark, ĉefministrino de Novzelando, administranto de Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado
- 1951: János Simf, rumania hungara romkatolika pastro, eklezia verkisto (m. 1989)
- 1954: Recep Tayyip Erdoğan, ĉefministro kaj prezidento de Turkio
- 1958: Michel Houellebecq, franca verkisto, filozofo, aŭtoro de kanzonoj
- 1959: Ahmet Davutoğlu, ĉefministro de Turkio kaj gvidanto de la Partio de Justeco kaj Disvolviĝo
- 1962: Francesco Napoli, itala komponisto, kantisto kaj kantaŭtoro, konata de la muzika ĝenro italo-disko
- 1971: Erykah Badu, usona soula kantistino
- 1973: Lóránt András, rumania hungara liberprofesiula aktoro
- 1973: André Tanneberger, germana muzika produktoro kaj diskĵokeo
- 1976: Attila Vári, hungara akvopilkisto, olimpikano
- 1982: Aneta Florczyk, pola fortulino, plurfoja mondĉampionino
- 1982: Li Na, ĉina tenisistino, la unua ĉampiono de Ĉinio kaj de Azio en Granda Ŝlemo
- 1983: Képler Laveran Lima Ferreira, portugala futbalisto
Mortoj
- 212: Publius Septimius Geta, romia imperiestro, murdita (n. 189)
- 277: Mani, persa kreinto kaj profeto de maniĥeismo, kies konceptojn influis diversaj religioj, precipe zaratuŝtrismo, murdita (n. 216)
- 1324: Dino Compagni, itala kronikisto, komercisto kaj politikisto (n. ĉirkaŭ 1255)
- 1552: Heinrich Faber, germana humanisto, komponisto, pedagogo, muzikteoriisto, rektoro, kantoro (n. 1500)
- 1577: Eriko la 14-a, reĝo de Svedio el dinastio Vasa (n. 1533)
- 1701: Péter Alvinczi, hungara juristo kaj sciencisto (n. ĉirkaŭ 1629)
- 1726: Maksimiliano la 2-a Emanuelo, princo-elektisto de Sankta Romia Imperio (n. 1662)
- 1770: Giuseppe Tartini, itala violonisto kaj komponisto (n. 1692)
- 1782: José Cadalso, hispana verkisto kaj militisto (n. 1741)
- 1815: Charles de Villers, franca verkisto kaj filozofo tradukinta verkojn de Immanuel Kant (n. 1765)
- 1821: Joseph de Maistre, savoja politikisto, verkisto kaj filozofo (n. 1753)
- 1827: Ludwik Spitznagel, pola poeto, orientalisto, tradukisto, poligloto (n. 1807)
- 1856: Phillip Parker King, aŭstralia esploristo de la marbordoj de Aŭstralio kaj Patagonio (n. 1791)
- 1879: Otto Blau, germana orientalisto kaj diplomato (n. 1828)
- 1881: Valentin Sauerbrey, germana armilfaristo (n. 1804)
- 1913: Felix Draeseke, germana komponisto de novgermana skolo (n. 1835)
- 1916: Gustav Knoblauch, germana arkitekto kaj entreprenisto (n. 1833)
- 1930: Rafael Merry del Val, vatikana diplomato, hispana kardinalo (n. 1865)
- 1931: Otto Wallach, germana Nobelpremiita kemiisto esplorinta volatilajn oleojn (n. 1847)
- 1940: Michael Hainisch, aŭstra juristo, verkisto, politikisto kaj prezidento (n. 1858)
- 1944: Jenő Ernst, hungara ĵurnalisto okupiĝanta pri historio de stenografio (n. 1885)
- 1952: Ilona K. Hamar, hungara verkistino (n. 1893)
- 1953: Nikolao Hohlov, rusia, soveta ekonomikisto, esperanta poeto kaj tradukisto, kontribuinta al "La Ondo de Esperanto", "Literatura Mondo", "Heroldo de Esperanto", "Esperanto", enestanta en Nova Esperanta krestomatio kaj rete legebla (n. 1891)
- 1961: Mohamedo la 5-a, sultano kaj reĝo de Maroko (n. 1909)
- 1965: Ladislas Starevich, pola filmisto kreinta en Litovio, Rusio kaj Francio, pioniro de animacio, kreinto de unua en la historio pupa filmo, kiu aperis en kinejoj (n. 1882)
- 1969: Theo Kellner, germana arkitekto kaj pentristo (n. 1899)
- 1969: Karl Jaspers, germana psikiatro kaj filozofo, spertulo pri paranojo, interesiĝanta pri budhismo, svisa civitano, ĉefa reprezentanto de ekzistadismo (n. 1883)
- 1969: Levi Eŝkol, ĉefo de Monda Cionisma Organizaĵo, ĉefministro de Israelo, konata de la Sestaga milito (n. 1895)
- 1971: Fernandel, franca aktoro, reĝisoro kaj kantisto (n. 1903)
- 1974: Sipke Stuit, nederlanda esperantistino, tradukistino de la frisa lingvo, patrino de denaskaj Esperanto-parolantoj (n. 1908)
- 1984: Sándor Kovács, rumania hungara biologo (n. 1928)
- 1998: Theodore Schultz, usona Nobelpremiita ekonomikisto pro esploro de ekonomia evoluo kaj malriĉeco (n. 1902)
- 2001: Melinda Szekeres, hungara esperantistino, membrino de Hungara Esperanto-Junularo, honorigata dum Internacia Junulara Semajno (n. 1981)
- 2004: Boris Trajkovski, prezidento de Makedonio, mildiginta konflikton kun albanaj rifuĝintoj el Kosovo (n. 1956)
- 2005: Pierre Métivier, franca ĝardenisto, delegito de UEA en Saint-Martin-de-la-Place, dumviva membro de UEA kaj membro de Societo Zamenhof (n. 1925)
- 2010: Zita Váli, hungara aktorino (n. 1948)
- 2012: Trayvon Martin, afrik-usona lernanto, murdita (n. 1995)
- 2013: Stéphane Hessel, germana-franca verkisto, diplomato kaj politikisto (n. 1917)
- 2014: Paco de Lucía, hispana gitaristo de flamenko (n. 1947)
- 2016: Karl Dedecius, germana tradukisto kaj eldonisto, populariganto de la pola kaj la rusa literaturoj (n. 1921)
- 2023: Bob Richards, usona atleto, dufoja olimpika ĉampiono en stanga altsalto (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 26-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|