Se oni konsideras la tutan loĝantaron de Italio temas pri ĉirkaŭ 60.300.000 loĝantoj, sed multaj enmigrintoj povas ne konsideri sin italoj, dum multaj italoj loĝas kaj povas havi naciecon eksterlande.
Malsame kiel aliaj grandaj eŭropaj landoj kiel Francio kaj Britio, kie relative granda proporcio el la loĝantaro loĝas en la respektivaj ĉefurboj Parizo kaj Londono, Italio estas plurcentra lando, kiu ne posedas grandan ĉefurbon kiu forte elstaras rilate al la aliaj urboj laŭ graveco aŭ nombro da loĝantoj, ĉar Romo estas tre konkurencata de multaj aliaj grandaj urboj, kiel Milano, Torino, Napolo, Florenco, Ĝenovo, Palermo, Bolonjo ktp.