Palermo (pa'lɛrmo, sicililingvePalermu) estas ĉefurbo de Sicilio kaj de provinco Palermo en Italio. Ĝi situas en la nordokcidenta parto de Sicilio, borde de la Tirena Maro. Fine de 2023 en la komunumo vivis 630 167 loĝantoj. Palermo kovras areon de 160,59 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 924 loĝantoj/km².
Nomo
La nomo "Palermo" devenas el la greka Πανόρμος (Panormos), kiu signifas παν = ĉiu kaj όρμος = haveno, ĉar ĉirkaŭ la urbo la maro kaj du riveretoj kreis plurflankan havenon. La Romianoj tenis la nomon preskaŭ senŝanĝe (Panormus). Sub la araboj la nomo estis adaptita al la araba elparolo kaj iĝis Balarm, de kiu venis poste la nuna nomo.
Historio
Kvankam prahistoriaj vilaĝoj en la areo jam ekzistis, veran urbon fondis la Fenicoj en la 8-a jarcento. La nomo de la urbeto estis Mabbonath (=loĝloko) kaj poste Zyz (=floro) (eble ambaŭ samtempe).
La grekoj bone konis ĝin sub la nomo de Πανόρμος (Panormos), kvankam ĝi restis fenika urbo ĝis la konkero fare de Romio en 254 a.K.. La Romianoj tenis la grekan nomon, ŝanĝetita en Panormus.
Post la falo de la Okcidenta Romia Imperio dum kelkaj jardekoj Palermo apartenis al diversaj regantoj. Ĉirkaŭ 535Bizancio, venkinta la Vandalojn, akiris Palermon, kiu restis sub ĝis la konkero fare la Araboj en 831. La Araboj elektis Palermon kiel ĉefurbo de Sicilio.
En 1071 la normandaRoĝero de Hauteville prenis Palermon de la Araboj post kvarjara sieĝo. Palermo restis sub la normandoj ĉirkaŭ 100 jarojn, poste ĝi estis regata de la Ŝtaŭfoj (1194-1266), de la Anĵuanoj (nur dum 16 jarojn).
En 1282, post popola tumulto, alvenis en Sicilion Petro la 3-a, reĝo de Aragono, kiu deklaris sin ankaŭ reĝo de Sicilio. Palermo restis longdaŭre ĉefurbo (parte kune kun Katanio) de la Reĝlando Sicilio (aŭ de Trinakrio), tiam preskaŭ sendependa parto de la Kronlando de Aragono.
En 1713 la Traktato de Utreĥto donas Sicilion al la Savoja dinastio, kiu tamen interŝanĝas ĝin kun Sardinio. Sicilio apartenas ekde tiam al la Reĝlando de la Du Sicilioj (kvankam la nomo estis kreita nur en 1816), krom dum kelkaj jaroj je la tempo de Napoleono. La ĉefurbo de la reĝlando estas Napolo; Palermo gardas la malpli gravan rolon de "ĉefurbo de la insula parto de la reĝlando".
En 1860 popolaj tumultoj favore de Giuseppe Garibaldi helpas lian eniron en la urbon la 28-an de majo. (Estis tamen poste ankaŭ kelkaj tumultoj kontraŭ la novan reĝlandon.) Palermo, kiel la cetero de Sicilio, estis parto de la nova Reĝlando de Italio ekde sia ekesto en 1861.
Geografio
Palermo situas en la nordokcidenta bordo de Sicilio, ĉe la Tirena Maro.
Ĉirkaŭ la urbo estas kalkoŝtonaj montetoj, limigantaj malgrandan ebenaĵon nomatan "Conca d'Oro" (=Ora Kuvo).
El tiuj montetoj fluis al la maro riveretoj kiuj estis gravaj en la antikva epoko sed nun kuras subtere.
La klimato estas sufiĉe varma, sed ankaŭ estas influata de la maro. Ĝi estas tipa mediteranea klimato. Averaĝe, la temperaturo de la plej malvarma monato (februaro) estas inter 8 kaj 15°C, kaj de la plej varma (aŭgusto) inter 22 kaj 31°C. Pluvoj okazas ĉefe inter oktobro kaj aprilo; somero estas seka sezono. La jara kvanto de pluvo estas ĉirkaŭ 850 mm kaj la nombro de pluvtagoj jare estas ĉirkaŭ 80.
Esperanto-grupo estis fondita en Palermo en 1906 de Vitangelo Nalli, kiu tie propagandis ekde 1903, kaj aliaj movadanoj, interalie Stefano la Colla. Ĝi komence nomiĝis „Junulara Amikaro Esperantista“, kaj en 1908 iĝis Esperanto-Grupo de Palermo.